Vt: Ĝ

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


radiko: ĝarden-
baza vorto: ĝarden-o

difino:Loko apud domo, kie oni kreskigas plantojn (por manĝo aŭ por ornamo).

ekzemploj: La birdo flugis en la ĝardenon. — En nia ĝardeno ni havas nur ĝardenajn florojn. — Johano kaj la ĝardenisto kaŭras sur la legom-bedoj kaj sarkas(tranĉas entere) la nedeziratajn herbojn. — En nia urbo estas granda bestoĝardeno kun elefantoj. — Ĉe ni estas malgranda florĝardeno, kie oni flaras la odoron de rozoj kaj lavendo. — Li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaŭ abunda fruktoĝardeno. — Super la legomĝardenoj jam ŝvebas blua vespero.

angle: a garden
ĉine: 花园
france: (un) jardin; ~ad-o = (le) jardinage; ~isto = (un) jardinier; besto~o = (un) jardin zoologique; legom~o = jardin potager.
germane: Garten
hispane: jardín
hungare: kert
portugale: jardim; horta; ~ado = jardinagem; ~ilo = ferramenta de jardinagem; ~isto = jardineiro; besto~o = jardim zoológico; frukto~o = pomar; infan~o = jardim de infância
ruse: сад; ~i = возделывать, разводить сад, садовничать; = садовый



radiko: ĝem-
baza vorto: ĝem-i

difino: Esprimi dolorajn sentojn per neklaraj sonoj.

ekzemploj: La vundito mallaŭte ĝemis. — Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas. — Ne perdu vian tutan vivon, ĝemante! — Mia malsana patro dolor-ĝemas. — Ŝi plor-ĝemas, ĉar mortis ŝia edzo. — Kiel interesa estas la ĝemo de la pluvo tra la folioj. — La ĝem-bruo de rivereto helpas min ekdormi. — Min timigis la ĝemegoj, kiujn elpuŝis la monto.

angle: to groan or moan (not complaining but in distress or pain)
ĉine: 呻吟,悲叹
france: gémir, geindre ; ~o = (un) gémissement; ~ant-e = en gémissant; ~eg-o = (un) grondement.
germane: seufzen, stöhnen
hispane: gemir
hungare: nyög
portugale: gemer; ~o = gemido
ruse: стонать, охать, кряхтеть; = стон



radiko: ĝen-
baza vorto: ĝen-i

difino: (Iom) malhelpi al iu; ĝeni sin fari ion = ne kuraĝi, honteti fari ion.

ekzemploj: Tiu senĉesa bruo ĝenas min. — Via ĉeesto ĝenis lin. — Tre ĝenas min, ke mi devas fari tiun viziton. — Ne ĝenu vin pro mi. — La diverseco de la lingvoj estas granda ĝeno por la internaciaj rilatoj. — Jen tre ĝena afero, okazaĵo, prokrasto. — Ĝenulo estas teda kaj malhelpanta homo. — Monpetanto sinĝena restas kun mano malplena. — Ŝi penis aperigi senĝenan rideton.

angle: to hinder, to trouble, to put somebody out
ĉine: 打扰
france: gêner, déranger, troubler ; ~o = (une) gêne, (un) embarras ; -a = gênant(e), fâcheŭ; ~ulo = (un) importun; sen~a = sans façons, libre; sin~a = gêné, n'osant pas.
germane: stören, belästigen
hispane: molestar, estorbar, avergonzar
hungare: zavar; ~o = zavar, zavarás
portugale: incomodar, importunar, molestar; ~o = perturbação, incômodo, aborrecimento; ~a = incômodo, importuno; ~ulo = chato, importuno (pessoa); sen~a = sem-cerimônia; sin~a = acanhado, tímido
ruse: стеснять, затруднять, беспокоить; = стеснение; = стесняющий, стеснительный, затруднительный, неловкий; = стесняюще, затруднительно, тяготно



radiko: ĝeneral-
baza vorto: ĝeneral-a

difino: Ofte kaj multloke vidata, aŭdata, farata,...; same aplikebla al pluraj grupoj, kategorioj,...

ekzemploj: Venontan monaton okazos ĝenerala kunveno de la asocio. — Ni parolis ĝenerale pri la graveco de internacia lingvo. — Tio estas nur ĝeneralaĵo (ĝenerala ideo). — Mi pensis pri tio, sed mi ne ĝeneraligis miajn pensojn.

angle: general (as in "in general", not the military rank)
ĉine: 一般的,全面的
france: général(e), universel(le) ; ~e = généralement, ordinairement; ~aĵo = (une) généralité; igi = généraliser.
germane: allgemein(e,r,s), generell(e,r,s)
hispane: general (“en general”, no tiene que ver con rangos militares)
hungare: általános
portugale: geral, genérico, universal; ~e = geralmente, em geral; ~aĵo = generalidade (coisa); ~eco = generalidade (atributo); ~igi = generalizar
ruse: общий, всеобщий, генеральный; = вообще, обыкновенно, обычно



radiko: ĝentil-
baza vorto: ĝentil-a

difino:Bone kondutanta laŭ ĝenerale akceptataj normoj, laŭ socie akcepteblaj "bonaj manieroj".

ekzemploj: Mi ja edukis vin, ke vi estu ĝentila! — De vorto ĝentila ne doloras la lango. — Ŝi ĝentile salutis min. — Ĝentileco neniom kostas kaj multon aĉetas. — Tiu junulo estas vera ĝentilulo. — Neniu ŝatas malĝentilajn vendistojn. — Mi foriris de tie, ĉar ĉiuj agis kun mi malĝentile. — Sinjoroj, vi estas neĝentilaj (ne sufiĉe ĝentilaj)!

angle: polite, courteous
ĉine: 客气,有礼貌
france: poli(e), civil(e), courtois(e); ~e = courtoisement, avec politesse; aĵo = (une) politesse; ~ec-o = (la) courtoisie; mal~a = discourtois, impoli; mal~e = imploliment, désobligeamment; ne~a = rustre, mal dégrossi(e); mal~ul-in-o = (une) impolie, effrontée.
germane: höflich(e,r,s)
hispane: gentíl, cortés
hungare: udvarias, előzékeny, jó modorú, készséges
portugale: cortês, polido, gentil; ~aĵo = gentileza (atitude); ~eco = gentileza (qualidade), cortesia, polidez
ruse: вежливый, учтивый; = вежливо, учтиво



radiko: ĝi
baza vorto: ĝi

difino: Tiu objekto, besto, planto, ideo, (infano aŭ persono, kiam la sekso ne gravas)

ekzemploj: La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. — La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. — Mi ŝatas ĉi tiun libron, ĉar ĝi estas tre interesoveka. — Li, ŝi kaj la hundo promenas, sed ĝi (la hundo) ne promenas tro volonte. — Jen nia domo kaj ĝia ĝardeno.

angle: it
ĉine: 代名词:它,这,那
france: cela, il, elle (quand le sexe n'existe pas ou importe peu) ; ~a = son ou sa pour un objet, une bête.
germane: es (3.Pers. Sg. Neutrum)
hispane: eso, esa (pronombre neutro para las cosas)
hungare: az, ő (A 3. személyű, semleges, személyes névmás.)
portugale: refere-se a coisas ou a animais sem sexo definido: ele/ela
ruse: оно; = его



radiko: ĝinz-
baza vorto: ĝinz-o

difino: Pantalono de okcident-usona origino, el maldelikata ŝtofo, ofte blua.

ekzemploj: Sur la planko kuŝis malnovaj gazetoj kaj kovertoj, sur la ununura seĝo ies ĝinzo. — Li portis nur grizan someran jakon kaj ĝinzan pantalonon.

angle: jeans
ĉine: 牛仔裤
france: (un) jean ou jeans.
germane: Jeans (Hosen)
hispane: jeans (tela)
hungare: farmer (nadrág)
portugale: vestuário jeans
ruse: джинсы



radiko: ĝiraf-
baza vorto: ĝiraf-o

difino: Remaĉanta mamulo en Afriko, kun tre longa kolo.

ekzemploj: En nia bestoĝardeno estas ankaŭ ĝirafoj. — Ĝirafoj uzas siajn longajn kolojn por atingi foliojn tre altaj en la arboj. — Ŝi havas iomete ĝirafecan kolon. — Eĉ ĝirafido havas longajn krurojn kaj longan kolon.

angle: giraffe
ĉine: 长颈鹿
france: (une) girafe
germane: Giraffe
hispane: jirafa
hungare: zsiráf
portugale: girafa
ruse: жираф



radiko: ĝis
baza vorto: ĝis

difino: Indiko de la loko aŭ tempo, kiun oni atingas (ni iris ĝis la arbaro: ne en la arbaron; ĝis la tria horo: ne plu post la tria horo); ĝis! = mallongigo por ĝis revido! = saluto ĉe foriro.

ekzemploj: Post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo. — Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo. — Li veturis de Berlino ĝis Parizo. — Mi restos ĝis morgaŭ. — Ilia ŝuldo kreskis en la daŭro de tri tagoj ĝis kelkaj centoj da frankoj. — Longe ĉerpas(elprenas) la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas. — Mi ne kredis al la diroj, ĝis mi venis. — Mi atendos, ĝis venos tempo pli oportuna. — Mi ĝisiris la urbon. — Ĉi tiu estas nia ĝisnuna vivo. - Ĝis baldaŭ!

angle: until; ~! = goodbye, short for "ĝis revido!"
ĉine:前置词:到
france: jusqu'à(ce que) ; ~ (la) re-vid-o = au revoir; ĝis! = salut! à plus!; ~ baldaŭ! = à bientôt!; ~nun-a = juste antérieur(e).
germane: bis, bis zu (Das Kind lernte bis 5 Uhr nachmittags. ~ La infano lernis ĝis la kvina posttagmeze.)
hispane: hasta; (ĝis baldaŭ = hasta pronto)
hungare: Elöljáró, megfelel a magyar -ig ragnak.
portugale: até; ~ revido! = até logo!; ~! = tchau!; ~data = atualizado; ~nuna = ocorrido até agora; ~morte = até a morte; ~sate = à saciedade; ~vivi = viver até;
ruse: до, вплоть до



radiko: ĝoj-
baza vorto: ĝoj-i

difino: Havi tre bonajn sentojn pri io; esti feliĉa pro io.

ekzemploj: Mi ĝojas pro tio, ke mi vidi vin. — Mi ĝojas pro tio, ke vi restas. — Ĝoja homo, koro, vizaĝo, rideto, krio, lumo, festo. — Saĝa filo estas ĝojo por sia patro. — Saĝa filo ĝojigas la patron. — Suna vetero ĝojigas la koron. — Malĝoji pro la morto de amiko. — Akiri la malĝojan (ne enviindan) gloron de malbonulo.

angle: to be happy, joyful
ĉine: 高兴,快乐
france: être joyeŭ, se réjouir ; ~a = joyeŭ(-euse) ; ~o = (une, la) joie; ~igi = réjouir; mal~i = s'affliger; sen~a = morne, sans joie.
germane: sich freuen
hispane: alegrarse, estar contento
hungare: örül; ~o = öröm
portugale: alegra-se, regozijar-se; ~o = alegria, regozijo; ~a = alegre, satisfeito; ~igi = alegrar
ruse: радоваться, испытывать радость; = радость, отрада; = радостный; = радостно



radiko: ĝu-
baza vorto: ĝu-i

difino: Senti grandan plezuron; ricevi plezuron/utilon de io.

ekzemploj: Ĝui belan spektaklon, naturon, delikatan manĝon, freŝan aeron, ĉeeston de amiko, belan promenadon; ĝui la vivon. — Estos al mi ĝue revidi lin. — Ĝui dolĉaĵojn, konversaciojn, vojaĝon, poezion, superecon, rajton, liberecon, sukceson, muzikon, sanon, ripozon, trankvilon, interparoladon, afablan gastemon, profiton, gastigon. — Li estas granda ĝuemulo.

angle: to enjoy
ĉine: 享受
france: jouir, savourer, se délecter ; ~o = (une) jouissance, (un) délice; ~igi = faire jouir; ~em-ulo = (un) jouisseur, viveur.
germane: genießen
hispane: disfrutar
hungare: élvez; ~o = élvezet
portugale: gozar, fruir, desfrutar; ~ema = voluptuoso; ~igi = fazer gozar; ~o = gozo; ~egi = deliciar-se; ~ilo = droga euforizante; antaŭ~i = antegozar
ruse: наслаждаться, смаковать, вкушать; = удовольствие, наслаждение



radiko: ĝust-
baza vorto: ĝust-a

difino: Tia, kia ĝi devas esti; senerara.

ekzemploj: Kiu estas verama, tiu diras tion, kio estas ĝusta. — Ĝusta pesilo, horloĝo, vorto, vojo, kalkulo, respondo. — Ĉi tio estas malĝusta lingvo-scienca metodo. — Li estas la ĝusta homo por tio. — Ĝuste pro tio mi ne volas respondi. — Oni devas fari la ĝustaĵojn ĝustatempe ( en ĝusta tempo). — Ĝustigi la horloĝon estas necese.

angle: correct, exact, proper, right
ĉine: 正确的,符合规定的
france: juste, correcte, pertinent(e), adéquat(e); mal~a = faŭ(-ausse), inexact(e), incorrest(e); ~e = exactement, précisément; ~aĵo = ce qui se doit; ~ec-o = (la) justesse, (l')exactitude; ~igi = régler, rajuster; al~igi = ajuster; ~a-temp-e = au bon moment, à point.
germane: richtig(e,r,s)
hispane: sin errores, correcto, exacto, adecuado
hungare: helyes, megfelelő, korrekt, igazi
portugale: correto, certo, exato, preciso; ~o, ~eco = exatidão, precisão, justeza; ~e = exatamente, precisamente; ~igi = acertar, corrigir; al~igi = ajustar; ~dire = a bem dizer, propriamente; ~tempa = pontual, oportuno; ~tempe = a tempo,bem na hora
ruse: точный, правильный, верный; = точно, правильно, верно, как раз, в точности