La nomo de la rozo: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
(Anstataŭigis paĝon per '* reiru al Renato: aliaj tekstoj <hr> <br> - '''PROLOGO<br> - '''UNUA TAGO - unua preĝ-horo<br> - '''UNUA TAGO - tria preĝ-horo<br> - '''UNUA TAGO...')
Linio 7: Linio 7:
 
- '''[[UNUA TAGO - tria preĝ-horo]]<br>
 
- '''[[UNUA TAGO - tria preĝ-horo]]<br>
 
- '''[[UNUA TAGO - sesa preĝ-horo]]<br>
 
- '''[[UNUA TAGO - sesa preĝ-horo]]<br>
−
 
−
 
−
 
−
 
−
 
−
'''''Sesa preĝhoro'''''
 
−
 
−
''Kiam Adson admiras la portalon de la preĝejo kaj Vilhelmo renkontas Ubertino’n el Casale''
 
−
 
−
La preĝejo ne estis majesta kiel la aliaj, kiujn mi poste vidis en Strasburgo, Chartres,
 
−
Bamberg kaj Parizo. Ĝi pli similis al tiuj, kiujn mi jam vizitis en Italujo - ne tiom elstarantaj vortice
 
−
al la ĉielo kaj kun solidaj bazoj ofte pli larĝaj ol altaj - escepte de la fakto, ke ĝian unuan etaĝon
 
−
superstaris, kvazaŭ ĝi estus fortikaĵo, serio da kreneloj, kaj sur tiu etaĝo staris dua konstruaĵo, ne
 
−
turo sed dua preĝejo, same solida, kun pintohava tegmento kaj traborata de senornamaj fenestroj.
 
−
Ĝi estis fortika abateja preĝejo, kiel tiuj, kiujn niaj antikvuloj konstruis en Provenco kaj
 
−
Langvedoko, fremda je la aŭdacoj kaj troaj ornamaĵoj, kiuj karakterizas la modernan stilon, kaj nur
 
−
ĵusdate, mi opinias, oni pliriĉigis ĝin, sur la ĥorejo, per pinaklo aŭdace direktita al la ĉiela volbo.
 
−
Antaŭ la enirejo, kiu unuavide aspektis kiel unusola granda arko, staris du rektaj kaj poluritaj
 
−
kolonoj: sed el la kolonoj deiĝis du embrazuroj, kiuj, surhavantaj aliajn kaj plurajn arkaĵojn, gvidis
 
−
la rigardon, kiel al koro de abismo, al la vera portalo, kiun oni ekvidis en ombro, kun supra, granda
 
−
timpano, subtenata je la du flankoj de pilieroj kaj, je la centro, de skulptita pilastro, kiu dividis la
 
−
enirejon en du aperturojn, baritaj de kverkaj pordoj kun metalaj plifortigoj. Tiuhore, pala suno
 
−
radiis preskaŭ vertikale sur la tegmenton kaj la lumo falis oblikve sur la fasadon sen lumigi la
 
−
timpanon: tiom, ke, trapasinte la du kolonojn, ni subite staris sub la arbareska volbo de la arkaĵoj,
 
−
kiuj estiĝis el la sinsekvo de la pli malgravaj kolonoj, kiuj plifortigis la fenestrobretojn laŭ konstanta
 
−
maniero. Kiam niaj okuloj fine alkutimiĝis je la mallumo, abrupte la silenta mesaĝo de la
 
−
surdesegnita ŝtono, facile kaptebla de ĉies vido kaj fantaziado (ĉar pictura est laicorum literatura,
 
−
la pentraĵoj estas literaturo por la laikoj) trafulmis mian rigardon kaj dronigis min en vizion, pri kiu
 
−
ankoraŭ hodiaŭ mia lango pene sukcesas paroli.
 
−
Mi vidis tronon en la ĉielo, kaj unu sidantan sur la trono. La vizaĝo de la Sidanto estis en
 
−
aspekto severa kaj senemocia, la okuloj malfermegataj kaj elirigantaj fulmojn al surtera homaro
 
−
atinginta la finon de sia historio, la majestaj haroj kaj la barbo ruliĝis sur la vizaĝo kaj brusto kiel
 
−
akvoj de rivero, laŭ fluetoj ĉiuj samaj kaj simetrie disdividitaj. La krono, kiun Li surportis, estis riĉa
 
−
je emajloj kaj gemoj, la imperia tuniko el purpura koloro aranĝiĝis laŭ larĝaj spiraloj sur la genuoj,
 
−
interplektita de brodaĵoj kaj puntoj el oraj kaj arĝentaj fadenoj. La maldekstra mano, senmova sur
 
−
la genuoj, tenis sigelitan libron, la dekstra leviĝis en sinteno, mi ne scias ĉu benanta aŭ minacanta.
 
−
La vizaĝon prilumis la timodona beleco de krucoforma kaj floranta aŭreolo, kaj mi vidis la brilon
 
−
ĉirkaŭ la trono kaj super la kapo de la Sidanto de ĉielarko aspekte simila al smeraldo. Antaŭ la
 
−
trono, sub la piedoj de la Sidanto, fluis kristala maro kaj ĉirkaŭ la Sidanto, ĉirkaŭ la trono kaj super
 
−
la trono, kvar terurajn bestojn mi vidis, teruraj al mi, kiu rigardis ilin ekstazita, sed obeemaj kaj tre
 
−
dolĉaj por la Sidanto, kies laŭdojn ili prikantis senpaŭze.
 
−
Aŭ, ne ĉiuj indis je la difino teruraj, ĉar bela kaj ĝentila ŝajnis al mi la viro, kiu maldekstre de
 
−
mi (kaj dekstre de la Sidanto) etendis libron. Sed horora je la kontraŭa flanko ŝajnis al mi aglo, ĝia
 
−
beko dilatiĝis, ĝiaj akraj plumoj estis aranĝitaj kiel kiraso, ĝiaj ungegoj, potencaj, ĝiaj grandaj
 
−
flugiloj, malfermitaj. Kaj je la piedoj de la Sidanto, sub la unuaj figuroj, estis aliaj du, toro kaj leono,
 
−
ĉiu el du monstroj kunpremis inter siaj ungegoj kaj hufoj libron, kun la korpo turnita for el la trono,
 
−
sed kun la kapo al la trono, kvazaŭ tordante la ŝultron kaj la kolon per sovaĝa impulso, la flankoj
 
−
palpantaj, la membroj da agonianta besto, la vostoj ĉirkaŭvolvitaj kaj torditaj kiel serpentoj kaj kun
 
−
je la pinto flamolangoj. Ambaŭ kun flugiloj, ambaŭ kronitaj de aŭreolo, malgraŭ la potencega
 
−
aspekto ili ne estis inferaj kreitaĵoj sed ĉielaj, kaj se ili aspektis teruraj tio okazis ĉar ili roris
 
−
adorante Venonton, kiu juĝos la vivantojn kaj la mortintojn.
 
−
Ĉirkaŭ la trono, apud la kvar bestoj kaj sub la piedoj de la Sidanto, videblaj kiel oni vidus tra
 
−
la akvoj de kristala maro, preskaŭ plenigante la tutan spacon de la vizio, ordigitaj laŭ la triangula
 
−
strukturo de la timpano, superstarantaj sinsekve el la baza vico de sep plus sep, poste po tri plus po
 
−
tri kaj fine po du plus po du apud la trono, estis dudek kvar maljunuloj, sur dudek kvar tronetoj,
 
−
vestitaj per blankaj roboj kaj kronitaj per oro. Iuj mantenis violon, iuj pokalon de parfumo, kaj nur
 
−
unu luidis, ĉiuj aliaj estis kaptitaj de ekstazo, kun la vizaĝo turnita al la Sidanto, kies gloron ili
 
−
prikantis, ankaŭ ili kun la membroj torditaj kiel tiuj de la bestoj, por ke ili ĉiuj povu vidi la
 
−
“2”
 
−
Sidanton, ne bestimite sed male per ekstaza dancmoviĝo – kiel dancis Davido ĉirkaŭ la Arkeo – tiel
 
−
ke, kie ajn ili estu, iliaj pupiloj, kontraŭ la leĝo, kiu aranĝis la staturon de korpoj, konverĝu en la
 
−
sama brileganta punkto. Ho, kia harmonio de sinallasoj kaj elanoj, de nenaturaj pozicioj kaj tamen
 
−
graciaj, estis en tiu mistika lingvaĵo de membroj mirakle liberigitaj el la pezo de la korpa materio,
 
−
signata quantitas (konkreta materio) kun enverŝita nova substanca formo, kvazaŭ la sankta aro
 
−
estus batita de impeta vento, blovo de vivo, ekscitiĝo de ĝojo, jubilado per haleluja, iama sono, kiu
 
−
mirinde fariĝis bildo.
 
−
Korpoj kaj membroj loĝataj de la Spirito, prilumataj de revelacio, vizaĝoj emociitaj de miro,
 
−
okuloj ekzaltitaj de entuziasmo, vangoj flamigitaj de amo, pupiloj dilatitaj de feliĉo, iu blindigita de
 
−
plaĉa konsterno, iu alia de konsternita plaĉo, iuj transfiguritaj de gapado, iuj rejunigitaj de beateco,
 
−
jen ke ili ĉiuj kantas, per la mieno de siaj vizaĝoj, per la drapiraĵo de siaj tunikoj, per la sinteno kaj
 
−
streĉo de siaj membroj, novan kanton, kun la lipoj duonmalfermitaj en rideto de eterna glorado.
 
−
Kaj ili estis sub la piedoj de la pliaĝuloj kaj arkitaj super ili kaj super la trono kaj super la besta
 
−
kvaropo, aranĝitaj laŭ simetriaj viciĝoj, apenaŭ distingeblaj unu de la alia, pro la fakto, ke la lerteco
 
−
de la artisto igis ilin ĉiujn inter si proporciaj, samaj en varieco kaj diverskoloraj en unueco, unikaj
 
−
en diverseco kaj malsamaj en sia taŭga grupo, laŭ admirinda kongrueco de la partoj kun rava
 
−
dolĉeco de nuancoj, miraklo de konsonanco kaj konkordo de voĉoj inter si malsimilaj, aro lokita laŭ
 
−
la maniero de la kordoj de la citro, kunsenta kaj kunspiranta konstanta parenceco pro profunda kaj
 
−
interna forto, taŭga por fari unusencaĵon el la alterna ludo mem de dubsencaĵoj, ornamaĵo kaj
 
−
glumozaiko de estaĵoj alterne neredukteblaj kaj reduktitaj alterne pro amoplena kunligo regata de
 
−
samtempe ĉiela kaj monduma regulo (ligilo kaj konstanta konekso de paco, amo, virto, regado,
 
−
potenco, ordo, origino, vivo, lumo, brilo, specio kaj figuro), multnombra egaleco lumanta pro la
 
−
rebrilo de la formo super la proporciaj partoj de la materio – jen ke interplektiĝis ĉiuj floroj kaj la
 
−
folioj kaj la ĉiroj kaj la arbustoj kaj la korimboj de ĉiuj herboj, kiuj ornamas la ĝardenojn de la tero
 
−
kaj de la ĉielo, la violo, la citiso, la serpilo, la lilio, la ligustro, la narciso, la kolokazio, la akanto, la
 
−
hinda cinamo, la mirho kaj la rezinbalzamoj.
 
−
Sed, dum l’ animo mia, ravita de tiu simfonio de surteraj belecoj kaj majestaj supernaturaj
 
−
signoj, estis eksplodonta en ĝoja kanto, la okulo, sekvante la proporcian sinsekvon de la
 
−
florornamitaj rozfenestroj sub la piedoj de la maljunuloj, falis sur la figurojn, kiuj, interplektitaj,
 
−
estis unu tuto kun la centra kolono, kiu subtenis la timpanon. Kio ili estis kaj kian simbolan
 
−
mesaĝon transdonis tiuj tri duopoj da leonoj interplektitaj laŭ transverse orientita ikso, baŭmantaj
 
−
kiel pafarkoj, premapogantaj la malantaŭajn krurojn sur la tero kaj la frontajn krurojn sur la dorso
 
−
de sia kunulo, la kolhararo taŭzita laŭ angilformaj spiraloj, la buŝo malfermita por minaca graŭlo,
 
−
ligitaj kun la trunko mem de la kolono per pasto aŭ per volvaĵo el ĉiroj?
 
−
Trankviligis mian spiriton, eble ĉar ili estis sur la flankoj de la kolono por dresi la diablecan
 
−
naturon de la leonoj kaj transformi ĝin en simbolan aludon al pli altaj aferoj, du homaj figuroj,
 
−
nenature altaj kiel la kolono mem kaj ĝemeloj de du aliaj, kiuj simetrie ambaŭflanke frontis ilin sur
 
−
la ornamitaj pilieroj sur la eksteraj flankoj, kie ĉiu el la kverkaj pordoj havis siajn proprajn
 
−
pilastrojn: ili estis do kvar figuroj de maljunuloj, el kies distingiloj mi rekonis Petron kaj Paŭlon,
 
−
Jeremion kaj Jesajan, ankaŭ ili torditaj kvazaŭ por danci, kun la longaj ostaj manoj levitaj kun
 
−
fingroj etenditaj kiel flugiloj, kaj kiel flugiloj estis la barboj kaj haroj movitaj de profeteca vento, la
 
−
faldoj de la tre longaj vestaĵoj kirlataj de la tre longaj kruroj estigante ondojn kaj spiralojn,
 
−
kontraŭstarantaj la leonojn sed el sama materialo de la leonoj.
 
−
Kaj ĉirkaŭ ili, miksitaj kun ili, super ili kaj sub iliaj piedoj, aliaj vizaĝoj kaj aliaj membroj, viro
 
−
kaj virino kaptante unu la alian per la haroj, du aspidoj suĉantaj la okulojn de damnito, ridanta
 
−
viro, kiu larĝigis per siaj hokaj manoj la makzelojn de hidro, kaj ĉiuj bestoj de la bestaro de Satano,
 
−
kolektitaj por konsistorio kaj metitaj kiel gardistoj kaj krono de la trono fronte al ili, por kanti ĝian
 
−
gloron per sia malvenko, faŭnoj, ambaŭseksaj estaĵoj, brutoj kun sesfingraj manoj, sirenoj,
 
−
centaŭroj, gorgonoj, harpioj, inkuboj, drakpieduloj, minotaŭroj, linkoj, leopardoj, ĥimeroj,
 
−
hundmuzeloj, kiuj ĵetis fajron el la naztruoj, denttiranoj, plurvostuloj, vilaj serpentoj, salamandroj,
 
−
cerastoj, amfibiaj serpentoj, kolubroj, dukapaj kreitaĵoj kun dentitaj dorsoj, hienoj, lutroj, kornikoj,
 
−
krokodiloj, segilfiŝoj kun segildentaj kornoj, ranoj, grifoj, simioj, hundokapuloj, leonidaj
 
−
luphundoj, mantiĥoroj, vulturoj, tarandusoj, musteloj, drakoj, upupoj, noktuoj, baziliskoj,
 
−
“3”
 
−
kolorvariantaj aspidoj, vaporĵetantaj aspidoj, vidfrostigaj serpentoj, skorpioj, saŭroj, cetacoj,
 
−
hipnotigaj serpentoj, dukapaj flugilhavaj serpentoj, serpentoj ĵetlanco, sangodrenantaj serpentetoj,
 
−
verdaj lacertoj, remoroj, polpoj, murenoj kaj testudoj.
 
−
Ŝajnis, ke la tuta loĝantaro de la inferoj renkontiĝis por esti vestiblo, arbareg’ obskura,
 
−
senespera ebenaĵo de ekskludo, je la aperto de la Sidanto de la timpano, al lia promesplena kaj
 
−
minaca vizaĝo, ili, la venkitoj de Armagedono, fronte al Tiu, kiu venos definitive por juĝi la
 
−
vivantojn kaj la mortintojn. Kaj sveninta (preskaŭ) pro tiu vizio, necerta ĉu mi estis en amika loko
 
−
aŭ en la valo de la fina juĝo, mi konsterniĝis, kaj malfacile retenis la larmojn, kaj mi pensis aŭdi (aŭ
 
−
ĉu mi vere aŭdis?) tiun voĉon kaj mi vidis tiujn viziojn, kiuj akompanis la komencon de mia
 
−
noviceco, miajn unuajn legadojn de la sanktaj libroj kaj la noktojn de meditado en la ĥorejo de
 
−
Melk, kaj en la sveno de miaj malfortegaj kaj malfortiĝintaj sentoj, mi aŭdis grandan voĉon kvazaŭ
 
−
de trumpeto, dirantan: “Kion vi vidas, tion skribu en libron” (kaj tion mi faras nun) kaj mi vidis sep
 
−
orajn lampingojn; kaj meze de la sep lampingoj Iun similan al la Filo de homo, zonitan ĉirkaŭ la
 
−
brusto per ora zono, lia kapo kaj liaj haroj estis blankaj kiel blanka lano; liaj okuloj estis kiel fajra
 
−
flamo, liaj piedoj estis kiel brilanta latuno, kvazaŭ rafinita en forno, lia voĉo estis kiel voĉo de
 
−
multaj akvoj, li havis en sia dekstra mano sep stelojn kaj el lia buŝo eliris akra dutranĉa glavo. Kaj
 
−
mi vidis pordon malfermitan en la ĉielo kaj la Sidanto aspektis al mi simila al ŝtono jaspisa kaj
 
−
sardia kaj ĉielarko ĉirkaŭvolvis la tronon kaj el la trono eliris fulmoj kaj tondroj. Kaj la Sidanto
 
−
prenis enmane akran rikoltilon kaj kriis: “Sendu vian rikoltilon, kaj rikoltu; venis la horo por rikolti
 
−
ĉar la rikolto de la tero tromaturiĝis” kaj la Sidanto ĵetis sian rikoltilon kaj la tero rikoltiĝis.
 
−
Ĝuste tiam mi komprenis, ke la vizio parolas pri nenio krom tio, kio okazas en la abatejo kaj
 
−
kiun ni eksciis el la nediremaj lipoj de la abato - kaj multajn fojojn en la sekvaj tagoj mi ne revenis
 
−
por kontempli la portalon, certa, ke mi travivis la saman eventaron, kiun ĝi rakontis. Kaj mi
 
−
komprenis, ke ni iris tien supren por esti atestantoj de granda kaj ĉiela masakro.
 
−
Mi tremis, kvazaŭ mi estus malseka pro la frosta vintra pluvo. Kaj mi aŭdis plian voĉon, sed
 
−
ĉi-foje ĝi venis de malantaŭ miaj ŝultroj kaj ĝi estis malsama voĉo, ĉar ĝi deiris el la tero kaj ne el la
 
−
brilega centro de mia vizio; kaj eĉ ĝi rompis la vizion, ĉar ankaŭ Vilhelmo (je tiu momento mi
 
−
konsciis pri lia ĉeesto), ĝis tiam ankaŭ li perdiĝinta en kontemplo, turniĝis kiel mi.
 
−
La ulo malantaŭ ni aspektis monako, kvankam lia malpura, ŝiroplena froko similigis lin al
 
−
trampo, kaj lia vizaĝo ne malsimilis al tiu de la monstroj, kiujn mi ĵus vidis sur la kapiteloj. Neniam
 
−
okazis al mi en la vivo, kiel okazis al multaj el miaj fratoj, esti vizitita de la diablo, sed mi kredas, ke
 
−
se ĝi iam aperos fronte al mi, ĉar ĝi ne kapablas pro dia dekreto plene kaŝi sian naturon ankaŭ kiam
 
−
ĝi volus simili al homo, ĝi havus neniujn aliajn trajtojn krom tiuj prezentitaj al mi en tiu momento
 
−
de nia kunparolanto. La kapo estis razita, sed ne por pentofari, sed pro la iama efiko de ia viskeca
 
−
ekzemo, la frunto estis tiom malalta, ke, se li havus harojn sur la kapo, ili estus konfuzitaj kun la
 
−
brovoj (kiujn li havis dikaj kaj neglektataj), la okuloj estis rondaj, kun malgrandaj kaj tre
 
−
moviĝemaj pupiloj, kaj ĉu la rigardo estis senkulpa aŭ malica mi ne povis diri: eble ĝi estis tia aŭ tia
 
−
sinsekve kaj en diversaj momentoj. La nazo povis esti nomata nazo nur pro la fakto, ke el la mezo
 
−
inter la okuloj komenciĝis osto, sed ĝi aperis el la vizaĝo kaj tuj resinkis reen en ĝin, iĝante unike du
 
−
malhelaj kavernoj, naztruoj grandegaj kaj dense plenaj je haroj. La buŝo, kunigita al tiuj truoj per
 
−
cikatro, estis granda kaj malgracia, pli larĝa dekstre ol maldekstre, kaj inter la supra lipo,
 
−
neekzistanta, kaj tiu malsupra, elstara kaj karna, aperis, laŭ neregula sinsekvo, nigraj dentoj kaj
 
−
akraj kiel tiuj de hundo.
 
−
La viro ridetis (aŭ almenaŭ mi pensis tion) kaj levante la fingron kvazaŭ por admoni, li diris:
 
−
“Penitenziagite! Vide kiam en futurum la drako venanta est’, pro ronĝi animam vian! Morto
 
−
‘stas super nosotros! Preĝu al Sankta Pater ke li venu liberar nosotros el malbono kun pekoj niaj!
 
−
Ha, ha, plaĉas al vi ista negromancio de Domini Nostri Jesu Christi! Kaj mem al mi ĝojo est’ peno
 
−
kaj plazer est’ douleur. Cave al diabolo! Semper kuŝas atende de mi en iu angulum por dentomordi
 
−
miajn kalkanojn. Sed Salvatore ne stultus! Bonum monasterium, kaj aqui manĝeblas kaj preĝante
 
−
al dominum nostrum. Kaj resto ne valoras merdon. Amen. Ĉu ne?.”
 
−
En la disvolviĝo de ĉi tiu rakonto mi devos ankoraŭ paroli, kaj pli multe, pri ĉi tiu kreitaĵo kaj
 
−
raporti ĝiajn dirojn. Mi konfesas, ke mi tre malfacile faras ĉi tion, ĉar mi ne povas diri nun, kiel mi
 
−
“4”
 
−
neniam tiutempe komprenis, kian lingvon li parolis. Ĝi ne estis la latino, per kiu ni esprimis nin
 
−
kiel kleruloj en la abatejo, ĝi ne estis la vulgara lingvo de tiuj landoj, nek iu ajn alia vulgara, kiun mi
 
−
iam aŭskultis. Mi pensas, ke mi donis palan ideon pri lia parolmaniero, raportante iom antaŭe (laŭ
 
−
mia memoro) la unuajn vortojn, kiujn mi aŭdis de li. Kiam mi poste eksciis pri lia aventura vivo kaj
 
−
la diversaj lokoj, en kiuj li vivis, sen trovi radikojn ie ajn, mi konsciis, ke Salvatore parolas ĉiujn
 
−
lingvojn, kaj neniujn. Tio estas, li inventis sian propran lingvon, kiu uzis la fragmentojn de la
 
−
lingvoj, kun kiuj li venis en kontakto - kaj iam mi pensis, ke la lia estas, ne la adama lingvo, kiun
 
−
feliĉa homaro parolis, ĉiuj unuigita de unu nura lingvaĵo, ekde la origino de la mondo ĝis la Babela
 
−
Turo, kaj des malpli ĝi estis unu el la lingvoj ekestintaj post la fatala evento de ilia disdivido, sed
 
−
ĝuste la babela lingvo de la unua tago post la dia puno, la lingvo de la praa konfuzo. Nek aliflanke
 
−
mi povus nomi lingvo la parolmanieron de Salvatore, ĉar en ĉiu homa lingvo ekzistas reguloj kaj ĉiu
 
−
termino signifas ad placitum unu aferon, laŭ leĝo, kiu ne ŝanĝiĝas, ĉar la homo ne povas nomi la
 
−
hundon foje hundo kaj alifoje kato, nek eldiri sonojn al kiuj la konsento de la popoloj ne atribuis
 
−
difinitan signifon, kiel okazus al tiuj, kiuj dirus la vorton “blitiri.” Kaj tamen, bone aŭ malbone, mi
 
−
komprenis tion, kion Salvatore celis, kaj same ankaŭ la aliaj. Signo, ke li parolis ne unu, sed ĉiujn
 
−
lingvojn, neniun laŭ korekta maniero, prenante siajn vortumojn jen de unu, jen de alia. Mi ankaŭ
 
−
rimarkis poste, ke li povas nomi ion jen en la latina, jen en la provenca, kaj mi konsciis, ke prefere
 
−
ol elpensi siajn proprajn frazojn, li uzis disiecta membra de aliaj frazoj, iam aŭskultitaj, laŭ situacio
 
−
kaj aferoj, kiujn li celis, kvazaŭ li povus paroli pri manĝaĵo, mi volas diri, nur per la vortoj de la
 
−
homoj kun kiuj li manĝis tiun manĝaĵon, kaj esprimi sian ĝojon nur per frazoj, kiujn li aŭdis el ĝojaj
 
−
homoj, la tagon, kiam ankaŭ li spertis ĝojon.
 
−
Kvazaŭ lia parolo estus kiel lia vizaĝo, kunmetita el pecoj de aliaj vizaĝoj, aŭ, kiel mi foje
 
−
konstatis ĉe altvaloraj relikvujoj (si licet magnis componere parva, se licas kompari la malgrandajn
 
−
aferojn kun la grandaj, aŭ diaĵojn kun diablaĵoj), kiuj estiĝis el la rubo de aliaj sanktaj objektoj. En
 
−
tiu momento, kiam mi renkontis lin por la unua fojo, Salvatore aspektis al mi, kaj pro lia vizaĝo, kaj
 
−
pro la parolmaniero, estaĵo ne malsimila ol la harplenaj kaj hufaj speci-miksiĝoj, kiujn mi ĵus vidis
 
−
sub la portalo. Poste mi konstatis, ke la viro verŝajne estas bonkora kaj bonhumura. Pli poste... Sed
 
−
ni iru laŭ ordo. Ankaŭ ĉar, tuj post kiam li parolis, mia majstro pridemandis lin kun granda
 
−
scivolemo.
 
−
“Kial vi diris penitenziagite?”, li demandis.
 
−
“Domine frate magnificentisimo,” respondis Salvatore iamaniere sininklinante, “Jesus
 
−
venanta est’ kaj la homoj debent facere penitencon. Ĉu ne?”
 
−
Vilhelmo fikse rigardis lin: “Ĉu vi venis ĉi tien el monaĥejo de minoritoj?”
 
−
“No kompreno.”
 
−
“Mi demandas, ĉu vi vivis kun la fratuloj de sankta Francisko, mi demandas ĉu vi konis la
 
−
sinnomantajn apostolojn...”
 
−
Salvatore paliĝis, aŭ pli bone, lia sunbrunigita kaj besta vizaĝo fariĝis griza. Li profunde
 
−
riverencis, duonbuŝe dirante “vade retro” (retroiru), devotece krucosignis sin kaj fuĝis,
 
−
retrorigardante de tempo al tempo.
 
−
“Kion vi demandis al li?” Mi demandis Vilhelmon.
 
−
Li restis iom malproksima mense. “Ne gravas, mi diros al vi poste. Nun ni eniru. Mi volas
 
−
trovi Ubertino’n.”
 
−
La sesa horo ĵus pasis. La suno, pale, penetris el okcidento kaj, tra kelkaj mallarĝaj fenestroj,
 
−
en la internon de la preĝejo. Eta lumradio daŭre tuŝis la ĉefaltaron, kies antaŭa panelo ŝajnis al mi
 
−
brili per ora brilego. La flankaj navoj estis en duonmallumo.
 
−
Ĉe la lasta kapelo antaŭ la altaro, en la maldekstra navo, staris subtila kolono, sur kiu estis
 
−
Virgulino el ŝtono, skulptita laŭ la stilo de la modernuloj, kun neesprimebla rideto, prominenca
 
−
ventro, infano en siaj brakoj, gracie vestita, kun maldika korseto. Ĉe la piedoj de la Virgulino, en
 
−
preĝanta sinteno, preskaŭ sternita, estis viro, kun la vestoj de la kluniza ordeno.
 
−
“5”
 
−
Ni alproksimiĝis. La viro, aŭdante la bruon de niaj paŝoj, levis la vizaĝon. Li estis maljunulo,
 
−
kun senhara vizaĝo, senhara kranio, grandaj bluaj okuloj, maldika kaj ruĝa buŝo, blanka haŭto,
 
−
osta kranio al kiu fiksiĝis la haŭto kiel li estus mumio konservita en lakto. La manoj estis blankaj, el
 
−
longaj kaj maldikaj fingroj. Ŝi aspektis kiel knabino velkinta pro antaŭtempa morto. Li rigardis nin
 
−
komence konfuzita, kvazaŭ ni ĝenus lin dum ekstaza vizio, poste lia vizaĝo lumiĝis pro ĝojo.
 
−
“Vilhelmo!” li ekkriis. “Frato mia karega!” Li pene ekstaris kaj iris por renkonti mian
 
−
majstron, ĉirkaŭbrakante lin kaj kisante lin sur la buŝo. “Vilhelmo!” li rediris, kaj liaj okuloj
 
−
malsekiĝis de larmoj. “Kiom da tempo! Sed mi ankoraŭ rekonas vin! Kiomlonge, kiom da eventoj!
 
−
Kiom da elprovoj la Sinjoro trudis al ni!.” Li ploris. Vilhelmo brakumis lin, kun evidenta kortuŝiĝo.
 
−
Ni estis antaŭ Ubertino de Casale.
 
−
Pri li mi jam aŭdis delonge kaj ankaŭ multe, ankaŭ antaŭ ol veni al Italujo, kaj des pli vaste
 
−
vizitante la franciskanojn de la imperiestra kortego. Iu eĉ diris al mi, ke la plej granda poeto de tiu
 
−
epoko, Danto Alighieri el Florenco, kiu mortis antaŭ kelkaj jaroj, verkis poemon (kiun mi ne povis
 
−
legi, ĉar ĝi estis skribita en la toskana vulgaro), al kiu konkuris kaj ĉielo kaj tero, kaj kies multaj
 
−
versoj estis nenio alia ol parafrazo de pecoj verkitaj de Ubertino en lia Arbor vitae crucifixae (La
 
−
krucumo de la rbo de vivo, t.e. Jesuo). Nek tio estis la sola merit-titolo de tiu fama viro. Sed por
 
−
permesi al mia leganto pli bone kompreni la gravecon de tiu renkontiĝo, mi devos klopodi
 
−
rekonstrui la eventojn de tiuj jaroj, kiel mi komprenis ilin ĉu dum mia mallonga restado en centra
 
−
Italujo, el disaj vortoj de mia majstro, ĉu aŭskultante la la multajn konversaciojn, kiujn Vilhelmo
 
−
havis kun abatoj kaj monaĥoj dum nia vojaĝo.
 
−
Mi provos diri tion, kion mi komprenis, kvankam mi ne certas, ĉu mi bone diras ĉi tiujn
 
−
aferojn. Miaj instruistoj de Melk ofte diris al mi, ke por nordulo estas tre malfacile havigi al si
 
−
klarajn ideojn pri la religiaj kaj politikaj eventoj de Italujo.
 
−
La duoninsulo, kie la povo de la pastraro estis pli evidenta ol en iu ajn alia lando, kaj kie pli ol
 
−
en iu alia lando la pastraro paradis per potenco kaj riĉeco, generis dum almenaŭ du jarcentoj
 
−
movadojn de viroj celantaj pli malriĉan vivon, en polemiko kun koruptitaj pastroj, kies
 
−
sakramentojn ili eĉ rifuzis, ariĝante en memstaraj komunumoj, samtempe malamataj de la
 
−
senjoroj, la imperio kaj la urbaj magistratoj.
 
−
Fine venis Sankta Francisko kaj li disvastigis amon al malriĉeco, kiu ne kontraŭdiris la
 
−
preceptojn de la eklezio, kaj per li la eklezio akceptis la alvokon al la severeco de la moroj de tiuj
 
−
malnovaj movadoj kaj purigis ilin de la elementoj de malordo kaŝitaj en ili. Post tio devius sekvi
 
−
epoko de mildeco kaj sankteco, sed ju pli la franciskana ordeno kreskis kaj altiris al si la plej bonajn
 
−
homojn, des pli ĝi fariĝis tro potenca kaj ligita al surteraj aferoj, kaj multaj franciskanoj volis
 
−
rekonduki ĝin al la pureco de la pasinteco. Afero tre malfacila por ordeno, kiu, je la epoko kiam mi
 
−
estis en la abatejo, jam havis pli ol tridek mil membrojn tra la tuta mondo. Sed tiel estas, kaj multaj
 
−
el ĉi tiuj monaĥoj de Sankta Francisko kontraŭis la regulon, kiun la ordeno donis al si, dirante, ke
 
−
la ordo jam alprenis la manierojn de tiuj ekleziaj institucioj kies reformo estis la motivo de ĝia
 
−
naskiĝo. Kaj ke tio jam okazis en la tempo, kiam Francisko vivis, kaj ke liaj vortoj kaj liaj intencoj
 
−
estis perfiditaj. Multaj el ili remalkovris tiam la libron de cistercia monaĥo, kiun li verkis komence
 
−
de la 12-a jarcento de nia epoko, nomata Joakimo kaj al kiu oni rekonis profeteca spirito. Li
 
−
efektive antaŭvidis la alvenon de nova epoko, en kiu la spirito de Kristo, delonge koruptita de liaj
 
−
falsaj apostoloj, denove enkarniĝus surtere. Kaj li anoncis tiajn limtempojn, ke por ĉiuj estis klare,
 
−
ke li parolis pri la franciskana ordo sen konscii pri tio. Kaj multaj franciskanoj tre ĝojis pri tio,
 
−
verŝajne tro multe, tiel ke meze de la jarcento en Parizo la doktoroj de Sorbono kondamnis la
 
−
propoziciojn de tiu abato Joakimo, sed ŝajnas, ke ili faris tion ĉar la franciskanoj (kaj la
 
−
dominikanoj) fariĝis tro potencaj, kaj sciplenaj, en la universitato de Francujo, kaj ili volis elimini
 
−
ilin kiel herezulojn.
 
−
Tion oni poste ne faris kaj ĝi estis tre bona afero por la eklezio, ĉar tio permesis diskonigi la
 
−
verkojn de Tomazo de Akvino kaj Bonaventuro de Bagnoregio, kiuj certe ne estis herezuloj. El tio
 
−
oni konkludas, ke ankaŭ en Parizo la ideoj estis konfuzaj aŭ, ke iu volis konfuzi ilin por siaj propraj
 
−
celoj. Kaj jen la malbono, kiun herezo faras al la kristana popolo, kiu igas obskuraj la ideojn kaj
 
−
puŝas ĉiujn fariĝi inkvizitoroj por sia propra persona bono. Kaj plie, tio, kion mi vidis en la abatejo
 
−
“6”
 
−
(kaj pri kiu mi parolos poste), pensigis min, ke ofte la inkvizitoroj kreas la herezulojn. Kaj ne nur en
 
−
la senco, ke ili imagas ilin, kiam ili ne ĉeestas, sed ke ili subpremas la herezan putraĵon tiom
 
−
impete, ke ili instigas multajn partopreni en ĝi, pro malamo al ili. Vere, cirklo imagita de la diablo,
 
−
ke Dio savu nin.
 
−
Sed mi estis parolanta pri la herezo (se ĝi estus tia) de Joakimo. Kaj en Toskanujo oni vidis
 
−
franciskanon, Gerardo de Borgo San Donnino, iĝi voĉo de la antaŭdiroj de Joakimo kaj ege impresi
 
−
la medion de la minoritoj. Tiel, estiĝis inter ili grupo de subtenantoj de la malnova regulo, kontraŭ
 
−
la reorganizado de la ordeno por kiu klopodis la granda Bonaventuro, kiu poste fariĝis ĝia generalo.
 
−
En la lastaj tridek jaroj de la pasinta jarcento, kiam la koncilio de Liono, savante la franciskanan
 
−
ordenon kontraŭ tiuj, kiuj volis ĝin malfondi, donis al li la posedon de ĉiuj havaĵoj, kiujn li uzis, kiel
 
−
jam estis laŭ la leĝo por la plej malnovaj ordenoj, iuj monaĥoj en Markizolando ribelis, ĉar ili
 
−
kredis, ke la spirito de la regulo estis definitive perfidita, ĉar franciskano devas posedi nenion, ĉu
 
−
persone, ĉu kiel monaĥejo, ĉu kiel ordeno. Ili metis ilin en malliberejon dumvive. Ne ŝajnas al mi,
 
−
ke ili predikis aferojn kontraŭ la evangelio, sed kiam la posedo de surteraj aferoj enludiĝas, estas
 
−
malfacile por la homoj rezoni laŭ justeco. Oni diris al mi, ke jarojn poste, la nova generalo de la
 
−
ordeno, Raimondo Gaufredi, trovis ĉi tiujn kaptitojn en Ankono kaj, liberigante ilin, diris: “Volu
 
−
Dio, ke ni ĉiuj kaj la tuta ordeno estu markitaj de ĉi tiu kulpo.” Signo pri tio, ke ne veras tio, kion
 
−
diras la herezuloj kaj ke en la eklezio daŭre loĝas homoj el granda virto.
 
−
Inter tiuj liberigitaj malliberuloj estis Angelo Clareno, kiu poste renkontiĝis kun monaĥo el
 
−
Provenco, Pietro di Giovanni Olivi, kiu predikis la profetaĵojn de Joakimo kaj poste kun Ubertino
 
−
de Casale, kaj el tio naskiĝis la movado de la spiritualistoj. En tiuj jaroj leviĝis al la papa trono
 
−
sanktega ermito, Petro de Morrone, kiu regis kun la nomo Celestino la 5-a, kaj lin akceptis kun
 
−
sento de senpeziĝo la spiritualistoj: “Aperos sanktulo”, oni diris, “kaj li observos la instruojn de
 
−
Kristo, li havos anĝelan vivon, tremu koruptitajn prelatojn.” Eble Celestino havis tro multe da
 
−
anĝela vivo, aŭ la prelatoj ĉirkaŭ li estis tro koruptitaj, aŭ li ne sukcesis elteni la streĉon de milito
 
−
jam tro longdaŭra kontraŭ la imperiestro kaj la aliaj reĝoj de Eŭropo; fakto estas, ke Celestino
 
−
rezignis sian dignon kaj retiriĝis en ermitejon. Sed dum la mallonga periodo de lia regado, malpli ol
 
−
unu jaro, la esperoj de la spiritualistoj estis ĉiuj kontentigitaj: ili iris al Celestino, kiu fondis kun ili
 
−
la komunumon nomatan fratres et pauperes heremitae domini Celestini (fratoj kaj malriĉuloj
 
−
ermitoj – laŭ la regulo – de Celestino)
 
−
Aliflanke, dum la papo devis roli kiel peranto inter la plej potencaj kardinaloj de Romo, estis
 
−
kelkaj kiel iu el familio Colonna kaj iu el familio Orsini, kiuj sekrete subtenis la novajn tendencojn
 
−
al malriĉeco: tre kurioza elekto ja por tre potencaj viroj, kiuj vivis meze de senbridaj komfortoj kaj
 
−
riĉeco, kaj mi neniam komprenis ĉu ili simple ekspluatis la spiritualistojn por siaj celoj de regado
 
−
aŭ iel ili sentis sian vivon laŭ karno pravigita ĉar ili subtenis spiritajn tendencojn; kaj eble ambaŭ
 
−
hipotezoj estis veraj, ĉar malmulton mi komprenas pri italaj aferoj. Sed nur por doni ekzemplon,
 
−
Ubertino estis akceptita kiel kapelano de kardinalo Orsini kiam, fariĝinte la plej aŭskultita el la
 
−
spiritualistoj, li riskis esti akuzita esti herezulo. Kaj la kardinalo mem protektis lin en Avinjono.
 
−
Tamen, kiel okazas en tiaj aferoj, unuflanke Angelo kaj Ubertino predikis laŭ doktrino,
 
−
aliflanke grandaj amasoj da simplaj homoj akceptis ĉi tiun ilian predikadon kaj disvastiĝis tra la
 
−
tuta lando, ekster ĉia kontrolo. Tial Italujon invadis tiuj fratuletoj aŭ fratuloj el malriĉa vivo, kiuj
 
−
aspektis danĝeraj al multaj. Fariĝis malfacile distingi inter la spiritaj majstroj, kiuj tenis kontaktojn
 
−
kun la ekleziaj aŭtoritatuloj, kaj iliaj pli simplaj sekvantoj, kiuj simple jam vivis ekster la ordeno,
 
−
almozpetante kaj vivante tagon post tago per la laboro de siaj manoj, sen reteni iun ajn posedaĵon.
 
−
Kaj ili estis tiuj, kiujn la popola voĉo baldaŭ nomis fratuletoj, ne malsimilaj ol la francaj Beginoj,
 
−
kiuj estis inspiritaj de Petro de Giovanni Olivi.
 
−
Celestino la 5-a estis anstataŭigita de Bonifaco la 8-a kaj ĉi tiu papo rapidis montri tre
 
−
malmultan indulgemon rilate al spiritualistoj kaj monaĥoj ĝenerale: en la lastaj jaroj de la jarcento
 
−
finiĝanta, kiam li mortis, li subskribis buleon, Firma cautela (Por forta protekto), per kiu li
 
−
kondamnis unubate ‘bizochi’, vagantaj kvestistoj, kiuj gravitis ĉirkaŭ la ekstremaj partoj de la
 
−
franciskana ordeno, kaj la spiritualistojn mem, tio estas, tiuj, kiuj forlasis la vivon en la ordeno por
 
−
retiriĝi en ermitejo.
 
−
“7”
 
−
La spiritualistoj klopodis poste altiri la konsenton de la postaj papoj, kiel Klemento la 5-a, por
 
−
povi forlasi la ordenon laŭ neperforta maniero. Mi kredas, ke ili estus sukcesintaj, sed la apero de
 
−
Johano la 22-a forprenis de ili ĉiun esperon. Kiam li estis elektita en 1316, li skribis al la reĝo de
 
−
Sicilio por ke li forpelu tiujn fratulojn el siaj teroj, ĉar multaj rifuĝis tie: kaj li enkatenigis Angelo
 
−
Clareno kaj la spiritualistojn de Provenco.
 
−
Ne ĉio iris glate kaj multaj en la kurio staris kontraŭ. Fakto estas, ke Ubertino kaj Clareno
 
−
sukcesis ricevi la permeson forlasi la ordenon kaj ili estis akceptitaj unu de la Benediktanoj kaj la
 
−
alia de la Celestinanoj. Sed rilate al tiuj, kiuj daŭrigis sian liberan vivon, Johano estis senkompata
 
−
kaj persekutigis ilin fare de la Inkvizicio kaj multaj estis bruligitaj.
 
−
Li tamen komprenis, ke por detrui la malbonan herbon de la fratuletoj, kiu minacis elradike
 
−
la aŭtoritaton de la eklezio, necesis kondamni la proponojn, sur kiuj baziĝis ilia fido. Ili argumentis,
 
−
ke Kristo kaj la apostoloj ne havis iun ajn posedaĵon, ĉu unuope, ĉu komune, kaj la papo
 
−
kondamnis ĉi tiun ideon kiel herezaĵon. Mirige, ĉar ne koncepteblas kial papo devus taksi malica la
 
−
ideon, ke Kristo estis malriĉa: sed precize unu jaron antaŭe la ĝenerala kapitulo de la franciskanoj
 
−
en Peruĝo subtenis ĉi tiun opinion, kaj kondamnante la unujn, la papo ankaŭ kondamnis la aliajn.
 
−
Kiel mi jam diris, la kapitulo multe damaĝis lian batalon kontraŭ la imperiestro, tio estas fakto.
 
−
Tial, ekde tiam, multaj fratuletoj, kiuj sciis nenion pri la imperio aŭ pri Peruĝo, mortis sur la
 
−
ŝtiparoj.
 
−
Ĉi tion mi pensis rigardante legendan personon kiel Ubertinon. Mia instruisto prezentis min
 
−
kaj la maljunulo karesis mian vangon, per varma, preskaŭ arda mano. Je la tuŝo de tiu mano mi
 
−
komprenis multajn el la aferoj, kiujn mi aŭdis pri tiu sankta viro kaj aliajn, kiujn mi legis en la
 
−
paĝoj de Arbor Vitae; mi komprenis la mistikan fajron, kiu forkonsumis lin ekde juneco, kiam,
 
−
kvankam studante en Parizo, li distanciĝis el teologiaj konjektoj kaj imagis sin transformita en la
 
−
pentantan Magdalenon; kaj la tre intensajn rilatojn, kiujn li havis kun sankta Angela de Foligno,
 
−
kiu iniciatis lin al la trezoroj de la mistika vivo kaj al la adorado de la kruco; kaj kial liaj superuloj
 
−
iun tagon, zorgantaj pro la ardo de lia predikado, sendis lin al retiriĝejo en La Verna.
 
−
Mi atente rigardis tiun vizaĝon, el dolĉegaj trajtoj kiel tiuj de la sanktulino, kiun kiu li fratece
 
−
interŝanĝis profundajn spiritajn sentojn. Mi intuiciis, ke li kapablis alpreni pli severan mienon,
 
−
kiam en 1311 la koncilio de Vienne, per Dekretaro Exivi de paradiso (Mi eliris el Paradizo), eksigis
 
−
la franciskanajn superulojn malamikoj de la spiritualistoj, sed li devigis ilin vivi en paco ene de la
 
−
ordeno, kaj ĉi tiu ĉampiono de la rezigno ne akceptis tiun sagacan kompromison kaj batalis por la
 
−
starigo de sendependa ordeno, inspirita de la plej granda rigoreco. Ĉi tiu granda batalanto tiam
 
−
perdis sian batalon, ĉar en tiuj jaroj Johano la 22-a energie subtenis intensan kampanjon kontraŭ
 
−
la sekvantoj de Pietro de Giovanni Olivi (inter kiuj Ubertino mem estis alkalkulita) kaj kondamnis
 
−
la fratulojn de Narbono kaj Béziers. Sed Ubertino ne hezitis defendi fronte al la papo la memoron
 
−
de sia amiko, kaj la papo, mastrata de lia sankteco, ne kuraĝis kondamni lin (kvankam poste li
 
−
kondamnis la aliajn). En tiu okazo, male, li proponis al li vojon al savo, unue konsilante al li kaj
 
−
poste ordonante al li eniri la klunizan ordenon. Ubertino, kiu ankaŭ estis same lerta (li, kiu aspektis
 
−
tiom senarma kaj delikata) por gajni protektojn kaj aliancojn en la papa kortego, ja akceptis eniri la
 
−
monaĥejon Gemblach en Flandrio, sed mi kredas, ke li eĉ ne iris tien, kaj li restis en Avinjono, sub
 
−
la insignoj de kardinalo Orsini, por defendi la celojn de la franciskanoj.
 
−
Nur lastatempe (kaj la diroj, kiujn mi aŭdis, estis malprecizaj), la favoro ĝuata de li en la
 
−
kortego malpliiĝis kaj li devis forlasi Avinjonon dum la papo lancis ĉason kontraŭ tiu ĉi nevenkebla
 
−
viro, kiun oni postkuris ĉar taksata herezulo, kiu per mundum discurrit vagabundus (pasumas tra
 
−
la mondo kiel vagulo). Pri li, laŭdire, malaperis spuroj. Posttagmeze mi eksciis, el la dialogo inter
 
−
Vilhelmo kaj la Abato, ke li nun estas kaŝita en ĉi tiu abatejo. Kaj nun mi vidas lin fronte al mi.
 
−
“Vilhelmo,” li diris, “ili estis mortigontaj min, ĉu vi scias?, mi devis fuĝi nokte.”
 
−
“Kiu volis, ke vi mortu? Ĉu Johano?”
 
−
“Ne. Johano neniam amis min, sed li ĉiam respektis min. Entute, li mem proponis al mi
 
−
manieron eviti la proceson antaŭ dek jaroj, devigante min aliĝi al la benediktanoj, kaj per tio li
 
−
silentigis miajn malamikojn. Ili murmuris longe, ili ironie diris, ke ĉampiono de malriĉeco aliĝis al
 
−
“8”
 
−
tre riĉa ordeno, kaj loĝis ĉe la kortumo de kardinalo Orsini... Vilhelmo, vi scias, kiom mi zorgas pri
 
−
la aferoj de ĉi tiu mondo! Sed ĝi estis la maniero por resti en Avinjono kaj defendi miajn fratojn. La
 
−
papo timas Orsini’n, li eĉ unu haron de mia kapo ne pereigus. Antaŭ tri jaroj li sendis min heroldo
 
−
ĉe la reĝo de Aragono.”
 
−
“Do, kiu deziris vian malbonon?”
 
−
“Ĉiuj. La kurio. Oni klopodis murdi min dufoje. Oni klopodis silentigi min. Vi scias, kio okazis
 
−
antaŭ kvin jaroj. Du jarojn post la kondamno de la Beginoj de Narbono, Berengario Talloni, kiu
 
−
ankaŭ estis unu el la juĝistoj, apelaciis al la papo. Ili estis malfacilaj momentoj, Johano jam
 
−
publikigis du buleojn kontraŭ la spiritualistoj kaj Michele de Cesena mem kapitulacis - cetere, kiam
 
−
li alvenos?.”
 
−
“Li estos ĉi tie post du tagoj.”
 
−
“Michele ... Mi ne vidas lin de multe da tempo. Nun li pentis, li komprenas nian volon, la
 
−
kapitulo de Peruĝo pravigis nin. Sed tiutempe, ankoraŭ en 1318, li kapitulacis al la papo kaj
 
−
transdonis en liajn manojn kvin spiritualistojn el Provenco, kiuj ne volis submetiĝi. Ili estis
 
−
bruligitaj, Vilhelmo... Ho, teruraĵo!.” Li kaŝis sian kapon en siajn manojn.
 
−
“Sed, precize, kio okazis post la apelacio de Talloni?” demandis Vilhelmo.
 
−
“Johano estus devinta remalfermi la debaton, ĉu vi komprenas? Li devis, ĉar ankaŭ en la
 
−
kurio troviĝis dubantaj viroj, ankaŭ la franciskanoj de la kurio - fariseoj, similaj al tomboj
 
−
blankigitaj, pretaj vendi sin kontraŭ prebendo, sed ili estis kaptitaj de dubo. Ĝuste tiam Johano
 
−
petis al mi verki memuaron pri malriĉeco. Ĝi rezultis bele, Vilhelmo, ke Dio pardonu mian
 
−
fierecon...”
 
−
“Mi legis ĝin, Michele montris ĝin al mi.”
 
−
“Estis hezitemuloj, ankaŭ inter la niaj, la provincestro de Akvitanio, la kardinalo de Sankta
 
−
Vitale, la episkopo de Kaffa...”
 
−
“Idioto”, diris Vilhelmo.
 
−
“Ke li ripozu en paco, li iris al Dio antaŭ du jaroj.”
 
−
“Dio ne estis tiom mizerikorda. Ĝi estis falsa informo sendita el Konstantinopolo. Li ankoraŭ
 
−
estas meze de ni, oni diris al mi, ke li estos membro de la legacio. Ke Dio protektu nin!”
 
−
“Sed li favoras la kapitulon de Peruĝo”, diris Ubertino.
 
−
“Ĝuste. Li apartenas al tiu speco de homoj, kiuj ĉiam estas la plej bonaj ĉampionoj de sia
 
−
kontraŭulo.”
 
−
“Verdire,” diris Ubertino, “ankaŭ tiam li ne multe utilis por la afero. Kaj poste ĉio
 
−
malsukcesis, sed almenaŭ oni ne decidis, ke la ideo estas hereza, kaj tio gravis. Pro tio la aliaj
 
−
neniam pardonis min. Ili klopodis ĉiamaniere damaĝi min, ili diris, ke mi estis en Sachsenhausen,
 
−
kiam Ludoviko antaŭ tri jaroj deklaris Johanon herezulo. Kaj tamen ĉiuj sciis, ke en julio mi estis
 
−
en Avinjono kun Orsini... Ili konkludis, ke partoj de la deklaro de la imperiestro respegulis miajn
 
−
opiniojn, kia frenezaĵo.”
 
−
“Ne tiom,” Vilhelmo diris. “Mi donis al li ideojn, ĉerpante ilin el via deklaro de Avinjono kaj el
 
−
kelkaj paĝoj de Olivi.”
 
−
“Ĉu vi?”, Ubertino ekkriis, inter miro kaj ĝojo, “do vi konsentas kun mi!”
 
−
Vilhelmo aspektis embarasita: “Ili estis bonaj ideoj por la imperiestro en tiu momento,” li
 
−
diris eviteme.
 
−
Ubertino rigardis lin kun malkonfido. “Ha, sed vi ne kredas je ili, ĉu vere?”
 
−
“Rakontu plie,” Vilhelmo diris, “diru al ni, kiel vi savis vin de tiuj hundoj.”
 
−
“Ho jes, hundoj, Vilhelmo. Furiozaj hundoj. Mi kontraŭbatalis Bonagrazia’n mem, ĉu vi
 
−
scias?”
 
−
“9”
 
−
“Sed Bonagrazia el Bergamo staras kun ni!”
 
−
“Nun, post mia longa interparolo kun li. Nur tiam li konvinkiĝis kaj protestis kontraŭ Ad
 
−
conditorem canonum (Al la aŭtoro de la reguloj). Kaj la papo tenis lin en prizono dum unu jaro.”
 
−
“Mi aŭdis, ke li nun estas proksima al mia amiko, kiu estas en la kurio, Vilhelmo de Okam.”
 
−
“Mi ne konas lin bone. Li ne plaĉas al mi. Viro sen fervoro, ĉio en la kapo, nenio en la koro.”
 
−
“Sed temas pri bela kapo.”
 
−
“Povas esti, kaj ĝi kondukos lin al infero.”
 
−
“Tial mi revidos lin tie malsupre, kaj ni diskutos pri logiko.”
 
−
“Silentu Vilhelmo,” diris Ubertino ridetanta kun intensa amemo, “vi plibonas ol viaj filozofoj.
 
−
Se nur vi volus…”
 
−
“Kion?”
 
−
“Kiam ni laste renkontiĝis en Umbrio? Ĉu vi memoras? Mi estis ĵus resaniĝinta el miaj suferoj
 
−
per la propeto de tiu mirinda virino ... Klara el Montefalco ...” li flustre diris dum lia vizaĝo fariĝis
 
−
lumanta, “Klara... Kiam la ina naturo, laŭ sia naturo tiel perversa, sublimiĝas en sankteco, tiam ĝi
 
−
kapablas iĝi la plej eminenta vehiklo de graco. Vi scias, ke mia vivo ĉiam inspiriĝis de plej pura
 
−
ĉasteco, Vilhelmo,” (li kaptis lin je la brako, konvulsie) “vi scias per kiu... furioza - jes, ĝi estas la
 
−
ĝusta vorto - per kia furioza soifo je pentofaro mi provis malvivigi la pulsadon de la karno en mi,
 
−
por iĝi tute travidebla de la amo de Jesuo Krucumita... Tamen tri virinoj en mia vivo estis por mi tri
 
−
ĉielaj heroldoj. Angela el Foligno, Margherita el Città di Castello (kiu antaŭdiris la finon de mia
 
−
libro kiam mi estis verkinta nur unu trionon el ĝi), kaj fine Klara de Montefalco. Por mi estis
 
−
rekompenco el la ĉielo, kiam mi mem devis esplori pri ŝiaj mirakloj kaj proklami ŝian sanktecon al
 
−
la homamasoj, antaŭ ol la sankta patrino-eklezio faru ion. Kaj vi estis tie, Vilhelmo, kaj vi povus
 
−
helpi min en tiu sankta celo, kaj vi ne volis...”
 
−
“Sed la sankta celo, al kiu vi invitis min, estis la alsendo de Bentivenga, Jacomo kaj
 
−
Giovannuccio al la ŝtiparumo,” diris William mallaŭte.
 
−
“Ili obskurigis la memoron pri ŝi per siaj malicaĵoj. Kaj vi estis inkvizitoro!”
 
−
“Kaj ĝuste tiam mi petis liberigon el tiu tasko. Mi ne ŝatis la aferon. Mi ne ŝatis, mi estos
 
−
sincera, ankaŭ la manieron laŭ kiu vi instigis Bentivenga’n konfesi siajn erarojn. Vi ŝajnigis, ke vi
 
−
volis aliĝi al lia sekto, se ĝi estis sekto, vi ŝtelis de li liajn sekretojn kaj arestigis lin.”
 
−
“Sed tiel ĉi oni kondutas kontraŭ la malamikoj de Kristo! Ili estis herezuloj, ili estis
 
−
pseŭdoapostoloj, ili odoris je la sulfuro de Frato Dolĉino!”
 
−
“Ili estis la amikoj de Klara.”
 
−
“Ne Vilhelmo, ne ĵetu eĉ ombreton sur la memoron de Klara!”
 
−
“Sed ili aperadis en ŝia grupo...”
 
−
“Ili estis minoritoj, ili nomis sin spiritualistoj, sed ili estis fratoj de la komunumo! Sed ĉu vi
 
−
scias, ke evidentiĝis, dum la enketo, ke Bentivenga el Gubbio proklamis sin apostolo, kaj poste kun
 
−
Giovannuccio de Bevagna li delogis la monaĥinojn dirante al ili, ke la infero ne ekzistas, ke la
 
−
karnaj deziroj povas esti kontentigitaj sen ofendi Dion, ke oni povas ricevi la korpon de Kristo
 
−
(Sinjoro, pardonu min!) post kuŝado kun monaĥino, ke Magdaleno estis pli akceptebla por la
 
−
Sinjoro ol la virgulino Agneza, ke tio, kion la plebo nomas diablo, estas Dio mem, ĉar la demono
 
−
estas saĝeco kaj Dio ja estas saĝeco! Kaj la beata Klara estis tiu, kiu, aŭdinte ĉi tiujn parolojn, havis
 
−
la vizion, dum kiu Dio mem diris al ŝi, ke tiuj estas malicaj sekvantoj de la Spiritus Libertatis!
 
−
(ordeno Spirito de la libereco)”
 
−
“Ili estis minoritoj kun la menso flamigita de la samaj vizioj de Klara, kaj ofte unu paŝo
 
−
sufiĉas por transiri el ekstaza vizio al impulso peki”, diris Vilhelmo.
 
−
“10”
 
−
Ubertino manpremis liajn manojn kaj liaj okuloj estis ankoraŭ vualitaj de larmoj: “Ne diru ĉi
 
−
tion, Vilhelmo. Kiel vi povas konfuzi la momenton de ekstaza amo, kiu bruligas viajn intestojn per
 
−
la parfumo de incenso, kun la malordo de la sensoj, kiu odoras je sulfuro? Bentivenga instigis tuŝi
 
−
la nudajn membrojn de korpo, li asertis, ke nur tiel oni atingas la liberiĝon el superregado de la
 
−
sensoj, homo nudus cum nuda iacebat...” (viro nuda kun nuda (virino) kuŝis…)
 
−
“Et non commiscebantur ad invicem...” (kaj ne kuniĝis unu kun la alia)
 
−
“Mensogoj! Ili serĉis plezuron, se la karna stimulo estis sentata, ili ne taksis peko la fakton, ke
 
−
por trankviligi ĝin viro kaj virino kuŝis kune, kaj unu tuŝis kaj kisis la alian en ĉiu parto, kaj ke li
 
−
kunigis sian nudan ventron kun la nuda ventro de ŝi!”
 
−
Mi konfesas, ke la maniero laŭ kiu Ubertino kondamnis la malvirton de la aliaj ne gvidis min
 
−
al virtaj pensoj. Mia majstro certe rimarkis, ke mi maltrankviliĝis kaj li interrompis la sanktan
 
−
viron.
 
−
“Vi estas arda spirito, Ubertino, ĉu amante Dion, ĉu malamante la malbonon. Tion, kion mi
 
−
celis estas, ke malmulta diferenco staras inter la ardo de la Serafoj kaj la ardo de Lucifero, ĉar
 
−
ambaŭ naskiĝas ĉiam el ekscesa allaso de volo.”
 
−
“Ho, diferenco estas, kaj mi konas ĝin!” Ubertino diris inspirita. “Vi volas diri, ke inter voli
 
−
bonon kaj voli malbonon estas malgranda paŝo, ĉar temas ĉiam pri direktado de la volo mem.
 
−
Veras. Sed la diferenco kuŝas en la objekto, kaj la objekto estas klare rekonebla. Tie ĉi Dio, tie la
 
−
diablo.”
 
−
“Kaj mi timas, ke mi ne plu kapablas distingi, Ubertino. Ĉu via Angela de Foligno ne rakontis
 
−
pri tiu tago, kiam, ravita en spirito, restis en la tombo de Kristo? Ĉu ŝi ne diris, ke unue ŝi kisis lian
 
−
bruston kaj vidis lin kuŝi kun fermitaj okuloj, poste ŝi kisis lian buŝon kaj sentis nepriskribeblan
 
−
odoron de dolĉecoj leviĝi el tiuj lipoj, kaj post mallonga paŭzo ŝi metis sian vangon sur la vangon de
 
−
Kristo kaj Kristo alproksimigis sian manon al ŝia vango kaj alpremis ŝin al si kaj - ŝi diris - ŝia ĝojo
 
−
fariĝis altega?...”
 
−
“Kiel tio rilatas al la impulso de la sensoj?” - demandis Ubertino. “Ĝi estis mistika sperto, kaj
 
−
la korpo estis tiu de Nia Sinjoro.”
 
−
“Eble mi alkutimiĝis al Oksfordo,” diris Vilhelmo, “kie ankaŭ la mistika sperto estis
 
−
alispeca...”
 
−
“Tute en la kapo,” ridetis Ubertino.
 
−
“Aŭ en la okuloj. Dio perceptata kiel lumo, en la sunradioj, en la bildoj de la speguloj, en la
 
−
disvastiĝo de koloroj super la partoj de la ordigita materio, en la reflektaĵoj dumtagaj sur la
 
−
malsekaj folioj... Ĉu ne estas ĉi tiu amo pli proksima al tiu de Francisko, kiam li laŭdas Dion en liaj
 
−
kreitaĵoj, floroj, herboj, akvo, aero? Mi ne kredas, ke el tiu speco de amo povas fonti iu ajn insido.
 
−
Dume mi ne ŝatas amon, kiu transmetas en la dialogo kun la Plejaltulo la emociojn, kiujn oni sentas
 
−
en la karnaj kontaktoj…”
 
−
“Vi blasfemas, Vilhelmo! Ne temas pri la sama afero. Estas abismo inter la ekstazo de koro
 
−
amanta Jesuon Krucumitan kaj la koruptita ekstazo de la pseŭdoapostoloj de Montefalco...”
 
−
“Ili ne estis pseŭdoapostoloj, ili estis fratuloj de la Libera Spirito, vi mem diris tion.”
 
−
“Kaj kie estas diferenco? Vi ne konas ĉion pri tiu proceso, mi mem ne kuraĝis registri en la
 
−
aktoj certajn konfesojn, por ne ĵeti, eĉ ne dum unu momento, la ombron de la diablo sur la etoson
 
−
de sankteco, kiun Klara kreis en tiu loko. Sed mi eksciis iajn aferojn, iajn aferojn, Vilhelmo! Ili
 
−
kunvenis nokte en kelo, kaptis ĵusnaskiton, ĵetis lin unu al la alia ĝis li mortis, pro batoj ... aŭ pro io
 
−
alia ... Kaj kiu ajn ricevis lin vivanta por la lasta fojo, kaj inter liaj manoj mortis, tiu fariĝis la estro
 
−
de la sekto ... Kaj la korpo de la infano estis disŝirita, kaj miksita kun faruno, por fari blasfemajn
 
−
hostiojn!”
 
−
“Ubertino,” diris firme Vilhelmo, “ĉion ĉi diris, antaŭ multaj jarcentoj, la armenaj episkopoj,
 
−
la sekto de la pavlikianoj. Kaj de la bogumilanoj.”
 
−
“11”
 
−
“Kaj kio gravas? La diablo estas etkomprena, li sekvas ritmon por siaj insidoj kaj delogoj, li
 
−
ripetas siajn proprajn ritojn post jarmiloj, li estas ĉiam la sama, ĝuste tial oni rekonas lin kiel la
 
−
malamikon! Mi ĵuras al vi, ke ili lumigis kandelojn en la paska nokto kaj venigis knabinojn al la
 
−
kelo. Poste ili estingis la kandelojn kaj ĵetis sin sur ilin, ankaŭ kiam ili estis ligitaj de la sama sango
 
−
... Kaj se infano naskiĝus pro tiu kuniĝo, la infera rito komenciĝus denove, ĉiuj ĉirkaŭ vazo plena de
 
−
vino, kiun ili nomis la bareleto, por ebriiĝi, kaj ili dishakis la infanon en pecojn, kaj verŝis lian
 
−
sangon en tason, kaj ĵetis infanojn ankoraŭ vivantajn en la fajron, kaj miksis la cindron de la infano
 
−
kun lia sango, kaj trinkis el tio!”
 
−
“Sed Michele Psello skribis ĉi tion en la libro pri la operacioj de la diabloj, antaŭ tricent jaroj!
 
−
Kiu rakontis al vi ĉi tiujn faktojn?”
 
−
“Ili, Bentivenga kaj la aliaj, kaj sub torturo!”
 
−
“Estas nur unu afero, kiu ekscitas bestojn pli ol la plezuro, kaj ĝi estas la doloro. Sub torturo
 
−
oni vivas kiel sub la regado de tiuj herboj, kiuj donas viziojn. Ĉio, kion vi aŭdis, ĉio, kion vi legis,
 
−
revenas al via menso, kvazaŭ vi estus transportita, ne al la ĉielo, sed al la infero. Sub torturo vi diras
 
−
ne nur tion, kion la inkviziciisto deziras, sed ankaŭ tion, kion vi supozas povas plezurigi lin ĉar
 
−
estiĝas ligiteco (ĉi-lasta jes, vere diabla) inter vi kaj li... Mi konas ĉi tiujn aferojn, Ubertino, ankaŭ
 
−
mi estis membro de unu el tiuj homgrupoj, kiuj kredas, ke ili produktas la veron per inkandeska
 
−
fero. Nu, vi scias, ke la inkandesko de la vero estas tute alia flamo. Sub torturo Bentivenga eble diris
 
−
la plej absurdajn mensogojn, ĉar ne plu parolis li mem, sed lia volupto, la demonoj de lia animo.”
 
−
“Ĉu volupto?”
 
−
“Jes, ekzistas volupto de la doloro, samkiel estas volupto de la adoro kaj eĉ volupto de la
 
−
humileco. Se estis facile por la ribelemaj anĝeloj ŝanĝi sian ardon de adorado kaj de humileco en
 
−
ardon de fiereco kaj ribelo, kion ni atendu de homoj? Jen, nun vi scias tion, ĝuste ĉi tiu penso
 
−
kaptis min dum miaj inkviziciaĵoj. Kaj tial mi rezignis tiun agadon. Mi ne havis kuraĝon esplori la
 
−
malfortojn de la malvirtuloj, ĉar mi malkovris, ke ili estas la samaj malfortaĵoj de la sanktuloj.”
 
−
Ubertino aŭskultis la lastajn vortojn de Vilhelmo kvazaŭ li ne komprenus tion, kion li diris. El
 
−
lia mieno pli kaj pli inspirita de amema kompato, mi komprenis, ke li taksis Vilhelmon kaptito de
 
−
tre kulpaj sentoj, kiujn li pardonis al li, ĉar li tre amis lin. Li interrompis lin, kaj diris per tre amara
 
−
tono: “Ne gravas. Se vi sentis tion, prave vi haltis. Tentojn oni devas batali. Sed al mi mankis via
 
−
subteno, kaj ni povus venki tiun malbonan bandon. Sed male, vi scias, kio okazis, mi mem estis
 
−
akuzita esti tro malforta kun ili, kaj oni suspektis min pri herezo. Ankaŭ vi estis tro malforta,
 
−
batalante kontraŭ malbono. La malbono, Vilhelmo: ĉu iam ĉesos ĉi tiu kondamno, ĉi tiu ombro, ĉi
 
−
tiu koto, kiu malhelpas nin tuŝi la fonton?”. Li des pli alproksimiĝis al Vilhelmo, kvazaŭ li timus, ke
 
−
iu aŭskultas lin: “Ankaŭ ĉi tie, ankaŭ inter ĉi tiuj muroj konsekritaj al preĝado, ĉu vi scias?”
 
−
“Mi scias, la abato parolis al mi, eĉ li petis al mi helpi lin ĵeti lumon.”
 
−
“Do spionu, fosu, rigardu per okulo de linko al du direktoj, volupto kaj fiereco...”
 
−
“Ĉu volupto?”
 
−
“Jes, volupto. Estis io ... io ineca, kaj sekve diabla, en tiu juna viro, kiu mortis. Li havis la
 
−
okulojn de knabino serĉanta rilaton kun koŝmaro. Sed mi ankaŭ parolis al vi pri la fiereco, la
 
−
fiereco de la menso, en ĉi tiu monaĥejo konsekrita al la fiereco de la parolo, al la iluzio de saĝeco...”
 
−
“Se vi scias ion, helpu min.”
 
−
“Mi scias nenion. Nenio estas, kiun mi konas. Sed iuj aferoj estas sentataj per la koro. Lasu,
 
−
ke via koro parolu, pridemandu la vizaĝojn, ne aŭskultu la langojn... Sed ek’, kial ni devas paroli pri
 
−
ĉi tiuj malĝojoj kaj timigi ĉi tiun junan amikon nian?” Li rigardis min per siaj bluaj okuloj,
 
−
flugtuŝante mian vangon per siaj fingroj longaj kaj blankaj, kaj mi preskaŭ sentis la emon retiriĝi;
 
−
mi retenis min kaj agis bone, ĉar mi ofendus lin, kaj lia intenco estis pura. “Prefere, rakontu al mi
 
−
pri vi mem,” li diris, denove sin turnante al Vilhelmo. “Kion vi faris ekde tiam? Pasis...”
 
−
“Dek ok jaroj. Mi revenis al miaj teroj. Mi studis plie en Oksfordo. Mi studis la naturon.”
 
−
“La naturo estas bona ĉar ŝi estas filino de Dio,” diris Ubertino.
 
−
“12”
 
−
“Kaj Dio devas esti bona, se Li generis la naturon,” diris ridetante Vilhelmo. “Mi studis, mi
 
−
renkontis tre saĝajn amikojn. Poste mi renkontis Marsilo’n, liaj ideoj pri la imperio, pri la homoj,
 
−
pri nova leĝo por la reĝlandoj de la tero altiris min, kaj do je la fino mi troviĝis en tiu grupo de niaj
 
−
fratoj, kiuj konsilas la imperiestron. Sed vi konas ĉi tiujn aferojn, mi skribis al vi. Mi ĝojis, kiam en
 
−
Bobbio oni diris al mi, ke vi estas ĉi tie. Ni pensis, ke ni perdis vin. Sed nun, kiam vi estas kun ni, vi
 
−
povas esti por ni granda helpo post kelkaj tagoj, kiam ankaŭ Michele alvenos. Ĝi estos malfacila
 
−
batalo.”
 
−
“Mi ne havos por diri multon plian ol tio, kion mi diris antaŭ kvin jaroj en Avinjono. Kiu
 
−
venos kun Michele?”
 
−
“Kelkaj, kiuj ĉeestis dum la kapitulo de Peruĝo, Arnaldo de Akvitanio, Hugo el Newcastle...”
 
−
“Kiu?” demandis Ubertino.
 
−
“Hugo el Novocastrum, pardonu, mi uzas mian lingvon, ankaŭ kiam mi parolas bone la
 
−
latinan. Kaj plie Vilhelmo Alnwick. Kaj en la partio de la avinjonaj franciskanoj ni povos kalkuli je
 
−
Hieronimo, la idioto de Kaffa, kaj verŝajne alvenos Berengario Talloni kaj Bonagrazia el Bergamo.”
 
−
“Ni esperu je Dio,” diris Ubertino, “la lastaj ne volos tro malamikiĝi kun la Papo. Kaj kiu
 
−
ĉeestos por subteni la starpunktojn de la kurio, mi celas, kiu el la kormalmolaj?”
 
−
“El la leteroj, kiujn mi ricevis, mi imagas, ke ĉeestos Lorenzo Decoalcone ...”
 
−
“Malica homo.”
 
−
“Jean de Anneaŭ ...”
 
−
“Li subtilas pri teologio, gardu vin.”
 
−
“Ni gardos nin. Kaj fine Jean de Baune. “
 
−
“Li renkontiĝos kun Berengario Talloni.”
 
−
“Jes, mi vere pensas, ke ni amuziĝos,” diris mia majstro bonhumora. Ubertino rigardis lin
 
−
kun necerta rideto.
 
−
“Mi neniam komprenas, kiam vi angloj parolas serioze. Nenio amuza estas en tiom grava
 
−
demando. Temas pri la transvivo de la ordeno, kiu estas via kaj kiu en la profundo de mia koro
 
−
estas ankoraŭ mia. Sed mi petegos Michele’n, por ke li ne iru al Avinjono. Johano volas lin, serĉas
 
−
lin, invitas lin tro insiste. Malfidu tiun maljunan francon. Ho Sinjoro, en kiujn manojn falis via
 
−
eklezio!” Li turnis la kapon al la altaro. “Transformita en malĉastistinon, moligita de la lukso, ĝi
 
−
volvas sin en volupton kiel serpento en amsezono! El la nuda pureco de la stalo de Betlehemo, ligna
 
−
kiel estis ligno la lignum vitae (arbo de la vivo) de la kruco, al oraj kaj juvelŝtonaj bakanaloj,
 
−
rigardu, ankaŭ ĉi tie, vi vidis la portalon, oni ne povas fuĝi el la fiereco de bildoj! Proksimas la tagoj
 
−
de la Antikristo kaj mi timas, Vilhelmo!” Li ĉirkaŭrigardis, fiksante siajn malfermegatajn okuloj al
 
−
la navojn en mallumo, kvazaŭ la Antikristo aperus abrupte, kaj mi efektive atendis vidi lin. “Liaj
 
−
leŭtenantoj jam estas ĉi tie, senditaj kiel Kristo sendis la apostolojn en la mondon! Ili surtretas la
 
−
Urbon de Dio, ili delogas per trompo, hipokriteco kaj perforto. Tiam Dio devos sendi siajn
 
−
servistojn Elija kaj Ĥanoĥ, kiujn li konservis vivantaj en la tera paradizo, por ke iam ili konfuzu la
 
−
Antikriston, kaj ili venos por profeti, vestitaj per sakaĵoj, kaj ili predikos pentofaradon per
 
−
ekzemplo kaj parolo...”
 
−
“Ili jam alvenis, Ubertino,” diris Vilhelmo, montrante sian franciskanan sakveston.
 
−
“Sed ili ankoraŭ ne venkis, nun estas la momento, kiam la Antikristo, plena je furiozo,
 
−
ordonos mortigi Ĥanoĥ kaj Elija, kaj elmontri iliajn korpojn por ke ĉiuj povu vidi ilin kaj ne kuraĝi
 
−
imiti ilin. Tiel, kiel oni volis mortigi min...”
 
−
En tiu momento, terurita, mi pensis, ke Ubertino estis kaptita de ia dia manio, kaj mi timis
 
−
pri lia racio. Nun, post paso de la tempo, sciante tion, kion mi scias, nome, ke kelkajn jarojn poste li
 
−
estis mistere mortigita en germana urbo fare de murdanto neniam malkovrita, mi estas des pli
 
−
terurita, ĉar evidente tiun vesperon Ubertino profetis.
 
−
“13”
 
−
“Abato Joakimo diris la veron, vi scias. Ni atingis la sesan horon de la homa historio, en kiu
 
−
aperos du Antikristoj, la mistika Antikristo kaj la Antikristo proprasence, tio okazas nun en la sesa
 
−
horo, post kiam Francisko aperis por doni formon al la kvin vundoj de Jesuo Krucumita en sia
 
−
propra karno. Bonifaco estis la mistika Antikristo, kaj la abdiko de Celestino ne validis, Bonifaco
 
−
estis la besto, kiu venas el la maro, kies sep kapoj simbolas la ofendojn kontraŭ la mortmeritaj
 
−
pekoj kaj la dek kornoj, la ofendojn kontraŭ la dek ordonoj, kaj la kardinaloj, kiuj ĉirkaŭis lin, estis
 
−
la akridoj, kies korpo estas Apolion! Sed la numero de la besto, se vi legas ĝian nomon per la grekaj
 
−
literoj, estas Benedicti!” Li fikse rigardis min por konstati ĉu mi komprenas kaj levis fingron
 
−
admonante min. “Benedikto la 11-a estis la Antikristo proprasence, la besto, kiu supreniras el la
 
−
tero! Dio permesis al tia monstro de malvirto kaj maljusteco regu lian eklezion, por ke la virtoj de
 
−
lia posteulo brilegu glore!”
 
−
“Sed patro sankta,” mi obĵetis per feblega voĉo, ĉerpante el mi kuraĝon, “lia posteulo estas
 
−
Johano!”
 
−
Ubertino metis sian manon sur sian frunton kvazaŭ por forviŝi ĝenan sonĝon. Li spiradis
 
−
pene, li estis laca. “Ja. La kalkuloj estis malĝustaj, ni ankoraŭ atendas la anĝelan papon... Sed
 
−
intertempe aperis Francisko kaj Dominiko.” Li levis la okulojn al la ĉielo kaj diris kvazaŭ preĝante
 
−
(sed mi estis certa, ke li recitis paĝon el sia bonega libro pri la arbo de la vivo): “Quorum primus
 
−
seraphico calculo purgatus et ardore celico inflammatus totum incendere videbatur. Secundus
 
−
vero verbo predicationis fecundus super mundi tenebras clarius radiavit ... (El kiuj la unua
 
−
(sankta Francisko el Asizo), purigita de serafa karbo kaj flamanta el ĉiela ardo, ŝajnis bruligi la
 
−
tutan mondon. La alia (sankta Dominiko el Guzmán) fekunda per la vera parolo de predikado,
 
−
radiis tre lumanta super la tenebroj de la mondo). Jes, se ĉi tiuj estis la premisoj, la anĝela papo
 
−
devas ankoraŭ veni.”
 
−
“Kaj tiel estu, Ubertino,” diris Vilhelmo. “Intertempe mi estas ĉi tie por malebligi, ke estu
 
−
forpelita la homa imperiestro. Pri via anĝela papo parolis ankaŭ frato Dolĉino...”
 
−
“Ne plu diru la nomon de tiu serpento!” Ubertino kriis, kaj por la unua fojo mi vidis en li
 
−
transformiĝon, el afliktiĝo al kolero. “Li malpurigis la vortojn de Joakimo el Kalabrio kaj igis ilin
 
−
incita kaŭzo de morto kaj malpuraĵo! Heroldo de la Antikristo, se iam ili ekzistis. Sed vi Vilhelmo
 
−
parolas tiel ĉi, ĉar vere vi ne kredas je la apero de la Antikristo kaj viaj instruistoj en Oksfordo
 
−
instruis al vi idoligi la racion sekigante la profetajn kapablojn de via koro!”
 
−
“Vi eraras Ubertino,” Vilhelmo respondis tre serioze. “Vi scias, ke mi amegas Roger Bacon pli
 
−
ol iu ajn alia el miaj instruistoj ...”
 
−
“Kiu deliris pri flugantaj maŝinoj,” amare mokis Ubertino.
 
−
“Kiu parolis klare kaj pure pri la Antikristo, li perceptis liajn signojn en la korupto de la
 
−
mondo kaj en la malfortiĝo de la saĝeco. Sed li instruis, ke ekzistas nur unu maniero prepariĝi por
 
−
lia alveno: studi la sekretojn de la naturo, uzi sciojn por plibonigi la homaron. Vi povas prepari vin
 
−
mem por batali kontraŭ la ntikristo studante la resanigajn virtojn de herboj, la naturon de ŝtonoj
 
−
kaj eĉ projektante la flugmaŝinojn, kiujn vi priridas.”
 
−
“La Antikristo de via Bacon estis preteksto por kultivi la orgojlon de la racio.”
 
−
“Sankta preteksto.”
 
−
“Nenio preteksta estas sankta. Vilhelmo, vi scias, ke mi amas vin. Vi scias, ke mi multe fidas
 
−
je vi. Punu vian inteligenton, lernu plori super la vundoj de la Sinjoro, forĵetu viajn librojn.”
 
−
“Mi konservos nur la vian,” diris ridetante Vilhelmo. Ankaŭ Ubertino ridetis kaj minacis lin
 
−
per sia fingro: “Stulta anglo. Kaj ne tro ridu pri viaj similuloj. Pli bone, timu tiujn, kiujn vi ne povas
 
−
ami. Kaj gardu vin de la abatejo. Mi ne ŝatas ĉi tiun lokon.”
 
−
“Ĝuste tial mi volas koni ĝin pli bone,” diris Vilhelmo forsalutanta, “ni iru, Adson.”
 
−
“Mi diras al vi, ke ĝi ne bonas, kaj vi diras, ke vi volas koni ĝin. Aĥ!” diris Ubertino skuante
 
−
sian kapon.
 
−
“14”
 
−
“Ĉi-koncerne,” diris plie Vilhelmo, kiu jam atingis la centron de la navo, “kiu estas tiu
 
−
monaĥo, kiu aspektas besto kaj parolas la lingvon de Babelo?”
 
−
“Ĉu Salvatore?” Ubertino, kiu jam surgenuiĝis, turnis sin. “Mi kredas, ke estis mi, kiu donacis
 
−
lin al ĉi tiu abatejo... Kune kun la kelmastro. Kiam mi demetis la franciskanan veston, mi revenis
 
−
dum iom da tempo al mia malnova monaĥejo en Casale, kaj tie mi trovis aliajn fratulojn ĉagrenitaj,
 
−
ĉar la komunumo akuzis ilin esti spiritualistoj de mia sekto... ili diris tion. Mi aktivis iliafavore, kaj
 
−
mi igis, ke ili povu sekvi mian ekzemplon. Kaj du el ili, Salvatore kaj Remiĝo, mi retrovis ĝuste ĉi
 
−
tie, kiam mi alvenis antaŭ unu jaro… Salvatore… Vere, li aspektas besto. Sed li estas komplezema.”
 
−
Vilhelmo hezitis dum momento. “Mi aŭdis lin diri penitenziagite.”
 
−
Ubertino silentis. Li mansvingis kvazaŭ por forpuŝi ĝenan penson. “Ne, mi ne kredas tion. Vi
 
−
scias, kiaj estas ĉi tiuj laikaj fratoj. Kamparanoj, kiuj verŝajne aŭskultis iun vagantan predikiston,
 
−
kaj ne scias, kion ili diras. Mi riproĉus Salvatore’n pro aliaj aferoj, ĉar li estas avida kaj voluptema
 
−
besto. Sed nenio, nenio kontraŭ ortodokseco. Ne, la malbono de la abatejo estas alia, serĉu ĝin ĉe
 
−
tiuj, kiuj scias tro multe, ne ĉe tiuj, kiuj scias nenion. Ne konstruu kastelon de suspektoj surbaze de
 
−
vorto.”
 
−
“Mi neniam farus tion,” respondis Vilhelmo. “Mi ĉesis esti inkvizitoro ĝuste por ne fari tion.
 
−
Tamen mi ŝatas aŭskulti ankaŭ la vortojn, kaj poste mi pripensas ilin.”
 
−
“Vi pensas tro. Knabo,” li diris, turnante sin al mi, “ne eltiru tro malbonajn ekzemplojn el via
 
−
majstro. La sola afero, al kiu vi devas pensi, kaj mi konstatas tion fine de mia vivo, estas la morto.
 
−
Mors est quies viatoris - finis est omnis laboris”. (La morto estas ripozo por la vojiranto – ĝi estas
 
−
la fino de ĉiuj penoj). Lasu min preĝi.
 

Kiel registrite je 13:40, 2 Aŭg. 2021



- PROLOGO
- UNUA TAGO - unua preĝ-horo
- UNUA TAGO - tria preĝ-horo
- UNUA TAGO - sesa preĝ-horo