Atendante la barbarojn: Malsamoj inter versioj
Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al Kavafis - tradukoj reviziataj

'''Περιμένοντας τους Bαρβάρους'''
— Τι περιμένουμε στην αγορά συν...') |
Renato (Diskuto | kontribuoj) |

Linio 113: | Linio 113: | ||
Kaj nun, kion ni faru sen barbaroj?
| Kaj nun, kion ni faru sen barbaroj?

Tiuj homoj vere estis ia solvo!
| Tiuj homoj vere estis ia solvo!

Tradukis Gerrit Berveling [Ĥerit Brveling].
| Tradukis Gerrit Berveling [Ĥerit Brveling].

Ŝanĝis Renato Korseti
| Ŝanĝis Renato Korseti

− | + | Klariga noto: ''Fakuloj ne sukcesas interkonsenti pri la historia kunteksto de ĉi tiu poemo. Temas pri ideala urbo, laŭ la deklaro mem de Kavafis. Kelkaj pensas pri Romo, en la rolo de la barbaroj, kiuj invadas Egiptujon, kelkaj pensas pri bizanca urbo en tute alia jarcento, kelkaj eĉ pensas pri la egipta socio okupata de britoj, kiu atendas la alvenon de barbaroj el Sudano.'' |
Kiel registrite je 14:59, 20 Nov. 2015
- reiru al Kavafis - tradukoj reviziataj
Περιμένοντας τους Bαρβάρους
— Τι περιμένουμε στην αγορά συναθροισμένοι;
- Είναι οι βάρβαροι να φθάσουν σήμερα.
— Γιατί μέσα στην Σύγκλητο μια τέτοια απραξία;
Τι κάθοντ’ οι Συγκλητικοί και δεν νομοθετούνε;
- Γιατί οι βάρβαροι θα φθάσουν σήμερα.
- Τι νόμους πια θα κάμουν οι Συγκλητικοί;
- Οι βάρβαροι σαν έλθουν θα νομοθετήσουν.
—Γιατί ο αυτοκράτωρ μας τόσο πρωί σηκώθη,
και κάθεται στης πόλεως την πιο μεγάλη πύλη
στον θρόνο επάνω, επίσημος, φορώντας την κορώνα;
- Γιατί οι βάρβαροι θα φθάσουν σήμερα.
- Κι ο αυτοκράτωρ περιμένει να δεχθεί
- τον αρχηγό τους. Μάλιστα ετοίμασε
- για να τον δώσει μια περγαμηνή. Εκεί
- τον έγραψε τίτλους πολλούς κι ονόματα.
— Γιατί οι δυο μας ύπατοι κ’ οι πραίτορες εβγήκαν
σήμερα με τες κόκκινες, τες κεντημένες τόγες·
γιατί βραχιόλια φόρεσαν με τόσους αμεθύστους,
και δαχτυλίδια με λαμπρά, γυαλιστερά σμαράγδια·
γιατί να πιάσουν σήμερα πολύτιμα μπαστούνια
μ’ ασήμια και μαλάματα έκτακτα σκαλιγμένα;
- Γιατί οι βάρβαροι θα φθάσουν σήμερα·
- και τέτοια πράγματα θαμπώνουν τους βαρβάρους.
—Γιατί κ’ οι άξιοι ρήτορες δεν έρχονται σαν πάντα
να βγάλουνε τους λόγους τους, να πούνε τα δικά τους;
- Γιατί οι βάρβαροι θα φθάσουν σήμερα·
- κι αυτοί βαρυούντ’ ευφράδειες και δημηγορίες.
— Γιατί ν’ αρχίσει μονομιάς αυτή η ανησυχία
κ’ η σύγχυσις. (Τα πρόσωπα τι σοβαρά που εγίναν).
Γιατί αδειάζουν γρήγορα οι δρόμοι κ’ η πλατέες,
κι όλοι γυρνούν στα σπίτια τους πολύ συλλογισμένοι;
- Γιατί ενύχτωσε κ’ οι βάρβαροι δεν ήλθαν.
- Και μερικοί έφθασαν απ’ τα σύνορα,
- και είπανε πως βάρβαροι πια δεν υπάρχουν.
Και τώρα τι θα γένουμε χωρίς βαρβάρους.
Οι άνθρωποι αυτοί ήσαν μια κάποια λύσις.
(Από τα Ποιήματα 1897-1933, Ίκαρος 1984)
Atendante la barbarojn
Kion ni atendas, kune en la placo?
- Hodiaŭ ja alvenos la barbaroj.
Kial estas tiom da nenifarado en la Senato?
Kial sidas la senatanoj sen leĝofarado?
- Hodiaŭ ja alvenos la barbaroj.
Kial faru leĝojn la senatanoj?
La barbaroj, se venos, ja faros leĝojn!
Kial tiel frue leviĝis nia Imperiestro
kaj sidas ĉe la ĉefa pordo de la urbo
surtrone, digna, kun la krono surkape?
- Hodiaŭ ja alvenos la barbaroj.
kaj la Imperiestro atendas por akcepti
ilian estron. Li eĉ jam preparis
por doni al li solenan dokumenton. Tie
li notis por li multajn titolojn kaj nomojn.
Kial niaj du konsuloj kaj la pretoroj eliris
hodiaŭ kun purpuraj kaj broditaj togoj?
Kial braceletojn ili portas kun tiom da ametistoj
kaj ringojn kun brile poluritaj smeraldoj?
Kial ili prenis hodiaŭ la valorajn sceptrojn
artisme prilaboritajn kun arĝento kaj oro?
- Hodiaŭ ja alvenos la barbaroj.
kaj tiaj aferoj konfuzas barbarojn.
Kial ne venas la indaj oratoroj kiel ĉiam
por prezenti siajn paroladojn, por diri siajn aferojn?
- Hodiaŭ ja alvenos la barbaroj.
kaj ilin enuas elokvento kaj paroladoj.
Kial komenciĝis subite ĉi tiu ĝenateco
kaj konfuzo? (Kiel serioziĝis la vizaĝoj!)
Kial rapide malpleniĝas stratoj kaj placoj
kaj ĉiuj rehejmen iras zorgoplene?
- Ĉar noktiĝis kaj la barbaroj ne alvenis;
kaj kelkaj alvenis de la landlimoj
kaj diris, ke ne plu estas barbaroj.
Kaj nun, kion ni faru sen barbaroj?
Tiuj homoj vere estis ia solvo!
Tradukis Gerrit Berveling [Ĥerit Brveling].
Ŝanĝis Renato Korseti
Klariga noto: Fakuloj ne sukcesas interkonsenti pri la historia kunteksto de ĉi tiu poemo. Temas pri ideala urbo, laŭ la deklaro mem de Kavafis. Kelkaj pensas pri Romo, en la rolo de la barbaroj, kiuj invadas Egiptujon, kelkaj pensas pri bizanca urbo en tute alia jarcento, kelkaj eĉ pensas pri la egipta socio okupata de britoj, kiu atendas la alvenon de barbaroj el Sudano.