La dio forlasas Antonjon: Malsamoj inter versioj
Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al Kavafis - tradukoj reviziataj

'''Απολείπειν ο θεός Αντώνιον''' Σαν έξαφνα, ώρα μεσάνυχτ’, ακουσθε...') |
Renato (Diskuto | kontribuoj) |

Linio 44: | Linio 44: | ||
iru per firmaj paŝoj al la fenestro
| iru per firmaj paŝoj al la fenestro

kaj aŭskultu kun emocio, sed sen
| kaj aŭskultu kun emocio, sed sen

− | la | + | la lamentoj kaj la petoj de senkuraĝulo;

aŭskultu - via fina plezuro - la voĉojn,
| aŭskultu - via fina plezuro - la voĉojn,

la dolĉan muzikon de la mistika kunularo,
| la dolĉan muzikon de la mistika kunularo,

kaj salutu ĝin, vian Aleksandrion, kiu foriras.
| kaj salutu ĝin, vian Aleksandrion, kiu foriras.

− | + | Klariga noto: ''La antikva greka historiisto Plutarĥo ( Πλούταρχος ) rakontas pri la lastaj tagoj de Marko Antonjo (Marcus Antonius), roma generalo kaj kunulo de la egipta reĝino Kleopatra, en la urbo Aleksandrio jam sieĝata de la roma armeo de la imperistro Aŭgusto. Kavafis utiligas tiun okazon por paroli pri la fino de revoj kaj pri la vira maniero alfronti tiujn okazojn.'' | |
− | Klariga noto: La antikva greka historiisto Plutarĥo ( Πλούταρχος ) rakontas pri la lastaj tagoj de Marko Antonjo (Marcus Antonius), roma generalo kaj kunulo de la egipta reĝino Kleopatra, en la urbo Aleksandrio jam sieĝata de la roma armeo de la imperistro Aŭgusto. Kavafis utiligas tiun okazon por paroli pri la fino de revoj | + |
Nuna versio ekde 01:07, 22 Nov. 2015
- reiru al Kavafis - tradukoj reviziataj
Απολείπειν ο θεός Αντώνιον
Σαν έξαφνα, ώρα μεσάνυχτ’, ακουσθεί
αόρατος θίασος να περνά
με μουσικές εξαίσιες, με φωνές—
την τύχη σου που ενδίδει πια, τα έργα σου
που απέτυχαν, τα σχέδια της ζωής σου
που βγήκαν όλα πλάνες, μη ανωφέλετα θρηνήσεις.
Σαν έτοιμος από καιρό, σα θαρραλέος,
αποχαιρέτα την, την Aλεξάνδρεια που φεύγει.
Προ πάντων να μη γελασθείς, μην πεις πως ήταν
ένα όνειρο, πως απατήθηκεν η ακοή σου•
μάταιες ελπίδες τέτοιες μην καταδεχθείς.
Σαν έτοιμος από καιρό, σα θαρραλέος,
σαν που ταιριάζει σε που αξιώθηκες μια τέτοια πόλι,
πλησίασε σταθερά προς το παράθυρο,
κι άκουσε με συγκίνησιν, αλλ’ όχι
με των δειλών τα παρακάλια και παράπονα,
ως τελευταία απόλαυσι τους ήχους,
τα εξαίσια όργανα του μυστικού θιάσου,
κι αποχαιρέτα την, την Aλεξάνδρεια που χάνεις.
La dio forlasas Antonjon
Kiam noktomeze vi abrupte aŭdas
nevideblan procesion, kiu pasas
kun belegaj muzikoj kaj voĉoj,
ne lamentu pri via bonŝanco malaperanta,
pri viaj provoj malsukcesintaj dum via vivo
pri la planoj iluziaj ne prilamentu ilin sencele.
Kiel homo preta de longa tempo, kiel kuraĝulo,
forsalutu ĝin, vian Aleksandrion, kiu foriras.
Ĉefe, ne trompu vin mem, ne diru,
ke estis sonĝo, ke viaj oreloj trompis vin;
ne akceptu ĉi tiajn malplenajn esperojn.
Kiel homo preta de longa tempo, kiel kuraĝulo,
kiel taŭgas por vi, kiu pruvis, ke vi indas je ĉi tia urbo,
iru per firmaj paŝoj al la fenestro
kaj aŭskultu kun emocio, sed sen
la lamentoj kaj la petoj de senkuraĝulo;
aŭskultu - via fina plezuro - la voĉojn,
la dolĉan muzikon de la mistika kunularo,
kaj salutu ĝin, vian Aleksandrion, kiu foriras.
Klariga noto: La antikva greka historiisto Plutarĥo ( Πλούταρχος ) rakontas pri la lastaj tagoj de Marko Antonjo (Marcus Antonius), roma generalo kaj kunulo de la egipta reĝino Kleopatra, en la urbo Aleksandrio jam sieĝata de la roma armeo de la imperistro Aŭgusto. Kavafis utiligas tiun okazon por paroli pri la fino de revoj kaj pri la vira maniero alfronti tiujn okazojn.