Li vecchi
Ecco cosa vò ddí1 ll’èssese avvezzi
a ddisprezzà l’età: sse va sse svìcola
e vviè la vorta poi che sse pericola
e sse sconteno tutti li disprezzi.
Pe nnun volé er bastone oggi er zor Ghezzi
propio a le colonnette de Pubbricola,
è ccascato e ss’è rrotta una gravicola
e la nosce der collo in cento pezzi.
La coccia de li vecchi è una gran coccia.
Vònno fà a mmodo lòro: e Iddio ne guardi
conzijjalli! ve pijjeno in zaccoccia.
Sospettosi, lunatichi, testardi,
pieni de fernesie ne la capoccia,
e spinosi, per dio, ppiú de li cardi.
1835 01 17
|
La maljunuloj (1)
Aĉa kutim' mistaksi sian aĝon:
oni pluvivas glite, sendanĝere,
sed, jen okaz' maltaŭga, kaj sufere
la punon oni portas kaj damaĝon.
Sinjoro Geci havis la kuraĝon
promeni sen bastono ĉi-vespere,
sed falis, rompis kruron kaj surtere
frakasis kol-ostaron kaj vizaĝon.
Kap-ŝeloj aĝaj, ŝtonaj kapoŝeloj;
laŭpalĉe ili agas; konsilitaj
faras, Di; savu, grumblojn kun kvereloj,
Kapricobstinaj kaj suspektacidaj
ili frenezas en kapaĉaj ĉeloj
kaj pli ol kardoj restas dorn-insidaj.
1835 01 17 |