Ĉapitro 2-a

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Ĉapitro 2-a:


Kaj Dio vidis, ke simpleco estas bona, kaj li diris: Esperanto estu simpla! Kaj Esperanto iĝis simpla

2.1. La gramatiko de la Fundamento en versio en Esperanto

La Fundamenta Gramatiko estas prezentata en 5 lingvoj en la Fundamento de Esperanto. Ĉi tie ni prezentas ĝian version en Esperanto. La originalo en unu el la 5 lingvoj, angla, franca, german , pola kaj rusa, estas ĉiam legebla en http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/gramatiko.html .

Fundamenta Gramatiko en Esperanta traduko

En ĉi tiu teskto, la aldonaj gramatikaj instruoj troveblaj en la ekzercaro de la Fundamento estas kopiataj aldone al la punktoj de la originala teksto en oblikva skribo. Pro instruaj celoj la teksto de la Fundamenta Gramatiko kaj la aldonaj instruoj estas dividita inter la unuopaj ĉapitroj, sed la originalaj numeroj de al 16 reguloj restas neŝanĝitaj.

2.2. Fundamenta teskto-parto

A) ALFABETO

A a, B b, C c, Ĉ ĉ, D d, E e, F f, G g, Ĝ ĝ, H h, Ĥ ĥ, I i, J j, Ĵ ĵ, K k, L l, M m, N n, O o, P p, R r, S s, Ŝ ŝ, T t, U u, Ŭ ŭ (uzata en diftongoj), V v, Z z.

Rimarko 1: Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.

• Nomoj de la literoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo.FE.1

• 9. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita. Ne estas neelparolataj literoj.

• 10. La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.



Ekzerco 2.1
Ekzerco 2.2
Ekzerco 2.3



2.3. Fundamenta teksto-parto - 1

B) PARTOJ DE PAROLO

1. Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita, la, egala por ĉiuj genroj, kazoj kaj nombroj. Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la Germana, Franca kaj aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas tute ĝin ne uzi.

• La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa. Anstataŭ “la” oni povas ankaŭ diri “l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo).FE.27



Ekzerco 2.4.




2.4. Fundamenta teksto-parto - 2

2. Substantivoj estas formataj per aldono de o al la radiko. Por la formado de la pluralo oni aldonas la finiĝon j al la singularo. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo. La radiko kun aldonita o estas la nominativo, la akuzativo aldonas n post la o. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj: la genitivo per de, la dativo per al, la instrumentalo (ablativo) per per, aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco. Ekz. radiko patr, la patr|o, al la patr|o, de la patr|o, la patr|o|n, por la patr|o, kun la patr|o, la patr|o|j, la patr|o|j|n, per la patr|o|j, por la patr|o|j.



Ekzerco 2.5.'





2.5. Fundamenta teksto-parto

3.Adjektivoj estas formataj per aldono de a al la radiko. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe substantivoj. La komparativo estas farata per la vorto pli, la superlativo per plej. Post la komparativo la vorto “que” (France), “than” (Angle), “als” (Germane), “чѣмъ” (Ruse), “niż” (Pole) tradukiĝas per ol, kaj post la superlativo la vorto “de” (France) tradukiĝas per el. Ekz. pli blank|a ol neĝ|o; mi hav|as la plej bel|a|n patr|in|o|n el ĉiu|j; mi hav|as la plej bon|a|n patr|in|o|n.


Ekzerco 2.6. En Esperanto ajektivoj/kvalito-vortoj estas faciel formeblaj kaj tre uzataj. Provu traduki ĉi tiujn kvalito-vortojn al via nacia lingvo.

Daktil-a, dam-a, damask-a, danc-a, dand-a, danĝer-a, dank-a, daŭr-a, dat-a, decid-a, decembr-a, dekliv-a, dekstr-a, delfen-a, delikat-a, dens-a, dent-a, dev-a, Di-a, tabl-a, seĝ-a, manĝ-a, patra, patrina, gepatra, frata, fratina.



2.6. Fundamenta teksto-parto


4. La bazaj numeraloj (ne deklinaciataj) estas: unu (1), du (2), tri (3), kvar (4), kvin (5), ses (6), sep (7), ok (8), naŭ (9), dek (10), cent (100), mil (1000). La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la ordaj numeraloj oni aldonas la adjektivan finiĝon a; por la multiplikaj – la sufikson obl; por la frakciaj – on; por la kolektivaj – op; por la distribuaj – la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj. Ekz. kvin|cent tri|dek |tri (533); kvar|a, unu|a, du|a; unu|o, cent|o; sep|e, unu|e, du|e; tri|obl|a; kvar|on|o, du|on|o; du|op|e, kvar|op|e; po kvin.

Ekzerco 2.7.1. Traduku al via nacia lingvo

Unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil Unua, dua, tria, kvara, kvina, sesa, sepa, oka, naŭa, deka, centa, mila Unue, due, trie, kvare, kvine, sese, sepe, oke, naŭe, deke, cente, mile Unuo, duo, trio, kvaro, kvino, seso, sepo, oko, naŭo, deko, cento, milo Unuoble, duoble, trioble, kvaroble, kvinoble....dekoble, centoble, miloble Duono, triono, kvarono, kvinono, sesono, sepono, okono, naŭono, dekono, centono, milono Unuope, duope, triope, kvarope, kvinope, sesope, sepope, okope, naŭope, dekope, centope, milope Po unu, po du, po tri, po kvar, po kvin, ....po dek, po cent, po mil

Ekzerco 2.7.2.

Bonvolu trastudi ĉi tiu ekzercon de la Fundmento kaj ĝian vortareton:

Mi havas cent pomojn. ― Mi havas centon da pomoj. ― Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. ― Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj. ― Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron. ― Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon. ― Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn. ― Kvinoble sep estas tridek kvin. ― Tri estas duono de ses. ― Ok estas kvar kvinonoj de dek. ― Kvar metrojda tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar  kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj). ― Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro. ― Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. ― Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. ― Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. ― Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.

•on marque les nombres fractionnaires; ex. kvar quatre ― kvarono le quart | marks fractions; e.g. kvar four ― kvarono a fourth, quarter | Bruchzahlwort; z.B. kvar vier ― kvarono Viertel | означаетъ числительное дробное; напр. kvar четыре ―kvarono четверть | liczebnik ułamkowy; np. kvar cztery ―kvarono ćwierć. •da de (après les mots marquant mesure, poids, nombre) | is used instead of de after words expressing weight or measure | ersetzt den Genitiv nach Mass, Gewicht u. drgl bezeichnenden Wörtern | замѣняетъ родительный падежъ послѣ словъ, означающихъ мѣру, вѣсъ и т. п. | zastępuje przypadek drugi po słowach oznaczających miarę, wagę i. t. p. •urbo ville | town | Stadt | городъ | miasto. •loĝi habiter, loger | lodge | wohnen | жить, квартировать | mieszkać. •ant marque le participe actif | ending of pres. part. act. in verbs | bezeichnet das Participium praes. act. | означаетъ причасіе настоящаго времени дѣйств. залога | oznacza imieslów czynny czasu teraźniejsz. •aĉeti acheter | buy | kaufen | покупать | kupować. •aŭ ou | or | oder | или | albo, lub. •kulero cuillère | spoon | Löffel | ложка | łyżka. •forko fourchette | fork | Gabel | вилы, вилка | widły, widelec. •re de nouveau, de retour | again, back | wieder, zurück | снова, назадъ | znowu, napowrót. •mono argent (monnaie) | money | Geld | деньги | pieniądze. •prunti prêter | lend, borrow | leihen, borgen | взаймы давать или брать | pożyczać. •danki remercier | thank | danken | благодарить | dziękować. •por pour | for | für | для, за | dla, za. •peti prier | request, beg | bitten | просить | prosić. •ankaŭ aussi | also | auch | также | także. •post après | after, behind | nach, hinter | послѣ, за | po, za, potem. •kiam quand, lorsque | when | wann | когда | kiedy. •bezoni avoir besoin de | need, want | brauchen | нуждаться | potrzebować. •obl marque l’adjectif numéral multiplicatif; ex. du deŭ ― duobla double | ...fold; e.g. du two ― duobla twofold, duplex | bezeichnet das Vervielfachungszahlwort; z.B. du zwei ― duoblazweifach | означаетъ числительное множительное; напр. duдва ― duobla двойной | oznacza liczebnik wieloraki; np. dudwa ― duobla podwójny. •pagi payer | pay | zahlen | платить | płacić. •ŝtofo étoffe | stuff, matter, goods | Stoff | вещество, матерія | materja, materjał. •kosti coûter | cost | kosten | стоить | kosztować. •ĉiam toujours | always | immer | всегда | zawsze. •op marque ládjectif numéral collectif; ex. du deŭ ― duope à deŭ | marks collective numerals; e.g. tri three ― triope three together | Sammelzahlwort; z.B. du zwei ― duope selbander, zwei zusammen | означаетъ числительное собирательное; напр. duдва ― duope вдвоемъ | oznacza liczebnik zbiorowy; np. du dwa ― duope we dwoje. •ĵeti jeter | throw | werfen | бросать | rzucać. •venki vaincre | conquer | siegen | побѣждать | zwyciężać. •ataki attaquer | attack | angreifen | нападать | atakować. •paĝo page (d’un livre) | page | Seite (Buch-) | страница | stronica. •se si | if | wenn | если | jeżeli. •fini finir | end, finish | enden, beendigen | кончать | kończyć. •tuta entier, total | whole | ganz | цѣлый, весь | cały.

2.7. Fundamenta teksto-parto


5. La pronomoj personaj estas: mi, vi, li, ŝi, ĝi (por bestoj aŭ aĵoj), si, ni, ili, oni (senpersona plurala pronomo). Pronomoj posedaj estas formataj per aldono de la adjektiva finiĝo a. La deklinacio de la pronomoj estas kiel ĉe substantivoj. Ekz. mi|n, mi|a, la vi|a|j.

• Anstataŭ “ci” oni uzas ordinare “vi”.FE.16



Ekzerco 2.8.1




2.8. La plej malfacila parto de Esperanto: si, sia

Legu atente ĉi tion, kaj vidu kiam oni uzas la adjektivon 'sia'.

mi manĝas mian pomon
vi manĝas vian pomon
li manĝas sian pomon
ŝi manĝas sian pomon
ĝi manĝas sian pomon
ni manĝas nian pomon
vi manĝas vian pomon
ili manĝas sian pomon

Marko havas pomon. Marko manĝas sian pomon (la pomon de Marko mem).
Jozefo ne havas pomon. Jozefo manĝas lian pomon (la pomon de Marko).

Maria havas pomon. Maria manĝas sian pomon (la pomon de Maria mem).
Jozefo ne havas pomon. Jozefo manĝas ŝian pomon (la pomon de Maria).

Marko ludas kun sia frato (la frato de Marko mem).
Maria ludas kun sia frato (la frato de Maria mem).