Ekzerco 6.3.

El La bona lingvo
Revizio de 19:09, 26 Dec. 2017 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al ĉapitro 6-a <hr> <br> '''''Ekzerco 6.3.''''' <hr> *ajn. Partikulo, esprimanta ĝeneralan k insistan nedifinitecon, k almetata: A. post rilataj pron-oj aŭ adv...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Ekzerco 6.3.



  • ajn. Partikulo, esprimanta ĝeneralan k insistan nedifinitecon, k almetata:

A. post rilataj pron-oj aŭ adv-oj: kiu ajn tion diris al vi, estas malsaĝuloZ; la spertaj E-istoj skribas per stilo preskaŭ simila, al kiu ajn nacio ili apartenas; mi mensogis, kion ajn mi dirisZ; kia ajn penso povus resti ĉe vi, li neis k tio devas sufiĉiZ; kiel ajn riĉa mi estas, mi farus pli bone, se mi edziĝus kun kampulinoZ; la afero pli aŭ malpli frue devas efektiviĝi, kiom ajn la inerciuloj babilus kontraŭ ĝiZ; kiam ajn vi venos, mi vin volonte akceptos. B. post nedifinaj pron-oj aŭ adj-oj: ili deziras, ke ni faru iun ajn decidonZ; iu ajn posedanto de bieno donas al siaj brutoj konvenan manĝonB; kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian eblon, por ion ajn laborenspezi?Z; iam ajn, iel ajn, sed venu, mi petegas!. Rim. Z., pro emfazo, ofte uzas ĉe ajn la rilatajn pron-ojn kun la senco de nedifinaj: ellernante kiun ajn lingvon, mi konsentas akcepti kian ajn pagon, sed tre malofte la rilatajn tabeladv-ojn anst. la nedifinaj. ajna. Iu ajn arbitra: ajna nombro. ajne… ajne. Konj-a paro, per kiu esprimiĝas la plena indiferenteco de elekto inter du ebloj: k nun vi povas ajne legi, ajne promeni. ajno. Io ajn: homo senhelpa ne restas pri ajno futuraK. ajnisto. Homo sen principoj, gvidlinio aŭ logiko en sia konduto aŭ siaj paroloj: «La Kancerkliniko», gazeto ajnista.