I sonetti del Belli/La sonetoj de Beli

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi



Mi reprezentas ĉi-sekve parton de la sonetoj de Ĝusepe Ĝoakino Beli [Giuseppe Gioacchino Belli]. En la komenco mi metos tiujn, kiuj jam estis eldonitaj en la libro Elektitaj Sonetoj tradukitaj de Gaŭdencjo Pizoni [Gaudenzio Pisoni] kaj reviziitaj de mi mem. Mi plureviziis ilin ĉi tie surbaze de paperoj de Pizoni, kiujn la heredantoj bonvolis havigi al mi.
La defio estas, per piednotoj abundaj produkti ion, kion ankaŭ japanoj povas kompreni. Ni aparte trovos japanajn legantojn.



La scerta der Papa

So' fornaciaro, si', so' fornaciaro,
So' un cazzaccio, so' un tufo, so' un cojone
Ma la ragione la capisco, a paro
De chiunque sa intenne la ragione.

Scejenno un Papa, sor dottor mio caro,
Drent'a 'na settantina de persone,
E manco sempre tante, e' caso raro
Che s'azzecchino in lui qualita' bone.

Perche' s'ha da crea' sempre un de loro?
Perche' ogni tanto nun se fa' filice
Un brav'omo che attenne ar su' lavoro?

Mettemo caso: io sto abbottanno er vetro,
Enta un Eminentissimo e mi dice:
Titta, e' Papa lei: vienghi a San Pietro.

~

La elekto de la Papo

Vitroblovisto, jes vitroblovisto,
kaj malklerulo kiel, nu, kojono (1),
sed mi rezoni povas sen asisto,
kun iu ajn dotita je rezono.

Okazas pap-elekto el la listo
de nur sepdek' da homoj(2); la propono
ne ĉiam trafas moŝton pro ekzisto
en li de ĉiuj virtoj kaj de bono.

Kial elekti nur inter ili?
Kial ne doni ĝustan rekompencon
al homo laboranta por utili?

Ekzemple, vitron blovas mi; jen frapo,
mi vidas ĉe l' dompordo Eminencon(3):
Li diras: "Ek al Rom', vi estas Papo".


(1) La esprimo kojono, nova vorto por testiko, estas uzata en la roma dialekto por indiki stultulon.
(2) La Papo estas elektata nur inter la kardinaloj, kiuj estas malmultaj superaj funkciuloj de la katolika eklezio
(32) Eminenco estis titolo per kiu oni indikis kaj vokis kardinalon. Fakte en Esperanto pli simple ĝi estas "Kardinala moŝto".