I sonetti del Belli/La sonetoj de Beli

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Honore al Gaŭdencjo Pizoni!

Mi ree prezentas ĉi-sekve parton de la sonetoj de Ĝusepe Ĝoakino Beli [Giuseppe Gioacchino Belli]. En la komenco mi metos tiujn, kiuj jam estis eldonitaj en la libro Elektitaj Sonetoj tradukitaj de Gaŭdencjo Pizoni [Gaudenzio Pisoni] kaj reviziitaj de mi mem. Mi plureviziis ilin ĉi tie surbaze de paperoj de Pizoni, kiujn la heredantoj bonvolis havigi al mi. Kompreneble nur mi respondecas pri ĉia miso, eraro, ktp. en ĉi tiu versio.
La defio estas, per piednotoj abundaj produkti ion, kion ankaŭ japanoj povas kompreni. Ni aparte trovos japanajn legantojn.




Er battesimo der fijjo maschio

Cosa sò sti fibbioni sbrillantati,
Sto bber cappello novo e sto vistito?
Sta carrozza ch'edè ? cch'edè st'invito
De confetti, de vino e dde ggelati?

E li sparaggni tui l'hai massagrati,
Cazzo-matto somaro sscimunito,
Perché jjeri tu' mojje ha ppartorito
Un zervitore ar Papa e a li su' frati?!

Se fa ttant'alegria, ttanta bbardoria,
Pe bbattezzà cchi fforzi è ccondannato,
Prima de nassce , a cojje la scicoria!

Poveri scechi! E nnun ve sete accorti
Ch'er libbro de bbattesimi in sto Stato
Se potería chiamà "llibbro de morti"?

1834 05 22

La bapto de la filo(1)

Kial ĉi-bukoj brilaj kiel juveloj?
La nova ĉapelo, ĉi tiu vesto?
Kaj kaleŝo, kaj invito al festo?
Kial bombonoj, kaj eĉ vin-boteloj?

Monujon vi masakris por ĉi-celoj,
peniso stulta (2), sencerbulo, besto,
nur ĉar naskiĝis viro en la nesto
servonto de Papoj kaj pastraj keloj.

Tiom da ĝojo, tiom da ebrio
por destinito jam de bapto-dato
al rikoltado nur de cikorio!(3)

Ĉu vi ne vidas, ho sencerbaj pintoj,
ke bapto-libro en la papa ŝtato,
ni povus nomi libro de mortintoj?

1834 05 22

(1) En katolikaj landoj pni kutimas festi la bapton de infano kerlkajn tagojn post la naskiĝo.
(2) En la roma dialekto oni multe uzas vortojn rilatajn al la seksa kampo. "Peniso" estas dirata al homo stulta. Oni subkomprenas: (Vi estas kiel) peniso.
(3) Rikolti kaj manĝi nur cikorion estas sinonimo pri mizera vivo. Cikorio estas herbo, kiun oni rikoltas en kampoj.


La scerta der Papa

So' fornaciaro, si', so' fornaciaro,
So' un cazzaccio, so' un tufo, so' un cojone
Ma la ragione la capisco, a paro
De chiunque sa intenne la ragione.

Scejenno un Papa, sor dottor mio caro,
Drent'a 'na settantina de persone,
E manco sempre tante, e' caso raro
Che s'azzecchino in lui qualita' bone.

Perche' s'ha da crea' sempre un de loro?
Perche' ogni tanto nun se fa' filice
Un brav'omo che attenne ar su' lavoro?

Mettemo caso: io sto abbottanno er vetro,
Enta un Eminentissimo e mi dice:
Titta, e' Papa lei: vienghi a San Pietro.

1834 12 27

La elekto de la Papo(1)

Vitroblovisto, jes vitroblovisto,
kaj malklerulo kiel, nu, kojono (2),
sed mi rezoni povas sen asisto,
kun iu ajn dotita je rezono.

Okazas pap-elekto el la listo
de nur sepdek' da homoj(3); la propono
ne ĉiam trafas moŝton pro ekzisto
en li de ĉiuj virtoj kaj de bono.

Kial elekti nur inter ili?
Kial ne doni ĝustan rekompencon(4)
al homo laboranta por utili?

Ekzemple, vitron blovas mi; jen frapo,
kaj jen ĉe la dompordo Eminenco(5):
Li diras: "Ek al Rom', vi estas Papo".

1834 12 27

(1) La Papo estas la supera estro de la katolika eklezio kaj ĝis la jato 1970-a li esti la reganto de la urbo Romo kaj de la malgranda ŝtato Vatikano en centra Italujo.
(2) La esprimo kojono, alia vorto por testiko, estas uzata en la roma dialekto por indiki stultulon.
(3) La Papo estas kutime elektata nur inter la kardinaloj, kiuj estas malmultaj superaj funkciuloj de la katolika eklezio
(4)La popolo pensis, ke la Papo vivas tre trankvilan vivon, kiu estus granda rekompenco por normala popolano.
(5) Eminenco estis titolo per kiu oni indikis kaj vokis kardinalon. Fakte en Esperanto pli simple ĝi estas "Kardinala moŝto".