I sonetti del Belli/La sonetoj de Beli
- reiru al Renato: aliaj tekstoj
Honore al Gaŭdencjo Pizoni
Mi ree prezentas ĉi-sekve parton de la sonetoj de Ĝusepe Ĝoakino Beli [Giuseppe Gioachino Belli]. En la komenco mi metos tiujn, kiuj jam estis eldonitaj en la libro Elektitaj Sonetoj tradukitaj de Gaŭdencjo Pizoni [Gaudenzio Pisoni] kaj reviziitaj de mi mem. Mi plureviziis ilin ĉi tie surbaze de paperoj de Pizoni, kiujn la heredantoj bonvolis havigi al mi. Kompreneble nur mi respondecas pri ĉia miso, eraro, ktp. en ĉi tiu versio.
La defio estas, per piednotoj abundaj produkti ion, kion ankaŭ japanoj povas kompreni. Ni aparte serĉos japanajn legantojn. Japanaj legantoj bonvolu konsideri, ke ĉi tiuj poemoj estis verkitaj en la 19-a jarcento kaj ili rakontas la mondon, kiel oni komprenis ĝin tiam.
L'editto de l'ostarie Accidenti a l’editti, a cchi l’inventa, E addosso all’ostarie! ggente scontenta, Papa Grigorio, di’ ar Governatore Noi mànnesce a scannatte er giacubbino, 1832 12 03 |
La dekreto de la trinkejoj(1) Peston al leĝoj kaj ties invento, Kontraŭ trinkejoj ree! Kia gento, Al policestro diru, Pap' Gregoro,(3) Disbuĉi jakobenojn (5) sendu nin, 1832 12 03 |
(1) La 28-an de novembro 1832 la guberniestro de Romo (tiama urbestro) aperigis dekreton, kiu igis la konduton en trinkejoj pli kontrolata.
(2) Popola maldeca maniero por priskribi la glumaterialon.
(3) Nun la parolanto sin direktas rekte al la Papo, por ke ĉi tiu informu la policestron. La Papo estis Gregoro la 16-a, papinta de 1831 al 1846.
(4) La plej popola parto de Romo estas tiu situanta trans la rivero Tibero.
(5) Civitanoj, kiuj volis pli liberalan reg-sistemon kaj en kelkaj historiaj periodoj estis persekutitaj de la eklezio kaj de la konservemaj registaroj.
La vita dell'omo Nove mesi a la puzza: poi in fassciola Poi comincia er tormento de la scòla, Poi viè ll'arte, er diggiuno, la fatica, er zol d'istate, la neve d'inverno... 1833 01 18 |
Homa vivo Haladzo naŭ monatojn, elir-peno Jen la lernejo nun, plia malbeno: La metilerno, poste la abstino(6), Neĝo dum vintro, suno en somero... 1833 01 18 |
(1) Nuntempe oni uzas plastajn-paperajn vindotukojn forĵeteblajn. Iam oni vidis bebojn per tolaĵoj.
(2) Iloj uzataj por malgrandaj beboj: ir-korbo estis vimena korbo konusforma, per kiu bebo lernis marŝi, kasko estis speco de turbano, kiu protekstos la kapon de beboj okaze de faloj, ten-rimeno estis rimeno. per kiu oni tenis bebojn por certiĝi, ke ili ne formarŝos.
(3) aboco estis la libro de la alfabeto, per kiu malgrandaj infanoj lernis legi kaj skribi, vipobatoj aludas al la fakto, ke en la tiamaj lernejoj infanoj estis batitaj per vipo por puni ilin.
(4) Seĝo kun truo uzata de infanoj.
(5) Ofte pro la malvarmo de kalsĉambroj infanaj kruroj kaj piedoj frostiĝis.
(6) Abstino aludas al fastado en difinitaj periodoj, kiuj estis devigaj por katolikaj homoj laŭ la religio
(7) Infero, por katolikoj, estas loko, kie mortintoj ricevas punon en eterno, se ili pekis dum la vivo.
Er battesimo der fijjo maschio Cosa sò sti fibbioni sbrillantati, E li sparaggni tui l'hai massagrati, Se fa ttant'alegria, ttanta bbardoria, Poveri scechi! E nnun ve sete accorti 1834 05 22 |
La bapto de la filo(1) Kial ĉi-bukoj brilaj kiel juveloj? Monujon vi masakris por ĉi-celoj, Tiom da ĝojo, tiom da ebrio Ĉu vi ne vidas, ho sencerbaj pintoj, 1834 05 22 |
(1) En katolikaj landoj oni kutimas festi la bapton de infano kelkajn tagojn post la naskiĝo.
(2) En la roma dialekto oni multe uzas vortojn rilatajn al la seksa kampo. "Peniso" estas dirata al homo stulta. Oni subkomprenas: (Vi estas kiel) peniso.
(3) Rikolti kaj manĝi nur cikorion estas sinonimo pri mizera vivo. Cikorio estas herbo, kiun oni rikoltas en kampoj.
(4) Baptoj kaj mortoj estis registritaj en librojn ĉe la preĝejoj.
Li sordati bboni Subbito c’un Zovrano de la terra |
La bonaj soldatoj Tuj kiam suvereno(1) sur la trono Kaj tiam homoj sub karcerosprono Kaj pro kaprico reĝa en la fino Per vivoj oni ludas je futbalo, 1834 05 23 |
(1) En ĉi tiu okazo severeno egalas reĝon.
(2) Briko ĉi tie indikas malgrandaĵon.
Le risate der Papa Er Papa ride? Male, amico! È sseggno Ste facciacce che pporteno er trireggno Er Papa ghiggna? Sce sò gguai per aria: Fijji mii cari, state bbene attenti. 1834 11 17 |
Ĉu Papo ridas? Ĉu Papo ridas? Ve al ni! La faro Antaŭ ĉi-vizaĝaĉoj kun tiaro(2) Ĉu li rikanas? Pesto en aero! Karuloj, priatentu la eventojn: 1834 11 17 |
(1) Duongefiloj ĉar ne vere traktataj kiel amataj gefiloj.
(2) Ceremonia kapvesto de la papo, ornamita per tri kronoj.
(3) Provo redoni la originalan ŝercion per esprimo preskaŭ samsona al "dio de homaro"
(4) Tiu, kiu en regno havas la plej superan povon. Ofte alia esprimo por 'reĝo'.
La scerta der Papa So' fornaciaro, si', so' fornaciaro, Scejenno un Papa, sor dottor mio caro, Perche' s'ha da crea' sempre un de loro? Mettemo caso: io sto abbottanno er vetro, 1834 12 27 |
La elekto de la Papo(1) Vitroblovisto, jes vitroblovisto, Okazas pap-elekto el la listo Kial elekti nur inter ili? Ekzemple, vitron blovas mi; jen frapo, 1834 12 27 |
(1) La Papo estas la supera estro de la katolika eklezio kaj ĝis la jaro 1870-a li esti la reganto de la urbo Romo kaj de la malgranda ŝtato Vatikano en centra Italujo.
(2) La esprimo kojono, alia vorto por testiko, estas uzata en la roma dialekto por indiki stultulon.
(3) La Papo estas kutime elektata nur inter la kardinaloj, kiuj estas malmultaj superaj funkciuloj de la katolika eklezio
(4)La popolo pensis, ke la Papo vivas tre trankvilan vivon, kiu estus granda rekompenco por normala popolano.
(5) Eminenco estis titolo per kiu oni indikis kaj vokis kardinalon. Fakte en Esperanto pli simple ĝi estas "Kardinala moŝto".
(6) Sankta Petro en Romo estas la sidejo de la Papo.