Ĉapitro 7-a
- reiru al Lernolibro por Saŭthampton
Ĉapitro 7-a:
La sepan tagon Do ripozis (kaj laboris nur pri kelkaj detaloj)
7.1. Teksto en la Fundamento 1-a
15. La tiel nomataj vortoj “fremdaj”, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo. Tia estas la regulo koncerne la bazajn vortojn, sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn derivaĵojn el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia. Ekz. tragedi|o, sed tragedi|a; teatr|o, sed teatr|a (ne: teatrical|a), k.t.p.
7.2. Klarigoj pri la ĉi-supra teksto
Ĉi tiu regulo ŝajnas facile aplikebla, sed ĝi ne estas tia. La regulo diras, ke se oni elektas la radikon “ministr-” por membro de la registaro, ĉiuj aliaj vortoj en tiu kampo devas estis derivataj de tio, kaj do oni devas diri “ministr-ejo” kaj ne “ministerio”. Se oni elektas la radikon “redakt-” por relegi kaj ĝustigi artikolojn por libro aŭ gazeto, oni poste devas diri “redaktisto/redaktanto/redaktejo” kaj ne “redaktoro/redakcio”. En la nuntempe uzata Esperanto tiuj radikaj duoblaĵoj estas multaj, tro multaj. Neniu kuraĝas diri “geografio/gegorafiisto” aŭ “geografo/geograf-scienco”. Cetere, en la Fundamento mem troviĝas tiaj duoblaĵoj, Zamenhof uzis ilin kaj ĉiuj ĉefaj vortaroj daŭrigis tiun kutimon.
La ĝenerala konsilo povas nur esti: provu apliki tion, kion la Fundamento diras.
Ekzerco 7.1.
7.3. Teksto en la Fundamento 2-a
16. La finiĝo o de substantivoj kaj la a de la artikolo povas esti iafoje forlasataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco. Ekz. Ŝiller’ (Schiller) anstataŭ Ŝiller|o; de l’ mond|o anstataŭ de la mond|o; dom’ anstataŭ dom|o.
7.4. Klarigo pri tiu teksto
Tiu regulo estas ĉefe aplikata en poem-arto. Mi neniam aŭdis ĝin en la parolata Esperanto kaj bonaj poemistoj aplikas ĝin kiel eble plej malmulte, ĉar ĝi aŭtomate donas al Esperanto la guston de poema Esperanto.
Domparu ĉi tiujn du poemojn:
La espero
En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko; per flugiloj de facila vento nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta ĝi la homan tiras familion: al la mond' eterne militanta ĝi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l' espero kolektiĝas pacaj batalantoj, kaj rapide kreskas la afero per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj; sed dissaltos la obstinaj baroj, per la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala lingva fundamento, komprenante unu la alian, la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos, ĝis la bela sonĝo de l' homaro por eterna ben' efektiviĝos.
Paraŝutisto
Vi estis je l’dekoka jar', Vi havis jam la ruĝan ĉapon, Kaj lernis nur pri unu far': Al ĉio, pafon. Nevole iĝis vi faŝisto, Paraŝutisto. Kaj do de batal' al batal' Formiĝis la inteligento, Kaj scias vi, ke en real' 'stas nur du gentoj: L'bonmora kaj la terorista, Paraŝutisto. Kaj vi fariĝis galonul' Heroo de ĉiuj malvenkoj Kaj kronis gloro kaj gratul' Viajn inventojn, De vi, torturspecialisto, Paraŝutisto. Alvenis tiam la honor' Ordenoj belaj kaj medaloj, Pro ĉiu kugl' al ies kor' Pro ĉiuj faloj, Pro ĉiu kruc' sur via listo, Paraŝutisto. Sed bedaŭrinde pro misŝanc' Finiĝos nun la temp' milita, Ne plu batal' ne plu da sang' Estont' fuŝita; Finita la labor' artista. Paraŝutisto. 'stas mir laboro de virin', Komandi al viroj kun menso, Cetere mi instruis vin Pri l’ĝusta senco De l’vorto kontraŭmilitisto. Paraŝutisto. Ja daŭras plu via talent.' Aranĝas vi ĉiun embuskon. Sen vera paf' estas event' De nun sen gusto. Vi tial eble ŝajnas trista. Paraŝutisto. Se jukas vin la konscienc' Ke monon gajnas vi sen batoj, Utilu plu via scienc.' Ĉe viaj fratoj: Dungiĝas nun ŝtat-policistoj Paraŝutisto.
7.5. Teksto en la Fundamento 3-a
Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. – Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). “Da” post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.FE.32
7.6. Klarigo pri la ĉi-supra teksto
7.7. Teksto en la Fudamento 4-a
La sufikso “um” ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. – Mi volonte plenumis lian deziron.FE.42
7.8. Klarigo pri la ĉi-supra teksto Agi per io« Multaj UM-verboj signifas “agi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM”: folio → foliumi = turni la foliojn de libro aŭ gazeto por rapide kaj pase iom legi palpebro → palpebrumi = rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn okulo → okulumi = ĵeti avidan, amdeziran rigardon al iu brako → brakumi = ĉirkaŭbraki Provizi per io« Iuj UM-verboj signifas “provizi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM”: aero → aerumi = elmeti al aero, enlasi aeron por freŝigi suno → sunumi = elmeti al la sunradioj sukero → sukerumi = kovri per sukero sapo → sapumi = kovri aŭ ŝmiri per sapo (= sapi) Por tiu ĉi signifo oni uzas iafoje la teĥnikan sufikson IZ. Ekzekutado« Grupo de UM-verboj montras manieron de ekzekutado, mortigado: kruco → krucumi = najli aŭ ligi al kruco por mortigi pendi → pendumi = pendigi per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo por mortigi ŝtono → ŝtonumi = mortigi per ĵetado de ŝtonoj gaso → gasumi = mortigi per venena gaso dek → dekumi = ekzekuti ĉiun dekan homon el grupo por puni la tutan grupon (komparu kun dekuma) kvarono → kvaronumi = ekzekuti per tranĉado en kvar partojn Vestaĵparto« Iuj UM-vortoj estas nomo de vestaĵparto aŭ simila afero. Tio, kio staras antaŭ UM montras korpoparton, ĉe kiu la afero troviĝas: kolo → kolumoFE.42 = vestaĵparto, kiu ĉirkaŭas la kolon mano → manumoFE.42 = la ekstrema ĉemana parto de maniko plando → plandumo = la plata malsupro de ŝuo dorso → dorsumo = surdorsa parto de ekz. jako aŭ ĉemizo nazo → nazumo = speco de okulvitroj, kiuj fiksiĝas pinĉe sur la nazo buŝo → buŝumo = buŝingo, kiu malhelpas mordadon (uzata ekz. ĉe hundo) hufo → hufumo = huffero, protekta ferpeco por hufo (ekz. de ĉevalo) Rimarku, ke brakumo ne signifas “maniko”, sed “ĉirkaŭbrakado”, kvankam brako estas korpoparto. Nombrosistemo« UM estas uzata en matematiko por fari nomojn de nombrosistemoj. Oni metas UM post nombro, kiu montras, kiom da ciferoj uzas la sistemo: du → duuma nombrosistemo = sistemo kun du ciferoj, binara sistemo dek → dekuma nombrosistemo = sistemo kun dek ciferoj, decimala sistemo (komparu kun dekumi) dek ses → deksesuma nombrosistemo = sistemo kun dek ses ciferoj Vidu ankaŭ la neoficialan sufikson ARI. Diversaj UM-vortoj« malvarma → malvarmumiFE.42 = malsaniĝi je tuso, nazkataro k.t.p. (supoze pro malvarmo) plena → plenumiFE.42 = fari plene (taskon, devon k.s.) gusti → gustumi = senti guston, provi guston aminda → amindumi = montri sin aminda al iu por kapti ties amon cerbo → cerbumi = forte kaj pene pensi loto → lotumi = (dis)doni/premii laŭ decido per lotado alfabeto → alfabetumo = lernolibro pri skribado kaj legado (per alfabeto) bruli → brulumo = inflamo komuna → komunumo = administra distrikto ĉirkaŭ urbo, societo aŭ organizo kunlabora, kunloĝa k.t.p. lakto → laktumo = laktaspekta semo de fiŝo korto → kortumo = granda kaj grava juĝejo dekstra → dekstruma = tia, ke ĝi turniĝas aŭ volviĝas dekstren (horloĝdirekten) proksima → proksimume = ne ekzakte, ĉirkaŭ somero → somerumi = pasigi somerajn feriojn en agrabla loko Superfluaj UM« En iuj UM-verboj UM estas superflua, ĉar simpla sensufiksa verboformo bone taŭgas, ekz.: butonumi= butoni, akvumi = akvi, salumi = sali, kuprumi = kupri, tendumi = tendi. Simplan verbon oni uzu por ago, kiu rekte kaj simple rilatas al signifo de la radiko. UM-verbo taŭgas por alia, pli speciala signifo, kiel ekz. ĉe foliumi kaj okulumi. Multaj iamaj UM-verboj estas nuntempe uzataj sen UM. Novaj UM-vortoj« Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble ne komprenos. UM-vorto, kiu aliĝas al iu el la ĉi-antaŭaj grupoj, pli facile akceptiĝas, dum UM-vorto, kiu ne similas al jam ekzistanta UM-vorto, estas pli malfacile enkondukebla. Ofte oni tamen faras okazan UM-vorton, kiu kompreniĝas pro la kunteksto, kaj kiu poste malaperas. Ordinara radiko« Iafoje UM aperas kiel ordinara radiko kun diversaj improvizaj signifoj: umo = afero kies nomon oni momente ne memoras, afero stranga aŭ nepriskribebla... umi = fari ion nedifineblan, strangan, hontindan...