Ekzerco 6.3.
- reiru al ĉapitro 6-a
Ekzerco 6.3.
2 «pli proksime» en la tempo aŭ spaco (en tiu senco, uzata antaŭ aŭ post montraj adj-oj, pron-oj aŭ adv-oj): vi intencis doni al mi ĉi tiun bronzan grupon k tiun jen […]Z; tio estas via aserto, sed la veraĵo estas ĉi tio; ĉi tie mi staras, k tien mi ne iros! Ne tiel, sed tiel ĉi!. Rim. «pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi la ĉi antaŭ la montra vorto» (Z.).
II- Montra morfemo: se ĉi obstaklojn venkus kuraĝo homsuperaG; ĉar ni ne esploris ĉiun cirkonstancon, kiel ĉi azeno sen dialektikoK.
III- Pref. kun la senco de plejproksimeco: ĉi-kune, ĉi-sube, ĉi-apude, ĉi-foje, ĉi-rilate, ĉi-flanke; ĉi-tieaZ, ĉi-landaZ, ĉi-jara ktp.
- ajn. Partikulo, esprimanta ĝeneralan k insistan nedifinitecon, k almetata:
A. post rilataj pron-oj aŭ adv-oj: kiu ajn tion diris al vi, estas malsaĝuloZ; la spertaj E-istoj skribas per stilo preskaŭ simila, al kiu ajn nacio ili apartenas; mi mensogis, kion ajn mi dirisZ; kia ajn penso povus resti ĉe vi, li neis k tio devas sufiĉiZ; kiel ajn riĉa mi estas, mi farus pli bone, se mi edziĝus kun kampulinoZ; la afero pli aŭ malpli frue devas efektiviĝi, kiom ajn la inerciuloj babilus kontraŭ ĝiZ; kiam ajn vi venos, mi vin volonte akceptos. B. post nedifinaj pron-oj aŭ adj-oj: ili deziras, ke ni faru iun ajn decidonZ; iu ajn posedanto de bieno donas al siaj brutoj konvenan manĝonB; kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian eblon, por ion ajn laborenspezi?Z; iam ajn, iel ajn, sed venu, mi petegas!. Rim. Z., pro emfazo, ofte uzas ĉe ajn la rilatajn pron-ojn kun la senco de nedifinaj: ellernante kiun ajn lingvon, mi konsentas akcepti kian ajn pagon, sed tre malofte la rilatajn tabeladv-ojn anst. la nedifinaj. ajna. Iu ajn arbitra: ajna nombro. ajne… ajne. Konj-a paro, per kiu esprimiĝas la plena indiferenteco de elekto inter du ebloj: k nun vi povas ajne legi, ajne promeni. ajno. Io ajn: homo senhelpa ne restas pri ajno futuraK. ajnisto. Homo sen principoj, gvidlinio aŭ logiko en sia konduto aŭ siaj paroloj: «La Kancerkliniko», gazeto ajnista.