Ekzerco 3.8.
El La bona lingvo
Revizio de 22:17, 3 Okt. 2018 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj)
- reiru al ĉapitro 3-a
Ekzerco 3.8.
Bonvolu serĉi en la vortaro la signifon de ĉi tiuj verboj kaj poste verki frazojn per ili:
boli, boligi,
manĝi, manĝigi,
dormi, dormigi,
iri, irigi,
alveni, deveni,
prezenti, saluti, legi, skribi, aliĝi, informiĝi, informi, informigi
ne pensante ĉu ili estas transitivaj aŭ ne, sed pensante pri la baza signifo de la verbo.
Ĉar en Esperanto ĉiu verbo havas nur unu signifon, atentu pri ĉi tiuj verboj.kiuj en Esperanto havas nur la signifon aktivan, alivorte iu aplikas ion, iu balancas ion, iu banas infanon aŭ sin ktp...
Por havi la alian signifon de la angla verbo, oni deva diri: la leĝo aplikiĝas, la infano balanciĝas, Johano baniĝas en la maro,ktp....