Pri la gramatikaj vortoj uzataj en ĉi tiu teksto
- reiru al Enkonduko
Gramatikaj vortoj en ĉi tiu teksto
En ĉi tiu tekstoni uzas du arojn de vortoj por nomi gramatikajn koncetojn.
Unu aro estas la tradiciaj vortoj uzitaj de Zamenhon kaj de preskŭ ciuj eŭropaj lernolibroj de Esperanto
La dua aro estas provo uzi kompreneblajn vortojn por aziaj lernantoj, kiuj ne havas tre klaran ideon pri la konceptoj priskibitaj de la vortoj.
adjektivo = kvalito-vorto
adverbo = maniero-vorto
afikso = al-vorto, aldon-vorto
aktiva [verbo] = aga [vorto]
akuzativo = rekta celo de la verbo, kutime indikita per N
apozicio = almeto. ekzemple. Mi vizitis Ĉinujon, la grandan azian landon.
ĉefpropozicio = ĉefa frazo
finaĵo = funkcia vorto, ekzemple o, a, e, as, is ktp.
fraz-parto = Vorto aŭ vortgrupo, kiu havas apartan signifon en frazo, ekzemple dum la vespero en la frazo mi manĝas pomon dum la vespero
imperativo = ordona ago-vorto, vola ago-vorto
indikativo = simpla ago-vorto, reala ago-vorto
interjekcio = ekkrio, ekzemple: ho, ha, ktp.
komparativo = kompara esprimo
komplemento = fraz-parto
kondicionala verbo = imaga agovorto/verbo
konjunkcio = kunliga vorto
kunordigita propozicio = kuna frazo
periodo = kunligita frazaro
pedikato = verbo/ago-vorto
prefikso = antaŭvorto, antaŭ-aldon-vorto
preterito = estinta au pasinta tempo, isa tempo, iso
prezenco = nuna tempo, asa tempo, aso
propozicio = frazo, kompleta eldiro en Esperanto nepre kun aganto/subjekto kqj kun ago-vorto/verbo kaj normale ankaŭ kun aliaj frazpartoj.
radiko = baza vorto
subjekto = aganto
subjunkcio = fraz-kunligilo, ekzemple ke, ĉar, dum ktp.
subordigita propozicio = suba frazo, dependa frazo
substantivo = nomo, nom-vorto
sufikso = post-vorto, post-aldon-vorto
superlativo = plej-esprimo
verbo= ago-vorto
vokativo = alvoko
imaga modo US-formo de verbo. Ĝi montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed nur imagata, fantazia. Ankaŭ nomata US-modo aŭ US-verbo. Tradicie nomata “kondicionalo”. kombino Speco de kunmetita vorto, en kiu la lasta parto (krom la vortklasa finaĵo), montras la bazan signifon. Tiu lasta parto nomiĝas ĉefelemento. Tio, kio staras antaŭ la ĉefelemento, precizigas la signifon, kaj nomiĝas preciziga antaŭelemento. Vidu ankaŭ frazetvorto. Tradicia esprimo por “kombino” ne ekzistas. komplemento Frazparto, kiu diras, en kiu maniero, en kiu loko, en kiu tempo, per kiu ilo k.t.p., okazas la ĉefverbo. Ĉiu frazparto krom ĉefverbo, subjekto, objekto kaj perverba priskribo, estas komplemento. Tradicie nomata “adjekto”. konsonanto Ĉiu litero aŭ sono en Esperanto krom A, E, I, O kaj U, kiuj estas vokaloj. kunliga vorteto Vorteto, kiu kunligas samrolajn vortojn, frazpartojn aŭ frazojn, ekz. kaj, aŭ, sed. Tradicie nomata “konjunkcio”. modo Maniero, en kiu ago aŭ stato estas prezentata. Ĉe la Esperantaj verboj oni faras distingon inter kvar modoj: neŭtrala modo, reala modo, vola modo kaj imaga modo. multe-nombro Pli ol unu afero. Tradicie nomata “pluralo”. La finaĵo J montras multe-nombron, kaj nomiĝas multe-nombra finaĵo. Tradicie nomata “plurala finaĵo”. Vidu ankaŭ unu-nombro. nerekta objekto Vidu ĉe objekto. nerekta parolo Rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, demando, rimarko k.s., per subfrazo. Vidu ankaŭ rekta parolo. neŭtrala modo I-formo de verbo. Ĝi nomas agon aŭ staton sen montri, ĉu ĝi estas reala, imagata, fantazia aŭ volata, kaj sen montri tempon. Ankaŭ nomata I-modo aŭ I-verbo. Tradicie nomata “infinitivo”. nombrovorto Vorto, kiu montras nombron. Se ĝi estas senfinaĵa vorteto, ĝi nomiĝas nombra vorteto. Tradicie nomata “numeralo”. Nombrovorto, kiu havas A-finaĵon, kaj kiu montras vicordon, nomiĝas vicorda nombrovorto. Tradicie nomata “orda numeralo”. objekta verbo Verbo, kiu povas havi objekton. Tradicie nomata “transitiva verbo”. Vidu ankaŭ senobjekta verbo. objekto Frazrolo, kiu montras tion, kio estas rekte trafata de la ago de la ĉefverbo. Iafoje oni parolas pri “rekta objekto” (= objekto) kontraste al “nerekta objekto”. “Nerekta objekto” nomiĝas en PMEG al-komplemento. Ordinara (rekta) objekto estas tradicie nomata ankaŭ “akuzativa objekto”. Nerekta objekto estas tradicie nomata ankaŭ “dativa objekto”. O-vorta frazparto Frazparto, en kiu la ĉefvorto estas O-vorto. O-vorteca vorteto, O-eca vorteto Vorteto, kiu povas roli simile kiel O-vorto, kvankam ĝi ne havas O-finaĵon, ekz. tio, tiu, mi, ili, ambaŭ. Tradicie nomata “pronomo”. O-vorto Vorto kun la finaĵo O. Tradicie nomata “substantivo”. participo Vorto kun unu el la sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT. pasivo Speco de “inversa” frazokonstruo, en kiu tio, kio ordinare (en aktivo) estas objekto, aperas kiel subjekto. Vidu ankaŭ aktivo. persona pronomo Vidu ĉe pronomo. perverba priskribo Vidu ĉe priskribo. poseda pronomo Vidu ĉe pronomo. prefikso Vidu ĉe afikso. priskribo Rekta priskribo priskribas la ĉefvorton de frazparto, kaj estas mem parto de tiu frazparto. Tradicia gramatiko uzas la vortojn “epiteto” kaj “suplemento”. Perverba priskribo estas memstara frazparto, kiu priskribas la subjekton aŭ la objekton pere de verbo. Tradicie nomata “predikativo”. pronomeca vorteto Vorteto, kiu same kiel persona pronomo anstataŭas tutan O-vortan frazparton, ekz. ambaŭ, tiu, nenio. Tradicie nomata “pronomo”. pronomo Iu el la O-vortecaj vortetoj: mi, vi, li, ŝi, ĝi, ni, ili, oni kaj si (kaj ci). La baza formo de pronomo nomiĝas pli precize persona pronomo. Tradicie oni parolas pri “personpronomo” aŭ “personalo”. Se oni aldonas A-finaĵon al pronomo, ĝi fariĝas poseda pronomo: mia, via, lia, ŝia, ĝia, nia, ilia, onia kaj sia (kaj cia). Tradicie oni parolas ankaŭ pri “posedpronomo” aŭ “posesivo”. Tradicie la vorto “pronomo” inkluzivas ankaŭ multajn aliajn vortetojn, kiuj en PMEG nomiĝas pronomecaj vortetoj, O-vortecaj vortetoj kaj A-vortecaj vortetoj. radiko Lingva elemento, kiu bezonas finaĵon por fariĝi vorto. Vidu ankaŭ vorteto. reala modo AS-formo, IS-formo aŭ OS-formo de verbo. La reala modo montras, ke la ago aŭ stato estas reala, ne nur imagata aŭ volata. Tradicie nomata “indikativo”. rekta objekto Vidu ĉe objekto. rekta parolo Rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, demando, rimarko k.s., per (pli-malpli) laŭvorta citaĵo. Vidu ankaŭ nerekta parolo. rekta priskribo Vidu ĉe priskribo. rilata KI-vorto KI-vorto, kiu enkondukas rilatan (nedemandan) subfrazon. Tradicie iuj el ili nomiĝas “rilativo”, “rilativa pronomo” aŭ “rilatpronomo”. rilata subfrazo Subfrazo, kiun enkondukas rilata (nedemanda) KI-vorto. Tradicie iuj el ili estas nomataj “rilativa subpropozicio”. rolfinaĵo La finaĵo N. Tradicie nomata “akuzativo”. Vidu ankaŭ rolmontrilo. rolmontrilo Vorteto aŭ finaĵo, kiu montras la rolon de frazparto en la frazo. Mankas tradicia esprimo. Tia vorteto nomiĝas rolvorteto. La finaĵo N estas rolfinaĵo. 'rolvortaĵo E-vorto kaj rolmontrilo, kiuj rolas kune kvazaŭ unu rolmontrilo, ekz. dekstre de, konforme al, kompare kun, koncerne ...N. Tradicie nomata “prepoziciaĵo”. rolvorteto Vorteto, kiu montras la frazrolon de la posta frazparto. Tradicie nomata “prepozicio”, ekz. sur, en, ekster, per, pro, je, krom, tra, anstataŭ. Vidu ankaŭ rolmontrilo. senobjekta verbo Verbo, kiu ne povas havi objekton. Tradicie nomata “netransitiva verbo”. Vidu ankaŭ objekta verbo. sensubjekta verbo Verbo, kiu ne bezonas subjekton. Tradicia esprimo por “sensubjekta verbo” ne ekzistas. Vidu ankaŭ subjekta verbo. subfrazo Frazo, kiu rolas kiel frazparto de alia frazo. Tradicie nomata “subpropozicio”. Vidu ankaŭ ĉeffrazo. subjekta verbo Verbo, kiu devas havi subjekton. Tradicia esprimo por “subjekta verbo” ne ekzistas. Vidu ankaŭ sensubjekta verbo. subjekto Frazrolo, kiu (en aktiva frazo) montras tion, kio faras la agon de la ĉefverbo. sufikso Vidu ĉe afikso. ŝajnafikso Radikparto, kiu ŝajnas esti afikso, kvankam ĝi tute ne estas. Se temas pri io, kio estis vera afikso en la origina lingvo, oni parolas pri eksafikso. Tradicie eksafikso nomiĝas “pseŭdoafikso”. tabelvorto Iu el tiuj 45 vortetoj, kiuj komenciĝas per ki-, ti-, i-, ĉi- aŭ neni-. Tradicie nomata ankaŭ “korelativa vorto”. unu-nombro Unu afero. Tradicie nomata “singularo”. Vidu ankaŭ multe-nombro. verbo Vorto kun iu el la finaĵoj I, AS, IS, OS, U kaj US. Vidu ankaŭ ĉefverbo. vicorda nombrovorto Vidu ĉe nombrovorto. vokalo Iu el la literoj aŭ sonoj A, E, I, O kaj U. Ĉiuj aliaj literoj kaj sonoj en Esperanto estas konsonantoj. Vidu ankaŭ duonvokalo. vola modo U-formo de verbo. Ĝi montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed nur volata. Ankaŭ nomata U-modo aŭ U-verbo. Tradicie nomata “volitivo” aŭ “imperativo”. vorteto Lingva elemento, kiu povas roli kiel vorto sen bezono de finaĵo. PAG parolas pri “solstariva lingvoelemento”. Vidu ankaŭ radiko. vortklasa finaĵo Vidu ĉe finaĵo. Tradiciaj gramatikaj vortoj« Jen listo de tradiciaj gramatikaj vortoj kun la plej proksimaj PMEG-aj esprimoj. La tradiciaj vortoj estas pli-malpli laŭ la sistemo de PAG. Rimarku, ke al unu PAG-a vorto povas respondi pli ol unu PMEG-a esprimo, kaj inverse. La liston oni do uzu tre singarde. Tio, kio estas egala en PAG kaj en PMEG, ne enestas en la listo. Mankas en la listo ankaŭ multaj PAG-aj vortoj, por kiuj PMEG ne uzas ian specialan gramatikan esprimon. Rimarku, ke aliaj gramatikistoj uzas aliajn sistemojn, kiuj plej ofte estas sufiĉe similaj al tiu de PAG, sed kiuj povas diferenci en detaloj.
ablativa adjekto → de-komplemento, el-komplemento
adjektiva radiko → eca radiko
adjektivo → A-vorto
adjekto → komplemento
adverbo → E-vorto, E-vorteca vorteto
afrikato → ekfrota konsonanto
agento → aganto (en pasiva frazo)
akuzativa objekto → objekto
apozicio = apud-vorto → apudmeto
bilabialo → lipa konsonanto
ĉefa propozicio= ĉefa frazo → ĉeffrazo
dativa objekto, dativo → al-komplemento
dentalo → denta konsonanto
epiteto = priskribo → rekta priskribo
finitivo → ĉefverbo
frikativo → frota konsonanto
futuro = estonta tempo → venonta tempo
gerundio → participo kun E-finaĵo
gingivalo → gingiva konsonanto
infinitivo → neŭtrala modo, I-modo, I-verbo
interjekcio → ekkria vorteto
interogativo → demanda vorteto
kerno-vorto → ĉefvorto
kondicionalo → imaga modo, US-modo, US-verbo
konjunkcio → kunliga vorteto
korelativa vorto → tabelvorto
labialo → lipa konsonanto
laringalo → glota konsonanto
likvido → duonbara konsonanto
nazalo → naza konsonanto
negacio → neado, nea vorto
netransitiva verbo → senobjekta verbo
nominativa → sen rolmontrilo
numeralo = nombrovorto → nombra vorteto
objekta predikativo → perverba priskribo de objekto
orda numeralo → vicorda nombrovorto
personalo, personpronomo → pronomo, persona pronomo
plozivo → eksploda konsonanto
pluralo → multe-nombro
posedpronomo → poseda pronomo
predikativo → perverba priskribo
predikato → ĉefverbo
prepoziciaĵo → rolvortaĵo
prepozicio → rolvorteto
prepozitivo → frazparto kun rolvorteto
primitiva adverbo → E-vorteca vorteto
pronomo → (persona) pronomo, pronomeca vorteto, O-vorteca vorteto, A-vorteca vorteto
prononco → elparolo
propozicio → frazo
pseŭdoafikso → eksafikso
radikokaraktero → propra signifo de radiko
refleksiva pronomo → si, sia
rilativo → rilata KI-vorto
singularo → unu-nombro
solstariva lingvoelemento → vorteto
subjekta predikativo → perverba priskribo de subjekto
subpropozicio → subfrazo
substantiva radiko → radiko nek aga, nek eca
suplemento → rekta priskribo
tenso → tempo
transitiva verbo → objekta verbo
velaro → vela konsonanto
verba radiko → aga radiko
vokativo = ordona vorto → alvoko
volitivo → vola modo, U-modo, U-verbo.
PM