Pri la gramatikaj vortoj uzataj en ĉi tiu teksto
- reiru al Enkonduko
Gramatikaj vortoj en ĉi tiu teksto
En ĉi tiu teksto ni uzas du arojn de vortoj por nomi gramatikajn konceptojn.
Unu aro estas la tradiciaj vortoj uzitaj de Zamenhof kaj de preskaŭ ĉiuj eŭropaj lernolibroj de Esperanto
La dua aro estas provo uzi kompreneblajn vortojn por aziaj lernantoj, kiuj ne havas tre klaran ideon pri la gramatika superstrukturo prunteprenita de eŭropaj lingvoj kaj perfote altrudita al Esperanto.
adjekto = fraz-parto
adjektivo = kvalito-vorto
adverbo = maniero-vorto
afikso = al-vorto, aldon-vorto
aktiva [verbo] = aga [vorto]
akuzativo = rekta fraz-parto kunligebla pro la signifo al la ago-vorto, kutime indikita per N, ekzemple: Mi manĝas pomoN, en kiu manĝas kaj pomo estas rekte kunligeblaj pro la signifo.
apozicio = almeto,apud-klarigo, ekzemple: Mi vizitis Ĉinujon, la grandan azian landon.
ĉefpropozicio = ĉefa frazo
finaĵo = funkcia vorto, ekzemple o, a, e, as, is ktp.
fraz-parto = Vorto aŭ vortgrupo, kiu havas apartan signifon en frazo, ekzemple dum la vespero en la frazo mi manĝas pomon dum la vespero
imperativo = ordona ago-vorto, vola ago-vorto
indikativo = simpla ago-vorto, reala ago-vorto
infinitivo = neŭtrala maniero indiki agon aŭ staton, kiu ne indikas la tempon, ekzemple: amI = amado ĝenerale
interjekcio = ekkrio, ekzemple: ho, ha, ktp.
komparativo = kompara esprimo
komplemento = fraz-part, kiu diras, en kiu maniero, en kiu loko, en kiu tempo, per kiu ilo k.t.p., okazas la ago aŭ stato de la frazo
kondicionala verbo = imaga agovorto/verbo
konjunkcio = kunliga vorto
kunordigita propozicio = kuna frazo
modo ĉe ago-vorto/verbo = maniero, en kiu ago aŭ stato estas prezentata. Oni faras distingon inter kvar manieroj: neŭtrala, reala, vola kaj imaga.
nerekta parolo = rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, demando, rimarko k.s., per subfrazo, ekzemple: Tiu virino diris, ke ŝi ne venos ĉi-vespere.
netransitiva verbo = verbo sen rekta celo
numeralo = nombro-vorto
participo = kvalita aŭ maniera ago-vorto, ekzemple: manĝANTA/manĝINTA/manĝONTA/manĝATA/manĝITA/manĝOTA
periodo = kunligita frazaro
pluralo = multe-nombro, ekzemple: viroJ = du aŭ pli multaj viroj kontraste je unu virO
predikato = verbo/ago-vorto
prefikso = antaŭvorto, antaŭ-aldon-vorto
preterito = estinta au pasinta tempo, isa tempo, iso
prezenco = nuna tempo, asa tempo, aso
pronomo = resenda vorto
propozicio = frazo, kompleta eldiro en Esperanto nepre kun aganto/subjekto kqj kun ago-vorto/verbo kaj normale ankaŭ kun aliaj frazpartoj.
rekta parolo = prezentado de la efektive diritaj vortoj, ekzemple: La virino diris: "Mi ne amas vin."
radiko = baza vorto, ĝenerala signifo de la vorto
singularo = unu-nombro
subjekto = aganto
subjunkcio = fraz-kunligilo, ekzemple ke, ĉar, dum ktp.
subordigita propozicio = suba frazo, dependa frazo
substantivo = nomo, nom-vorto
sufikso = post-vorto, post-aldon-vorto
superlativo = plej-esprimo
tabel-vortoj = tabel-vortoj, sistemo de vortoj uzeblaj sen funkcia vorto en la fino, ekzemple tiu, kiom, iel, ktp.
transitiva verbo = verbo kun rekta celo
verbo = ago-vorto
vokativo = alvoko
volitivo = vola maniero ĉe ago-vortojbr>
ablativa adjekto → de-komplemento, el-komplemento
adjektiva radiko → eca radiko
adjektivo → A-vorto
adjekto → komplemento
adverbo → E-vorto, E-vorteca vorteto
afrikato → ekfrota konsonanto
agento → aganto (en pasiva frazo)
akuzativa objekto → objekto
apozicio = apud-vorto → apudmeto
bilabialo → lipa konsonanto
ĉefa propozicio= ĉefa frazo → ĉeffrazo
dativa objekto, dativo → al-komplemento
dentalo → denta konsonanto
epiteto = priskribo → rekta priskribo
finitivo → ĉefverbo
frikativo → frota konsonanto
futuro = estonta tempo → venonta tempo
gerundio → participo kun E-finaĵo
gingivalo → gingiva konsonanto
infinitivo → neŭtrala modo, I-modo, I-verbo
interjekcio → ekkria vorteto
interogativo → demanda vorteto
kerno-vorto → ĉefvorto
kondicionalo → imaga modo, US-modo, US-verbo
konjunkcio → kunliga vorteto
korelativa vorto → tabelvorto
labialo → lipa konsonanto
laringalo → glota konsonanto
likvido → duonbara konsonanto
nazalo → naza konsonanto
negacio → neado, nea vorto
netransitiva verbo → senobjekta verbo
nominativa → sen rolmontrilo
numeralo = nombrovorto → nombra vorteto
objekta predikativo → perverba priskribo de objekto
orda numeralo → vicorda nombrovorto
personalo, personpronomo → pronomo, persona pronomo
plozivo → eksploda konsonanto
pluralo → multe-nombro
posedpronomo → poseda pronomo
predikativo → perverba priskribo
predikato → ĉefverbo
prepoziciaĵo → rolvortaĵo
prepozicio → rolvorteto
prepozitivo → frazparto kun rolvorteto
primitiva adverbo → E-vorteca vorteto
pronomo → (persona) pronomo, pronomeca vorteto, O-vorteca vorteto, A-vorteca vorteto
prononco → elparolo
propozicio → frazo
pseŭdoafikso → eksafikso
radikokaraktero → propra signifo de radiko
refleksiva pronomo → si, sia
rilativo → rilata KI-vorto
singularo → unu-nombro
solstariva lingvoelemento → vorteto
subjekta predikativo → perverba priskribo de subjekto
subpropozicio → subfrazo
substantiva radiko → radiko nek aga, nek eca
suplemento → rekta priskribo
tenso → tempo
transitiva verbo → objekta verbo
velaro → vela konsonanto
verba radiko → aga radiko
vokativo = ordona vorto → alvoko
volitivo → vola modo, U-modo, U-verbo.
PM