Ĉapitro 4-a - dua parto
- reiru al La gramatiko de lingvo sen gramatiko
Ĉapitro 4-a: DUA PARTO
Ĉi tiu ĉapitro estas nur pri la verboj en la participa formo.
"LA PARTICIPOJ AŬ "LA VIVO ESTAS MALSIMPLA"
En multaj lingvoj, certe en la lingvoj, kiujn Zamenhof konis, la ago-vorto aŭ stato-vorto – verbo diras okcidentanoj - ne estas vorto kiel la aliaj. Ĝi estas la centro de la frazo kaj ĝi portas multajn signifojn. Certe ĝi portas la signifon de la tempo, en kiu okazas la ago. "domo" signifas nur "domo"-n preter la tempo, en kiu ĝi ekzistas. "manĝis" signifas samtempe "manĝado"-n kaj la tempon, en kiu okazis la manĝado. Zamenhof konis nek la ĉinan nek la vjetnaman, en kiu la tempo estas indikata per aldonaj vortoj, kiel ekzemple nun, jam, poste.
Tio validas ankaŭ por la verboj en Esperanto, kiel ni scias: manĝAS [= manĝi nun] , manĝIS [= manĝi antaŭe], manĝOS [= manĝi poste].
Kaj tio validas ankaŭ por la participoj, kiuj estas ankaŭ verboj: manĝANTA [= iu, kiu manĝas nun], manĝINTA [= iu, kiu manĝis antaŭe], manĝONTA [= iu, kiu manĝos poste].
Se ni kunmetas la verbon/stato-vorton "esti" kun participo, ni havas duoblan indikon pri la tempo kaj ni devas atenti kaj kunmeti ambaŭ indikojn:
- mi estas manĝanta = mi estas iu, kiu manĝas nun
- mi estis manĝanta = mi estas iu, kiu manĝis antaŭe
- mi estos manĝinta = mi estos iu, kiu manĝis antaŭe
ktp.
Sed la rakonto ne finiĝis. La participo, kiel verbo, portas ankaŭ alian signifon, tio estas, ĉu la subjekto de la frazo estas tiu, kiu agas [Vera estas manĝanta pomon] aŭ tiu, kiu ricevas la agon [La pomo estas manĝata de Vera].
ANTA/INTA/ONTA = aktiva agado/ATA/ITA/OTA = malakativa/pasiva ricevado de la agado.
Mi provas resumi ĉiujn eblajn kombinaĵojn ĉi-sekve:
aktivaj participoj [la subjekto faras la agon]
- en la jaro 1999 Hideko estIS lernONTA legadon la postan jaron
en la jaro 2000 en la jaro 2000 Hideko estIS lernANTA legadon dum tiu jaro
- en la jaro 2001 Hideko estIS lernINTA legadon en la antaŭa jaro
- en la jaro 2020 Hideko estAS lernONTA la participojn la postan jaron
en la jaro 2021 Hideko estAS lernANTA la participojn dum tiu sama jaro
:en la jaro 2022 Hideko estAS lernINTA la participojn dum la antaŭa jaro
- en la jaro 2029 Hideko estOS lernONTA la grekan lingvon en la posta jaro
en la jaro 2000 Hideko estOS lernANTA la grekan lingvon en tiu sama jaro
- en la jaro 2031 Hideko estOS lernINTA la grekan lingvon la antaŭan jaron
malaktivaj/pasivaj participoj [la subjekto ricevas la agon]
- en la jaro 1999 la pomo estIS manĝOTA de Vera la postan jaron
en la jaro 2000 la pomo estIS manĝATA de Vera en tiu sama jaro
- en la jaro 2001 la pomo estIS manĝITA de Vera la antaŭan jaron
- en la jaro 2020 la pomo estAS manĝOTA de Vera la postan jaron
en la jaro 2021 la pomo estAS manĝATA de Vera en tiu sama jaro
- en la jaro 2022 la pomo estAS manĝITA de Vera la antaŭan jaron
- en la jaro 2029 la pomo estOS manĝOTA de Vera la postan jaron
en la jaro 2000 la pomo estOS manĝATA de Vera en tiu sama jaro
- en la jaro 2031 la pomo estAS manĝITA de Vera la antaŭan jaron