ENKONDUKO DE LA TRADUKINTO

El La bona lingvo
Revizio de 19:16, 7 Feb. 2022 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ' '''Tempokalkulo''' Kiel la romianoj, ankaŭ la homoj de Mezepoko dividis la tempon inter sunleviĝo kaj sunsubiro en dek du horojn, kaj la tempon inter sunsubiro kaj sunleviĝ...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Tempokalkulo

Kiel la romianoj, ankaŭ la homoj de Mezepoko dividis la tempon inter sunleviĝo kaj sunsubiro en dek du horojn, kaj la tempon inter sunsubiro kaj sunleviĝo en pliajn dek du horojn.

La eklezia uzo grupigis la horojn triope, kaj la transiro de unu horgrupo al alia estis anoncita de la sonoriloj de preĝejoj kaj monaĥejoj, kiuj invitis la religiulojn kaj la fidelulojn levi specifajn preĝojn. La kolektoj de tiuj preĝoj titoliĝis: "Libroj de horoj".

Do, en frua Mezepoko la subdivido de la tago okazis laŭ la horoj de la kanono (ekleziaj reguloj) pri la liturgio. Ili fiksis la momentojn de la komunaj preĝoj de la monaĥoj kaj dum longa tempo ili estis la ĉefa indikilo de tempopaso, ne nur en monaĥejoj aŭ preĝejoj sed ankaŭ en kampoj, kasteloj kaj vilaĝoj.


Dia ofico aŭ breviera preĝo: tradicie levata dum la nokto antaŭ la mateno kaj pro tio nomata ankaŭ “matutino”;

Matena laŭdo: je la tagiĝo;

Unua: je la horo 6-a aŭ unu horon post la tagiĝo. En la okcidenta katolika Eklezio ĝi estis nuligita de la liturgia reformo en 1963;

Tria: je la horo 9-a

Sesa: je tagmezo;

Naŭa: je la 15-a;

Vesperaj preĝoj (aŭ vesproj): je la sunsubiro;

Kompletorio: antaŭ la nokta ripozo.


En epoko kiam ĉiuj farendaĵoj implicis longdaŭran manlaboron, oni ne sentis la bezonon havi pli malgrandajn porciojn de la horaro.