Fun: ĉes-i

El La bona lingvo
Revizio de 15:40, 21 Feb. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: Ĉ <hr> <br> '''ĉes-i'''<br> ''difino:'' Ne esti plu, ne agi plu, ne daŭri plu, interrompiĝi. <br> Ekzemploj: ''Ĉesu paroli kaj komencu labori!''; ''Vivu...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


ĉes-i

difino: Ne esti plu, ne agi plu, ne daŭri plu, interrompiĝi.

Ekzemploj: Ĉesu paroli kaj komencu labori!; Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu.; Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso.; La instruisto petis, ke infanoj ĉesigu la petoladon.; La pluvo ekĉesis (komencis ĉesi).; Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras.

Tradukoj en la Universala Vortaro: cesser | cease, desist | aufhören | переставать | przestawać.