Fun: difin-i
El La bona lingvo
Revizio de 16:09, 21 Mar. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: D <hr> <br> '''difin-i'''<br> ''difino:'' 1. Precize klarigi (ideon aŭ vorton) per la ecoj aŭ nuancoj, kiuj apartigas ĝin disde la aliaj. 2. Precize klarig...')
- reiru al gj: D
difin-i
difino: 1. Precize klarigi (ideon aŭ vorton) per la ecoj aŭ nuancoj, kiuj apartigas ĝin disde la aliaj. 2. Precize klarigi la naturon, sencon aŭ rolon de io aŭ iu.
Ekzemploj: Ĉu vi povus difini la sencon de tiu vorto?; Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino.; Tiu odoro estas tute nedifinebla.; La estro jam difinis taskojn al mi.; Fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo.; En Esperanto "la" estas difina artikolo.; Ni renkontiĝos en la difinita tempo.
Tradukoj en la Unviersala Vortaro: définir, déterminer | define | bestimmen | опредѣлять | wyznaczać, określać.