Fun: sufer-i

El La bona lingvo
Revizio de 13:51, 9 Apr. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: S <hr> <br> '''sufer-i'''<br> ''difino:'' 1. Senti, elporti fizikan doloron. 2. Troviĝi en malagrabla, ĝena, turmenta stato pro ia kaŭzo. 3. Esti trafita d...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


sufer-i

difino: 1. Senti, elporti fizikan doloron. 2. Troviĝi en malagrabla, ĝena, turmenta stato pro ia kaŭzo. 3. Esti trafita de difekto, damaĝo; malprosperi. 4. Elporti, dolore sperti. 5. Ricevi la efikon de ago, esti trafita de okazaĵo.

Ekzemploj: Kapo pekas, piedoj suferas.; Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero.; Suferego min atakis.; La operacio estis sensufera.; La popolo suferas pro manko de akvo.; Nur suferinto ŝatas feliĉon.; Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas.; Nia firmao suferis pro granda krizo.; Multaj homoj suferas malsaton.; Ankaŭ diablo tondron suferos.; La konferenco suferis pro la samtempa striko.

Tradukoj en la Universala vortaro: souffrir, endurer | suffer | leiden | страдать | cierpieć.