Ĉapitro 6-a

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Ĉapitro 6-a

Sistemo en la sistemo

6.1. Teksto en la Fundamento

ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu.

– La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ... povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj.
Se ni aldonas al ili la literon “k”, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu.
Se ni aldonas la literon “t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu.
Aldonante la literon “ĉ”, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu.
Aldonante la prefikson “nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu.
Aldonante al la vortoj montraj la vorton “ĉi”, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tie (pli malproksima), tie ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime).
Aldonante al la vortoj demandaj la vorton “ajn”, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn.
Ekster ... el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu).FE.30


13. En frazoj respondantaj al la demando “kien”, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo. Ekz. kie vi est|as?, tie (en tiu loko); kie|n vi ir|as?, tie|n (al tiu loko), mi ir|as Pariz|o|n, London|o|n, Varsovi|o|n, dom|o|n.

6.2. Sistemo en la sistemo

Esperanto havas sistemon de vortoj interne de la pli granda sistemo. Temas pri subsistemo fermita en si mem.

Kvankam la vortoj de tiu subsistemo estas klare formatj el du pecoj, el la vidpunto de la ĝenerala sistemo ili estas konsiderataj kiel unu nedividebla vorto. Tiu libro ne povas iĝi Ti-libro.

La subsistemo konsistas el kelkaj vort-serioj.

Ni vidu la unuan serion [la aliaj estas similaj al ĉi tiu]:

kio, kiu, kia, kiel, kial, kiam, kiom, kie, kies

Ni vidu ilian sencon en demandoj:

  • Kio kuŝas sur la tablo? Libro kaj botelo kuŝas sur la tablo.
  • Kiu libro kuŝas sur la tablo? La libro de Jozefo, kies titolo estas “Milito kaj paco”.
  • Kia libro kuŝas sur la tablo? Tre dika libro kun flava kovrilo.
  • Kiel vi iras al via lernejo? Mi iras per tramo.
  • Kial vi iras al lernejo? Mi iras al lernejo por lerni.
  • Kiam vi iras al la lernejo? Mi iras al la lernejo matene.
  • Kiom da libroj vi havas? Mi havas tri librojn.
  • Kie estas via lernejo? Mia lernejo estas en la vilaĝo.
  • Kies libro estas ĉi ... libro? Ĝi estas la libro de Jozefo.

Kaj nun ni transiru al la dua serio:

tio , tiu, tia, tiel, tial, tiam, tiom, tie, ties

  • Tio estas birdo.
  • Tiu libro estas mia.
  • Tia vetero estas malbela.
  • Se vi marŝas tiel (= en tiu maniero), vi bezonos multan tempon por atingi la lernejon.
  • Li estas malbona kaj tial (= pro tiu motivo) mi ne volas paroli al li.
  • Mi estis infano kaj tiam (= en tiu tempo) mi ludis tre multe.
  • Mi deziras tiom (= en tiu kvanto) da pano.
  • Mi loĝas tie (= en tiu loko).
  • Ties (= de tiu homo) libro ne estas en ĉi tiu loko.

Tria serio:

ĉio, ĉiu, ĉia, ĉiel, ĉial, ĉiam, ĉiom, ĉie, ĉies

  • Ĉio en ĉiu ĉambro estas mia. = La tuto en ĉiu ĉambro estas mia.

Ĉxiu volas esti feliĉa. = Ĉiu homo volas esti feliĉa.

  • Ĉia manĝaĵo por mi taŭgas.
  • Ĉiel mi sukcesos vojaĝi al Parizo. = En ĉiu maniero mi sukcesso vojaĝi al Parizo.
  • Ĉial mi koleras kontraŭ li. = Pro ĉiu motivo mi koleras kontraŭ li.
  • Li estas ĉiam gaja. = Li estas gaja en ĉiu momento.
  • Estis glaso da akvo kaj mi trinkis ĉiom. = Estis glaso da akvo kaj mi trinkis la tutan akvon.
  • En urboj aŭtomobiloj estas ĉie. = En urboj aŭtomobiloj estas en ... loko.
  • Ĉies aŭtomobilo estas brua. = La aŭtomobilo de ĉiuj homoj estas brua.

Kvara serio:

io, iu, ia, iel, ial, iam, iom, ie, ies

  • Ŝi ricevis ion por manĝi kaj por trinki. Oni ne diras, kion precize ŝi ricevis.
  • Venis iuj personoj, kiujn mi ne konas. Oni ne scias, kiuj estis la personoj.
  • La aŭtomobilo havas ian koloron. La koloro ne estas tre klara.
  • Li iel sukcesis verki libron. En neklara maniero.
  • Li ial ne volas partopreni. Pro nekonata kaŭzo.
  • Ili iam revenos. La tempopunkto estas nekonata.
  • Donu al mi iom da pano. Nedifinitan kvanton.
  • Ŝi loĝas ie en la nordo. En nekonata loko en la nordo.
  • Hodiaŭ estas ies tago de naskiĝo. Oni ne diras, kies naskiĝtago ĝi estas.

Kvina serio:

nenio, neniu, nenia, neniel, nenial, neniam, neniom, nenie, nenies

  • Mi volas nenion. Mi ne volas ion.
  • La tempon venontan neniu ankoraŭ konas. Neniu persono, konas la tempon venontan.
  • Mi ŝatas nenian viandospecon, ĉar mi estas vegetarano. Mi ne ŝatas ian ajn viandospecon.
  • Mi neniel povas kompreni tion, pri kio vi parolas. En neniu maniero mi povus vin kompreni.
  • Mi nenial volas trompi la juĝiston. Pro neniu motivo.En neniu maniero.
  • Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. Neniam esprimas, ke ne ekzistas tia fojo, dum kiu mi prenus multon da pakaĵo al vojaĝo.
  • Mi trinkis neniom el mia glaso. Eĉ ne malgrandan kvanton.
  • Ĉi tiu birdo estas trovebla nenie en nia regiono. En neniu loko.
  • Nenies lando, estas la terpeco inter du batalantaj armeoj.


Ekzerco 6.1.


6.3. Kromaj klarigoj ne nepre legendaj


Ekzerco 6.1. Bonvolu atente legi ĉi tiujn ekzemplojn de uzo de la tabel-vortoj en la Fundamento kaj meti la ĝustan vorton je la loko de .... Foje pli ol unu respondo estas ĝusta.

- … kuraĝas rajdi sur leono?  

- ….n Dio kreis en la sesa tago? - …n daton ni havas hodiaŭ? - Ĉar ... amas ordinare personon, … estas simila al li, tial ... ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en ... sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. - Unue mi redonas al vi la monon, ...un vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, ...m mi bezonos monon. - Por ... tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= ... estas) dek frankojn. - Kvar metroj da ... ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar  kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj). - ... ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. - Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. - Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ... el la infanoj mi donis po tri pomoj. - ... ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ... tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. - En unu tago, ...m ŝi estis apud ... fonto, venis al ŝi malriĉa virino, .petis ŝin... - ...m la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino: “Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon” (ĉar ... ĉi estis feino, .prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, ...el granda estos la ĝentileco de ... ĉi juna knabino). “Mi faras al vi donacon,” daŭrigis la feino, “ke ĉe ... vorto, ...un vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.” - ...e estas la knaboj? ― Ili estas en la ĝardeno. - ...e estas la knabinoj? ― Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. - ...e estas la tranĉiloj? ― Ili kuŝas sur la tablo. - ...m oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn. - ...m ... ĉi bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, ...al ŝi revenis tiel malfrue de la fonto. “Pardonu al mi, patrino,” diris la malfeliĉa knabino, “ke mi restis tiel longe”. Kaj ...m ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj. “...on mi vidas!” diris ŝia patrino kun grandega miro. “Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj! De ...o ... ĉi venas, mia filino?” (... ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino). La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, ...o okazis al ŝi, kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj. “Se estas tiel,” diris la patrino, “mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, ...o eliras el la buŝo de via fratino, ...m ŝi parolas; ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? - Mi zorgas pri ŝi tiel, ...el mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. - Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis; ...m mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos. - ...m mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis. - ...al vi ne respondas al mi? - La filo de la reĝo, .revenis de ĉaso, ŝin renkontis; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, ...on ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro ...o ŝi ploras. - ...m  Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. - La reĝido, .vidis, ke el ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru al li, de ...e ... ĉi venas. Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron. La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, ...on oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondu...s ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, ...e li edziĝis je ŝi. - La artikolo „la” estas uzata tiam, ...m ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama ...el en la aliaj lingvoj. La personoj, ...uj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, ...uj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa. - Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, ...an prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion „je”. - .okupas sin je meĥaniko, estas meĥani...sto, kaj .okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto. - Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. - La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. - ... ĉi malfreŝa pano estas malmola, ...el ŝtono. - Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en .li estis nas...ta. - Ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon. - La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon. - Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.

- Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj ...

- Ĉiuj loĝantoj de regno estas regnanoj. - ... ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego. - Skatolo, en .oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur .oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. - Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris.


6.4. Aldonaj vortetoj uzataj kun ĉi ... vortoj

La vorteto ĉi alproksimigas la vorton, al kiu ĝi estas kunligita: Tiu malproksima libro, kiun ni legis. Ĉi tiu libro sur la tablo antaŭ ni. Ĝi estas uzata kaj antaŭ 'tiu' kaj post 'ĝi': ĉi tiu = tiu ĉi. Teorie ĝi povas esti metata apud ĉiujn vortojn komenciĝantaj per 'ti...', ekzemple ĉi tie, ĉi tiam, ĉi tiel, ĉi tial, ktp. Ĝxi estas ofte aldonata ankaŭ al vortoj komenciĝantaj per 'ĉi...'. Ĉi ĉio okazis hieraŭ. Ĝi estas aldonata ankaŭ al substantivoj. En tiu okazo ĝi donas la signifon de 'ĉi tiu' al la tuta esprimo: ĉi-libro estas bela = ĉi tiu libro estas bela. En tiu okazo la streketo estas bezonata.

Ajn estas vorteto aldonebla post vortoj komenciĝantaj per 'ki...', 'ĉi...' kaj tiel plu kaj donas sencon nedifinitan: kiu ajn = vere iu ajn, iu ajn = iu vere ne difinita. Iu ajn rajtas havi identigan dokumenton. Mi donacos ĉi tiun libro al kiu ajn petos ĝin.