Ĉapitro 9-a

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


ANKORAŬ PRI -IG- KAJ -IĜ-

9.1. Ĝenerale

La vorteto ['morfemo' diras lingvistoj] -IG- kaj ŝia fratino [kiel dirus arabaj gramatikistoj] -IĜ- estas tre gravaj en Esperanto. Ni jam renkontis ilin en la ekzercoj de la 3-a ĉapitro. Nun ni pritraktu ilin sisteme.

Antaŭ ol antaŭeniri necesas memori pri tio, ke la radikoj en Esperanto havas signifon adjektivan [eksemple: bon-a, bel-a, grand-a, ktp.], substantivan [hom-o, tabl-o, ŝton-o, ktp.] aŭ verban[mang-i, ir-i, leg-i, ktp.]. ,hr> 1 - adjektivo + -ig-



-ig- kaŭzas ŝanĝon de la stato de aĵo laŭ la adjektivo

klariga ekzemplo

1. La muro estis blanka.
2. Mi ruĝ-igas ĝin. = mi farbas la muron per ruĝa farbo.
3. Fine la muro estas ruĝa, do 'Mi ruĝigi la muron.'
.


aliaj ekzemploj:


blankigi [la masonisto igis la vandon de la kuirejo blanka]
(mal)plenigi [la benzinisto plenigis la tankon de mia aŭtomobilo per benzino]
(mal)bonigi plibonigi [la kuracilo bonigis mian sanon]
(mal)longigi [la nova leĝo longigis niajn feriajn tagojn]
(mal)rapidigi [la patrino rapidigis la infanojn]
(mal)purigi [la balaisto purigis la straton]
(mal)sekigi [la suno sekigis la teron post la pluvo]
(mal)sanigi [la manĝo de hieraŭ malsanigis min]
lacigi [troa laboro lacigas min]
kontentigi [la donacoj ricevitaj kontentigis min]
klarigi [la instruisto klarigis la malfacilan regulon]
(mal)liberigi


2 = adjektivo + -iĝ-



-iĝ- montras, ke la subjekto mem ŝanĝis sian staton laŭ la adjektivo

klariga ekzemplo

1. La vizaĝo de la knabino estis pala.
2. Mi faras al ŝi am-proponon. = mi demandas ŝin, ĉu ŝi volas edziniĝi al mi.
3. Post mia propono ŝia vizaĝo estis ruĝa, ĝi ruĝiĝis.


aliaj ekzemploj:


blankiĝi
(mal)pleniĝi
(mal)boniĝi, pliboniĝi
(mal)longiĝi
(mal)rapidiĝi
(mal)puriĝi
(mal)sekiĝi
(mal)saniĝi
laciĝi
kontentiĝi
klariĝi
(mal)liberiĝi
,hr> 3 = substantivo + -ig-



-ig- kaŭzas ŝanĝon de la stato de homo aŭ aĵo laŭ la substantivo

klariga ekzemplo

1. Mia filo ne estas edzo.
2. Mi konvinkas lin trovi edzinon = mi edzigas lin.
3. Fine li estas edzo, do 'Mi edzigis lin.'
.


aliaj ekzemploj:


Substantivoj kun -ig-

glacio glaciigi la malvarmo glaciigis la akvon
edzino edzinigi mi edzinigis mian solan filinon
lumo lumigi bonvolu lumigi la lampon, ĉar estaas tro mallume
flamo flamigi [bonvolu flamigi la fajron, ĉar estas malvarme]
dormo dormigi [mi ne sukcesas dormigi la infanon]
nulo nuligi [mi devis nuligi la kunvenon pro manko de ebleco partopreni]

en sen sub for (mal)pli anstataŭ



4 = substantivo + -iĝ-



-iĝ- montras, ke la subjekto mem ŝanĝis sian staton laŭ la substantivo

klariga ekzemplo

1. La vizaĝo de la knabino estis pala.
2. Mi faras al ŝi am-proponon. = mi demandas ŝin, ĉu ŝi volas edziniĝi al mi.
3. Post mia propono ŝia vizaĝo ruĝiĝis.


aliaj ekzemploj:


aliaj ekzemploj:


Substantivoj kun -ig-

glacio glaciigi la malvarmo glaciigis la akvon
edzino edzinigi mi edzinigis mian solan filinon
lumo lumigi bonvolu lumigi la lampon, ĉar estaas tro mallume
flamo flamigi [bonvolu flamigi la fajron, ĉar estas malvarme]
dormo dormigi [mi ne sukcesas dormigi la infanon]
nulo nuligi [mi devis nuligi la kunvenon pro manko de ebleco partopreni]