Ĉapitro 1-a: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 12: Linio 12:
 
'''1.  Bazaj principoj de la lingvo Esperanto'''
 
'''1.  Bazaj principoj de la lingvo Esperanto'''
  
'''1.1.''' Esperanto estas lingvo tre facila kaj sen esceptoj . Nur malsaĝuloj enkondukus esceptojn en internacian lingvon. Tiaj bedaŭrinde ekzistas ankaŭ inter esperantistoj, sed vi ne estu inter tiuj. Legu la ĉapitron (verkotan)pri Esceptoj en Esperanto kaj kiel eviti ilin.
+
'''1.1.''' Esperanto estas lingvo tre facila kaj sen esceptoj . Nur malsaĝuloj enkondukus esceptojn en internacian lingvon. Tiaj bedaŭrinde ekzistas ankaŭ inter esperantistoj, sed vi ne estu inter tiuj. Legu la [[ĉapitron 8-an]] pri esceptoj en Esperanto kaj kiel eviti ilin.
  
 
'''1.2.''' Esperanto ne estas lingvo eŭropa. Bonvolu forgesi la francan, la germanan, la anglan, ktp. se vi parolas ilin. Se vi parolas la suoman, la hungaran aŭ la turkan, vi jam havas avantaĝon pri la uzo de Esperanto.
 
'''1.2.''' Esperanto ne estas lingvo eŭropa. Bonvolu forgesi la francan, la germanan, la anglan, ktp. se vi parolas ilin. Se vi parolas la suoman, la hungaran aŭ la turkan, vi jam havas avantaĝon pri la uzo de Esperanto.

Kiel registrite je 03:17, 8 Nov. 2017



Ĉapitro 1-a:

En la komenco Dio kreis la radikon kaj la finaĵon


1. Bazaj principoj de la lingvo Esperanto

1.1. Esperanto estas lingvo tre facila kaj sen esceptoj . Nur malsaĝuloj enkondukus esceptojn en internacian lingvon. Tiaj bedaŭrinde ekzistas ankaŭ inter esperantistoj, sed vi ne estu inter tiuj. Legu la ĉapitron 8-an pri esceptoj en Esperanto kaj kiel eviti ilin.

1.2. Esperanto ne estas lingvo eŭropa. Bonvolu forgesi la francan, la germanan, la anglan, ktp. se vi parolas ilin. Se vi parolas la suoman, la hungaran aŭ la turkan, vi jam havas avantaĝon pri la uzo de Esperanto.

1.3. Esperanto estas nur kunmetado de vortelementoj (kaj reguloj por la kunmetado)

Legu atente kelkajn fojojn kaj meditu pri tio, kion skribis Zamenhof mem (1):

“Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj. Se vi prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k. t. p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj.

Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona),—li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo.

Tiel ekzemple la devenon de la vorto "fratino", kiu en efektiveco konsistas el tri vortoj: frat (frato), in (virino), o (kio estas, ekzistas) (—kio estas frato-virino = fratino),—la lernolibro klarigas en la sekvanta maniero: frato = frat; sed ĉar ĉiu substantivo en la nominativo finiĝas per "o"—sekve frat'o; por la formado de la sekso virina de tiu sama ideo, oni enmetas la vorteton "in"; sekve fratino—frat'in'o; kaj la signetoj estas skribataj tial, ĉar la gramatiko postulas ilian metadon inter la apartaj konsistaj partoj de la vortoj.

En tia maniero la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton; li eĉ ne suspektas, ke tio, kion li nomas finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare, ke ĉiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel gramatika parteto. Kaj tamen la rezultato de tiu ĉi konstruo de la lingvo estas tia, ke ĉion, kion vi skribos en la lingvo internacia, tuj kaj kun plena precizeco (per ŝlosilo aŭ eĉ sen ĝi) komprenos ĉiu, kiu ne sole ne ellernis antaŭe la gramatikon de la lingvo, sed eĉ neniam aŭdis pri ĝia ekzistado.”

(1) Zamenhof, Unua libro de la lingvo Esperanto en Fundamenta Krestomatio, 12-a eldono, paĝo 248


Ekzerco 1.1