Ĉapitro 1-a: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 209: Linio 209:
 
<hr>
 
<hr>
 
<br>
 
<br>
'''''[[Aldona parto por anglalingvanoj 1]]''''
+
'''''[[Aldona parto por anglalingvanoj 1]]'''''

Kiel registrite je 21:37, 18 Jul. 2018



Ĉapitro 1-a:

En la komenco Dio kreis la radikon kaj la finaĵon



1. Bazaj principoj de la lingvo Esperanto

1.1. Esperanto estas lingvo tre facila kaj sen esceptoj. Nur malsaĝuloj enkondukus esceptojn en internacian lingvon. Tiaj bedaŭrinde ekzistas ankaŭ inter esperantistoj, sed vi ne estu inter tiuj.

Legu en la ĉapitro 8-a pri esceptoj en Esperanto kaj pri la maniero eviti ilin.

1.2. Esperanto ne estas lingvo eŭropa. Bonvolu forgesi la francan, la germanan, la anglan, ktp. se vi parolas ilin. Se vi parolas la suoman, la hungaran aŭ la turkan, vi jam havas avantaĝon pri la uzo de Esperanto.
Esperanto funkcias tute malsame ol la angla, ĉar ĉiu vorto en Esperanto havas finaĵon, kiu montras ĝian rolon en la frazo: love en Esperanto povas esti amo, amon, amas, amu, ama, ame, ktp. Anglalingvanoj devas lerni tion.

Aparta subĉapitreto por anglalingvanoj estos en ĉiu posta ĉapitro.

1.3. Esperanto estas nur kunmetado de vortelementoj (kaj reguloj por la kunmetado)

Legu atente kelkajn fojojn kaj meditu pri tio, kion skribis Zamenhof mem (1):

“Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj. Se vi prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k. t. p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj.

Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona),—li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo.

Tiel ekzemple la devenon de la vorto "fratino", kiu en efektiveco konsistas el tri vortoj: frat (frato), in (virino), o (kio estas, ekzistas) (—kio estas frato-virino = fratino),—la lernolibro klarigas en la sekvanta maniero: frato = frat; sed ĉar ĉiu substantivo en la nominativo finiĝas per "o"—sekve frat'o; por la formado de la sekso virina de tiu sama ideo, oni enmetas la vorteton "in"; sekve fratino—frat'in'o; kaj la signetoj estas skribataj tial, ĉar la gramatiko postulas ilian metadon inter la apartaj konsistaj partoj de la vortoj.

En tia maniero la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton; li eĉ ne suspektas, ke tio, kion li nomas finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare, ke ĉiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel gramatika parteto. Kaj tamen la rezultato de tiu ĉi konstruo de la lingvo estas tia, ke ĉion, kion vi skribos en la lingvo internacia, tuj kaj kun plena precizeco (per ŝlosilo aŭ eĉ sen ĝi) komprenos ĉiu, kiu ne sole ne ellernis antaŭe la gramatikon de la lingvo, sed eĉ neniam aŭdis pri ĝia ekzistado.”

(1) Zamenhof, Unua libro de la lingvo Esperanto en Fundamenta Krestomatio, 12-a eldono, paĝo 248


Ekzerco 1.1

Ekzerco 1.2




1.4. Kiel funkcias frazo en Esperanto

En Esperanto ĉiuj frazoj konsistas el tri partoj bone distingitaj:

A - subjekto, ĝenerale aganto
B - verbo, ago aŭ stato
C - ĉio cetera (komplementoj, kondiĉoj de la agadoj, manieroj, tempo, ktp.)

Tio estas la baza principo, kiun oni bone skulptu en sian menson.

La parto A estas rekonata per tio, ke la koncernata vorto ne havas apartan finaĵon.

Marko manĝas la pomon.
Jozefo skribas leteron.
Vladivostok estas rusa urbo.
Mi amas vin.
Neniu venis.

Kiel vi vidas, temas ĉiam pri simplaj vortoj sen aldonaj elementoj [Marko, Jozefo, Vladivostok, mi, neniu], tute aparte sen la -n.

La parto B estas rekonebla pro tio ke la koncerna vorto havas unu el la verbaj finaĵoj:

Marko manĝAS la pomon.
Marko manĝIS la pomon.
Marko manĝOS la pomon.
Same pri -US kaj -I kaj la aliaj verbaj finaĵoj.

Tio estas ankoraŭ pli facila.

La parto C DEVAS HAVI ION, POR ESTI LIGATA AL LA VERBO:

Marko manĝas pomoN.
Marko manĝas vesperE.
Marko manĝas EN sia ĉambro.
Marko manĝas PER forko
.

N, E, EN, PER estas la ligiloj. Sen tiuj ligiloj oni ne produktas kompreneblajn frazojn en Esperanto. Kion signifus la frazoj:

Marko manĝas pomo.
Marko manĝas vespero.
Marko manĝas sia ĉambro.
Marko manĝas forko.


Ekzerco 1.3




1.5. La signifo de la radiko en Esperanto

Bonvolu legi la liniojn de la Universala Vortaro, kiujn ni elprenis el la litero A:

- abat'
abbé | abbot | Abt | аббатъ | opat.
- abel'
 abeille | bee | Biene | пчела | pszczoła.
- abon'
 abonner | subscribe | abonniren | подписываться | prenumerować.
- aĉet'
 acheter | buy | kaufen | покупать | kupować.
- sub'aĉet'
 corrompre | corrupt | bestechen | подкупать | przekupyvać.
- acid'
 aigre | sour | sauer | кислый | kwaśny.
- admir'
 admirer | admire | bewundern | дивиться | podziwiać.
- admon'
 exhorter | exhort | ermahnen | увѣщевать | upominać.
- ador'
 adorer | adore | anbeten | обожать | uwielbiać.
- afabl'
 affable | affable | freundlich | ласковый | uprzejmy.
- mal'afabl'
 grogneur | surly | mürrisch | угрюмый | mrukliwy.
- agrabl'
 agreable | agreeable | angenehm | пріятный | przyjemny.
- akr' 
aigu | sharp | scharf | острый | ostry.
- alt'
 haut | high | hoch | высокій | wysoki.
- antikv'
 antique | antique | alt, altethümlich | древній | starożytny.
- apart'
 qui est à part, separé | separate | besonder, abgesondert | особый | osobny.
- aparten'
 appartenir | belong | gehören | принадлежать | należeć.


Bonvolu unue rimarki, ke la Universala Vortaro ne prezentas vortojn sed nur radikojn.

Kial? Ĉar la radikoj estas pli gravaj ol la vortoj en Esperanto. Se vi konas la radikojn kaj ties signifon, vi povas facile krei amason da vortoj. SED ATENTU, ne sufiĉas koni la radikon, vi devas koni ankaŭ ĝian signifon.
Alivorte la radiko mem havas signifon ankaŭ antaŭ ol oni aldonas finaĵon.

Tiuj signifoj estas de kvar specoj:

  • Substantivoj/nomoj, alivorte aĵoj aŭ aferoj, finaĵo O.
  • Adjektivoj/kvalit-vortoj, alivorte kvalitoj. Ankaŭ la adverboj povas esti konsiderataj en ĉi tiu grupo. Finaĵoj A aŭ E.
  • Verboj/ago-vortoj aŭ stato-vortoj, finaĵo I.
  • Sen aparta signifo (prepozicioj kaj similaj vortetoj), pri kiuj ni parolos aparte.

Ni vidu kion signifas la ĉi-supraj radikoj (eĉ se vi ne konas unu el la kvin lingvoj):

- abat'  abatO
- abel' abelO
- abon' abonI
- aĉet' aĉetI
- sub'aĉet'  subaĉetI
- acid' acidA
- admir' admirI
- admon' admonI
- ador' adorI
- afabl' afablA
- mal'afabl' mal'afablA
- agrabl' agrablA
- akr' akrA
- alt' altA
- antikv' antikvA
- apart' apartA
- aparten' apartenI

Nuntempaj vortaroj uzas aldoni la finaĵon de la baza signifo de la radiko. Ekzemple PIV havas: *abat/o  Estro de abatejo. La steleto signifas, ke temas pri Fundamenta vorto kaj la fina /o, ke la baza signifo de la radiko abat’ estas substantivo, kaj poste sekvas tiu signifo: Estro de abatejo.


KONSILO: KIAM VI LERNAS RADIKON, ĈIAM LERNU ANKAŬ ĜIAN BAZAN SIGNIFON.



KIAL TIO ESTAS GRAVA?
Ĝi estas grava por la postaj transformoj de la radikoj mem.

Se la baza radiko estas substantiva, ekzemple martel’=martelo, bicikl’=biciklo la verboj martel;i aŭ bicikl'i signifas ‘fari tion, kion oni kutime faras per tiu aĵo aŭ afero’, tio estas martel'i = bati per martelo, bicikl'i = iri per biciklo. La adjektivoj martel'a kaj bicikl'a signifas “rilataj al la martelo kaj al la biciklo”.

Ekzemploj: - mia martelo estas fortika./mia biciklo estas malpeza. - mi martelas la najlon en la muron./mi biciklas al mia laborejo. - la martela bato estas ĝena./la bicikla sidilo estas malkomforta.

Se la baza radiko estas adjektiva, ekzemple bel’=bela, agrabl’=agrabla, la verboj bel'i kaj agrabl'i signifas bel'i=esti bela, agrabl'i=esti afrabla. La substantivoj bel'o kaj agrabl'o indikas la belecon kaj la agrablecon.

Ekzemploj:

- Ĉi tiu knabino estas bela./Tiu ĝardeno estas agrabla.
- Ĉi tiu knabino belas./Tiu ĝardeno agrablas.
- La belo de ĉi tiu knabino estas granda./La agrablo de promenado estas multa.

Se la baza radiko estas verba, la adjektivo signifas “kun la kvalito de la baza radiko”,

Ekzemploj:

parol'a = relativa al parolado (parola ekzameno)
skrib'a = relativa al skribado (skriba ekzameno)
ferm' = relativa al fermado (ferma ceremonio / NE fermita)
mal'ferm'a = relativa la malfermado (Malferma sesio de la kongreso / NE malfermita)
manĝ'a = relativa al manĝado
ktp


Ekzerco 1.4



Aldona parto por anglalingvanoj 1