Ĉapitro 1-a: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 267: Linio 267:
 
ktp.
 
ktp.
  
sed oni ne rajtas movi la pecojn interne de la subfrazoj. Oni ne rajtas diri [ de nun la signo * montras erarajn kaj neeblajn dirojn:
+
sed oni ne rajtas movi la pecojn interne de la subfrazoj. Oni ne rajtas diri '''''[de nun la signo # montras erarajn kaj neeblajn dirojn]''''':
  
*''Homo forta la'' aŭ *''malgrandan hundon la''.  
+
#''Homo forta la'' aŭ #''malgrandan hundon la''.  
  
 
En Esperanto la pozicio de la artikolo ''la'' estas ĉiam antaŭ la vorto(j) al kiu(j) ĝi rilatas.  
 
En Esperanto la pozicio de la artikolo ''la'' estas ĉiam antaŭ la vorto(j) al kiu(j) ĝi rilatas.  

Kiel registrite je 20:18, 19 Aŭg. 2021



Ĉapitro 1-a:

EN LA BAZO DE ESPERANTO ESTAS LA RADIKO/AŬ BAZA VORTO KAJ LA FINAĴO/AŬ FUNKCIA VORTO



1. Bazaj principoj de la lingvo Esperanto

1.1. Esperanto estas lingvo tre facila kaj sen esceptoj. Nur malsaĝuloj enkondukus esceptojn en internacian lingvon. Tiaj bedaŭrinde ekzistas ankaŭ inter esperantistoj, sed vi ne estu inter tiuj.

Legu en la ĉapitro 8-a pri esceptoj en Esperanto kaj pri la maniero eviti ilin.

1.2. Esperanto ne estas lingvo eŭropa. vidu la enkondukon por azianoj en la fino de la ĝenerala Enkonduko. Ne tro apogu vin sur via kono de la franca, angla kaj germana, se vi parolas ilin. Se vi parolas la suoman, la hungaran aŭ la turkan, vi jam havas avantaĝon pri la uzo de Esperanto.
Esperanto funkcias tute malsame ol la angla, ĉar ĉiu vorto en Esperanto havas finaĵon, kiu montras ĝian rolon en la frazo: love en Esperanto povas esti amo, amon, amas, amu, ama, ame, ktp. Anglalingvanoj devas lerni tion.

Aparta subĉapitreto por anglalingvanoj estos en ĉiu ĉapitro.
Aparta subĉapitreto por azianoj estos en ĉiu ĉapitro.

1.3. Esperanto estas nur kunmetado de vortoj (kaj reguloj por la kunmetado)

Legu atente kelkajn fojojn kaj meditu pri tio, kion skribis Zamenhof mem (1):

“Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj. Se vi prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k. t. p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj.

Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona),—li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo.

Tiel ekzemple la devenon de la vorto "fratino", kiu en efektiveco konsistas el tri vortoj: frat (frato), in (virino), o (kio estas, ekzistas) (—kio estas frato-virino = fratino),—la lernolibro klarigas en la sekvanta maniero: frato = frat; sed ĉar ĉiu substantivo en la nominativo finiĝas per "o"—sekve frat'o; por la formado de la sekso virina de tiu sama ideo, oni enmetas la vorteton "in"; sekve fratino—frat'in'o; kaj la signetoj estas skribataj tial, ĉar la gramatiko postulas ilian metadon inter la apartaj konsistaj partoj de la vortoj.

En tia maniero la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton; li eĉ ne suspektas, ke tio, kion li nomas finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare, ke ĉiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel gramatika parteto. Kaj tamen la rezultato de tiu ĉi konstruo de la lingvo estas tia, ke ĉion, kion vi skribos en la lingvo internacia, tuj kaj kun plena precizeco (per ŝlosilo aŭ eĉ sen ĝi) komprenos ĉiu, kiu ne sole ne ellernis antaŭe la gramatikon de la lingvo, sed eĉ neniam aŭdis pri ĝia ekzistado.”

(1) Zamenhof, Unua libro de la lingvo Esperanto en Fundamenta Krestomatio, 12-a eldono, paĝo 248


Ekzerco 1.1

Ekzerco 1.2



1.3.1. Kiel funkcias vortoj en Esperanto

En Esperanto ĉiu vorto, krom grupoj de funkciaj vortoj, konsistas el du partoj;

A Baza vorto, tradicie nomata radiko , ekzemple hom, amik, tabl, manĝ

B Funkcia vorto, tradicie nomata finaĵo , ekzemple o, a, as/is/os/i, e, j, n.

Por havi kompletan uzeblan vorton en Esperanto vi devas havi vorton konsistantan el la du partoj: amik-o, hom-a, ir-as.

hom manĝ pom Ne estas frazo en Esperanto. Vi devas diri homo manĝas pomonhomoj manĝis pomon.

La parto A donas la ĝeneralan signifon kaj la parto B montras la funkcion de la vorto en la frazo. Esperanto funkcias tiel.

C Vortoj, kiuj ne bezonas finaĵojn estas fermita nombro, alivorte limigita nombro antaŭfiksita [la lig-vortoj: per, kun, sen,...; la kunligaj vortoj: kaj, aŭ, ...;la pronomoj: mi, vi, li, ...; la numeroj: unu, du, tri, ....; la tabelvortoj, kiu, kiom, ties,... kaj fremdaj nomoj ne en Esperanto] Ni vidos ilin ĉiujn en la postaj lecionoj.



Apartaj partoj de la lingvo, kiuj en sia interno funkcias malsame



Ekzerco 1.2.1



1.4. Kiel funkcias frazo en Esperanto

En Esperanto ĉiuj frazoj konsistas el tri partoj bone distingitaj:

A - subjekto, ĝenerale aganto
B - verbo, ago aŭ stato
C - ĉio cetera (priskiboj aŭ kondiĉoj de la agadoj, manieroj, tempo, ktp.)

Tio estas la baza principo, kiun oni bone skulptu en sian menson.

Vi facile komprenos, kio estas la parto A, ĉar la vorto ne havas apartan finaĵon [preter la normala finaĵo -o de la nomoj/substantivo].

Marko manĝas la pomon.
Jozefo skribas leteron.
Vladivostok estas rusa urbo.
Mi amas vin.
Neniu venis.

Kiel vi vidas, temas ĉiam pri simplaj vortoj sen aldonaj elementoj [Marko, Jozefo, Vladivostok, mi, neniu], tute aparte sen la -n.

'Vi facile komprenos, kio estas la parto B, ĉar la vorto havas unu el la verbaj finaĵoj:

Marko manĝAS la pomon.
Marko manĝIS la pomon.
Marko manĝOS la pomon.
Same pri -US kaj -I kaj la aliaj verbaj finaĵoj.

Tio estas ankoraŭ pli facila.

La parto C DEVAS HAVI ION, POR ESTI LIGATA AL LA VERBO:

Marko manĝas pomoN.
Marko manĝas vesperE.
Marko manĝas EN sia ĉambro.
Marko manĝas PER forko
.

N, E, EN, PER estas la ligiloj aŭ lig-vortoj. Sen tiuj ligiloj oni ne produktas kompreneblajn frazojn en Esperanto. Kion signifus la frazoj:

Marko manĝas pomo.
Marko manĝas vespero.
Marko manĝas sia ĉambro.
Marko manĝas forko.


Ekzerco 1.3




1.5. La signifo de la radiko/baza vorto en Esperanto

Bonvolu legi la liniojn de la Universala Vortaro, kiujn ni elprenis el la litero A:

- abat'
abbé | abbot | Abt | аббатъ | opat.
- abel'
 abeille | bee | Biene | пчела | pszczoła.
- abon'
 abonner | subscribe | abonniren | подписываться | prenumerować.
- aĉet'
 acheter | buy | kaufen | покупать | kupować.
- sub'aĉet'
 corrompre | corrupt | bestechen | подкупать | przekupyvać.
- acid'
 aigre | sour | sauer | кислый | kwaśny.
- admir'
 admirer | admire | bewundern | дивиться | podziwiać.
- admon'
 exhorter | exhort | ermahnen | увѣщевать | upominać.
- ador'
 adorer | adore | anbeten | обожать | uwielbiać.
- afabl'
 affable | affable | freundlich | ласковый | uprzejmy.
- mal'afabl'
 grogneur | surly | mürrisch | угрюмый | mrukliwy.
- agrabl'
 agreable | agreeable | angenehm | пріятный | przyjemny.
- akr' 
aigu | sharp | scharf | острый | ostry.
- alt'
 haut | high | hoch | высокій | wysoki.
- antikv'
 antique | antique | alt, altethümlich | древній | starożytny.
- apart'
 qui est à part, separé | separate | besonder, abgesondert | особый | osobny.
- aparten'
 appartenir | belong | gehören | принадлежать | należeć.


Bonvolu unue rimarki, ke la Universala Vortaro ne prezentas kompletajn vortojn sed nur radikojn/bazajn vortojn.

Kial? Ĉar la radikoj/bazaj vortoj estas pli gravaj ol la kompletaj vortoj en Esperanto. Se vi konas la radikojn/bazajn vortojn kaj ties signifon, vi povas facile krei amason da vortoj. SED ATENTU, ne sufiĉas koni la radikon/bazan vorton, vi devas koni ankaŭ ĝian signifon.
Alivorte la radiko/baza vorto mem havas signifon ankaŭ antaŭ ol oni aldonas finaĵon/rolo-vorton.

Tiuj signifoj estas de kvar specoj:

  • Substantivoj/nomoj, alivorte aĵoj aŭ aferoj, finaĵo O.
  • Adjektivoj/kvalit-vortoj, alivorte kvalitoj. Ankaŭ la adverboj povas esti konsiderataj en ĉi tiu grupo. Finaĵoj A aŭ E.
  • Verboj/ago-vortoj aŭ stato-vortoj, finaĵo I.
  • Sen aparta karaktero (ligiloj kaj similaj vortetoj), pri kiuj ni parolos aparte.

Ni vidu kion signifas la ĉi-supraj radikoj/bazaj vortoj (eĉ se vi ne konas unu el la kvin lingvoj):

- abat'  abatO
- abel' abelO
- abon' abonI
- aĉet' aĉetI
- sub'aĉet'  subaĉetI
- acid' acidA
- admir' admirI
- admon' admonI
- ador' adorI
- afabl' afablA
- mal'afabl' mal'afablA
- agrabl' agrablA
- akr' akrA
- alt' altA
- antikv' antikvA
- apart' apartA
- aparten' apartenI

Nuntempaj vortaroj uzas aldoni la rolo-vorton laŭ la kerna signifo de la baza vorto. Ekzemple PIV havas: *abat/o  Estro de abatejo. La steleto signifas, ke temas pri Fundamenta vorto kaj la fina /o, ke la baza signifo de la radiko/baza vorto abat’ estas nomo, kaj poste sekvas tiu signifo: Estro de abatejo.


KONSILO: KIAM VI LERNAS RADIKON/BAZAN VORTON, ĈIAM LERNU ANKAŬ ĜIAN KERNAN SIGNIFON.



KIAL TIO ESTAS GRAVA?
Ĝi estas grava por la postaj transformoj de la bazaj vortoj mem.

Se la baza vorto estas noma, ekzemple martel’=martelo, bicikl’=biciklo la agovortoj martel;i aŭ bicikl'i signifas ‘fari tion, kion oni kutime faras per tiu aĵo aŭ afero’, tio estas martel'i = bati per martelo, bicikl'i = iri per biciklo. La kvalitvortoj martel'a kaj bicikl'a signifas “rilataj al la martelo kaj al la biciklo”.

Ekzemploj: - mia martelo estas fortika./mia biciklo estas malpeza. - mi martelas la najlon en la muron./mi biciklas al mia laborejo. - la martela bato estas ĝena./la bicikla sidilo estas malkomforta.

Se la baza vorto estas kvalit-vorta, ekzemple bel’=bela, agrabl’=agrabla, la stato-vortoj bel'i kaj agrabl'i signifas bel'i=esti bela, agrabl'i=esti agrabla. La nomoj bel'o kaj agrabl'o indikas la belecon kaj la agrablecon.

Ekzemploj:

- Ĉi tiu knabino estas bela./Tiu ĝardeno estas agrabla.
- Ĉi tiu knabino belas./Tiu ĝardeno agrablas.
- La belo de ĉi tiu knabino estas granda./La agrablo de promenado estas multa.

Se la baza vorto estas aga-stata, la kvalitvorto signifas “kun la kvalito de la baza vorto”,

Ekzemploj:

parol'a = rilata al parolado (parola ekzameno)
skrib'a = rilata al skribado (skriba ekzameno)
ferm' = rilata al fermado (ferma ceremonio = ceremonio de fermado / NE ceremonio fermita = ceremonio nur por kelkaj homoj kaj fermita por aliaj)
mal'ferm'a = rilata la malfermado (Malferma sesio de la kongreso = sesio por malfermi la kongreson / NE ceremonio malfermita = ceremonio malfermita al ĉiuj = publika)
manĝ'a = rilata al manĝado
ktp.



Jen resuma tabelo pri radikoj kun ĉiuj finaĵoj. Bonvolu atente legi ĝin.





Ekzerco 1.4



1.6. Ĉu la vort-ordo en la frazo en Esperanto estas libera?

JES, sed....kun komuna prudento.

La strukturo de Esperanto estas tia, ke ĝi ne havas la tre rigide fiksitan vort-ordon de lingvoj sen finaĵoj, kiel la angla aŭ la ĉina.

La frazoj:

homo mordis hundon.
hundon mordis homo.
mordis homo hundon.
mordis hundon homo.
homo hundon mordis.

havas ĉiuj la saman signifon eventuale kun nuancoj nur pro la reliefa pozicio de la unua vorto, sed eĉ ne estas klare ĉu ĉiuj kaptas tiujn nuancojn sammaniere. Sed ni nun kreu iom pli malsimplan frazon:

{la forta homo} {kruele mordis} {la malgrandan hundon'}'.

Ni tuj konstatos, ke oni rajtas libere movi la pecojn de la frazo:

{la malgrandan hundon} {kruele mordis} {la forta homo}
{kruele mordis} {la malgrandan hundon} {la forta homo}
ktp.

sed oni ne rajtas movi la pecojn interne de la subfrazoj. Oni ne rajtas diri [de nun la signo # montras erarajn kaj neeblajn dirojn]:

  1. Homo forta la aŭ #malgrandan hundon la.

En Esperanto la pozicio de la artikolo la estas ĉiam antaŭ la vorto(j) al kiu(j) ĝi rilatas. En poemoj kaj kantoj oni povas trovi malofte vortordojn de ĉi tiu speco "harmonia la familio", sed ili estas vere maloftaj kaj pravigitaj per bezono pri akcentoj en difinitaj pozicioj aŭ pri rimaranĝoj.

{kruele mordis} povas iĝi {mordis kruele}. Kvankam oni metas adverbojn antaŭ la verbojn, al kiuj ili rilatas, oni povas trovi ankaŭ la inversan ordon.


Aldona parto por anglalingvanoj 1
Aldona parto por azianoj 1



iru al la ĉapitro 2-a
reiru al la enkonduko