Ĉapitro 12-a

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi



12.1 PRI GRANDAJ KAJ MALGRANDAJ LITEROJ


Ĉi tiu teksto estis adaptita el la verko Plena Manlibro de Esperanta Gramatio de Bertilo Wennergren sed kun multaj ŝanĝoj por ke la rekomendoj estu pli multe favoraj al komencaj malgrandaj literoj. Angalingvanoj, devas aparte atenti, ĉar en la angla oni uzas multe pli da komencaj grandaj literoj ol en latinidaj lingvoj, ekzemple pri la monatoj, la tagoj de la semajno, la nomo de landanoj kaj de lingvoj: Nederlandano, Nederlanda, ktp. 1.1. Literoj Esperanto uzas varianton de la latina alfabeto. Tiu varianto enhavas 28 literojn. Ĉiu litero ekzistas en du formoj: granda litero kaj malgranda litero:

Grandaj literoj: A, B, C, Ĉ, D, E, F, G, Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Malgrandaj literoj: a, b, c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z

Nomoj: a bo co ĉo do e fo go ĝo ho ĥo i jo ĵo ko lo mo no o po ro so ŝo to u ŭo vo zo

La ĉi-antaŭan vicordon de la literoj oni uzas por ordigi vortojn en vortaroj, nomojn en listoj de partoprenantoj, kaj en multaj similaj okazoj.

Grandaj literoj kaj malgrandaj literoj

Ordinare oni uzas la malgrandliterajn formojn. Grandajn literojn oni uzas kiel unuan literon de ĉefa frazo, kaj kiel unuan literon de propra nomo, kaj en iuj mallongigoj.

ONI IAFOJE SKRIBAS NUR PER GRANDAJ LITEROJ, EKZEMPLE EN TITOLOJ AŬ POR EMFAZI.

foje oni vidas tekstojn, kiuj uzas nur malgrandaj literojn. tio povas esti ekz. stila efekto. kelkaj eĉ eksperimente uzas nur malgrandajn literojn en ĉiaj tekstoj.

Iafoje grandaj literoj estas uzataj por montri respekton, ekz. en la vorto Dio. La pronomon Vi Zamenhof ofte skribis kun komenca granda litero (ekz. en leteroj), sed tio estas nun malofta.

Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de grandaj literoj kaj malgrandaj literoj.

Noto: Kiam oni parolas pri tio, ĉu litero havas sian malgrandan aŭ sian grandan formon, oni iafoje uzas la vortojn uskleco kaj usklo (= el minusklo aŭ majusklo). Tiu uzo laŭ mi estas evitinda.

Supersignoj

Ses literoj estas unikaj por Esperanto: Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ kaj Ŭ. Ili havas supersignojn. La supersigno ^ nomiĝas cirkumflekso aŭ ĉapelo. La supersigno super U nomiĝas hoketo.

Alternativoj al la Esperantaj supersignoj

Por tiaj okazoj, en kiuj ne eblas uzi la ĝustajn supersignojn, la Fundamento difinis alternativan anstataŭan skribmanieron. En tiu skribo oni uzas postmetitan H anstataŭ la cirkumfleksoj, kaj oni tute forlasas la hoketon super Ŭ: ch, gh, hh, jh, sh, u.

Ekzemple: Chiu brancho estis kvazau vasta florricha herbejo au plej charma ghardeno. = Ĉiu branĉo estis kvazaŭ vasta florriĉa herbejo aŭ plej ĉarma ĝardeno.

En komputila tekstolaboro, en retpoŝto, k.s., multaj uzas postmetitan ikson, X, anstataŭ cirkumflekso kaj hoketo: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ. Ekzemple: Ĉiu branĉo estis kvazaŭ vasta florriĉa herbejo aŭ plej ĉarma ĝardeno.

Iafoje oni uzas aliajn supersignojn laŭ la ebloj, ekz. ´ (dekstrakorna supersigno, akuta supersigno), kaj ` (maldekstrakorna supersigno, malakuta supersigno). Kiam oni skribas Esperanton per brajla skribo (skribo por blinduloj), oni uzas specialajn brajlajn kodaĵojn por la supersignaj Esperantaj literoj. Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la normalajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta H-skribo (klarigita ĉi-antaŭe) ne estas oportuna, oni povas anstataŭigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aŭ signokombinoj.

Grandaj kaj malgrandaj literoj ĉe propraj nomoj

Pri grandaj kaj malgrandaj literoj ne ekzistas devigaj reguloj en Esperanto. Grandaj literoj povas helpi al klareco, sed estas cetere sufiĉe malgrava afero.

Ekzistas diversaj sistemoj kaj konvencioj pri uzado de grandaj literoj ĉe propraj nomoj kaj vortoj kreitaj el propraj nomoj. Gazetoj ofte havas propran regularon, kaj unuopuloj havas proprajn kutimojn. Ĝenerale ekzistas du tendencoj, malgrandema skribo (oni uzas grandajn literojn nur ĉe efektivaj propraj nomoj) kaj grandema skribo (oni uzas grandajn literojn ankaŭ en vortoj, kiuj estas similaj al propraj nomoj, kaj en vortoj faritaj el propraj nomoj). malgrandema skribo estas klare pli ofta, sed kelkaj malmultaj uzas grandeman skribon. Sed ofte en malgrandema skribo oni faras kelkajn esceptojn en apartaj okazoj, kiuj estos klarigitaj ĉi-poste.

Oni skribas ĉiujn proprajn nomojn personajn kaj lokajn per komenca granda litero: Elizabeto, Parizo, Ĉinujo, Nov-Zelando, Esperanto. Tio estas ĝenerala regulo, kiun sekvas pli-malpli ĉiuj.

Se nomo konsistas el pluraj vortoj, oni plej ofte krom la unua vorto grandigas ankaŭ ĉiun gravan vorton de la nomo (precipe O-vortojn kaj A-vortojn): Nigra Maro, Sankta Petro, Dominika Respubliko. Sed malgravajn partojn de tiaj nomoj (precipe vortetojn) oni ofte skribas malgrande (krom se temas pri la unua vorto de la nomo): Departemento pri Eksterlandaj Aferoj, Bulonjo ĉe Maro. Iafoje komenca la estas efektiva parto de la nomo: La Nobla Korano, La Kancerkliniko (nomo de gazeto). 

Se oni faras el propra nomo alian vorton, kiu mem ne estas propra nomo, plej multaj uzas malgrandan skribon, ĉar la nova vorto mem ne estas propra nomo.
• Eŭropo → eŭropa: la plej gravaj eŭropaj lingvoj
• Ameriko → amerika: la teron amerikan
• Esperanto → esperantisto: la unua kongreso de la esperantistoj
• Voltero (nomo de filozofo) → volterano: La volteranoj vane kontraŭ tio ĉi parolas.
• En la februara numero ni legis raporton pri nia lando, kaj certe ni ĝojas, ĉar de ĉiam la brazilaj kaj argentinaj esperantistoj kunagadis por la komuna celo.
  Februaro estas propra nomo de monato (vidu ĉi-poste). Brazilo kaj Argentino estas landonomoj. Esperanto estas lingvonomo.

Sed iuj tamen uzas komencan malgrandan literon en tiaj vortoj. Tia skribo estas nuntempe ofta, sed ĉe Zamenhof oni povas trovi multajn ekzemplojn de alia skribmaniero.

Aliaj oftaj grandaj skriboj estas Fundamenta (rilata al la verko Fundamento de Esperanto) kaj Zamenhofa (rilata al Zamenhof) kaj Akademia (rilata al la Akademio de Esperanto).

Monatoj

Monatonomoj (Januaro, Februaro, Marto, Muharamo°, Ramadano k.a.) estas normalaj propraj nomoj. Tradicie, Fundamente kaj Zamenhofe ili estas do skribataj kun komenca granda liteo. Sed tio ne estas nun aplikata.

Festoj

Nomoj de festoj estas normalaj propraj nomoj kun komenca granda litero Kristnasko, Pasko, Advento, Aŝuro° k.t.p. Sufiĉe ofte oni tamen uzas la antaŭ tiaj nomoj, kaj iafoje oni eĉ vidas ilin kun komenca malgranda litero (kun aŭ sen la).

Semajntagoj

La nomoj de la semajntagoj (lundo, mardo, merkredo k.t.p.) estas skribataj malgrande.

Landoj, popoloj kaj lingvoj

Landonomojn oni ĉiam skribas kun komenca granda litero, ĉar ili estas veraj propraj nomoj: Nederlando, Usono, Koreujo, Azerbajĝano k.t.p.

Popolnomojn faritajn el landonomo oni plej ofte skribas malgrande: nederlandanoj, usonanoj k.t.p.

Lingvonomojn faritajn el popolnomo aŭ landonomo oni ordinare skribas malgrande: la nederlanda, la islanda, la hinda, la araba, paroli ĉine k.s.



Pliaj informoj kun parte malsamaj vidpunktoj: https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/propraj_nomoj/majuskloj.html



Ekzerco 12.1

Aldona parto por anglalingvanoj 12



iru al la ĉapitro 13-a
reiru al la ĉapitro 11-a