Ĉapitro 13-a: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 19: Linio 19:
 
'''13.2 Sed estas okazoj, kiam la akuzativo mankas, kaj tio havas apartan signifon'''
 
'''13.2 Sed estas okazoj, kiam la akuzativo mankas, kaj tio havas apartan signifon'''
  
Atentu pri la dua frazo en ĉi tiuj ekzemploj:
+
Atentu pri la dua frazo en ĉi tiuj ekzemploj. Teams pri frazoj, kiuj estas ĝustaj sen la N.''':
  
 
- La klubanoj elektis min.<br>
 
- La klubanoj elektis min.<br>

Kiel registrite je 20:57, 26 Jan. 2020




LA AKUZATIVO ESTAS DANĜERA ĈEFE KIAM ĜI NE ĈEESTAS

13.1 Normala akuzativo

Neniu problemo pri la normala akuzativo:

- mi manĝas pomon - mi manĝas pomojn - mi manĝas belajn pomojn

- mi vidis homon ktp.

13.2 Sed estas okazoj, kiam la akuzativo mankas, kaj tio havas apartan signifon

Atentu pri la dua frazo en ĉi tiuj ekzemploj. Teams pri frazoj, kiuj estas ĝustaj sen la N.:

- La klubanoj elektis min.
- La klubanoj elektis min prezidanto_. [= la klubanoj elekti min, por ke mi estu prezidanto]

- Ni juĝis la viron.
- Ni juĝis la viron fripono_. [= Ni juĝis, ke la viro estas fripono]

- Li nomis sian filon.
- Li nomis sian filon Petro_. [= li nomis sian filon, ke lia nomo estu Petro.]

- Mi trovis la belan domon.
- Mi trovis/juĝis la domon granda_ kaj bela_ [= mi pensis, ke la domo estas granda kaj bela]

- Mi rigardis la brunan muron.
- Mi farbis la brunan muron blanka_. [= mi farbis la brunan muron, por ke ĝi estu blanka]

- Ŝi estis preta.
- Ŝi igis sin preta_ [= Ŝi igis sin, ke ŝi estu preta]

- Mi aŭdis la kantantan birdon. [= Mi aŭdis la birdon, kiu estis kantanta]
- Mi aŭdis la birdon kantanta. [Mi aŭdis, ke la birdo kantas.]

Oni evidente ne povas klarigi tion per logiko aŭ per aliaj saĝaj rimarkoj. Pro tio gramatikistoj simple inventas malplenajn nomojn kiel predikato de la objektoperverba difino sed ne vere sukcesas diri, kial oni faras ton?

Ĉiufoje, kiam oni donas kvaliton de la objekto, kiu ne ekzistis antaŭe, sed nun ekzistas pro la ago aŭ simple pro la penso de la subjekto, oni indikas tion per manko de la -n de la akzativo. Lingvoj uzas la rimedojn je dispono, kaj Esperanto disponas pri la akuzativo, do ĝi uzas ĝin ankaŭ en ĉi tiuj okazoj

- La virino ne estas preta. Ŝi igis sin preta [post la ago, ĝi estas preta]
- La muro etas bruna. Mi farbas ĝin blanka [post la ago, ĝi estas blanka]
- La kvalito de viro ne estis konata, sed ni juĝis lin fripono [post la juĝo li estas fripono] - Mi ne rimarkis la birdon antaŭe, sed post la aŭdado ĝi iĝis kantanta]

Ekzerco 13.1