Ĉapitro 13-a: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
(8 mezaj versioj de la sama uzanto ne montriĝas)
Linio 1: Linio 1:
* reiru al [[La gramitko de lingvo sen gramatiko]]

* reiru al [[La gramatiko de lingvo sen gramatiko]]

Linio 8: Linio 8:

'''13.1 Normala akuzativo'''

'''13.1 Normala akuzativo'''

Naniu problemo pri la normala akuzativo:

Neniu problemo pri la normala akuzativo:

- mi manĝas pomon

- mi manĝas pomon
Linio 17: Linio 17:

ktp.

ktp.

'''13.2 Sed estas okazoj, kiam la akuativo mankas, kaj tio havas apartan signifon'''

'''13.2 Sed estas okazoj, kiam la akuzativo mankas, kaj tio havas apartan signifon'''

Atentu pri la dua frazo en ĉi tiuj ekzemploj:

'''Ĉiufoje, kiam oni donas kvaliton de la objekto, kiu ne ekzistis antaŭe, sed nun ekzistas pro la ago aŭ simple pro la penso de la subjekto, oni indikas tion per manko de la -n de la akuzativo. Lingvoj uzas la rimedojn je dispono, kaj Esperanto disponas pri la akuzativo, do ĝi uzas ĝin ankaŭ en ĉi tiuj okazoj per forprenado de ĝi'''

Temas pri reala aŭ nur imagita, pensita stato-ŝanĝo aŭ kvalito-ŝanĝo aŭ juĝo-ŝanĝo.

Atentu pri la dua frazo en ĉi tiuj ekzemploj. Temas pri frazoj, kiuj estas ĝustaj sen la N.''':

- La klubanoj elektis min.

- La klubanoj elektis min.

Linio 42: Linio 47:

- Mi aŭdis la birdon kantanta. [Mi aŭdis, ke la birdo kantas.]

- Mi aŭdis la birdon kantanta. [Mi aŭdis, ke la birdo kantas.]

Kiel oni povas klarigi tion sen inventado de malplenaj nomoj kiel ''predikato de la objekto''?

Oni evidente ne povas klarigi tion per logiko aŭ per aliaj saĝaj rimarkoj. Pro tio gramatikistoj simple inventas malplenajn nomojn kiel ''predikato de la objekto'' aŭ ''perverba difino'' sed ne vere sukcesas diri, kial oni faras ton?

Ĉiufoje, kiam oni donas kvaliton de la objekto, kiu ne ekzistis antaŭe, sed nun ekzistas pro la ago simple pro la penso de la subjekto, oni indikas tion per manko de la -n de la akzativo.

Kiel ni diris antaŭe, temas pri reala nur imagita, pensita stato-ŝanĝo aŭ kvalito-ŝanĝo aŭ juĝo-ŝanĝo.

- La virino ne estas preta. Ŝi igis sin preta [post la ago, ĝi estas preta]

- La virino ne estas preta. Ŝi igis sin preta [post la ago, ĝi estas preta]

Linio 50: Linio 55:

- La kvalito de viro ne estis konata, sed ni juĝis lin fripono [post la juĝo li estas fripono]

- La kvalito de viro ne estis konata, sed ni juĝis lin fripono [post la juĝo li estas fripono]

- Mi ne rimarkis la birdon antaŭe, sed post la aŭdado ĝi iĝis kantanta]

- Mi ne rimarkis la birdon antaŭe, sed post la aŭdado ĝi iĝis kantanta]

Nur en kelkaj ekzemploj oni povus uzi la adverbon: Mi farbis la muron blanke = Mi farbis la muron per blanka farbo, iom malsimile ol Mi farbis la muron blanka = Mi farbis la muron, por ke ĝi estu blanka post la farbado. Sed la senco estas tre simila nur ke oni pensas pri du momentoj de la laboro.

'''[[Ekzerco 13.1]]'''

'''[[Ekzerco 13.1]]'''

'''13.3. Petro, kiel instruisto, batas Paŭlon, kiel lernanton'''

Kiam oni uzas la akuzativon post ''kiel''?

'''La plej simpla regulo estas:''' kiam ''kiel'' rilatas al vorto sen akuzativo, tio, kio sekvas ĝin ne havas la akuzativon, sed kiam ''kiel'' rilatas al vorto kun akuzativo, tio, kio sekvas ''kiel'' ankaŭ havas la akuzativon.

Tio validas ankaŭ kiam la vorto, kiu devus havi la akuzativon, ne havas ĝin pro iu ajn kialo:

- Mi ŝatas Vladivostok kiel belan urbon.

- Mi prenos tri el ili, kiel pagon.

- Mi legis "Milito kaj paco" kiel interesan romanon.

Kiel registrite je 18:30, 29 Jan. 2020

LA AKUZATIVO ESTAS DANĜERA ĈEFE KIAM ĜI NE ĈEESTAS

13.1 Normala akuzativo

Neniu problemo pri la normala akuzativo:

- mi manĝas pomon - mi manĝas pomojn - mi manĝas belajn pomojn

- mi vidis homon ktp.

13.2 Sed estas okazoj, kiam la akuzativo mankas, kaj tio havas apartan signifon

Ĉiufoje, kiam oni donas kvaliton de la objekto, kiu ne ekzistis antaŭe, sed nun ekzistas pro la ago aŭ simple pro la penso de la subjekto, oni indikas tion per manko de la -n de la akuzativo. Lingvoj uzas la rimedojn je dispono, kaj Esperanto disponas pri la akuzativo, do ĝi uzas ĝin ankaŭ en ĉi tiuj okazoj per forprenado de ĝi

Temas pri reala aŭ nur imagita, pensita stato-ŝanĝo aŭ kvalito-ŝanĝo aŭ juĝo-ŝanĝo.

Atentu pri la dua frazo en ĉi tiuj ekzemploj. Temas pri frazoj, kiuj estas ĝustaj sen la N.:

- La klubanoj elektis min.
- La klubanoj elektis min prezidanto_. [= la klubanoj elekti min, por ke mi estu prezidanto]

- Ni juĝis la viron.
- Ni juĝis la viron fripono_. [= Ni juĝis, ke la viro estas fripono]

- Li nomis sian filon.
- Li nomis sian filon Petro_. [= li nomis sian filon, ke lia nomo estu Petro.]

- Mi trovis la belan domon.
- Mi trovis/juĝis la domon granda_ kaj bela_ [= mi pensis, ke la domo estas granda kaj bela]

- Mi rigardis la brunan muron.
- Mi farbis la brunan muron blanka_. [= mi farbis la brunan muron, por ke ĝi estu blanka]

- Ŝi estis preta.
- Ŝi igis sin preta_ [= Ŝi igis sin, ke ŝi estu preta]

- Mi aŭdis la kantantan birdon. [= Mi aŭdis la birdon, kiu estis kantanta]
- Mi aŭdis la birdon kantanta. [Mi aŭdis, ke la birdo kantas.]

Oni evidente ne povas klarigi tion per logiko aŭ per aliaj saĝaj rimarkoj. Pro tio gramatikistoj simple inventas malplenajn nomojn kiel predikato de la objektoperverba difino sed ne vere sukcesas diri, kial oni faras ton?

Kiel ni diris antaŭe, temas pri reala aŭ nur imagita, pensita stato-ŝanĝo aŭ kvalito-ŝanĝo aŭ juĝo-ŝanĝo.

- La virino ne estas preta. Ŝi igis sin preta [post la ago, ĝi estas preta]
- La muro etas bruna. Mi farbas ĝin blanka [post la ago, ĝi estas blanka]
- La kvalito de viro ne estis konata, sed ni juĝis lin fripono [post la juĝo li estas fripono] - Mi ne rimarkis la birdon antaŭe, sed post la aŭdado ĝi iĝis kantanta]

Nur en kelkaj ekzemploj oni povus uzi la adverbon: Mi farbis la muron blanke = Mi farbis la muron per blanka farbo, iom malsimile ol Mi farbis la muron blanka = Mi farbis la muron, por ke ĝi estu blanka post la farbado. Sed la senco estas tre simila nur ke oni pensas pri du momentoj de la laboro.

Ekzerco 13.1

13.3. Petro, kiel instruisto, batas Paŭlon, kiel lernanton

Kiam oni uzas la akuzativon post kiel?

La plej simpla regulo estas: kiam kiel rilatas al vorto sen akuzativo, tio, kio sekvas ĝin ne havas la akuzativon, sed kiam kiel rilatas al vorto kun akuzativo, tio, kio sekvas kiel ankaŭ havas la akuzativon.