Ĉapitro 14-a: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 61: Linio 61:

Sed ekster ilia normala rolo en Esperanto la prepozicioj ankaŭ funkcias kiel normalaj vortoj kaj povas preni la finaĵojn -o,-a, -e, -i kun signifoj kongruaj kun la ĉefa signifo de la prepozicio.

Sed ekster ilia normala rolo en Esperanto la prepozicioj ankaŭ funkcias kiel normalaj vortoj kaj povas preni la finaĵojn -o,-a, -e, -i kun signifoj kongruaj kun la ĉefa signifo de la prepozicio.

''Ĝuste pro la fakto, ke multaj el la eblaj vortoj ne havas signifon tuj kompreneblan, ne ĉiuj eblecoj estas fakte uzataj:

''Ĝuste pro la fakto, ke multaj el la eblaj vortoj ne havas signifon tuj kompreneblan, ne ĉiuj eblecoj estas fakte uzataj. '''Tamen tio ne signifas, ke teorie ĉiuj ne estas uzeblaj.Laŭ la reguleco de Esperanto oni rajtas uzi ĉiujn eblecojn, se tio havas signifon kompreneblan.'''

Linio 76: Linio 76:

:[ĝenerale ne uzataj]

:[ĝenerale ne uzataj]

ĉirkaŭ

ĉirkaŭ
ĉirkaŭi, ĉirkaŭe, ĉirkaŭa, ĉirkaŭo [ĉiuj uzataj]

:ĉirkaŭi, ĉirkaŭe, ĉirkaŭa, ĉirkaŭo [ĉiuj uzataj]

da

da

:[ĝenerale ne uzataj]

:[ĝenerale ne uzataj]

Linio 106: Linio 106:

: malgraŭe, malgraŭo [tre malofte uzataj]

: malgraŭe, malgraŭo [tre malofte uzataj]

per

per
peri, pere, pera [uzataj]

:peri, pere, pera [uzataj]

po

po

:poe  [tre malofte uzata]

:poe  [tre malofte uzata]

Linio 114: Linio 114:

:poste, posta [tre uzataj}

:poste, posta [tre uzataj}

preter

preter
pretera, pretere [ne ofte uzataj]

:pretera, pretere [ne ofte uzataj]

pri

pri

: pria, prie [tre malofte uzataj]

: pria, prie [tre malofte uzataj]

Linio 131: Linio 131:

trans

trans

:transa, transe, transo, transi [tre malofte uzataj]

:transa, transe, transo, transi [tre malofte uzataj]

'''14.3 Prepozicioj en kombino kun aliaj radikoj'''

Kiel registrite je 19:32, 22 Feb. 2020

14.1 Prepozicioj

Konata reta kurso www.lernu.net diras: La jenaj vortetoj estas prepozicioj: al, anstataŭ, antaŭ, apud, ĉe, ĉirkaŭ, da, de, dum, ekster, el, en, ĝis, inter, je, kontraŭ, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po, por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra kaj trans

Ilia ĉefa funkcio estas ligi la komplementojn al la verbo. Pri tio ni jam parolis, sed estas bone relegi la koncernatan pecon:

1.4. Kiel funkcias frazo en Esperanto

En Esperanto ĉiuj frazoj konsistas el tri partoj bone distingitaj:

A - subjekto, ĝenerale aganto
B - verbo, ago aŭ stato
C - ĉio cetera (komplementoj, kondiĉoj de la agadoj, manieroj, tempo, ktp.)

Tio estas la baza principo, kiun oni bone skulptu en sian menson.

La parto A estas rekonebla per tio, ke la koncernata vorto ne havas apartan finaĵon [preter la normala finaĵo -o de la substantivo].

Marko manĝas la pomon.
Jozefo skribas leteron.
Vladivostok estas rusa urbo.
Mi amas vin.
Neniu venis.

Kiel vi vidas, temas ĉiam pri simplaj vortoj sen aldonaj elementoj [Marko, Jozefo, Vladivostok, mi, neniu], tute aparte sen la -n.

La parto B estas rekonebla pro tio ke la koncerna vorto havas unu el la verbaj finaĵoj:

Marko manĝAS la pomon.
Marko manĝIS la pomon.
Marko manĝOS la pomon.
Same pri -US kaj -I kaj la aliaj verbaj finaĵoj.

Tio estas ankoraŭ pli facila.

La parto C DEVAS HAVI ION, POR ESTI LIGATA AL LA VERBO:

Marko manĝas pomoN.
Marko manĝas vesperE.
Marko manĝas EN sia ĉambro.
Marko manĝas PER forko

N, E, EN, PER estas la ligiloj. Sen tiuj ligiloj oni ne produktas kompreneblajn frazojn en Esperanto. Kion signifus la frazoj:

Marko manĝas pomo.
Marko manĝas vespero.
Marko manĝas sia ĉambro.
Marko manĝas forko.'?

14.2 Prepozicioj kiel normalaj vortoj

Sed ekster ilia normala rolo en Esperanto la prepozicioj ankaŭ funkcias kiel normalaj vortoj kaj povas preni la finaĵojn -o,-a, -e, -i kun signifoj kongruaj kun la ĉefa signifo de la prepozicio.

Ĝuste pro la fakto, ke multaj el la eblaj vortoj ne havas signifon tuj kompreneblan, ne ĉiuj eblecoj estas fakte uzataj. Tamen tio ne signifas, ke teorie ĉiuj ne estas uzeblaj.Laŭ la reguleco de Esperanto oni rajtas uzi ĉiujn eblecojn, se tio havas signifon kompreneblan.

al

ale al = en la direkto al [tre malofte uzata]

anstataŭ

anstaŭi = fari ion en la loko de iu alia
anstaŭa, anstaŭe, anstaŭo [ĉiuj uzataj]

antaŭ

antaŭi, antaŭa, antaŭe,antaŭo [ĉiuj uzataj]

apud

apudi, apuda, apude, apudo [ĉiuj uzataj]

ĉe

[ĝenerale ne uzataj]

ĉirkaŭ

ĉirkaŭi, ĉirkaŭe, ĉirkaŭa, ĉirkaŭo [ĉiuj uzataj]

da

[ĝenerale ne uzataj]

de

[ĝenerale ne uzataj]

dum

dume, duma [uzataj]

ekster

ekstera, ekstero, ekstere [uzataj]

el

[ĝenerale ne uzataj]

en

ene, ena, eni, eno[uzataj]

ĝis

ĝisi (en la senco de ĝisrevide saluti) [uzata]

inter

intera, intere, interi [malofte uzataj]

je

[ĝenerale ne uzataj]

kontraŭ

kontraŭi, kontraŭe, kontraŭo, kontraŭa [tre uzataj}

krom

krome, kroma[tre uzataj]

kun

kuni, kune, kuna, kuno [tre uzataj]

laŭ

laŭi, laŭe [tre malofte uzataj]

malgraŭ

malgraŭe, malgraŭo [tre malofte uzataj]

per

peri, pere, pera [uzataj]

po

poe [tre malofte uzata]

por

pori, pore, pora [ne ofte uzataj]

post

poste, posta [tre uzataj}

preter

pretera, pretere [ne ofte uzataj]

pri

pria, prie [tre malofte uzataj]

pro

[ĝenerale ne uzata]

sen

:[ĝenerale ne uzata]

sub

subi, sube, suba, subo [ne ofte uzataj]

super

superi, upere, supera, supero [tre malofte uzataj]

sur

suri, sure, sura, suro [tre malofte uzataj]

tra

[ĝenerale ne uzata]

trans

transa, transe, transo, transi [tre malofte uzataj]

14.3 Prepozicioj en kombino kun aliaj radikoj