Ĉapitro 14-a
- reiru al La gramatiko de lingvo sen gramatiko
14.1 Prepozicioj
Konata reta kurso www.lernu.net diras: La jenaj vortetoj estas prepozicioj: al, anstataŭ, antaŭ, apud, ĉe, ĉirkaŭ, da, de, dum, ekster, el, en, ĝis, inter, je, kontraŭ, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po, por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra kaj trans
Ilia ĉefa funkcio estas ligi la komplementojn al la verbo. Pri tio ni jam parolis, sed estas bone relegi la koncernatan pecon:
1.4. Kiel funkcias frazo en Esperanto
En Esperanto ĉiuj frazoj konsistas el tri partoj bone distingitaj:
A - subjekto, ĝenerale aganto
B - verbo, ago aŭ stato
C - ĉio cetera (komplementoj, kondiĉoj de la agadoj, manieroj, tempo, ktp.)
Tio estas la baza principo, kiun oni bone skulptu en sian menson.
La parto A estas rekonebla per tio, ke la koncernata vorto ne havas apartan finaĵon [preter la normala finaĵo -o de la substantivo].
Marko manĝas la pomon.
Jozefo skribas leteron.
Vladivostok estas rusa urbo.
Mi amas vin.
Neniu venis.
Kiel vi vidas, temas ĉiam pri simplaj vortoj sen aldonaj elementoj [Marko, Jozefo, Vladivostok, mi, neniu], tute aparte sen la -n.
La parto B estas rekonebla pro tio ke la koncerna vorto havas unu el la verbaj finaĵoj:
Marko manĝAS la pomon.
Marko manĝIS la pomon.
Marko manĝOS la pomon.
Same pri -US kaj -I kaj la aliaj verbaj finaĵoj.
Tio estas ankoraŭ pli facila.
La parto C DEVAS HAVI ION, POR ESTI LIGATA AL LA VERBO:
Marko manĝas pomoN.
Marko manĝas vesperE.
Marko manĝas EN sia ĉambro.
Marko manĝas PER forko
.
N, E, EN, PER estas la ligiloj. Sen tiuj ligiloj oni ne produktas kompreneblajn frazojn en Esperanto. Kion signifus la frazoj:
Marko manĝas pomo.
Marko manĝas vespero.
Marko manĝas sia ĉambro.
Marko manĝas forko.'?