Ĉapitro 18-a
- reiru al La gramatiko de lingvo sen gramatiko
18.1. Prepozicioj kaj kunmetaĵoj kun propozicioj
prepozicioj en Esperanto estas uzataj por indiki manierojn, tempojn, direktojn de la ago esprimita de la verbo: en la mateno, por mia amiko, dum du horoj, per aŭtomobilo, ktp. Sed ili povas funkcii kiel memstaraj radikoj, kiuj povas fariĝi adjektivoj, adverboj aŭ verboj: ni iris kune, la duma registaro daŭris longe, mi parolos prie, ktp. Ili estas ankaŭ uzataj por formi kunmetitaj verboj: eniri = iri enen, kuniri = iri kune, ktp.
Ĉi-sekve vi trovas materialon laŭ ĉi tiu ordo:
prepozicio
ekzemploj pri normala uzo de prepozicioj
uzataj prepozicioj kun finaĵoj o, a, e, i
kunmetaĵoj inter prepozicioj kaj verboj
antaŭ
antaŭ antaŭ la domo, antaŭ tri tagoj antaŭo, antaŭa, antaŭe, antaŭi antaŭiri, antaŭveni, antaŭpreni, antaŭaĉeti
malantaŭ
malantaŭ malantaŭ la domo, post tri tagoj malantaŭo, malantaŭa, malantaŭe, malantaŭi malantaŭiri, malantaŭveni, malantaŭpreni, malantaŭaĉeti/postiri, postveni, postpreni, postaĉeti
apud
apud la fenestro apudo, apuda, apude, apudi apudiri, apudveni, apudlerni
ĉe
ĉe la fenestro = apud la fenestro ĉea, ĉeesti, ĉeludi, ĉemanĝi
ĉirkaŭ
ĉirkaŭ la urbo, ĉirkaŭ la domo ĉirkaŭo, ĉirkaŭa, ĉirkaŭe, ĉirkaŭi ĉirkaŭiri, ĉirkaŭveni, ĉirkaŭparoli
ekster
ekster la urbo, ekster la domo ekstero, ekstera, ekstere, eksteri eksteriri, eksterveni, ekstermeti
en
en urbo, en domo, en la tago= dum la tago, en Aprilo= dum aprilo eno, ena, ene, eni eniri, enveni, enmeti
inter
inter du urboj, inter la tablo kaj la fenestro, inter Londono kaj Parizo estas 300 kilometroj, inter laa sepa kaj la oka vespere intero, intera, intere, interi interiri, intervenveni, intermeti
kontraŭ
kontraŭ la muro, kontraŭ mi, kontraŭ la suno, kontraŭ mono kontraŭo, kontraŭa, kontraŭe, kontraŭi kontraŭbatali, konttaŭparoli, kontraŭdiri, kontraŭlabori
post
post tri monatoj, post mi=malantaŭ mi post(aĵ)o. Posta, poste postparoli, postsekvi, postresti, postiri = malantaŭiri
preter
preter mi, preter la domo =flanke de la domo kaj plu pretero, pretera, pretere, preteri preteriri, preterveturi, preterparoli
sub
sub la tablo = malsuper (sen kontakto), sub la ŝuoj= malsur (kun kontakto) subo, suba, sube, subi subiri, subaŭskulti, subkuŝi
super
super la tablo (sen kontakto) super la kapo (sen kontakto) supera, superi, supere, supero = supro superflugi, supervenki, superparoli
sur
sur la tablo (kun kontakto), sur la tero, sur la mano, sur la muro suro, sura, sure, suri surpaŝi, surtreti, suriri
tra
tra la parko, tra la fenestro, tra la urbo trae trairi, traveturi, trarigardi
trans
trans la rivero, trans la strato, trans la monto transa, trnase, transiri, transflugi, transĵeti
maltrans
maltrans la rivero (en ĉi tiu flanko), maltrans la landlimo maltransa, maltranse, maltransi maltransveni, maltransiri
al
al mi, al Jozefo, al Parizo, al la kongreso ale, aliĝi, aliri, alveni, alparoli, alporti
el
el la ĉambro, el la glaso, el Germanujo, el ligno --- eliri, eltrinki= fintrinki, elveni, konsisti el, fari ion el
ĝis
ĝis ŝia domo, ĝis Parizo, ĝis la 3-a posttagmeze ĝisi, ĝise, ĝiso ĝisrevidi, ĝisatendi, ĝisvivi
je
je la 4-a posttagmeze, je la komenco, je dio - - - -
de
de Londono al Parizo, la libro de mi, mortigo de kulpulo, de la 4-a ĝis la 6-a - - deiri, deveni, defali
da
(kilogramo) da pomoj, kiom da pomoj vi havas
- - - -
anstataŭ
anstataŭ mi, anstataŭ akvon anstataŭo, anstataŭa, anstataŭe, anstataŭi anstataŭi, anstataŭigi, anstataŭiĝi
krom
krom mi, krom akvo (mi trinkas vinon) kroma, krome - -
po
po 5 pomoj(n) - - - -
pri
pri la milito en Gaŭlujo, pri la libro pria, prie priskribi, priparoli, priridi
por
por mi, por mia amiko pora, pore, pori porparoli, porpeti
sen
sen mi, sen papero, sen mono sene senigi, seniĝi,
pro
pro bona afero, pro la pluvo, pro la viruso - - proparoli, proplendi, proprotesti
kun
kun mia edzino, kun mia amiko, kun vi kune, kuna, kuni, kuno kuniri, kunveni, kunparoli
per
per trajno, per aŭtomobilo, per martelo peri, pere, pera perlabori, perludi
laŭ
laŭ Marko, laŭ mi, laŭ la rivero, laŭ la leĝo laŭa, laŭe, laŭi laŭiri (la riveron), laŭrespondi, laŭi (la statuton)
malgraŭ
malgraŭ la pluvo, malgraŭ mia volo, malgraŭ la viruso malgraŭa, malgraŭe - -
dum
dum la kunveno, dun la tuta tago, dum du horoj duma, dume dumatendi