Ĉapitro 19-a

El La bona lingvo
Revizio de 23:51, 29 Aŭg. 2021 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


19.1. Prefiksoj/antaŭvortoj kaj sufiksoj/postvortoj kiel vortoj

Ni scias, ke unu el la specifaĵoj de Esperanto estas ĝia sistemo de prefiksoj [antaŭvortoj] kaj sufiksoj [postvortoj]. Kelkaj el ili estas uzataj ankaŭ kiel sendependaj bazaj vortoj. Nun sekvas unue la postvortoj kaj poste la antaŭvortoj laŭ la modelo:

unua linio: signifo,
dua linio: ekzemploj,
tria linio: uzoj de la vorto kiel aparta vorto.

POSTVORTOJ

AĈ = "malbona kvalito, sentaŭgeco, senvaloreco",
domo --> domaĉo = malbona domo, babili --> babilaĉi = stulte babili
aĉa, aĉe, aĉi

AD = "daŭra ago".
uzo --> uzado = daŭra, regula uzo, uzadi --> daŭre uzi
ade

AĴ = "(konkreta) afero".
bela --> belaĵo = konkreta aĵo aparte bela, utila --> utilaĵo = utila aĵo, konkreta aĵo, kiu estas utila
aĵo

AN = "membro de grupo, loĝanto de loko, adepto de doktrino, persono kiu apartenas al loko" k.s.
klubo --> klubano = membro de klubo, Eŭropo --> eŭropano = loĝanto en Eŭropo
ano, ani, aniĝi, anigi

AR = "tuto aŭ kolekto de multaj samspecaj aferoj".
Homo --> homaro = ĉiuj homoj en la mondo, vorto --> vortaro = vortolibro
aro, are, arigi

ĈJ = per ĝi oni faras karesajn nomojn de viro. Antaŭ ĝi oni konservas unu aŭ du silabojn de la origina nomo.
Johano --> Johanĉjo aŭ Joĉjo, Vilhelmo --> Vilĉjo, patro --> paĉjo, onklo --> oĉjo

EBL = "povas esti farata".
manĝi --> manĝebla = tia, ke ĝi povas esti manĝata
ebla, eble, ebli, eblo

EC = "kvalito aŭ stato (de iu aŭ io)". EC ĉiam montras ion abstraktan (kvaliton aŭ staton).
bono{ideo de bono} --> boneco = bono kiel kvalito de io aŭ iu
eco

EG = "(plej) alta grado, (plej) granda speco".
Domo --> domego = granda domo, varma --> varmega = tre varma, bone --> bonege – tre bone
ega, ege

EJ = "loko, spaco, domo, ĉambro k.s. destinita por io". Tio, kio staras antaŭ EJ, ĉiam estas tio, kio okazas aŭ troviĝas en la loko.
Lerni --> lernejo = loko kie oni lernas. Preĝi --> preĝejo = loko kie oni preĝas
ejo

EM = "inklino al io".
EM-vorto plej ofte montras, ke io pro sia naturo ofte aŭ daŭre tendencas al la ago:
ema, emo, emi

END = "devas esti farata".
pagi --> pagenda = tia, ke ĝi devas esti pagata
enda, endi, ende

ER = "tre malgranda parto de tutaĵo".
Sablo --> sablero = grajno de sablo, neĝo --> neĝero = floko el neĝo.
ero, ere

ESTR = "persono kiu gvidas kaj decidas, mastro".
Ŝipo --> ŝipestro = kiu, kiu decidas sur ŝipo, imperio --> imperiestro = tiu, kiu regas en imperio.
Estri, estra,estro, estre

ET = "(plej) malalta grado, (plej) malgranda speco".
Domo --> dometo = malgranda domo, ridi --> rideti = malnulte sen bruo ridi
eta, ete


ID = "naskito".
Bovo --> bovido = nematura bovo, koko --> kokido = nematura koko
ido

IG = "efika, kaŭza aŭ ŝanĝa ago".
akra --> akrigi = agi tiel, ke io fariĝas akra, sidi --> sidigi = agi tiel, ke iu eksidas
igi,

IĜ = "transiro al nova stato, al nova loko, al nova ago".
Pala --> paliĝi = fariĝi pala, sidi --> sidiĝi = komenci sidi, malfermi --> malfermiĝi = iĝi malfermita

IL = "instrumento, aparato, rimedo".
Segi --> segilo = instrumento por segi, fosi --> fosilo = instumento por fosi
ilo, ila

IN = "la naskopova sekso".
Patro --> patrino = homino, kiu naskis infanojn, knabo --> kanbino = juna homino
ino, ina, ine

IND = "meritas aŭ valoras esti farata".
Ami --> aminda = tia, ke ĝi meritas esti amata, miri --> mirinda = tiel eksterordinara, ke oni miru pri ĝi
inda, inde, indiĝeno

ING = "tenilo, en kiun oni (parte) metas ion".
Glavo ==> glavingo = tubeca objekto en kiun oni metas la klingon de glavo
ingo

ISM = "doktrino, movado, sistemo, agmaniero" k.s.
Stalino --> stalinismo = la politikaj ideoj de Stalino, islamo --> islamismo = la religio de islam-anoj, kapitalo --> kapitalismo = la ideoj pri organizado de la socio ĉirkaŭ la posedado de kapitaloj
ismo,

IST = "persono, kiu ofte okupiĝas pri io (eble profesie)". Verko --> verkisrto = persono, kiu ofte verkas, kuraci --> kuracisto = perono, kiu profesie kuraca
isto, ista, iste

NJ per NJ oni faras karesajn nomojn de virinoj. Antaŭ NJ oni uzas la unuan aŭ al unuajn du silabojn de la nomo
Maria --> Manjo, Klara --> Klanjo, patrino --> panjo

OBL = "multipliko". OBL estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ OBL, ĉiam montras, per kiom oni multiplikas.
Du --> duobla = multiplikita per du
oblo, oble, obligi

ON = "divido". ON estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ ON, ĉiam montras, per kiom oni dividas.
Du --> duona = unu el la du egale grandaj paroj de tuto
ono en la senco de parto.

OP = "grupo kun certa nombro da membroj". OP estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ OP, ĉiam montras, kiom da membroj estas en la grupo.
Du --> duopo = grupo de du

UJ = "io, kio estas destinita enhavi ion certan". UJ havas praktike tri malsamajn signifojn: "entenilo", "kreskaĵo" kaj "lando".
Salo--> salujo = vazeto, en kiu oni tenas salon por uzo ĉe manĝotablo, pomo --> pomujo = pomarbo, franco --> Francujo = lando de la francoj
ujo en la senco de 'entenilo'

UL = "persono".
Juna --> junulo = persono, kiu estas juna,
ulo

UM La sufikso UM ne havas difinitan signifon. Per ĝi oni faras vortojn, kiuj havas ian rilaton al tio, kio staras antaŭ UM. Ĉiun UM-vorton oni devas aparte lerni.
Folio --> foliumi = turni la foliojn de libro kaj rapide iom legi, aero --> aerumi = enlasi aeron por freŝigi ĉambron, kolo --> kolumo = vesto ĉirkaŭ la kolo
umi, umado

ANTAŬVORTOJ

BO havas signifon "parenceco pro geedziĝo".
patro → via bopatro = la patro de via edz(in)o, filo → via bofilo = la edzo de via filino
- -

DIS havas signifon "for en malsamaj aŭ pluraj direktoj, malkunen".
iri → disiri = iri for en malsamaj direktoj, kuri → diskuri = kuri for en malsamaj direktoj
diso, disa, dise

EK "Komenco de daŭra aŭ momenta procedo"
ami → ekami = komenci ami, lerni → eklerni = komenci lerni
eki, eko, eka

EKS havas signifon "iam antaŭe estinta, ne plu oficanta, ne plu tia"
reĝo → eksreĝo = persono, kiu antaŭe estis reĝo, abdikinta reĝo, ministro → eksministro = persono, kiu antaŭe estis ministro
eksa, ekse

GE Per la antaŭvorto ge- oni donas miksseksan signifon
patro --> gepatroj = patro kaj patrino
gea

MAL ŝanĝas la signifon de vorto al la rekta kontraŭo.
bona → malbona, granda → malgranda
male, malo, malamiko

MIS La prefikso mis- havas signifon "erareco, malĝusteco, malboneco".
kalkuli → miskalkuli = kalkuli erare, kompreni → miskompreni = kompreni erare
misa, mise, miso

PRA montras, ke tio, kio staras poste estas tempe malproksima en pasinteco:
tempo → pratempo = la komenca tempo de la homaro aŭ de la mondo, homo → prahomo = plej unua kaj primitiva speco de homo
praa, prae

RE La prefikso re- havas signifon "veni aŭ meti denove en la saman lokon kiel antaŭe; denove fari aŭ fariĝi tia kiel antaŭe; fari aŭ okazi ankoraŭ unu fojon en sama aŭ alia maniero".
veni → reveni = veni denove al loko, kie oni estis antaŭe, doni → redoni = doni ion al tiu, kiu antaŭe havis tion, pagi → repagi = pagi ion al tiu, kiu antaŭe posedis tion
ree, rea



19.2. Ekzerco



19.3. Ago-vortoj/Verboj el nom-vortoj/substantivoj