Ĉapitro 2-a: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 63: Linio 63:

'''2.3.1.'''klarigo de la ĉi-supra teksto'''

'''2.3.1. Kklarigo de la ĉi-supra teksto'''

En eŭropaj lingvoj oni uzas '''artikolon''', kiu esence montras ke temas pri afero jam konata:

En eŭropaj lingvoj oni uzas '''artikolon''', kiu esence montras ke temas pri afero jam konata:

Linio 85: Linio 86:

Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo. La radiko kun aldonita ''o'' estas la nominativo, la akuzativo aldonas ''n'' post la ''o''. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj: la genitivo per ''de'', la dativo per ''al'', la instrumentalo (ablativo) per ''per'', aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco. Ekz. radiko ''patr, la patr|o, al la patr|o, de la patr|o, la patr|o|n, por la patr|o, kun la patr|o, la patr|o|j, la patr|o|j|n, per la patr|o|j, por la patr|o|j''.

Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo. La radiko kun aldonita ''o'' estas la nominativo, la akuzativo aldonas ''n'' post la ''o''. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj: la genitivo per ''de'', la dativo per ''al'', la instrumentalo (ablativo) per ''per'', aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco. Ekz. radiko ''patr, la patr|o, al la patr|o, de la patr|o, la patr|o|n, por la patr|o, kun la patr|o, la patr|o|j, la patr|o|j|n, per la patr|o|j, por la patr|o|j''.

'''2.4.1 klarigo de la supra teksto'''

'''2.4.1. Klarigo de la supra teksto'''

Kiel registrite je 00:42, 10 Jul. 2021

Ĉapitro 2-a:

2.1. La gramatiko de la Fundamento en Esperanto

La Fundamenta Gramatiko estas prezentata en 5 lingvoj en la Fundamento de Esperanto. Ĉi tie ni prezentas ĝian version en Esperanto. La originalo en unu el la 5 lingvoj, angla, franca, germana, pola kaj rusa, estas ĉiam legebla en http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/gramatiko.html .

Fundamenta Gramatiko en Esperanta traduko

En ĉi tiu teskto, la aldonaj gramatikaj instruoj troveblaj en la ekzercaro de la Fundamento estas kopiataj aldone al la punktoj de la originala teksto en oblikva skribo. Pro instruaj celoj la teksto de la Fundamenta Gramatiko kaj la aldonaj instruoj estas dividita inter la unuopaj ĉapitroj, sed la originalaj numeroj de al 16 reguloj restas neŝanĝitaj.

2.2. Fundamenta teksto-parto - 1

A) ALFABETO

A a, B b, C c, Ĉ ĉ, D d, E e, F f, G g, Ĝ ĝ, H h, Ĥ ĥ, I i, J j, Ĵ ĵ, K k, L l, M m, N n, O o, P p, R r, S s, Ŝ ŝ, T t, U u, Ŭ ŭ (uzata en diftongoj), V v, Z z.

Rimarko 1: Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.

• Nomoj de la literoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo. FE.1

• 9. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita. Ne estas neelparolataj literoj.

• 10. La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.

Ekzerco 2.1
Ekzerco 2.2
Ekzerco 2.3

2.3. Fundamenta teksto-parto - 2

B) PARTOJ DE PAROLO

1. Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita, la, egala por ĉiuj genroj, kazoj kaj nombroj. Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi.

• La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa. Anstataŭ “la” oni povas ankaŭ diri “ l’ ” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo).FE.27

2.3.1. Kklarigo de la ĉi-supra teksto

En eŭropaj lingvoj oni uzas artikolon, kiu esence montras ke temas pri afero jam konata:

- venis virino = venis iu ajn nekonta virino.
-venis la virino = venis tiu virino, pri kiu ni jam parolis.

La frazo ekzistas nur artikolo difinita, la , egala por ĉiuj genroj, kazoj kaj nombroj simple signifas ke oni uzas nur la por viroj, virinoj, kaj se temas pri unu kaj se temas pri multaj. la havas nur unu formon.

Ekzerco 2.4.

2.4. Fundamenta teksto-parto - 3

2) La substantivoj havas la finiĝon o. Por la formado de la pluralo oni aldonas la finiĝon j al la singularo. Vidu la Aldonan parton por azianoj 2, fine de ĉi tiu paĝo!
Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo. La radiko kun aldonita o estas la nominativo, la akuzativo aldonas n post la o. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj: la genitivo per de, la dativo per al, la instrumentalo (ablativo) per per, aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco. Ekz. radiko patr, la patr|o, al la patr|o, de la patr|o, la patr|o|n, por la patr|o, kun la patr|o, la patr|o|j, la patr|o|j|n, per la patr|o|j, por la patr|o|j.

2.4.1. Klarigo de la supra teksto

Ekzerco 2.5.
Ekzerco 2.5.1 pri la pluralo

2.5. Fundamenta teksto-parto - 4

3) La adjektivoj finiĝas per a al la radiko. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe substantivoj. La komparativo estas farata per la vorto pli, la superlativo per plej. Post la komparativo la vorto “que” (France), “than” (Angle), “als” (Germane), “чѣмъ” (Ruse), “niż” (Pole) tradukiĝas per ol, kaj post la superlativo la vorto “de” (France) tradukiĝas per el. Ekz. pli blank|a ol neĝ|o; mi hav|as la plej bel|a|n patr|in|o|n el ĉiu|j; mi hav|as la plej bon|a|n patr|in|o|n.

Ekzerco 2.6.

2.6. Fundamenta teksto-parto - 5

7) La adverboj finiĝas per e; gradoj de komparado estas la samaj kiel ĉe adjektivoj
Ekz. mi|a frat|o pli bon|e kant|as ol mi.

2.7. Klarigo pri la adverboj.

Adverboj bezonas iom pli da atento. Ili estas vortoj, kiuj modifas la sencon de verboj, adjektivoj kaj aliaj adverboj, ekzemple;

• Mi belE kantas; mi rapidE veturas; mi facilE verkas tekston en konata lingvo.
• BelE aranĝita; eksterordinarE bela; senpagE ricevebla.
• Tre entuziasmE; egE rapidE; multE kostE.

SED EN ESPERANTO KROME ILI HAVAS TRE VASTAN UZON POR INDIKI MANIEROJN DE AGADO, ILOJN DE AGADO, TEMPON, ktp.

• mi venos fruE (tempo)
• mi venos ĵaŭdE (tempo)
• mi venos aŭtobusE (ilo)
• mi venos senpreparE (maniero)
• mi venos kunE (maniero)
• mi restos hejmE (loko)
• mi iros lernejEn (loko)
• bleki hundE (maniero)

Apartaĵo de Esperanto

Normala frazo en Esperanto estas: Promenado estas bela. Sed se vi transformas ĝin al Promeni estas bele. vi devas uzi la adverbon anstataŭ la adjektivon.

Ĝenerala regulo:

Kiam la subjekto estas verbo, aŭ ne estas subjekto entute, oni uzas la adverbon.
Ekzemplo:
La domo estas varma.
Esti en la domo estas agrablE.
Estas varme ĉi tie.

Ekzerco 2.7. A
Ekzerco 2.7.B

Aldona parto por anglalingvanoj 2

Aldona parto por azianoj - 2 ĈEFE PRI LA PLURALO

iru al la ĉapitro 3-a
reiru al la ĉapitro 1-a