Ĉapitro 2-a

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Ĉapitro 2-a:


Kaj Dio vidis, ke simpleco estas bona, kaj li diris: Esperanto estu simpla! Kaj Esperanto iĝis simpla

2.1. La gramatiko de la Fundamento en Esperanto

La Fundamenta Gramatiko estas prezentata en 5 lingvoj en la Fundamento de Esperanto. Ĉi tie ni prezentas ĝian version en Esperanto. La originalo en unu el la 5 lingvoj, angla, franca, germana, pola kaj rusa, estas ĉiam legebla en http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/gramatiko.html .

Fundamenta Gramatiko en Esperanta traduko

En ĉi tiu teskto, la aldonaj gramatikaj instruoj troveblaj en la ekzercaro de la Fundamento estas kopiataj aldone al la punktoj de la originala teksto en oblikva skribo. Pro instruaj celoj la teksto de la Fundamenta Gramatiko kaj la aldonaj instruoj estas dividita inter la unuopaj ĉapitroj, sed la originalaj numeroj de al 16 reguloj restas neŝanĝitaj.

2.2. Fundamenta teskto-parto - 1

A) ALFABETO

A a, B b, C c, Ĉ ĉ, D d, E e, F f, G g, Ĝ ĝ, H h, Ĥ ĥ, I i, J j, Ĵ ĵ, K k, L l, M m, N n, O o, P p, R r, S s, Ŝ ŝ, T t, U u, Ŭ ŭ (uzata en diftongoj), V v, Z z.

Rimarko 1: Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.

• Nomoj de la literoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo. FE.1

• 9. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita. Ne estas neelparolataj literoj.

• 10. La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.



Ekzerco 2.1
Ekzerco 2.2
Ekzerco 2.3



2.3. Fundamenta teksto-parto - 2

B) PARTOJ DE PAROLO

1. Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita, la, egala por ĉiuj genroj, kazoj kaj nombroj. Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi.

• La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa. Anstataŭ “la” oni povas ankaŭ diri “ l’ ” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo).FE.27



Ekzerco 2.4.




2.4. Fundamenta teksto-parto - 3

2) La substantivoj havas la finiĝon o. Por la formado de la pluralo oni aldonas la finiĝon j al la singularo. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo. La radiko kun aldonita o estas la nominativo, la akuzativo aldonas n post la o. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj: la genitivo per de, la dativo per al, la instrumentalo (ablativo) per per, aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco. Ekz. radiko patr, la patr|o, al la patr|o, de la patr|o, la patr|o|n, por la patr|o, kun la patr|o, la patr|o|j, la patr|o|j|n, per la patr|o|j, por la patr|o|j.



Ekzerco 2.5.





2.5. Fundamenta teksto-parto - 4

3) La adjektivoj finiĝas per a al la radiko. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe substantivoj. La komparativo estas farata per la vorto pli, la superlativo per plej. Post la komparativo la vorto “que” (France), “than” (Angle), “als” (Germane), “чѣмъ” (Ruse), “niż” (Pole) tradukiĝas per ol, kaj post la superlativo la vorto “de” (France) tradukiĝas per el. Ekz. pli blank|a ol neĝ|o; mi hav|as la plej bel|a|n patr|in|o|n el ĉiu|j; mi hav|as la plej bon|a|n patr|in|o|n.


Ekzerco 2.6.



2.6. Fundamenta teksto-parto - 5

7) La adverboj finiĝas per e; gradoj de komparado estas la samaj kiel ĉe adjektivoj
Ekz. mi|a frat|o pli bon|e kant|as ol mi.


2.7. Klarigo pri la adverboj.

Adverboj bezonas iom pli da atento. Ili estas vortoj, kiuj modifas la sencon de verboj, adjektivoj kaj aliaj adverboj, ekzemple;

  • Mi belE kantas; mi rapidE veturas; mi facilE verkas tekston en konata lingvo.
  • BelE aranĝita; eksterordinarE bela; senpagE ricevebla.
  • Tre entuziasmE; egE rapidE; multE kostE.

SED EN ESPERANTO KROME ILI HAVAS TRE VASTAN UZON POR INDIKI MANIEROJN DE AGADO, ILOJN DE AGADO, TEMPON, ktp.

  • mi venos fruE (tempo)
  • mi venos ĵaŭdE (tempo)
  • mi venos aŭtobusE (ilo)
  • mi venos senpreparE (maniero)
  • mi venos kunE (maniero)
  • mi restos hejmE (loko)
  • mi iros lernejEn (loko)
  • bleki hundE (maniero)

Apartaĵo de Esperanto

Normala frazo en Esperanto estas: Promenado estas bela. Sed se vi transformas ĝin al Promeni estas bele. vi devas uzi la adverbon anstataŭ la adjektivon.

Ĝenerala regulo:

Kiam la subjekto estas verbo, aŭ ne estas subjekto entute, oni uzas la adverbon.
Ekzemplo:
La domo estas varma.
Esti en la domo estas agrablE.
Estas varme ĉi tie.



Ekzerco 2.7. A
Ekzerco 2.7.B



2.7. Fundamenta teksto-parto - 6


4) La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la ordaj numeraloj oni aldonas la adjektivan finiĝon a; por la multiplikaj – la sufikson obl; por la frakciaj – on; por la kolektivaj – op; por la distribuaj – la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj. Ekz. kvin|cent tri|dek |tri (533); kvar|a, unu|a, du|a; unu|o, cent|o; sep|e, unu|e, du|e; tri|obl|a; kvar|on|o, du|on|o; du|op|e, kvar|op|e; po kvin.


Ekzerco 2.7.1.

Ekzerco 2.7.2.



2.8. Fundamenta teksto-parto - 8


5) La pronomoj personaj: mi, vi, li, ŝi, ĝi (pri bjekto aŭ besto), si, ni, ili, oni (senpersona plurala pronomo). Pronomoj posedaj estas formataj per aldono de la adjektiva finiĝo a. La deklinacio de la pronomoj estas kiel ĉe la substantivoj. Ekz. mi|n, mi|a, la vi|a|j.

• Anstataŭ “ci” oni uzas ordinare “vi”.FE.16



Ekzerco 2.8.1




2.9. La plej malfacila parto de Esperanto: si, sia

Legu atente ĉi tion, kaj vidu kiam oni uzas la adjektivon 'sia'.

mi manĝas mian pomon
vi manĝas vian pomon
li manĝas sian pomon
ŝi manĝas sian pomon
ĝi manĝas sian pomon
ni manĝas nian pomon
vi manĝas vian pomon
ili manĝas sian pomon

Marko havas pomon. Marko manĝas sian pomon (la pomon de Marko mem).
Jozefo ne havas pomon. Jozefo manĝas lian pomon (la pomon de Marko).

Maria havas pomon. Maria manĝas sian pomon (la pomon de Maria mem).
Jozefo ne havas pomon. Jozefo manĝas ŝian pomon (la pomon de Maria).

Marko ludas kun sia frato (la frato de Marko mem).
Maria ludas kun sia frato (la frato de Maria mem).
Si kaj sia estas specialaj triapersonaj pronomoj, kiujn oni en certaj okazoj devas uzi anstataŭ la ordinaraj pronomoj de la tria persono. Si estas jen unu-nombra, jen multe-nombra, depende de tio, kion ĝi reprezentas. Si per si mem ne montras sekson.

En simplaj frazoj la reguloj estas tute klaraj, sed en iaj kompleksaj frazoj la uzado ne estas fiksita.

Si en simplaj frazoj

Si en kompleksaj frazoj

Si en fiksitaj esprimoj

Ofte okazas, ke tio, kio rolas kiel subjekto, aperas ankaŭ en alia rolo en la sama frazo. Se la subjekto estas mi, ni aŭ vi (aŭ ci), oni simple ripetas la saman pronomon:

Mi lavas min. La du mi estas la sama persono.

Mi vidas mian fraton. Mi kaj mia montras la saman personon.

Ni lavas nin. La du ni estas la samaj personoj.

Ni vidas niajn fratojn. Ni kaj nia montras la samajn personojn.

Vi lavas vin. La du vi estas la sama(j) persono(j).

Vi vidas viajn fratojn. Vi kaj via montras la sama(j)n persono(j)n.

Sed se la subjekto estas triapersona (nek la parolanto, nek la alparolato), oni devas uzi si por la alia rolo. Se oni uzas ekz. li kaj subjekte, kaj en alia rolo, tiam temas nepre pri du malsamaj viroj. La samo validas por ŝi, ĝi kaj ili:

Ŝi lavas ŝin. Unu virino lavas alian virinon.

Ŝi lavas sin. Unu virino lavas la propran korpon. Ŝi kaj sin montras la saman personon.

Ŝi vidas ŝian patrinon. Unu virino vidas la patrinon de alia virino.

Ŝi vidas sian patrinon. Unu virino vidas la propran patrinon.

La virino serĉas ŝian filon. La virino serĉas la filon de alia virino.

La virino serĉas sian filon. La virino serĉas la propran filon.

Li lavas lin. Unu viro lavas alian viron.

Li lavas sin. Unu viro lavas la propran korpon. Li kaj sin montras la saman personon.

Li vidas lian patrinon. Unu viro vidas la patrinon de alia viro.

Li vidas sian patrinon. Unu viro vidas la propran patrinon.

La viro vundis sin. La viro vundis la propran korpon.

Ĝi lavas ĝin. Unu besto lavas alian beston (aŭ aĵon).

Ĝi lavas sin. Unu besto lavas la propran korpon. Ĝi kaj sin montras la saman beston.

Ĝi vidas ĝian patrinon. Unu besto vidas la patrinon de alia besto.

Ĝi vidas sian patrinon. Unu besto vidas la propran patrinon.

La hundo ludas per sia pilko. La hundo ludas per la propra pilko.

Ili lavas ilin. Unu grupo de personoj aŭ bestoj lavas alian grupon.

Ili lavas sin. Unu grupo lavas la proprajn korpojn. Ili kaj sin montras la saman grupon.

Ili vidas ilian patrinon. Unu grupo vidas la patrinon de alia grupo.

Ili vidas sian patrinon. Unu grupo vidas la propran patrinon.

La naĝintoj ne trovas siajn vestaĵojn. La naĝintoj ne trovas la proprajn vestaĵojn.

Karlo lavas lin. Karlo lavas alian viron.

Karlo lavas sin. Karlo lavas la propran korpon.

Karlo lavas lian infanon. La infano apartenas al alia viro ol Karlo.

Karlo lavas sian infanon. La infano apartenas al Karlo.

Oni ne forgesas facile sian unuan amon.FE.18

Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo.FE.34

La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro.FE.21

Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj.FE.34

En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj.FE.35

Sur la arbo sin trovis multe da birdoj.FE.32

Ŝi nomis ŝin sia filino.FE.17

Niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo [= la domo de niaj fratoj] kaj akompanis ilin ĝis ilia domo [= la domo de la gastoj].FE.18

Ŝi edziniĝis kun sia kuzo.FE.39

Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron.FE.23 La aventuro estis de la virino.

Ŝteliston neniu lasas en sian domon.FE.37

Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon.FE.38

El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.FE.10

Tiu kaj ties iafoje estas uzataj por reprezenti ion, kio antaŭe aperis en nesubjekta rolo. Ili tiam estas kvazaŭ la maloj de si kaj sia.

Si ne povas esti subjekto « Si neniam povas esti mem subjekto, nek parto de subjekto, ĉar tiam si reprezentus sin mem. Same sia ne povas esti parto de subjekto. Ne eblas frazoj kiel: *Si manĝas.* *Mi kaj si dancas.* *Petro kaj si fiŝas.* *Mia kaj sia fratoj estas samklasanoj.* *Sia edzino estis kisata de li.* Ne diru do: *Karlo kaj sia frato promenas en la parko.* Se oni dirus tian frazon, oni verŝajne intencus, ke sia reprezentu Karlon, sed la subjekto ja ne estas Karlo, sed *Karlo kaj sia frato*. Diru: Karlo kaj lia frato promenas en la parko.

Tamen oni povas uzi si, se oni ŝanĝas la frazon jene: Karlo kun sia frato promenas en la parko. Nun la subjekto estas Karlo, kaj sia ĝuste reprezentas Karlon. La frazparto kun sia frato ne estas parto de la subjekto, sed kun-komplemento.

Si estas ĉiam triapersona « Si ne povas reprezenti la unuan aŭ duan personojn: mi, ni aŭ vi (aŭ ci). Ne diru: *Mi venis kun sia frato.* Diru: Mi venis kun mia frato. Sed kiam oni uzas sin prefiksece en kunmetitaj vortoj, ĝi perdas sian ligon al la tria persono: sindefendo, sinmortigo k.s.

Si en pasiva frazo « Si kaj sia reprezentas la gramatikan subjekton. Tio validas ankaŭ en pasivaj frazoj, kvankam la gramatika subjekto ne estas aganto en tiaj frazoj:

La juna viro estis sendita de sia reĝo kiel ambasadoro al la imperiestra kortego de Rusujo.FA4.159

Ŝi estas amata por si, ne por la doto.

Ŝi estas amata de siaj instruistinoj.

Karlo estis akompanata de Petro al sia domo. = ...al la domo de Karlo.

Karlo estis akompanata de Petro al lia domo. = ...al la domo de Petro.

Li sendas leteron al sia kuzo. → Letero estas sendata de li al lia kuzo. En la pasiva frazo oni ne povas diri al sia kuzo, ĉar tiam temus pri la kuzo de la letero.





Ekzerco 2.9.1







2.9.1. Ankoraŭ pri "sia"








Ekzerco 2.9.2

Kompleksa frazo estas frazo, en kiu aperas krom la ĉefverbo ankaŭ alia aga vorto. Povas esti, ke la du agoj havas malsamajn subjektojn. Se si aŭ sia tiam rolas kune kun la ne-ĉefverba agovorto, povas ekesti duboj, kiun subjekton si reprezentu.

Subfrazo « La ĉefverbo de subfrazo havas propran subjekton. Se oni uzas si aŭ sia en subfrazo, ĝi reprezentu ĉiam la subjekton de la subfrazo, neniam la subjekton de la ĉeffrazo:

Elizabeto rigardis la viron, kiu kombis al si la harojn. La viro kombis la proprajn harojn (ne tiujn de Elizabeto). Si reprezentas la subjekton de kombis, nome kiu (kaj kiu reprezentas la viron).

Karlo kaj Petro diris, ke la infanoj jam vestis sin. La infanoj vestis la proprajn korpojn (ne tiujn de Karlo kaj Petro).

Li vidis, ke la hundo ludas per sia pilko. La pilko apartenas al la hundo (la subjekto de la subpropozicio).

Dio scias, kion en efektiveco pensis en si la granda buldogo.FA1.67 Si reprezentas la subjekton de pensis.

El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo.FE.25 Subjekto de trovas estas bolanta akvo. Subjekto de eliras estas vaporo.

Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuziĝas kun sia edzino Rebeka.Gn.26 Rebeka estas la edzino de Isaak (la subjekto de amuziĝas), ne de Abimeleĥ (la subjekto de vidis). Se estus la edzino de Abimeleĥ, oni dirus lia edzino.

Mia avo diris, ke li tre amis sian patrinon. Sian reprezentas la subjekton de amis, kiu povas esti identa al mia avo, sed kiu ankaŭ povas esti alia viro.

Si ne povas esti mem subjekto. Ankaŭ ne eblas uzi si kiel subjekton de subfrazo, nek kiel parton de la subjekto de subfrazo, kun la celo, ke si reprezentu la subjekton de la ĉeffrazo. Ne eblas: *Karlo diris, ke si venos morgaŭ.* Nek: *Karlo diris, ke sia frato venos morgaŭ.* Tiaj konstruoj eblas en iuj lingvoj, sed en Esperanto si en subfrazo ĉiam reprezentas la subjekton de la subfrazo mem. La subfrazaj subjektoj tie ĉi estas si kaj sia frato respektive. Tio signifas, ke si reprezentas sin mem, kio ne estas ebla. Oni devas diri: Karlo diris, ke li venos... / ke lia frato venos... Ankaŭ ne eblas: *Ŝi sentis, ke pluvas sur sin.* Oni devas diri: Ŝi sentis, ke pluvas sur ŝin. La subfrazo pluvas sur ŝin havas sensubjektan verbon.

I-verbo « Se oni uzas si aŭ sia kune kun I-verbo, si reprezentas la sencan subjekton de la I-verbo. Plej ofte tiu senca subjekto estas la sama kiel la subjekto de la ĉefverbo, sed ne ĉiam:

Ĉiu homo devas zorgi pri si mem. Si reprezentas la subjekton de zorgi. Ĝi estas identa al la subjekto de devas.

Kiam estas varme, li ŝatas bani sin en malvarmega akvo. La subjekto de bani estas identa al la subjekto de ŝatas.

La sinjoro ordonis al la servisto vesti sin. La subjekto de ordonis estas la sinjoro. La senca subjekto de vesti estas la servisto. Sin reprezentas la serviston.

La sinjoro ordonis al la servisto vesti lin. La servisto ne vestu sin mem, sed alian viron, plej verŝajne la sinjoron.

Ili ne permesas al li lavi sin ĉi tie. Li ne lavu la propran korpon ĉi tie.

Ne estas permesite lavi sin ĉi tie. Neniu lavu sin ĉi tie. La senca subjekto de lavi estas indiferenta. Si reprezentas ĉiun ajn personon.

Se la senca subjekto de I-verbo ne ĉeestas en la frazo, kaj se ĝi tute ne estas grava, oni normale lasas al si reprezenti la subjekton de la ĉefverbo:

La reĝo sendis voki sian kuraciston. La senca subjekto de voki ne ĉeestas en la frazo, kaj estas malgrava. Sia tial povas reprezenti la reĝon. Oni traktas sendis voki kiel unu verbon kun nur unu subjekto, la reĝo.

La reĝo sendis la serviston voki lian kuraciston. Ĉi tie la subjekto de voki (la servisto) ĉeestas. Se oni dirus sian kuraciston, la servisto devus voki sian propran kuraciston, ne tiun de la reĝo.

Tiel oni ofte traktas frazojn kun lasi + I-verbo. Se la senca subjekto de la I-verbo estas forlasita, oni traktas lasi + I-verbo kiel unu verbon:

Pacience ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo.FA4.42 Sin reprezentas la subjekton de lasis. Se oni enmetas la sencan subjekton de levi, oni devas ŝanĝi sin al ŝin, ekz.: Pacience ŝi lasis al ili ŝin levi... Pacience ŝi lasis ilin levi ŝin... Pacience ŝi lasis, ke ili ŝin levu...

Ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per ĉeno al la limaka irado de la materio?Rt.37 = ...devas lasi ion alligi ĝin per ĉeno... ...devas lasi, ke io alligu ĝin per ĉeno...

Normale oni do ne konsideras la sencan subjekton de I-verbo, se ĝi ne ĉeestas en la frazo, sed tio ne estas deviga. Jen Zamenhofa ekzemplo, kiu ne sekvas tiun principon: La imperiestro tuj elsaltis el la lito kaj sendis voki lian konstantan kuraciston.FA2.29 Temas pri la kuracisto de la imperiestro. Estas rekomendinde uzi sian anstataŭ lian, ĉar la senca subjekto de voki forestas.

Vidu ankaŭ ĉi-poste ĉe “IG-verbo - du agoj en unu verbo”.

Aga O-vorto « Frazparto, kies ĉefvorto estas aga O-vorto, povas esti traktata kvazaŭ ĝi estus subfrazo kun propra subjekto:

lia dormado en sia propra lito funkcias simile al li dormis en sia propra lito. Tiu frazparto enhavas kiel ĉefvorton la agan O-vorton dormado, kiu estas kvazaŭ verbo. Krome tiu frazparto enhavas la posedan pronomon lia, kiu laŭsence estas subjekto de dormado. Krome ĉeestas la loka esprimo en sia propra lito, en kiu sia reprezentas la sencan subjekton de dormado.

la reveno de Karlo al sia familio = Karlo revenis al sia familio. Ĉi tie de Karlo montras la sencan subjekton de la O-vorto reveno.

Jen ekzemploj de tia uzo:

Petro pacience aŭskultis la plendadon de Karlo pri ĉiuj siaj problemoj. Karlo plendis pri ĉiuj siaj problemoj. La problemoj estas de Karlo (la senca subjekto de plendado), ne de Petro (la subjekto de aŭskultis).

Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo al siaj gepatroj. Eva vojaĝis al siaj gepatroj.

Karlo rakontis pri sia vojaĝo al siaj gepatroj. Karlo vojaĝis al siaj gepatroj.

Oni plendis al Karlo pri lia vojaĝo al siaj gepatroj. Li vojaĝis al siaj gepatroj.

Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo post sia operacio. Ĉi tiu ekzemplo estas dusenca, ĉar post sia operacio povas rilati al paroli (= Post sia operacio Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo.), sed ĝi ankaŭ povas rilati al vojaĝo (= Ŝi vojaĝis post sia operacio.). La dua interpreto estas multe pli verŝajna, ĉar post sia operacio staras tuj post vojaĝo. Tiam sia en sia operacio reprezentas Evan, la sencan subjekton de vojaĝo. Sed principe ankaŭ la unua interpreto estas ebla.

Se la senca subjekto de aga O-vorto ne ĉeestas ene de tia O-vorta frazparto. Si kaj sia prefere reprezentu la subjekton de la ĉefverbo laŭ la bazaj reguloj. La uzado estas tamen tre diversa:

Ŝi observadis la enportadon de siaj kofroj. Siaj reprezentas la subjekton de la ĉefverbo, ĉar la senca subjekto de enportado ne ĉeestas. Oni povus diri ŝiaj kofroj, sed tio estas malpli bona, ĉar oni povus pensi, ke estas la kofroj de alia virino.

La gepatroj plendis pri la malbona traktado de sia filino. Aŭ ...de ilia filino. (Oni malbone traktis ilian filinon.)

Fanfaronado pri si mem estas tre hontiga. La senca subjekto de fanfaronado forestas (ĝi estas ĝenerala oni), sed si tamen reprezentas ĝin ĉi tie. Pli bone oni diru fanfaronado pri oni mem. Rimarku, ke oni nepre diru pri si mem, se oni uzas la I-verbon fanfaroni: Fanfaroni pri si mem estas tre hontige.

Ŝparo de sia mono estas iafoje konsilinda, alifoje malsaĝa. Principe estas pli bone diri Ŝparo de onia mono..., sed la vorto onia estas malofta, kaj multaj evitas ĝin. La rekomendinda solvo estas Ŝparo de la propra mono... Sed kun I-verbo oni ja uzu sian (ne onian): Ŝpari sian monon/la propran monon estas iafoje konsilinde, alifoje malsaĝe.

Participo « Participo kun A-finaĵo ĉiam estas rekta aŭ perverba priskribo de io. Se si aŭ sia aperas kune kun tia participo, si ĉiam reprezentas tion, kion la participo priskribas. La participo kaj ĝia rekta priskribo estas kvazaŭ subfrazo:

Li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano.Nm.22 La anĝelo staris kun glavo en sia mano.

Karlo promenis kun virino vestita per sia plej bela vesto. Ŝi estis vestita per sia plej bela vesto. Vestita priskribas la virinon. Sia do reprezentas la virinon.

  • Karlo laŭtlegis poemon verkitan de sia patrino.* = ...poemon, kiu estis verkita de sia patrino. La poemo estas subjekto de la ago esti verkita, kaj si do reprezentas la poemon. La intencita senco tamen estas, ke la poemo estis verkita de la patrino de Karlo. Estu do ...verkitan de lia patrino.

Participo kun E-finaĵo ĉiam havas la saman subjekton kiel la ĉefverbo:

Lavinte siajn vestaĵojn Karlo kuiris vespermanĝon. Karlo estis lavinta siajn vestaĵojn.

Karlo promenis kun virino vestite per sia plej bela vesto. Karlo estis vestita per sia plej bela vesto, kiam li promenis kun virino.

Participo kun O-finaĵo preskaŭ ĉiam montras personon. Kvankam tiaj participoj enhavas ankaŭ agan signifon, oni tamen traktu ilin kiel neagajn vortojn, uzante si kaj sia tute laŭ la bazaj reguloj:

Elizabeto parolis kun la lernantoj de sia patro. Temas pri la patro de Elizabeto.

Eliris el inter vi homoj sentaŭgaj kaj forlogis la loĝantojn de sia urbo.Re.13 Temas pri la urbo de la homoj sentaŭgaj. Se oni anstataŭe uzas A-finaĵan participon, ĉio ŝanĝiĝas: Eliris el inter vi homoj sentaŭgaj kaj forlogis la homojn loĝantajn en ilia urbo.

Seir estos submetito de siaj malamikoj.Nm.24 Temas pri la malamikoj de Seir.

Kompara esprimo kun kiel aŭ ol « Komparaj esprimoj enkondukitaj de kiel aŭ ol ofte reprezentas frazan ideon kun subkomprenata verbo. Si ene de tia kompara esprimo reprezentu la subjekton de tiu subkomprenata verbo:

Ŝi amas lin (same) kiel sin mem. = Ŝi amas lin, kiel ŝi amas sin mem.

Ŝi amas lin (same) kiel li mem. = Ŝi amas lin, kiel li mem amas sin.

Li punis ilin same kiel siajn fratojn. = ... same kiel li punis siajn fratojn.

Ŝi estas (tiel) saĝa kiel ŝia fratino [estas saĝa].

Ili ne estu, kiel iliaj patroj [estis], generacio ribela kaj perfida.Ps.78

Eble li ankaŭ mortos, kiel liaj fratoj [mortis].Gn.38

Ŝi amas lin pli ol [ŝi amas] sin mem.

Ŝi amas lin pli ol li mem [amas sin].

Ili denove fariĝis pli malbonaj ol iliaj patroj [estis].Jĝ.2

La patroj punis la fremdajn knabojn pli ol [ili (la patroj) punis] siajn proprajn filojn.

Kompleksa frazparto « Ofte kompleksa postmetita priskribo de O-vorto povas esti rigardata kiel subfrazo kun subkomprenata verbo. Tiam si povas reprezenti la subjekton de la subkomprenata verbo. Tiu subjekto estas ĉiam identa al la antaŭa priskribata O-vorto. Pri tiaj frazoj la uzado estas tamen malunueca:

Ili vizitis muzeon faman pro siaj belaj pentraĵoj. = ...muzeon, kiu estas fama pro siaj belaj pentraĵoj. La pentraĵoj apartenas al la muzeo.

Picasso vizitis muzeon faman pro liaj pentraĵoj. = ...muzeon, kiu estas fama pro liaj pentraĵoj. La pentraĵoj estas de Picasso.

Ŝi rimarkis [...] la reĝon de la maro kun sia krono sur la kapo.FA1.99 = ...la reĝon de la maro, kiu sidis kun sia krono sur la kapo.

Ĉiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo.FA1.101 = ...krom la direktilisto, kiu staris apud sia direktilo.

Iafoje Zamenhof traktis ankaŭ aliajn frazpartojn kvazaŭ ili estus frazoj kun propra verbo kaj propra subjekto:

Ĉiu el la Izraelidoj devas resti fortike ĉe la posedaĵo de la tribo de liaj patroj.Nm.36 = ...ĉe la posedaĵo, kiu apartenas al la tribo de liaj patroj. Laŭ la normalaj reguloj oni devus diri siaj patroj, ĉar sia reprezentas la subjekton de la ĉefverbo devas.

Ĉiuj estis ensorĉitaj de ĝi, aparte la reĝido, kiu nomis la reĝidinon lia amata trovitino.FA1.98 ≈ ...la reĝido, kiu diris, ke la reĝidino estas lia amata trovitino. Normale oni dirus sia amata trovitino (si reprezentas la subjekton de nomis). Komparu kun la frazo: Ŝi nomis ŝin sia filino.FE.17

En tiaj ĉi okazoj estas preferinde uzi la bazajn regulojn por si konsiderante nur la subjekton de la vera ĉefverbo.

IG-verbo - du agoj en unu verbo « Se oni faras IG-verbon el alia verbo, oni kreas vorton, kiu esprimas samtempe du agojn: lavi → lavigi = “igi (iun) lavi”. En lavigi estas du agoj: igi kaj lavi. Ĉe tiaj verboj si kaj sia reprezentu la subjekton de la tuta verbo (= la subjekto de igi), tute laŭ la bazaj reguloj: La grafo lavigis (al la servistoj) siajn vestaĵojn. Temas pri la vestaĵoj de la grafo, ne tiuj de la servistoj. Alie estas, se oni disigas lavigi en du verbojn, igi lavi, menciante eksplicite la sencan subjekton de lavi: La grafo igis la servistojn lavi liajn vestaĵojn. Se oni tie dirus siajn vestaĵojn, temus pri la vestaĵoj de la servistoj (la senca subjekto de lavi). Se oni uzas igis lavi, sed ne mencias la servistojn, oni prefere uzu siajn: La grafo igis lavi siajn vestaĵojn. Legu pli pri tio ĉi-antaŭe ĉe I-verboj.

Hezito inter la unua aŭ dua persono kaj la tria persono « Iafoje vorto, kiu principe estas triapersona, povas pro speciala frazkonstruo tamen esti duapersona laŭsence. Tio okazas tamen tre malofte. Oni povas uzi vi aŭ si laŭplaĉe por reprezenti tian vorton:

Ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Sian popolon el la lando Egipta.DnZ.9 Sia reprezentas kiu (triapersona vorto), sed kiu estas egala al Sinjoro nia Dio, kiu estas la alparolata persono: vi. La Zamenhofa frazo estis tial “korektita” en la Biblio: Sian fariĝis Vian. Ambaŭ dirmanieroj estas tamen ĝustaj. Miskomprenoj ĉiuokaze ne eblas.

Ho, vi Diano, kiu vian fraton amegas pli ol ĉion en la mondo.IT.65 Oni povus uzi sian anstataŭ vian, ĉar kiu estas per si mem triapersona, sed kiu egalas ĉi tie al vi Diano, kaj estas tial ankaŭ duapersona.

Ĉu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro?Rĝ2.9 La mortiginto estas Zimri, la alparolato. Tial oni povus ankaŭ uzi via.

Simile povas iafoje okazi pri la unua persono:

Mi ĉiam estis persono, kiu bone zorgis pri siaj/miaj bestoj. Siaj rilatas al kiu, kiu reprezentas la vorton persono, kiu tamen laŭsence egalas al mi, kaj tial oni ankaŭ povas uzi miaj anstataŭ siaj.

Ni ĉiam estis personoj, kiuj bone zorgis pri siaj/niaj bestoj.

En kelkaj fiksitaj esprimoj si ne obeas al la ordinaraj reguloj.

siatempe = “en tiu tempo, en la priparolata tempo, en konvena tempo”. Kiam siatempe havas tiun ĉi specialan signifon, oni diras ĉiam siatempe sendepende de la subjekto: Mi volis siatempe proponi regulon.LR.83 Tiam mi donos al via lando pluvon siatempe.ReZ.11

O-vorto + en si = “...tia, kia ĝi estas”. Kiam temas pri tiu ĉi speciala signifo, oni uzas si eĉ se tio, kion si reprezentas, ne estas subjekto: Se oni rigardas la aferon en si, oni vidas... = Se oni rigardas la aferon tia, kia ĝi estas...

per si (mem) = “per propra efiko, sen ia rimedo”. Oni uzas ĉiam si senkonsidere de la subjekto: Oni komprenas liajn gestojn per si mem.

inter si = “reciproke, unu kun la alia”. En tiu esprimo si estas ofte uzata pri afero, kiu ne estas subjekto: “Lingvo Internacia” kaj “lingvo tutmonda” estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas.FK.259

sia = “ĝia propra, kiu apartenas al ĝi aparte”. Tian signifon havas sia ĉefe en proverboj. Tiam sia estas uzata ankaŭ por nesubjektaj aferoj: Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara.PE.20 Ĉio sia estas plej ĉarma.PE.233 Sia estas kara pli ol najbara.PE.2314








Aldona parto por anglalingvanoj 2