Ĉapitro 3-a: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 71: Linio 71:
 
i) La participo pasiva futura per ot: far|ot|a, far|ot|e.
 
i) La participo pasiva futura per ot: far|ot|a, far|ot|e.
  
Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo est kaj prezenca aŭ preterita participo pasiva de la bezonata verbo, la prepozicio ĉe la pasivo estas de. Ekz. ŝi est|as am|at|a de ĉiu|j (participo prezenca: la afero fariĝas); la pord|o est|as ferm|it|a (participo preterita: la afero jam estas farita).
+
Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo est kaj prezenca aŭ preterita participo pasiva de la bezonata verbo, la prepozicio ĉe la pasivo estas de. Ekz. ŝi est|as am|at|a de ĉiu|j (participo prezenca: la afero fariĝas); la pord|o est|as ferm|it|a (participo preterita: la afero jam estas farita).<br>
 +
<br>
 +
<hr>
  
 +
'''''[[Ekzerco 3.4.]]'''''
  
Ekzerco 3.4.
+
<hr>
 
+
<br>
En Esperanto ekzistas tri verbaj formoj kosistantaj el la verbo 'esti' kaj verba adjektivo:
+
- esti farINTa antaŭe = oni jam faris antaŭ ol io alia okazis [Mario estas manĝinta la pomon, kaj nun ne plu havas ĝin...]
+
- esti farANTa nun    = oni faras nun dum io alia okazas [Mario estas manĝanta la pomon kaj intertempe li promenas...]
+
- esti farONTa poste  = oni faros poste  [Mario estas manĝonta la pomon, sed nun li ne povas manĝi ĝin...]
+
 
+
La verbo 'esti' povas aperi en iu ajn el siaj formoj: estis, estas, estos, estus, estu, esti.
+
 
+
Kombinu la 6 formojn de la verbo 'esti' listigitaj ĉi-supre kun la 3 formoj de la verba adjektivo 'farinta/faranta/faronta' kaj traduku la rezultojn kaj traduku ilin al via nacia lingvo.
+
 
+
Mi estis --------farinta
+
              -------faranta
+
              --------faronta
+
 
+
Mi estas --------farinta
+
              -------faranta
+
              --------faronta
+
 
+
Mi estos --------farinta
+
              -------faranta
+
              --------faronta
+
 
+
Mi estus --------farinta
+
              -------faranta
+
              --------faronta
+
 
+
Mi estu  --------farinta
+
              -------faranta
+
              --------faronta
+
 
+
  esti    --------farinta
+
              -------faranta
+
              --------faronta
+
 
+
  
 
Ekzerco 3.5.
 
Ekzerco 3.5.

Kiel registrite je 19:28, 17 Nov. 2017




Ĉapitro 3-a:

Kaj Dio dividis la lumon de la mallumo [per la verbo]

3.1. Teksto en la Fundamento

6. Verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj; ekz. mi far|as, la patr|o far|as, ili far|as.



Ekzerco 3.1.




VERBAJ FORMOJ:

a) La tempo prezenca finiĝas per as; ekz. mi far|as. b) La tempo preterita per is: vi far|is, li far|is. c) La tempo futura per os: ili far|os. ĉ) La modo kondicionala per us: ŝi far|us. d) La modo imperativa per u: far|u, ni far|u. e) La modo infinitiva per i: far|i.


Ekzerco 3.2.



3.2. Aliaj verboformoj

En Esperanto ekzistas ankaŭ tri aliaj verboformoj malĉefaj: - io nereala, kio okazus, se io alia okazus - ordona formo por ordoni fari ion - infinitiva formo (la verbo en si aprimitiva plej simpla formo sen indikopri persono aŭ tempo)

Marko manĝUS la pomon, se la pomo estUS matura. [Marko ne manĝas ĝin nun. Li povUS manĝi ĝin, sed oni devas vidi ĉu la pomo estas matura]

Marko, manĝU la pomon! [ordono al Marko, ke limanĝu la pomon]

Marko ne volas manĝI la pomon [Marko ne volas, ke li mem manĝu la pomon]


'Ekzerco 3.3.



3.3. Verbaj adjektivoj kaj adverboj

Participoj (kaj gerundioj): Estas du formoj de participo en la internacia lingvo, la deklinaciebla aŭ adjektiva, kaj la nedeklinaciebla aŭ adverba. f) La participo aktiva prezenca finiĝas per ant: far|ant|a, far|ant|e. g) La participo aktiva preterita per int: far|int|a, far|int|e. ĝ) La participo aktiva futura per ont: far|ont|a, far|ont|e.

h) La participo pasiva prezenca per at: far|at|a, far|at|e. ĥ) La participo pasiva preterita per it: far|it|a, far|it|e. i) La participo pasiva futura per ot: far|ot|a, far|ot|e.

Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo est kaj prezenca aŭ preterita participo pasiva de la bezonata verbo, la prepozicio ĉe la pasivo estas de. Ekz. ŝi est|as am|at|a de ĉiu|j (participo prezenca: la afero fariĝas); la pord|o est|as ferm|it|a (participo preterita: la afero jam estas farita).


Ekzerco 3.4.



Ekzerco 3.5.

En Esperanto ekzistas tri verbaj formoj kosistantaj el la verbo 'esti' kaj verba adjektivo: - esti farITa antaŭe [La pomo jam estas manĝita] - esti farATa nun [La pomo nun estas manĝata] - esti farOTa poste [La pomo poste estas manĝota]

La verbo 'esti' povas aperi en iu ajn el siaj formoj: estis, estas, estos, estus, estu, esti.

Kombinu la 6 formojn de la verbo 'esti' listigitaj ĉi-supre kun la 3 formoj de verba adjektivo 'farita/farata/farota', kaj traduku ilin al via nacia lingvo.

Mi estis --------farita

              -------farata
             --------farota

Mi estas --------farita

              -------farata
             --------farota

Mi estos --------farita

              -------farata
             --------farota

Mi estus --------farita

              -------farata
             --------farota

Mi estu --------farita

              -------farata
             --------farota
  esti     --------farita
              -------farata
             --------farota


Ekzerco 3.6.

Traduku al via nacia lingvo ĉi tiujn frazojn:

Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu amata. Esti amata. ― Vi estas lavita. Vi estis lavita. Vi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita. ― Li estas invitota. Li estis invitota. Li estos invitota. Li estus invitota. Estu invitota. Esti invitota. ― Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. ― La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. ― Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. ― Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. ― Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. ― Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi. ― Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn.


3.3. Kiu estas la uzo de la verbaj adverboj?

Kiu estas la uzo de la verbaj adverboj: farinte, farante, faronte, farite, farate, farote?

Farinte ĉion, Marko eliras. = Post kiam Marko faris ĉion, Marko eliras. Marŝante, Marko parolas telefone. = Marko marŝas kaj samtempe Marko parolas telefone./Dum Marko marŝas, Marko parolas telefone. Marŝonte, Marko prenas sian marŝ-bastonon. = Antaŭ ol ekmarŝi, Marko prenas sian marŝ-bastonon.

Nun la pasivaj:

Manĝite de la kato, la muso mortis. = Ĉar li estis manĝita hieraŭ, tiam la muso mortis. Manĝate de la kato, la muso kriis laŭte. = Dum li estis manĝata de la kato, la muso laŭte kriis. Mnĝote de la kato, la muso provis forkuri. = Ĉar la kato manĝos ĝin, la muso provi forkuri.

Ekzerco 3. 7. Traduku al via nacia lingvo la frazojn de ĉi tiu ekzerco.

Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove. ― Promenante sur la strato, mi falis. ― Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. ― Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas. ― Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. ― La falinta homo ne povis sin levi. Ne riproĉu vian amikon, ĉar vi mem plimulte meritas riproĉon; li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto. ― La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas. ― Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. ― En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo. ― Aŭgusto estas mia plej amata filo. ― Mono havata estas pli grava ol havita. ― Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota. ― La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. ― Li venis al mi tute ne atendite. ― Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto. flui couler | flow | fliessen | течь | płynąć, cieknąć. movi mouvoir | move | bewegen | двигать | ruszać. strato rue | street | Strasse | улица | ulica. fali tomber | fall | fallen | падать | padać. at marque le participe présent passif | ending of pres. part. pass. in verbs | bezeichnet das Participium praes. passivi | означаеть причастіе настоящаго времени страд. залога | oznacza imiesłów bierny czasu teraźniejszego. peki pécher | sin | sündigen | грѣшить | grzeszyć. int marque le participe passé du verbe actif | ending of past part. act. in verbs | bezeichnet das Participium perfecti activi | означаетъ причастіе прошедшаго времени дѣйствит. залога | oznacza imiesłów czynny czasu przeszłego. intenci se proposer de | intend | beabsichtigen | намѣреваться | zamierzać. levi lever | lift, raise | aufheben | поднимать | podnosić. riproĉi reprocher | reproach | vorwerfen | упрекать | zarzucać. meriti mériter | merit | verdienen | заслуживать | zasługiwać. mensogi mentir | tell a lie | lügen | лгать | kłamać. pasi passer | pass | vergehen | проходить | przechodzić. neniam ne... jamais | never | niemals | никогда | nigdy. ont marque le participe futur d’un verbe actif | ending of fut. part. act. in verbs | bezeichnet das Participium fut. act. | означаетъ причастіе будущаго времени дѣйствит. залога | oznacza imiesłów czynny czasu przyszłego. neniu personne | nobody | Niemand | никто | nikt. atendi attendre | wait, expect | warten, erwarten | ждать, ожидать | czekać. savi sauver | save | retten | спасать | ratować. mondo monde | world | Welt | міръ | świat. lingvo langue, langage | language | Sprache | языкъ, рѣчь | język, mowa. grava grave, important | important | wichtig | важный | ważny. pasero passereau | sparrow | Sperling | воробей | wróbel. kapti attraper | catch | fangen | ловить | chwytać. aglo aigle | eagle | Adler | орелъ | orzeł. ot marque le participe futur d’un verbe passif | ending of fut. part. pass. in verbs | bezeichnet das Participium fut. pass. | означаетъ причастіе будущ. времени страд. залога | oznacza imiesłów bierny czasu przyszłego. soldato soldat | soldier | Soldat | солдатъ | żolnierz. konduki conduire | conduct | führen | вести | prowadzić. aresti arrêter | arrest | verhaften | арестовать | aresztować. tra à travers | through | durch | черезъ, сквозь | przez (wskroś). juĝi juger | judge | richten, urtheilen | судить | sądzić.


3.4. Ĉu ekzistas verboj transitivaj kaj verboj netransitivaj en Esperanto?

Klara respondo: NE!

En Esperanto la afero estas pli simpla. Ekzistas nur verboj kaj ilia signifo. Ni prenu kelkajn ekzemplojn:

manĝi: per la dentoj maĉi en pecetojn ion kaj engluti tion ĝenerale por nutri sin boli: varmiĝi ĝis formiĝo de vaporbobeloj, kiuj krevas ĉe la surfaco.

Simple, kiam oni lernas la verbon oni devas lerni ties signifon.

Tio kombiniĝas kun alia regulo de Esperanto. Principe ĉiu frazo konsistas el aganto/subjekto ago/verbo agato/objekto/rekta komplemento/akuzativo aliaj ĉirkaŭaj cirkonstancoj (tempo, loko, maniero de la ago) La aganton oni rekonas, ĉar ĝi ne havas iun ajn aldono (ekzemple: leono). La agon finiĝas per verba finaĵo (-as, -is, -os, ktp., ekzemple manĝas) La agaton oni devas ligi al la frazo per la litero –n en la fino de la vorto aŭ per prepozicio (je, al, ktp.) aŭ per adverba finaĵo. Ekzemple: gazelon aŭ je gazelo. La aliajn ĉirkaŭaj prepozicioj same. Ekzemple: vespere, dum la mateno, post kurado, ktp.

Nun en la verboj kun la ĝusta signifo, ekzemple manĝas, la priagato, tio estas la aĵo pli rekte ligita al la verbo (Kion la leono maĉas kaj englutas?) preskaŭ ĉiam estas ligita al la frazo per la –n. Pro tio ‘Leono manĝas gazelon.’ Estas ĝusta frazo en Esperanto kaj oni povas longigi ĝin per aliaj informoj: ‘Leono ĝoje manĝas gazelo matene sub la suno kun siaj kunleonoj.’ Atentu, ĉiu esprimo krom la aganto havas finaĵon aŭ prepozicion.

Se ni havas la frazon ‘La akvo bolas.’ Ni ne vere bezonas vorton kun –n, ĉar ne ekzistas aĵo koncernata de la ago krom la aganto (la akvo en nia ekzemplo), pro tio iom pli kompleta frazo estos ‘La akvo bolas matene en la kuirejo dum longa tempo.’

Tio estas ĉio, sed por alveni al ĝusta uzado ni bezonas koni la ĝustan signifon de la verboj kaj fari multajn ekzercojn.

Ekzerco 3.8.

Bonvolu serĉi en la vortaro la signifon de ĉi tiuj verboj kaj poste verki frazojn per ili: boli, boligi, manĝi, manĝigi, dormi, dormigi, iri, irigi, alveni, deveni, prezenti, saluti, legi, skribi, aliĝi, informiĝi, infromi, informigi , ne pensante ĉu ili estas transitivaj aŭ ne.