Ĉapitro 3-a: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 132: Linio 132:

3.3. Kiu estas la uzo de la verbaj adverboj?

'''3.3. Kiu estas la uzo de la verbaj adverboj?'''

Kiu estas la uzo de la verbaj adverboj: ''farinte, farante, faronte, farite, farate, farote'''?

Kiu estas la uzo de la formoj verbaj kun finaĵoj de adverboj:

''farinte, farante, faronte, farite, farate, farote'''?

Klarigo per ekzemploj:

Farinte ĉion, Marko eliras. = Post kiam Marko faris ĉion, Marko eliras.

Farinte ĉion, Marko eliras. = Post kiam Marko faris ĉion, Marko eliras.
Linio 155: Linio 159:

<nr>

<nr>
3.4. Ĉu ekzistas verboj transitivaj kaj verboj netransitivaj en Esperanto?

'''3.4. Ĉu ekzistas verboj transitivaj kaj verboj netransitivaj en Esperanto?'''

Klara respondo: NE!

Klara respondo: NE!
Linio 184: Linio 188:

'''''[[Ekzerco 3.8.]]'''''

'''''[[Ekzerco 3.8.]]'''''

Kiel registrite je 00:38, 4 Dec. 2017

Ĉapitro 3-a:

Kaj Dio dividis la lumon de la mallumo [per la verbo]

3.1. Teksto en la Fundamento

6. Verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj; ekz. mi far|as, la patr|o far|as, ili far|as.

Ekzerco 3.1.

VERBAJ FORMOJ:

a) La tempo prezenca finiĝas per as; ekz. mi far|as. b) La tempo preterita per is: vi far|is, li far|is. c) La tempo futura per os: ili far|os. ĉ) La modo kondicionala per us: ŝi far|us. d) La modo imperativa per u: far|u, ni far|u. e) La modo infinitiva per i: far|i.

Ekzerco 3.2.

3.2. Aliaj verboformoj

En Esperanto ekzistas ankaŭ tri aliaj verboformoj malĉefaj: - io nereala, kio okazus, se io alia okazus - ordona formo por ordoni fari ion - infinitiva formo (la verbo en si aprimitiva plej simpla formo sen indikopri persono aŭ tempo)

Marko manĝUS la pomon, se la pomo estUS matura. [Marko ne manĝas ĝin nun. Li povUS manĝi ĝin, sed oni devas vidi ĉu la pomo estas matura]

Marko, manĝU la pomon! [ordono al Marko, ke limanĝu la pomon]

Marko ne volas manĝI la pomon [Marko ne volas, ke li mem manĝu la pomon]

'Ekzerco 3.3.

3.3. Verbaj adjektivoj kaj adverboj

Participoj (kaj gerundioj): Estas du formoj de participo en la internacia lingvo, la deklinaciebla aŭ adjektiva, kaj la nedeklinaciebla aŭ adverba. f) La participo aktiva prezenca finiĝas per ant: far|ant|a, far|ant|e. g) La participo aktiva preterita per int: far|int|a, far|int|e. ĝ) La participo aktiva futura per ont: far|ont|a, far|ont|e.

h) La participo pasiva prezenca per at: far|at|a, far|at|e. ĥ) La participo pasiva preterita per it: far|it|a, far|it|e. i) La participo pasiva futura per ot: far|ot|a, far|ot|e.

Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo est kaj prezenca aŭ preterita participo pasiva de la bezonata verbo, la prepozicio ĉe la pasivo estas de. Ekz. ŝi est|as am|at|a de ĉiu|j (participo prezenca: la afero fariĝas); la pord|o est|as ferm|it|a (participo preterita: la afero jam estas farita).

Ekzerco 3.4.

3.5. Kunmetitaj verboformoj

En Esperanto ekzistas tri verbaj formoj kosistantaj el la verbo 'esti' kaj verba adjektivo:

- esti farITa antaŭe [La pomo jam estas manĝita]

- esti farATa nun [La pomo nun estas manĝata]

- esti farOTa poste [La pomo poste estas manĝota]

La verbo 'esti' povas aperi en iu ajn el siaj formoj: estis, estas, estos, estus, estu, esti.

Kombinu la 6 formojn de la verbo esti listigitaj ĉi-supre kun la 3 formoj de verba adjektivo farita/farata/farota, kaj traduku ilin al via nacia lingvo.

Mi estis...
...farita
...farata
...farota

Mi estas...
...farita
...farata
...farota

Mi estos...
...farita
...farata
...farota

Mi estus...
...farita
...farata
farota

Mi estu...
...farita
...farata
...farota

esti...
...farita
...farata
...farota

Ekzerco 3.6.

3.3. Kiu estas la uzo de la verbaj adverboj?

Kiu estas la uzo de la formoj verbaj kun finaĵoj de adverboj:

farinte, farante, faronte, farite, farate, farote'?

Klarigo per ekzemploj:

Farinte ĉion, Marko eliras. = Post kiam Marko faris ĉion, Marko eliras.

Marŝante, Marko parolas telefone. = Marko marŝas kaj samtempe Marko parolas telefone./Dum Marko marŝas, Marko parolas telefone.

Marŝonte, Marko prenas sian marŝ-bastonon. = Antaŭ ol ekmarŝi, Marko prenas sian marŝ-bastonon.

Nun la pasivaj:

Manĝite de la kato, la muso mortis. = Ĉar li estis manĝita hieraŭ, tiam la muso mortis.

Manĝate de la kato, la muso kriis laŭte. = Dum li estis manĝata de la kato, la muso laŭte kriis.

Mnĝote de la kato, la muso provis forkuri. = Ĉar la kato manĝos ĝin, la muso provi forkuri.

Ekzerco 3. 7.

<nr> 3.4. Ĉu ekzistas verboj transitivaj kaj verboj netransitivaj en Esperanto?

Klara respondo: NE!

En Esperanto la afero estas pli simpla. Ekzistas nur verboj kaj ilia signifo. Ni prenu kelkajn ekzemplojn:

manĝi: per la dentoj maĉi en pecetojn ion kaj engluti tion ĝenerale por nutri sin boli: varmiĝi ĝis formiĝo de vaporbobeloj, kiuj krevas ĉe la surfaco.

Simple, kiam oni lernas la verbon oni devas lerni ties signifon.

Tio kombiniĝas kun alia regulo de Esperanto. Principe ĉiu frazo konsistas el aganto/subjekto ago/verbo agato/objekto/rekta komplemento/akuzativo aliaj ĉirkaŭaj cirkonstancoj (tempo, loko, maniero de la ago) La aganton oni rekonas, ĉar ĝi ne havas iun ajn aldono (ekzemple: leono). La agon finiĝas per verba finaĵo (-as, -is, -os, ktp., ekzemple manĝas) La agaton oni devas ligi al la frazo per la litero –n en la fino de la vorto aŭ per prepozicio (je, al, ktp.) aŭ per adverba finaĵo. Ekzemple: gazelon aŭ je gazelo. La aliajn ĉirkaŭaj prepozicioj same. Ekzemple: vespere, dum la mateno, post kurado, ktp.

Nun en la verboj kun la ĝusta signifo, ekzemple manĝas, la priagato, tio estas la aĵo pli rekte ligita al la verbo (Kion la leono maĉas kaj englutas?) preskaŭ ĉiam estas ligita al la frazo per la –n. Pro tio ‘Leono manĝas gazelon.’ Estas ĝusta frazo en Esperanto kaj oni povas longigi ĝin per aliaj informoj: ‘Leono ĝoje manĝas gazelo matene sub la suno kun siaj kunleonoj.’ Atentu, ĉiu esprimo krom la aganto havas finaĵon aŭ prepozicion.

Se ni havas la frazon ‘La akvo bolas.’ Ni ne vere bezonas vorton kun –n, ĉar ne ekzistas aĵo koncernata de la ago krom la aganto (la akvo en nia ekzemplo), pro tio iom pli kompleta frazo estos ‘La akvo bolas matene en la kuirejo dum longa tempo.’

Tio estas ĉio, sed por alveni al ĝusta uzado ni bezonas koni la ĝustan signifon de la verboj kaj fari multajn ekzercojn.

Ekzerco 3.8.