Ĉapitro 3-a: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 210: Linio 210:
 
'''La uzo de la verbotempoj prezentas malsamecon rilate al eŭropaj lingvoj nu pri la nerekta parolo'''''
 
'''La uzo de la verbotempoj prezentas malsamecon rilate al eŭropaj lingvoj nu pri la nerekta parolo'''''
  
Nerekta parolo estas subfrazo, kiu rerakontas ies diron, penson, opinion, decidon, demandon, rimarkon k.s. Ofte oni devas iom ŝanĝi la formon de la origina diro aŭ penso. Nerekta parolo diferencas de rekta parolo, t.e. senŝanĝa citaĵo, kiu ne estas subfrazo, kaj kiu do ne havas frazenkondukilon. Rekta parolo ofte aperas inter citiloj kaj post dupunkto.
+
'''''Nerekta parolo'''' estas subfrazo, kiu rerakontas ies diron, penson, opinion, decidon, demandon, rimarkon k.s. Ofte oni devas iom ŝanĝi la formon de la origina diro aŭ penso. Nerekta parolo diferencas de rekta parolo, t.e. senŝanĝa citaĵo, kiu ne estas subfrazo, kaj kiu do ne havas frazenkondukilon. Rekta parolo ofte aperas inter citiloj kaj post dupunkto.
  
 
Rekta parolo: Petro diris: “Mi volas doni ion al vi.”
 
Rekta parolo: Petro diris: “Mi volas doni ion al vi.”
Linio 228: Linio 228:
 
En nerekta parolo oni povas heziti pri verboformoj.
 
En nerekta parolo oni povas heziti pri verboformoj.
  
'''''Verboformoj en nerekta parolo'''''
+
'''''[[Ankoraŭ pri nerekta parolo]]'''''
 
+
En iuj lingvoj oni devas ĉe nerekta parolo iafoje ŝanĝi la verboformon. En Esperanto oni ĉiam konservas la originan verboformon:
+
 
+
Li diris: “Mi volas manĝi”. → Li diris, ke li volas manĝi. La AS de volas estas la nuno de la origina dirado. Ne ŝanĝu al IS.
+
 
+
Ĉu vi diris: “Mi estas feliĉa.” → Ĉu vi diris, ke vi estas feliĉa? La AS de estas montras la nunon de la origina dirado.
+
 
+
Li diris: “Mi tiam loĝis en Ĉinio.” → Li diris, ke li tiam loĝis en Ĉinio. La IS de loĝis montras tempon pli fruan ol la origina dirado. Estus eraro ŝanĝi al estis loĝinta.
+
 
+
Ĉu vi diris: “Mi estis feliĉa antaŭe.” → Ĉu vi diris, ke vi estis feliĉa antaŭe? La IS de estis montras tempon antaŭ la origina dirado.
+
 
+
Ŝi demandis: “Ĉu vi iros kun mi al kinejo?” → Ŝi demandis, ĉu mi iros kun ŝi al kinejo. La OS de iros montras tempon postan al la origina demando. Estus eraro ŝanĝi al estis ironta aŭ volis iri. Se la origina demando estus “Ĉu vi volas iri kun mi?”, oni dirus: Ŝi demandis, ĉu mi volas iri kun ŝi.
+
 
+
Li demandis: “Kion vi faros lunde?” → Li demandis, kion mi faros lunde. La OS de faros montras tempon post la origina demandado. Eble la lundo nun jam pasis, eble ĝi ankoraŭ ne alvenis.
+
 
+
Mi sciis la respondon al la demando: “Kiam li venos?” → Mi sciis, kiam li venos. La OS de venos montras tempon post la origina demando.
+
 
+
Li ne komprenis: “Kial ŝi ne volas partopreni?” → Li ne komprenis, kial ŝi ne volas partopreni. La AS de volas montras la tempon de la origina demando.
+
 
+
Ili ordonis: “Paku tuj vian valizon!” → Ili ordonis, ke mi tuj paku mian valizon.
+
 
+
Ŝi esperis, ke ŝi ilin trovos.FA1.161 La origina penso estis: “Mi ilin trovos.”
+
 
+
Mi volas, ke vi tien iru.FE.19 Mi volas diri: “Iru tien!”
+
 
+
Ke li estas malsana, ŝi tuj rimarkis.FA1.119 Ŝi pensis: “Li estas malsana.”
+
 
+
Oni vidis, ke la junaj homoj donas al si reciproke la manojn.M.139 Oni vidis la aferon kaj konstatis: “La junaj homoj donas...”
+
 
+
Subite li aŭdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo.FA1.15 Li aŭdis la sonon, kaj pensis: “Iu alrajdas...”
+
 
+
Mi antaŭsentis, ke vi hodiaŭ vespere venos.FA3.61 Ŝi pensis: “Hodiaŭ vespere li venos.”
+
 
+
Ŝi estis plena de timo, ke la infano mortos.FA3.1 Ŝi timis kaj pensis: “La infano mortos!”
+
 
+
Li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la Kristanan religion.FA3.102 Li diris: “Ne instruu al ŝi...”
+
 
+
Ŝajnis al ŝi, ke ŝin ĉirkaŭas unu sola densa barilo el traboj.FA1.163 Ŝi pensis: “Min ĉirkaŭas...”, ĉar tiel ŝajnis al ŝi.
+
 
+
Ŝajnas, ke ĉio havos bonan finon.Rz.39 La parolanto opiniis: “Ĉio havos bonan finon”, ĉar tiel ŝajnis al li.
+
 
+
En lia animo estis tute klare, ke Kristino devas fariĝi lia edzino.FA3.91 Li pensis klare: “Kristino devas fariĝi mia edzino.”
+
 
+
Rilataj KI-frazoj <br>
+
Rilataj subfrazoj (subfrazoj kun rilata KI-vorto) normale ne rerakontas diron aŭ penson. En tiaj subfrazoj la verbotempoj do rilatas al la absoluta nuno:
+
 
+
Mi ne konis tiun, kiu venis. Konis kaj venis ambaŭ montras tempon antaŭ la nuno. Verŝajne ili montras la saman tempon.
+
 
+
Mi ne konis tiun, kiu estis veninta. Kaj konis kaj estis montras tempon antaŭ la nuno. Veninta montras tempon ankoraŭ pli fruan.
+
 
+
Mi ne konis la personon, kiu estis baldaŭ venonta tra la pordo. Kaj konis kaj estis montras tempon antaŭ la nuno. Venonta montras tempon post tiu pasinta tempo.
+
 
+
Nerekta parolo en alispecaj subfrazoj «
+
Normale nerekta parolo aperas en ke-frazoj aŭ demandaj subfrazoj, sed iafoje ankaŭ alispeca subfrazo povas esti rerakontado de diro aŭ penso:
+
 
+
Jam en Kjöge li volis aĉeti por ŝi oran ringon, sed post pripenso li tion ne faris, ĉar en Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan.FA3.59 Li pensis: “En Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan.” La ĉar-frazo estas nerekta parolo. La OS-formo montras tempon post lia penso.
+
 
+
Kiel-frazo kelkfoje estas rerakontado de ies penso:
+
 
+
Li konfesis al ŝi, kiel kore li ŝin amas.FA3.61 Li diris pli-malpli: “Mi vin tiel kore amas!”
+
 
+
Ili sidis antaŭ li kaj vidis, kiel li per la fingroj glatigas kaj formas la molan argilon.FA4.150 Ili vidis kaj pensis: “Tiel li glatigas kaj formas la molan argilon.” Komparu kun: Mi vidis, kiel rozujo ricevis burĝonon.FA1.232 Ĉi tie oni ne volis rerakonti ian penson, sed nur rakonti, kio okazis. Tial estas IS-formo, kiu rilatas al la absoluta nuno.
+
 
+
Kvazaŭ-frazo povas redoni ies penson aŭ impreson. Kvazaŭ montras, ke la penso aŭ impreso estas malvera, ŝajna. En aliaj kvazaŭ-frazoj oni normale uzas US-verbon, sed se estas nerekta parolo, oni ĉiam uzu la originan verboformon, kiu plej ofte estas en reala modo (AS, IS aŭ OS):
+
 
+
Li havis la impreson, kvazaŭ la luno lumas en la ĉambron, sed la luno tute ne lumis.FA3.14 Li pensis: “La luno lumas en la ĉambron.”
+
 
+
Li havis la senton, kvazaŭ la rimeno de lia tornistro lin premas.FA3.64 Li pensis: “La rimeno de mia tornistro min premas.” Sed tiel ne estis.
+
 
+
Ili [...] faris mienojn, kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj.FA1.108 Per siaj mienoj ili ŝajnigis: “Ni laboras.” La homoj pensis: “Ili laboras.”
+
 
+
Ŝajnis, kvazaŭ li dormas.FA1.59 Li ne dormis, sed estis morta. Al tiu, kiu lin vidis, tamen venis en la kapon la ideo Li dormas, kvankam li sciis, ke tio ne estas vero. La frazo redonas tiun penson kun la sama verboformo.
+
 
+
Sonis, kvazaŭ ranoj kvakas.FA2.133 Oni pensis: “Ranoj kvakas.” Sed estis io alia.
+
 
+
Tiaj ĉi kvazaŭ-frazoj estis oftaj ĉe Zamenhof. Nuntempe oni uzas plej ofte ke-frazojn, eble kune kun kvazaŭ kiel E-vorteca vorteto: Li havis la impreson, ke la luno kvazaŭ lumas... Ili faris mienojn, ke ili kvazaŭ laboras... Ŝajnis, ke li kvazaŭ dormas.
+
 
+
I-verbo kiel nerekta parolo «
+
Iafoje I-verba frazparto (I-verbo kune kun diversaj frazetoj) povas reprezenti ke-frazon, kiu rerakontas ies penson:
+
 
+
La maljuna ministro atente aŭskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo; kaj tiel li ankaŭ faris.FA1.109 = ...por ke li povu diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo... La ministro pensis: “Mi povu diri tion saman, kiam mi revenos al la reĝo.” Oni uzas revenos kun OS-finaĵo, kvankam fakte temas pri tempo antaŭ la absoluta nuno. Tio eblas, ĉar estas nerekta parolo.
+

Kiel registrite je 23:58, 31 Dec. 2017




Ĉapitro 3-a:

Kaj Dio dividis la lumon de la mallumo [per la verbo]

3.1. Teksto en la Fundamento

6. Verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj; ekz. mi far|as, la patr|o far|as, ili far|as.


Ekzerco 3.1.



VERBAJ FORMOJ:

a) La tempo prezenca finiĝas per as; ekz. mi far|as.
b) La tempo preterita per is: vi far|is, li far|is.
c) La tempo futura per os: ili far|os.
ĉ) La modo kondicionala per us: ŝi far|us.
d) La modo imperativa per u: far|u, ni far|u.
e) La modo infinitiva per i: far|i.


Ekzerco 3.2.



3.2. Klarigoj pri la tempoj kaj la modoj de la verboj

En Esperanto estas tri ĉefaj tempoj de la verboj, alivorte tempoj, en kiuj la agado okazas.

- la prezenca aŭ as-tempo estas la tempo de la nuno. Mi nun manĝAS pomon. Ĝi estas ankaŭ la tempo de la kutimaj agoj: Mi studas matematikon., Mi legas krim-romanojn.
ATENTU: en multaj eŭropaj lingvoj oni emas uzi la as-tempon ankaŭ por estontaj agado:. Kiam mi renkontas lin, mi diras tion al li.; "Venontan someron ni iras al Ameriko.. TIO NE ESTAS EBLA EN ESPERANTO. POR ESTONTAJ AGADOJ ONI EMAS UZI LA OS-TEMPON.

La as-tempo, kiel ni jam diris, indikas ankaŭ daŭrantajn agadojn: Mi ŝatas pomojn.

- la estonta aŭ os-tempo por aferoj okazontaj en la estonta tempo.

- la estinta aŭ is-tempo por agadoj okazintaj en la pasinta tempo. ATENTU: normale ne estas distingo en Esperanto inter la pluraj formoj de pasintaj tempoj en eŭropaj lingvoj. Normale, Mi manĝis ankaŭ signifas: Mi jam esti manĝinta, kiam li venis.. Sed se ekzistas probelmoj pri komprenaso oni povas helpi sin per la kumentitaj formoj aŭ per tempaj adverboj: Mi estis foririnta, kiam alvenis mia amiko.; Mi jam foriris, kiam la aŭtobuso alvenis.

En Esperanto ekzistas ankaŭ tri aliaj malĉefaj verboformoj:

- io nereala, kio okazus, se io alia okazus

- 'ordona formo' por ordoni fari ion

- infinitiva formo (la verbo en sia primitiva plej simpla formo sen indikopri persono aŭ tempo)

  • Marko manĝUS la pomon, se la pomo estUS matura. [Marko ne manĝas ĝin nun. Li povUS manĝi ĝin, sed oni devas vidi ĉu la pomo estas matura]. ATENTU: Multaj nordeŭropanoj insistas , ke en Esperanto oni uzu nur la simplajn us-formojn: se mi venus, se vi manĝus, ktp. ankaŭ kiam temas pri pasinta tempo. Alivorte ili diras, ke "Se hieraŭ mi venus, mi renkontus vin." Do, ili diras, oni ne uzu la formon: "Se hieraŭ mi estus veninta, mi estus renkontinta vin". Tio ne havas en Esperanto ian logikan bazon. Ĝi fontas el la neuzo de malsimplaj us-formoj en la germana kaj parencaj lingvoj.
  • Marko, manĝU la pomon! [ordono al Marko, ke li manĝu la pomon]
  • Marko ne volas manĝI la pomon [Marko ne volas, ke li mem manĝu la pomon]. ATENTU: En la okazo de "Marko ne volas, ke vi manĝu la pomon" oni ne .povas uzi la infinitivon



'Ekzerco 3.3.



3.3. Verbaj adjektivoj kaj adverboj

Participoj (kaj gerundioj): Estas du formoj de participo en la internacia lingvo, la deklinaciebla aŭ adjektiva, kaj la nedeklinaciebla aŭ adverba. f) La participo aktiva prezenca finiĝas per ant: far|ant|a, far|ant|e. g) La participo aktiva preterita per int: far|int|a, far|int|e. ĝ) La participo aktiva futura per ont: far|ont|a, far|ont|e.

h) La participo pasiva prezenca per at: far|at|a, far|at|e. ĥ) La participo pasiva preterita per it: far|it|a, far|it|e. i) La participo pasiva futura per ot: far|ot|a, far|ot|e.

Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo est kaj prezenca aŭ preterita participo pasiva de la bezonata verbo, la prepozicio ĉe la pasivo estas de. Ekz. ŝi est|as am|at|a de ĉiu|j (participo prezenca: la afero fariĝas); la pord|o est|as ferm|it|a (participo preterita: la afero jam estas farita).


Ekzerco 3.4.



3.5. Kunmetitaj verboformoj

En Esperanto ekzistas tri verbaj formoj kosistantaj el la verbo 'esti' kaj verba adjektivo:

- esti farITa antaŭe [La pomo jam estas manĝita]

- esti farATa nun [La pomo nun estas manĝata]

- esti farOTa poste [La pomo poste estas manĝota]

La verbo 'esti' povas aperi en iu ajn el siaj formoj: estis, estas, estos, estus, estu, esti.

Kombinu la 6 formojn de la verbo esti listigitaj ĉi-supre kun la 3 formoj de verba adjektivo farita/farata/farota, kaj traduku ilin al via nacia lingvo.

Mi estis...
...farita
...farata
...farota

Mi estas...
...farita
...farata
...farota

Mi estos...
...farita
...farata
...farota

Mi estus...
...farita
...farata
farota

Mi estu...
...farita
...farata
...farota

esti...
...farita
...farata
...farota


Ekzerco 3.6.




3.3. Kiu estas la uzo de la verbaj adverboj?

Kiu estas la uzo de la formoj verbaj kun finaĵoj de adverboj:

farinte, farante, faronte, farite, farate, farote'?

Klarigo per ekzemploj:

Farinte ĉion, Marko eliras. = Post kiam Marko faris ĉion, Marko eliras.

Marŝante, Marko parolas telefone. = Marko marŝas kaj samtempe Marko parolas telefone./Dum Marko marŝas, Marko parolas telefone.

Marŝonte, Marko prenas sian marŝ-bastonon. = Antaŭ ol ekmarŝi, Marko prenas sian marŝ-bastonon.

Nun la pasivaj:

Manĝite de la kato, la muso mortis. = Ĉar li estis manĝita hieraŭ, tiam la muso mortis.

Manĝate de la kato, la muso kriis laŭte. = Dum li estis manĝata de la kato, la muso laŭte kriis.

Mnĝote de la kato, la muso provis forkuri. = Ĉar la kato manĝos ĝin, la muso provi forkuri.


Ekzerco 3. 7.


<nr> 3.4. Ĉu ekzistas verboj transitivaj kaj verboj netransitivaj en Esperanto?

Klara respondo: NE!

En Esperanto la afero estas pli simpla. Ekzistas nur verboj kaj ilia signifo. Ni prenu kelkajn ekzemplojn:

manĝi: per la dentoj maĉi en pecetojn ion kaj engluti tion ĝenerale por nutri sin boli: varmiĝi ĝis formiĝo de vaporbobeloj, kiuj krevas ĉe la surfaco.

Simple, kiam oni lernas la verbon oni devas lerni ties signifon.

Tio kombiniĝas kun alia regulo de Esperanto. Principe ĉiu frazo konsistas el aganto/subjekto ago/verbo agato/objekto/rekta komplemento/akuzativo aliaj ĉirkaŭaj cirkonstancoj (tempo, loko, maniero de la ago) La aganton oni rekonas, ĉar ĝi ne havas iun ajn aldono (ekzemple: leono). La agon finiĝas per verba finaĵo (-as, -is, -os, ktp., ekzemple manĝas) La agaton oni devas ligi al la frazo per la litero –n en la fino de la vorto aŭ per prepozicio (je, al, ktp.) aŭ per adverba finaĵo. Ekzemple: gazelon aŭ je gazelo. La aliajn ĉirkaŭaj prepozicioj same. Ekzemple: vespere, dum la mateno, post kurado, ktp.

Nun en la verboj kun la ĝusta signifo, ekzemple manĝas, la priagato, tio estas la aĵo pli rekte ligita al la verbo (Kion la leono maĉas kaj englutas?) preskaŭ ĉiam estas ligita al la frazo per la –n. Pro tio ‘Leono manĝas gazelon.’ Estas ĝusta frazo en Esperanto kaj oni povas longigi ĝin per aliaj informoj: ‘Leono ĝoje manĝas gazelo matene sub la suno kun siaj kunleonoj.’ Atentu, ĉiu esprimo krom la aganto havas finaĵon aŭ prepozicion.

Se ni havas la frazon ‘La akvo bolas.’ Ni ne vere bezonas vorton kun –n, ĉar ne ekzistas aĵo koncernata de la ago krom la aganto (la akvo en nia ekzemplo), pro tio iom pli kompleta frazo estos ‘La akvo bolas matene en la kuirejo dum longa tempo.’

Tio estas ĉio, sed por alveni al ĝusta uzado ni bezonas koni la ĝustan signifon de la verboj kaj fari multajn ekzercojn.


Ekzerco 3.8.






3.5. Uzo de la verbaj tempoj

La uzo de la verbotempoj prezentas malsamecon rilate al eŭropaj lingvoj nu pri la nerekta parolo

Nerekta parolo' estas subfrazo, kiu rerakontas ies diron, penson, opinion, decidon, demandon, rimarkon k.s. Ofte oni devas iom ŝanĝi la formon de la origina diro aŭ penso. Nerekta parolo diferencas de rekta parolo, t.e. senŝanĝa citaĵo, kiu ne estas subfrazo, kaj kiu do ne havas frazenkondukilon. Rekta parolo ofte aperas inter citiloj kaj post dupunkto.

Rekta parolo: Petro diris: “Mi volas doni ion al vi.” Nerekta parolo: Petro diris, ke li volas doni ion al mi.

Rekta parolo: Karlo demandis: “Ĉu vi volas iri kun mi?” Nerekta parolo: Karlo demandis, ĉu mi volas iri kun li.

Nerekta parolo ordinare estas ke-frazo aŭ demanda subfrazo. Tia subfrazo plej ofte rolas kiel objekto de verbo kiel diri, krii, pensi, scii, decidi, skribi, kompreni, rimarki, vidi, demandi, voli, aŭdi k.t.p.: Li diris, ke li estas feliĉa. Ŝi pensis, ke ŝi estas feliĉa.

Nerekta parolo ankaŭ aperas kiel priskribo de vortoj kiel penso, decido, demando, timo k.t.p.: Li havis la penson, ke li estas feliĉa. La decido estis, ke Petro estu prezidanto. Ili faris la demandon, ĉu ili povas partopreni.

Nerekta parolo ankaŭ aperas kiel subjekto de ŝajni, esti evidente, esti klare, esti (ne)eble, esti verŝajne k.s.: Ŝajnis, ke pluvas. Estis evidente, ke li ne estas feliĉa.

Iafoje alispeca subfrazo aŭ eĉ I-verbo povas esti nerekta parolo.

En nerekta parolo oni povas heziti pri verboformoj.

Ankoraŭ pri nerekta parolo