Ĉapitro 3-a: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 107: Linio 107:

Kombinu la 6 formojn de la verbo ''esti'' listigitaj ĉi-supre kun la 3 formoj de verba adjektivo ''farita/farata/farota'',  kaj traduku ilin al via nacia lingvo.

Kombinu la 6 formojn de la verbo ''esti'' listigitaj ĉi-supre kun la 3 formoj de verba adjektivo ''farita/farata/farota'',  kaj traduku ilin al via nacia lingvo.

Mi estis...

Mi estis...:Mi estas :Mi estas

...farita

...farita

...farata

...farata

Linio 176: Linio 176:

'''3.6. Ĉu ekzistas verboj transitivaj kaj verboj netransitivaj en Esperanto?'''

'''3.6. Ĉu ekzistas verboj transitivaj kaj verboj netransitivaj en Esperanto?'''

Klara respondo: NE!

Klara respondo: NE!

'''''Kvankam la konceptoj pri transitiveco estas utilaj por klarigi la fenomenon pri aldono de -n al la priagataj aĵoj aŭ homoj. Tio validas ĉe4fe por homoj, kiuj havas similan fenomenon en sia lingvo kaj kutimas je tiu koncepto.'''''

En Esperanto la afero estas pli simpla. Ekzistas nur verboj kaj ilia signifo.

En Esperanto la afero estas pli simpla. Ekzistas nur verboj kaj ilia signifo.

Kiel registrite je 22:23, 23 Jun. 2018

Ĉapitro 3-a:

Kaj Dio dividis la lumon de la mallumo [per la verbo]

3.1. Teksto en la Fundamento

6. Verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj; ekz. mi far|as, la patr|o far|as, ili far|as.

Ekzerco 3.1.

VERBAJ FORMOJ:

a) La tempo prezenca finiĝas per as; ekz. mi far|as.
b) La tempo preterita per is: vi far|is, li far|is.
c) La tempo futura per os: ili far|os.
ĉ) La modo kondicionala per us: ŝi far|us.
d) La modo imperativa per u: far|u, ni far|u.
e) La modo infinitiva per i: far|i.

Ekzerco 3.2.

3.2. Klarigoj pri la tempoj kaj la modoj de la verboj

En Esperanto estas tri ĉefaj tempoj de la verboj, alivorte tempoj, en kiuj la agado okazas.

- la prezenca aŭ as-tempo estas la tempo de la nuno. Mi nun manĝAS pomon. Ĝi estas ankaŭ la tempo de la kutimaj agoj: Mi studas matematikon., Mi legas krim-romanojn.
ATENTU: en multaj eŭropaj lingvoj oni emas uzi la as-tempon ankaŭ por estontaj agado:. Kiam mi renkontas lin, mi diras tion al li.; "Venontan someron ni iras al Ameriko.. TIO NE ESTAS EBLA EN ESPERANTO. POR ESTONTAJ AGADOJ ONI EMAS UZI LA OS-TEMPON.

La as-tempo, kiel ni jam diris, indikas ankaŭ daŭrantajn agadojn: Mi ŝatas pomojn.

- la estonta aŭ os-tempo por aferoj okazontaj en la estonta tempo.

- la estinta aŭ is-tempo por agadoj okazintaj en la pasinta tempo. ATENTU: normale ne estas distingo en Esperanto inter la pluraj formoj de pasintaj tempoj en eŭropaj lingvoj. Normale, Mi manĝis ankaŭ signifas: Mi jam esti manĝinta, kiam li venis.. Sed se ekzistas probelmoj pri komprenaso oni povas helpi sin per la kumentitaj formoj aŭ per tempaj adverboj: Mi estis foririnta, kiam alvenis mia amiko.; Mi jam foriris, kiam la aŭtobuso alvenis.

En Esperanto ekzistas ankaŭ tri aliaj malĉefaj verboformoj:

- io nereala, kio okazus, se io alia okazus

- 'ordona formo' por ordoni fari ion

- infinitiva formo (la verbo en sia primitiva plej simpla formo sen indikopri persono aŭ tempo)

• Marko manĝUS la pomon, se la pomo estUS matura. [Marko ne manĝas ĝin nun. Li povUS manĝi ĝin, sed oni devas vidi ĉu la pomo estas matura]. ATENTU: Multaj nordeŭropanoj insistas , ke en Esperanto oni uzu nur la simplajn us-formojn: se mi venus, se vi manĝus, ktp. ankaŭ kiam temas pri pasinta tempo. Alivorte ili diras, ke "Se hieraŭ mi venus, mi renkontus vin." Do, ili diras, oni ne uzu la formon: "Se hieraŭ mi estus veninta, mi estus renkontinta vin". Tio ne havas en Esperanto ian logikan bazon. Ĝi fontas el la neuzo de malsimplaj us-formoj en la germana kaj parencaj lingvoj.
• Marko, manĝU la pomon! [ordono al Marko, ke li manĝu la pomon]
• Marko ne volas manĝI la pomon [Marko ne volas, ke li mem manĝu la pomon]. ATENTU: En la okazo de "Marko ne volas, ke vi manĝu la pomon" oni ne .povas uzi la infinitivon

'Ekzerco 3.3.

3.3. Verbaj adjektivoj kaj adverboj

Participoj (kaj gerundioj):

Estas du formoj de participo en la internacia lingvo, la deklinaciebla aŭ adjektiva, kaj la nedeklinaciebla aŭ adverba.

f) La participo aktiva prezenca finiĝas per ant: far|ant|a, far|ant|e.
g) La participo aktiva preterita per int: far|int|a, far|int|e.
ĝ) La participo aktiva futura per ont: far|ont|a, far|ont|e.

h) La participo pasiva prezenca per at: far|at|a, far|at|e.
ĥ) La participo pasiva preterita per it: far|it|a, far|it|e.
i) La participo pasiva futura per ot: far|ot|a, far|ot|e.

Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo est kaj prezenca aŭ preterita participo pasiva de la bezonata verbo, la prepozicio ĉe la pasivo estas de. Ekz. ŝi est|as am|at|a de ĉiu|j (participo prezenca: la afero fariĝas); la pord|o est|as ferm|it|a (participo preterita: la afero jam estas farita).

Ekzerco 3.4.

3.4. Kunmetitaj verboformoj

En Esperanto ekzistas tri verbaj formoj kosistantaj el la verbo 'esti' kaj verba adjektivo:

- esti farITa antaŭe [La pomo jam estas manĝita]

- esti farATa nun [La pomo nun estas manĝata]

- esti farOTa poste [La pomo poste estas manĝota]

La verbo 'esti' povas aperi en iu ajn el siaj formoj: estis, estas, estos, estus, estu, esti.

Kombinu la 6 formojn de la verbo esti listigitaj ĉi-supre kun la 3 formoj de verba adjektivo farita/farata/farota, kaj traduku ilin al via nacia lingvo.

Mi estis...:Mi estas :Mi estas
...farita
...farata
...farota

Mi estas...
...farita
...farata
...farota

Mi estos...
...farita
...farata
...farota

Mi estus...
...farita
...farata
farota

Mi estu...
...farita
...farata
...farota

esti...
...farita
...farata
...farota

Ekzerco 3.6.

3.5. Kiu estas la uzo de la verbaj adverboj?

Kiu estas la uzo de la formoj verbaj kun finaĵoj de adverboj:

farinte, farante, faronte, farite, farate, farote'?

Klarigo per ekzemploj:

Farinte ĉion, Marko eliras. = Post kiam Marko faris ĉion, Marko eliras.

Marŝante, Marko parolas telefone. = Marko marŝas kaj samtempe Marko parolas telefone./Dum Marko marŝas, Marko parolas telefone.

Marŝonte, Marko prenas sian marŝ-bastonon. = Antaŭ ol ekmarŝi, Marko prenas sian marŝ-bastonon.

Nun la pasivaj:

Manĝite de la kato, la muso mortis. = Ĉar li estis manĝita hieraŭ, tiam la muso mortis.

Manĝate de la kato, la muso kriis laŭte. = Dum li estis manĝata de la kato, la muso laŭte kriis.

Manĝote de la kato, la muso provis forkuri. = Ĉar la kato manĝos ĝin, la muso provi forkuri.

ATENTU: La subjekto de la frazo kun la adverba participo kaj la subjeto de la ĉefa frazo DEVAS esti la sama.

Ekzerco 3. 7.

3.6. Ĉu ekzistas verboj transitivaj kaj verboj netransitivaj en Esperanto?

Klara respondo: NE!

Kvankam la konceptoj pri transitiveco estas utilaj por klarigi la fenomenon pri aldono de -n al la priagataj aĵoj aŭ homoj. Tio validas ĉe4fe por homoj, kiuj havas similan fenomenon en sia lingvo kaj kutimas je tiu koncepto.

En Esperanto la afero estas pli simpla. Ekzistas nur verboj kaj ilia signifo. Ni prenu kelkajn ekzemplojn:

manĝi: per la dentoj maĉi en pecetojn ion kaj engluti tion ĝenerale por nutri sin boli: varmiĝi ĝis formiĝo de vaporbobeloj, kiuj krevas ĉe la surfaco.

Simple, kiam oni lernas la verbon oni devas lerni ties signifon.

Tio kombiniĝas kun alia regulo de Esperanto. Principe ĉiu frazo konsistas el aganto/subjekto ago/verbo agato/objekto/rekta komplemento/akuzativo aliaj ĉirkaŭaj cirkonstancoj (tempo, loko, maniero de la ago) La aganton oni rekonas, ĉar ĝi ne havas iun ajn aldono (ekzemple: leono). La agon finiĝas per verba finaĵo (-as, -is, -os, ktp., ekzemple manĝas) La agaton oni devas ligi al la frazo per la litero –n en la fino de la vorto aŭ per prepozicio (je, al, ktp.) aŭ per adverba finaĵo. Ekzemple: gazelon aŭ je gazelo. La aliajn ĉirkaŭaj prepozicioj same. Ekzemple: vespere, dum la mateno, post kurado, ktp.

Nun en la verboj kun la ĝusta signifo, ekzemple manĝas, la priagato, tio estas la aĵo pli rekte ligita al la verbo (Kion la leono maĉas kaj englutas?) preskaŭ ĉiam estas ligita al la frazo per la –n. Pro tio ‘Leono manĝas gazelon.’ Estas ĝusta frazo en Esperanto kaj oni povas longigi ĝin per aliaj informoj: ‘Leono ĝoje manĝas gazelo matene sub la suno kun siaj kunleonoj.’ Atentu, ĉiu esprimo krom la aganto havas finaĵon aŭ prepozicion.

Se ni havas la frazon ‘La akvo bolas.’ Ni ne vere bezonas vorton kun –n, ĉar ne ekzistas aĵo koncernata de la ago krom la aganto (la akvo en nia ekzemplo), pro tio iom pli kompleta frazo estos ‘La akvo bolas matene en la kuirejo dum longa tempo.’

Tio estas ĉio, sed por alveni al ĝusta uzado ni bezonas koni la ĝustan signifon de la verboj kaj fari multajn ekzercojn.

Ekzerco 3.8.

3.7. Uzo de la verbaj tempoj

La uzo de la verbotempoj prezentas malsamecon rilate al eŭropaj lingvoj nu pri la nerekta parolo

Nerekta parolo' estas subfrazo, kiu rerakontas ies diron, penson, opinion, decidon, demandon, rimarkon k.s. Ofte oni devas iom ŝanĝi la formon de la origina diro aŭ penso. Nerekta parolo diferencas de rekta parolo, t.e. senŝanĝa citaĵo, kiu ne estas subfrazo, kaj kiu do ne havas frazenkondukilon. Rekta parolo ofte aperas inter citiloj kaj post dupunkto.

Rekta parolo: Petro diris: “Mi volas doni ion al vi.” Nerekta parolo: Petro diris, ke li volas doni ion al mi.

Rekta parolo: Karlo demandis: “Ĉu vi volas iri kun mi?” Nerekta parolo: Karlo demandis, ĉu mi volas iri kun li.

Nerekta parolo ordinare estas ke-frazo aŭ demanda subfrazo. Tia subfrazo plej ofte rolas kiel objekto de verbo kiel diri, krii, pensi, scii, decidi, skribi, kompreni, rimarki, vidi, demandi, voli, aŭdi k.t.p.: Li diris, ke li estas feliĉa. Ŝi pensis, ke ŝi estas feliĉa.

Nerekta parolo ankaŭ aperas kiel priskribo de vortoj kiel penso, decido, demando, timo k.t.p.: Li havis la penson, ke li estas feliĉa. La decido estis, ke Petro estu prezidanto. Ili faris la demandon, ĉu ili povas partopreni.

Nerekta parolo ankaŭ aperas kiel subjekto de ŝajni, esti evidente, esti klare, esti (ne)eble, esti verŝajne k.s.: Ŝajnis, ke pluvas. Estis evidente, ke li ne estas feliĉa.

Iafoje alispeca subfrazo aŭ eĉ I-verbo povas esti nerekta parolo.

En nerekta parolo oni povas heziti pri verboformoj.

Ankoraŭ pri nerekta parolo