Ĉapitro 3-a: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
(2 mezaj versioj de la sama uzanto ne montriĝas)
Linio 6: Linio 6:

'''Ĉapitro 3-a:'''

'''Ĉapitro 3-a:'''

'''''ANKORAŬ PRI LA SIMPLECO'''''

Linio 230: Linio 227:

'''''[[Aldona parto por anglalingvanoj 3]]'''''

'''''[[Aldona parto por anglalingvanoj 3]]'''''

'''''iru al la [[ĉapitro 4-a]]'''''

'''''reiru al la [[ĉapitro 2-a]]'''''

Kiel registrite je 02:57, 24 Jan. 2021

Ĉapitro 3-a:

3.1. Fundamenta teksto-parto - 6

4) La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la ordaj numeraloj oni aldonas la adjektivan finiĝon a; por la multiplikaj – la sufikson obl; por la frakciaj – on; por la kolektivaj – op; por la distribuaj – la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj. Ekz. kvin|cent tri|dek |tri (533); kvar|a, unu|a, du|a; unu|o, cent|o; sep|e, unu|e, du|e; tri|obl|a; kvar|on|o, du|on|o; du|op|e, kvar|op|e; po kvin.

Ekzerco 3.1. nova

Ekzerco 3.2.nova

Aldona klarigo pri 3.1 - Plurspecaj nombrovortoj

Ekzerco 3.3. nova

,BR>

3.2. Fundamenta teksto-parto - 8

5) La pronomoj personaj: mi, vi, li, ŝi, ĝi (pri objekto aŭ besto), si, ni, ili, oni (senpersona plurala pronomo). Pronomoj posedaj estas formataj per aldono de la adjektiva finiĝo a. La deklinacio de la pronomoj estas kiel ĉe la substantivoj. Ekz. mi|n, mi|a, la vi|a|j.

• Anstataŭ “ci” oni uzas ordinare “vi”.FE.16

Ekzerco 3.4. nova

3.3. La plej malfacila parto de Esperanto: si, sia

La tuta sekcio pri si baziĝas sur materialo prenita el http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/si/index.html kvankam ĝi estis adaptita kaj simpligita kaj klarigita en alia maniero

Legu atente ĉi tion, kaj vidu kiam oni uzas la adjektivon 'sia'.

mi manĝas mian pomon
vi manĝas vian pomon
li manĝas sian pomon
ŝi manĝas sian pomon
ĝi manĝas sian pomon
ni manĝas nian pomon
vi manĝas vian pomon
ili manĝas sian pomon

Marko havas pomon. Marko manĝas sian pomon (la pomon de Marko mem).
Jozefo ne havas pomon. Jozefo manĝas lian pomon (la pomon de Marko).

Maria havas pomon. Maria manĝas sian pomon (la pomon de Maria mem).
Jozefo ne havas pomon. Jozefo manĝas ŝian pomon (la pomon de Maria).

Marko ludas kun sia frato (la frato de Marko mem).
Maria ludas kun sia frato (la frato de Maria mem).
Si kaj sia estas specialaj triapersonaj pronomoj, kiujn oni en certaj okazoj devas uzi anstataŭ la ordinaraj pronomoj de la tria persono. Si estas jen unu-nombra, jen multe-nombra, depende de tio, kion ĝi reprezentas. Si per si mem ne montras sekson.

En simplaj frazoj la reguloj estas tute klaraj, sed en iaj malsimplaj frazoj la uzado ne estas facile komprenebla.

Se la subjekto estas mi, ni aŭ vi (aŭ ci), oni simple ripetas la saman pronomon en ali aparto de tiu frazo:

Mi lavas min. La du mi estas la sama persono.

Mi vidas mian fraton. Mi kaj mia montras la saman personon.

Ni lavas nin. La du ni estas la samaj personoj.

Ni vidas niajn fratojn. Ni kaj 'nia montras la samajn personojn.

Vi lavas vin. La du vi estas la sama(j) persono(j).

Vi vidas viajn fratojn. Vi kaj via montras la sama(j)n persono(j)n.

Sed se la subjekto estas triapersona (nek la parolanto, nek la alparolato), oni devas uzi si por la alia rolo. Se la subjekto estas li, ŝi, ĝiili, oni devas uzi si kaj sia por resendi al ili.

Ŝi lavas sin. (Unu virino lavas la propran korpon. Ŝi kaj sin montras la saman personon).

Ŝi vidas sian patrinon. (Unu virino vidas la propran patrinon).
Ŝi vidas ŝian patrinon. (Unu virino vidas la patrinon de alia virino).

La virino serĉas sian filon. (La virino serĉas la propran filon).
La virino serĉas ŝian filon. La virino serĉas la filon de alia virino).

Li lavas sin. (Unu viro lavas la propran korpon. Li kaj sin montras la saman personon).
Li lavas lin. (Unu viro lavas alian viron).

Li vidas sian patrinon. (Unu viro vidas la propran patrinon).
Li vidas lian patrinon. (Unu viro vidas la patrinon de alia viro).

La viro vundis sin. (La viro vundis la propran korpon).

Ĝi lavas sin. (Unu besto lavas la propran korpon. Ĝi kaj sin montras la saman beston).
Ĝi lavas ĝin. (Unu besto lavas alian beston (aŭ aĵon).

Ĝi vidas sian patrinon. (Unu besto vidas la propran patrinon.)
Ĝi vidas ĝian patrinon. (Unu besto vidas la patrinon de alia besto.)

La hundo ludas per sia pilko. (La hundo ludas per la propra pilko.)

Ili lavas sin. (Unu grupo lavas la proprajn korpojn. Ili kaj sin montras la saman grupon.)
Ili lavas ilin. (Unu grupo de personoj aŭ bestoj lavas alian grupon.)

Ili vidas sian patrinon. (Unu grupo vidas la propran patrinon.)
Ili vidas ilian patrinon. (Unu grupo vidas la patrinon de alia grupo.)

La naĝintoj ne trovas siajn vestaĵojn. (La naĝintoj ne trovas la proprajn vestaĵojn.)

Karlo lavas sin. (Karlo lavas la propran korpon.)
Karlo lavas lin. (Karlo lavas alian viron.)

Karlo lavas sian infanon. (La infano apartenas al Karlo.)
Karlo lavas lian infanon. (La infano apartenas al alia viro ol Karlo.)

Oni ne forgesas facile sian unuan amon.FE.18

Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta

La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. FE.21

Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj. FE.34

En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj. FE.35

Sur la arbo sin trovis multe da birdoj. FE.32

Ŝi nomis ŝin sia filino. FE.17

Niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo [= la domo de niaj fratoj] kaj akompanis ilin ĝis ilia domo [= la domo de la gastoj]. FE.18

Ŝi edziniĝis kun sia kuzo.FE.39

Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron.FE.23 La aventuro estis de la virino.

Ŝteliston neniu lasas en sian domon. FE.37

Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon. FE.38

El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa. FE.10

Tiu kaj ties iafoje estas uzataj por reprezenti ion, kio antaŭe aperis en nesubjekta rolo. Ili tiam estas kvazaŭ la maloj de si kaj sia.

SI NE POVAS ESTI SUBJEKTO

Si neniam povas esti mem subjekto, nek parto de subjekto, ĉar tiam ĝi reprezentus sin mem. Same sia ne povas esti parto de subjekto. Ne eblas frazoj kiel:
#Si manĝas.

1. Mi kaj si dancas.
2. Petro kaj si fiŝkaptas.
3. Mia kaj sia fratoj estas samklasanoj.
1. Sia edzino estis kisata de li.*
Ne diru do:
2. Karlo kaj sia frato promenas en la parko.

Se oni dirus tian frazon, oni verŝajne intencus, ke sia reprezentu Karlon, sed la subjekto ja ne estas Karlo, sed *Karlo kaj sia frato*. Diru: Karlo kaj lia frato promenas en la parko.

Tamen oni povas uzi si, se oni ŝanĝas la frazon jene: Karlo kun sia frato promenas en la parko. Nun la subjekto estas Karlo, kaj sia ĝuste reprezentas Karlon. La frazparto kun sia frato ne estas parto de la subjekto, sed kun-komplemento.

Memoru:

Karlo promenas en la parko kun sia frato = Karlo kun sia frato promenas en la parko. La subjekto estas nur Karlo al kiu sia resendas.

Karlo kaj lia frato promenas en la parko. Estas du subjektoj: Karlo kaj lia frato.

Si estas ĉiam triapersona
Si ne povas reprezenti la unuan aŭ duan personojn: mi, ni aŭ vi (aŭ ci). Ne diru: *Mi venis kun sia frato.* Diru: Mi venis kun mia frato. Sed kiam oni uzas sin prefiksece en kunmetitaj vortoj, ĝi perdas sian ligon al la tria persono: sindefendo, sinmortigo k.s.

Si en pasiva frazo
Si kaj sia reprezentas la gramatikan subjekton. Tio validas ankaŭ en pasivaj frazoj, kvankam la gramatika subjekto ne estas aganto en tiaj frazoj:

La juna viro estis sendita de sia reĝo kiel ambasadoro al la imperiestra kortego de Rusujo.FA4.159

Ŝi estas amata por si, ne por la doto.

Ŝi estas amata de siaj instruistinoj.

Karlo estis akompanata de Petro al sia domo. = ...al la domo de Karlo.

Karlo estis akompanata de Petro al lia domo. = ...al la domo de Petro.

Li sendas leteron al sia kuzo. → Letero estas sendata de li al lia kuzo. En la pasiva frazo oni ne povas diri al sia kuzo, ĉar tiam temus pri la kuzo de la letero.

Ekzerco 3.5.nova

3.4. Ankoraŭ pri "sia" sed nur por apartaj maniuloj pri gramatiko

Ekzerco 3.6.nova

Aldona parto por anglalingvanoj 3

iru al la ĉapitro 4-a
reiru al la ĉapitro 2-a