Ĉapitro 4-a: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 129: Linio 129:

'''4.5. La prepozicioj kiel radikoj'''

'''4.5. La prepozicioj kiel radikoj'''

La prepozicioj el la vidpunkto de la ĝenerala lingvo estas ankaŭ radikoj, do pecoj de vortoj kun propra signifo. Pro tio ili estas uzataj ankaŭ kun la aldono de prefiksoj kaj sufiksoj.

''La prepozicioj el la vidpunkto de la ĝenerala lingvo estas ankaŭ radikoj, do pecoj de vortoj kun propra signifo.'' Pro tio ili estas uzataj ankaŭ kun la aldono de prefiksoj kaj sufiksoj.

Ni rerigardu nian liston:

Ni rerigardu nian liston:
Linio 137: Linio 137:

La plej uzataj vortoj formitaj el prepozicioj estas:

La plej uzataj vortoj formitaj el prepozicioj estas:

aliĝi = membriĝi al iu kongreso, asocio, ktp.

aliĝi = membriĝi al iu kongreso, asocio, ktp.

aliĝilo = formualro por aliĝi

aliĝilo = formualro por aliĝi

anstataŭi = esti ie antastaŭ iu alia

anstataŭi = esti ie antastaŭ iu alia

anstataŭigi = meti iun ien anstataŭ iu alia

anstataŭigi = meti iun ien anstataŭ iu alia

antaŭen! = ni moviĝu al la direkto de la antaŭo

antaŭen! = ni moviĝu al la direkto de la antaŭo

apudigi = meti du aĵojn apude

apudigi = meti du aĵojn apude

ĉirkaŭi = esti ĉirkaŭ io

ĉirkaŭi = esti ĉirkaŭ io

ĉirkaŭigi = meti sin ĉirkaŭ ion

ĉirkaŭigi = meti sin ĉirkaŭ ion

duma = provizora, dumtempa

duma = provizora, dumtempa

ekstere =  malinterne

ekstere =  malinterne

ene = interne

ene = interne

enigi = enmeti

enigi = enmeti

ĝisi = adiaŭi, diri 'ĝis'

ĝisi = adiaŭi, diri 'ĝis'

kontraŭi = esti kontraŭ io aŭ iu

kontraŭi = esti kontraŭ io aŭ iu

kroma = plia

kroma = plia

kune = samtempe, samloke kun io aŭ iu

kune = samtempe, samloke kun io aŭ iu

peri = esti ilo por transdoni al iu la peton de alia

peri = esti ilo por transdoni al iu la peton de alia

peranto = tiu, per kiu oni povas fari ion kun aliaj homoj, tiu per kiu oni povas aboni gazetojn

peranto = tiu, per kiu oni povas fari ion kun aliaj homoj, tiu per kiu oni povas aboni gazetojn

pori = voĉdoni por, esti por

pori = voĉdoni por, esti por

posteulo = tiuj, kiuj vivios post ni

posteulo = tiuj, kiuj vivios post ni

suben = al la subo

suben = al la subo

Krome ĉiuj prepozicioj kombiniĝas kun verboj kaj formas kunmetitajn verbojn:

Krome ĉiuj prepozicioj kombiniĝas kun verboj kaj formas kunmetitajn verbojn:

Kiel registrite je 00:54, 4 Dec. 2017

Ĉapitro 4-a

La prepozicioj aŭ pli kompreneble la funkciaj vortoj

4.1. Teksto en la Fundamento - 1

14. Ĉiu prepozicio havas en Esperanto difinitan kaj konstantan signifon, kiu fiksas ĝian uzon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kiun prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu ne havas memstaran signifon; ekz. ĝoj|i je tio, rid|i je tio, enu|o je la patr|uj|o, mal|san|a je la okul|o|j. La klareco neniel suferas pro tio, ĉar en ĉiuj lingvoj oni uzas en tiaj okazoj iun ajn prepozicion, se nur la uzado donis al ĝi sankcion; en la internacia lingvo ĉiam estas uzata en similaj okazoj nur la prepozicio je.

Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio, se oni timas nenian dusencaĵon.

8. Teksto en la Fundamento - 2

Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon “n”; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko); tiel same ni ankaŭ diras: “la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon”, kaj la vortoj “ĝardenon”, “tablon” staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj “en” kaj “sur” tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaŭe en la ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon “n” tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne. – Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon).FE.28

4.2. Pri la prepozicioj

Antaŭ ol antaŭeniri pri la diferenco inter “en la domo/en la domon” ni vidu, kiuj estas la prepozicioj. Ili estas la jenaj vortetoj:

al, anstataŭ, antaŭ, apud, ĉe, ĉirkaŭ, da, de, dum, ekster, el, en, ĝis, inter, je, kontraŭ, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po, por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra, trans.

Ili estas uzataj por ligi la ĉirkaŭ-okazaĵojn de la ago al la frazo aŭ pli precize al la verbo. Bonvolu legi ĉi tion kaj traduki al via lingvo:

• Marko donas libron al Jozefo.
• Anstataŭ mi venos Marko.
• Mi estas antaŭ la domo.
• Mi naskiĝis antaŭ 20 jaroj.
• La banko estas apud la poŝtoficejo.
• Ĉe mia onklino mi fartas bone.
• Ĉe la tablo estas 4 seĝoj.
• Ĉirkaŭ la urbo estas aŭtovojo.
• Kiom da pomoj vi volas?
• Mi volas kilogramon da pomoj.
• Jen la libroj de Marko.
• Jen la teatraĵo de Ŝekspiro.
• Mi iras de Londono al Parizo.
• La spektaklo de hieraŭ.
• La manĝado de pomoj fare de Marko.
• Dum ĉi tiu monato mi vizitos la klubon.
• Dum mi restas, vi ne foriru.
• Mi estas ekster mia domo.
• Mi iras el mia ĉambro kaj poste el mia domo.
• Mi restas en mia domo.
• Mi veturas ĝis Parizo.
• Mi studos ĝis la posta jaro.
• La seĝo estas inter la tablo kaj la fenestro.
• Ni batalos kontraŭ la malamikoj.
• La tabulo staras kontraŭ la muro.
• Krom Petro venis Johano.
• Venis ĉiuj geamikoj krom Johano.
• Kun mi estas ĉiam mia fidela hundo.
• Ni promenas laŭ la rivero.
• Ni legas la Evangelion laŭ Marko.
• Mi promenos malgraŭ la pluvo.
• Mi tranĉas panon per tranĉilo.
• Mi veturas al Parizo per aviadilo.
• Mi donas al la infanoj po 2 pomojn.
• Mi faras tion nur por vi.
• Por lerni Esperanton oni devas studi ĝin.
• Post la 5-a horo posttagmeze tiu vendejo estas fermita.
• Vi marŝu post mi.
• Ni marŝis preter la banko kaj atingis la poŝt-oficejon.
• Cezaro verkis la libron “Pri la milito en Gaŭlujo”.
• Mi ne volas paroli pri tio.
• Pro la pruvo mi ne eliras.
• Bedaŭrinde mi venis sen ombrelo.
• La kato kuŝas sub la tablo.
• La lampo pendas super la tablo.
• La telero estas sur la tablo.
• Ni iru tra la arbaro.
• Ni loĝas trans la rivero.

Ekzerco 4.1.

4.3. Pri 'je' kaj la -n

Principe ĉiuj prepozicioj povas esti anstataŭigataj per la prepozicio 'je' aŭ per la akzativo, SE TIO NE KAŬZAS KOMPREN-PROBLEMOJN.

Ni prenu ekzemple la lastajn 5 frazojn kaj transformu ilin per 'je' kaj per la '-n':

• La kato kuŝas je la tablo. / La kato kuŝas la tablon.
• La lampo pendas je la tablo. / La lampo pendas la tablon.
• La telero estas je la tablo. / La telero estas la tablon.
• Ni iru je la arbaro. / Ni iru la arbaron.
• Ni loĝas je la rivero. / Ni loĝas la riveron.

Ni vidas, ke tio NE eblas. Fakte la tre precizaj prepozicioj (sub, super, sur, tra kaj trans) NE povas esti anstatŭigataj per la sence malpreciza 'je. Same la frazoj kun la -n estas komplete sensignifaj.

La prepozicio 'je' estas uzebla kiam la signifo estas malpreciza. La ekzemploj de la Fundamento estas klaraj: ĝoji je tio, ridi je tio, enuo je la patrujo, malsana je la okuloj. Krome ĝi estas daŭre uzata por indiki la horojn: ni vidiĝos je la kvara (horo), ĉar oni sentas ke neniu alia prepozicio vere taŭgas (en la kvara, dum la kvara, ĉe la kvara....). Same la -n estu uzata nur tre malofte je la loko de prepozicioj. Ĝi estas uzata por tempaj esprimoj: En la tria de februaro = La trian de februaro.; Dum la posta mateno = La postan matenon. Kaj ĝi estas uzata por indiki atingon de loko al kiu oni moviĝas. Laŭ la Fundamento: Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon).

Ekzerco 4.2.

4.4. Akuzativo (-n) post prepozicioj

Tio estas ĉiam metebla kiam temas pri prepozicio, kiu indikas lokon sed ne movon al tiu loko. Kompreneble la tuta frazo devas esprimi iun movon.

• Mi iras en la ĝardenon.
• Mi metas la libron sur la tablon.
• Mi veturas trans la riveron.
• Ni venis antaŭ la domon.
• La bidon flugis en la ĉambron, kaj poste pluflugis en la ĉambro.

Ekzerco 4.3.

4.5. La prepozicioj kiel radikoj

La prepozicioj el la vidpunkto de la ĝenerala lingvo estas ankaŭ radikoj, do pecoj de vortoj kun propra signifo. Pro tio ili estas uzataj ankaŭ kun la aldono de prefiksoj kaj sufiksoj.

Ni rerigardu nian liston:

al, anstataŭ, antaŭ, apud, ĉe, ĉirkaŭ, da, de, dum, ekster, el, en, ĝis, inter, je, kontraŭ, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po, por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra, trans.

La plej uzataj vortoj formitaj el prepozicioj estas:

aliĝi = membriĝi al iu kongreso, asocio, ktp.
aliĝilo = formualro por aliĝi
anstataŭi = esti ie antastaŭ iu alia
anstataŭigi = meti iun ien anstataŭ iu alia
antaŭen! = ni moviĝu al la direkto de la antaŭo
apudigi = meti du aĵojn apude
ĉirkaŭi = esti ĉirkaŭ io
ĉirkaŭigi = meti sin ĉirkaŭ ion
duma = provizora, dumtempa
ekstere = malinterne
ene = interne
enigi = enmeti
ĝisi = adiaŭi, diri 'ĝis'
kontraŭi = esti kontraŭ io aŭ iu
kroma = plia
kune = samtempe, samloke kun io aŭ iu
peri = esti ilo por transdoni al iu la peton de alia
peranto = tiu, per kiu oni povas fari ion kun aliaj homoj, tiu per kiu oni povas aboni gazetojn
pori = voĉdoni por, esti por
posteulo = tiuj, kiuj vivios post ni
suben = al la subo

Krome ĉiuj prepozicioj kombiniĝas kun verboj kaj formas kunmetitajn verbojn:

aliri, eliri, eniri, trairi, transiri, preteriri, kuniri, antaŭiri, ĉirkaŭiri, laŭiri.

Ekzerco 4.4.