Ĉapitro 4-a

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi



Ĉapitro 4-a

La prepozicioj aŭ pli kompreneble la funkciaj vortoj

4.1. Teksto en la Fundamento - 1

14. Ĉiu prepozicio havas en Esperanto difinitan kaj konstantan signifon, kiu fiksas ĝian uzon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kiun prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu ne havas memstaran signifon; ekz. ĝoj|i je tio, rid|i je tio, enu|o je la patr|uj|o, mal|san|a je la okul|o|j. La klareco neniel suferas pro tio, ĉar en ĉiuj lingvoj oni uzas en tiaj okazoj iun ajn prepozicion, se nur la uzado donis al ĝi sankcion; en la internacia lingvo ĉiam estas uzata en similaj okazoj nur la prepozicio je.

Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio, se oni timas nenian dusencaĵon.

8. TEksto en la Fundamento - 2

Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon “n”; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko); tiel same ni ankaŭ diras: “la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon”, kaj la vortoj “ĝardenon”, “tablon” staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj “en” kaj “sur” tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaŭe en la ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon “n” tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne. – Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon).FE.28

4.2. Pri la prepozicioj

Antaŭ ol antaŭeniri pri la diferenco inter “en la domo/en la domon” ni vidu, kiuj estas la prepozicioj. Ili estas la jenaj vortetoj:

al, anstataŭ, antaŭ, apud, ĉe, ĉirkaŭ, da, de, dum, ekster, el, en, ĝis, inter, je, kontraŭ, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po, por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra, trans.

Ili estas uzataj por ligi la ĉirkaŭ-okazaĵojn de la ago al la frazo aŭ pli precize al la verbo. Bonvolu legi ĉi tion kaj traduki al via lingvo:

  • Marko donas libron al Jozefo.
  • Anstataŭ mi venos Marko.
  • Mi estas antaŭ la domo.
  • Mi naskiĝis antaŭ 20 jaroj.
  • La banko estas apud la poŝtoficejo.
  • Ĉe mia onklino mi fartas bone.
  • Ĉe la tablo estas 4 seĝoj.
  • Ĉirkaŭ la urbo estas aŭtovojo.
  • Kiom da pomoj vi volas?
  • Mi volas kilogramon da pomoj.
  • Jen la libroj de Marko.
  • Jen la teatraĵo de Ŝekspiro.
  • Mi iras de Londono al Parizo.
  • La spektaklo de hieraŭ.
  • La manĝado de pomoj fare de Marko.
  • Dum ĉi tiu monato mi vizitos la klubon.
  • Dum mi restas, vi ne foriru.
  • Mi estas ekster mia domo.
  • Mi iras el mia ĉambro kaj poste el mia domo.
  • Mi restas en mia domo.
  • Mi veturas ĝis Parizo.
  • Mi studos ĝis la posta jaro.
  • La seĝo estas inter la tablo kaj la fenestro.
  • Ni batalos kontraŭ la malamikoj.
  • La tabulo staras kontraŭ la muro.
  • Krom Petro venis Johano.
  • Venis ĉiuj geamikoj krom Johano.
  • Kun mi estas ĉiam mia fidela hundo.
  • Ni promenas laŭ la rivero.
  • Ni legas la Evangelion laŭ Marko.
  • Mi promenos malgraŭ la pluvo.
  • Mi tranĉas panon per tranĉilo.
  • Mi veturas al Parizo per aviadilo.
  • Mi donas al la infanoj po 2 pomojn.
  • Mi faras tion nur por vi.
  • Por lerni Esperanton oni devas studi ĝin.
  • Post la 5-a horo posttagmeze tiu vendejo estas fermita.
  • Vi marŝu post mi.
  • Ni marŝis preter la banko kaj atingis la poŝt-oficejon.
  • Cezaro verkis la libron “Pri la milito en Gaŭlujo”.
  • Mi ne volas paroli pri tio.
  • Pro la pruvo mi ne eliras.
  • Bedaŭrinde mi venis sen ombrelo.
  • La kato kuŝas sub la tablo.
  • La lampo pendas super la tablo.
  • La telero estas sur la tablo.
  • Ni iru tra la arbaro.
  • Ni loĝas trans la rivero.



Ekzerco 4.1.



4.3. Pri 'je' kaj la -n

Principe ĉiuj prepozicioj povas esti anstataŭigataj per la prepozicio 'je' aŭ per la akzativo, SE TIO NE KAŬZAS KOMPREN-PROBLEMOJN.

Ni prenu ekzemple la lastajn 5 frazojn kaj transformu ilin per 'je' kaj per la '-n':

La kato kuŝas je la tablo. / La kato kuŝas la tablon. La lampo pendas je la tablo. / La lampo pendas la tablon. La telero estas je la tablo. / La telero estas la tablon. Ni iru je la arbaro. / Ni iru la arbaron. Ni loĝas je la rivero. / Ni loĝas la riveron.

Ni vidas, ke tio NE eblas. Fakte la tre precizaj prepozicioj (sub, super, sur, tra kaj trans) NE povas esti anstatŭigataj per la sence malpreciza 'je. Same la frazoj kun la -n estas komplete sensignifaj.

La prepozicio 'je' estas uzebla kiam la signifo estas malpreciza. La ekzemploj de la Fundamento estas klaraj: ĝoji je tio, ridi je tio, enuo je la patrujo, malsana je la okuloj. Krome ĝi estas daŭre uzata por indiki la horojn: ni vidiĝos je la kvara (horo), ĉar oni sentas ke neniu alia prepozicio vere taŭgas (en la kvara, dum la kvara, ĉe la kvara....). Same la -n estu uzata nur tre malofte je la loko de prepozicioj. Ĝi estas uzata por tempaj esprimoj: En la tria de februaro = La trian de februaro.; Dum la posta mateno = La postan matenon. Kaj ĝi estas uzata por indiki atingon de loko al kiu oni moviĝas. Laŭ la Fundamento: Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon).

Ekzerco 4.2.

Legu atente ĉi tiun ekzercon el la Fundamento §29 Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion „je”. Sed estas bone uzadi la vorton „je” kiel eble pli malofte. Anstataŭ la vorto „je” ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio. ― Mi ridas je lia naiveco (aŭ mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon). ― Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi (aŭ: la lastan fojon). ― Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. ― Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon). ― El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri “obei al la patro” kaj “obei la patron” (anstataŭ “obei je la patro”). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri “pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”, sed ni devas diri ĉiam “pardoni al la malamiko lian kulpon”.

4.4. Akuzativo (-n) post prepozicioj

Tio estas ĉiam metebla kiam temas pri prepozicio, kiu indikas lokon sed ne movon al tiu loko. Kompreneble la tuta frazo devas esprimi iun movon.

Mi iras en la ĝardenon. Mi metas la libron sur la tablon. Mi veturas trans la riveron. Ni venis antaŭ la domon. La bidon flugis en la ĉambron, kaj poste pluflugis en la ĉambro.

Ekzerco 4.3.

Legu atente ĉi tiun ekzercon el la Fundamento. §28 Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon „n”; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko); tiel same ni ankaŭ diras: “la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon”, kaj la vortoj „ĝardenon”, „tablon” staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj „en” kaj „sur” tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaŭe en la ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon „n” tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne. ― Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon). ― Mi restos hodiaŭ dome. ― Jam estas tempo iri domen. ― Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren. ― Flanken, sinjoro! ― Mi konas neniun en tiu ĉi urbo. ― Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. ― Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (aŭ mi ne renkontis lin, nek lian fraton).


4.5. La prepozicioj kiel radikoj

La prepozicioj el la vidpunkto de la ĝenerala lingvo estas ankaŭ radikoj, do pecoj de vortoj kun propra signifo. Pro tio ili estas uzataj ankaŭ kun la aldono de prefiksoj kaj sufiksoj.

Ni rerigardu nian liston:

al, anstataŭ, antaŭ, apud, ĉe, ĉirkaŭ, da, de, dum, ekster, el, en, ĝis, inter, je, kontraŭ, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po, por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra, trans.

La plej uzataj vortoj formitaj el prepozicioj estas:

aliĝi = membriĝi al iu kongreso, asocio, ktp. aliĝilo = formualropor aliĝi anstataŭi = esti ie antastaŭ iu alia anstataŭigi = meti iun ien anstataŭ iu alia antaŭen! = ni moviĝu al la direkto de la antaŭo apudigi = meti du aĵojn apude ĉirkaŭi = esti ĉirkaŭ io ĉirkaŭigi = meti sin ĉirkaŭ ion duma = provizora, dumtempa ekstere = malinterne ene = interne enigi = enmeti ĝisi = adiaŭi, diri 'ĝis' kontraŭi = esti kontraŭ io aŭ iu kroma = plia kune = samtempe, samloke kun io aŭ iu peri = esti ilo por transdoni al iu la peton de alia peranto = tiu, per kiu oni povas fari ion kun aliaj homoj, tiu per kiu oni povas aboni gazetojn pori = voĉdoni por, esti por posteulo = tiuj, kiuj vivios post ni suben = al la subo

Krome ĉiuj prepozicioj kombiniĝas kun verboj kaj formas kunmetitajn verbojn:

aliri, eliri, eniri, trairi, transiri, preteriri, kuniri, antaŭiri, ĉirkaŭiri, laŭiri.

Ekzerco 4.4.

Alia ekzerco pri prepozicioj kaj -n el la Fundamento.

§26 Kie vi estas? ― Mi estas en la ĝardeno. ― Kien vi iras? ― Mi iras en la ĝardenon. ― La birdo flugas en la ĉambro (= ĝi estas en la ĉambro kaj flugas en ĝi). ― La birdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas nun en ĝin). ― Mi vojaĝas en Hispanujo. ― Mi vojaĝas en Hispanujon. ― Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo. ― Mi metis la manon sur la tablon. ― El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito. ― Super la tero sin trovas aero. ― Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. ― Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. ― En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. ― La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. ― Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro. ― Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro. ― Li diras, ke mi estas atenta. ― Li petas, ke mi estu atenta. ― Kvankam vi estas riĉa, mi dubas, ĉu vi estas feliĉa. ― Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus. ― Se li jam venis, petu lin al mi. ― Ho, Dio! kion vi faras!