Ĉapitro 4-a

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi



Ĉapitro 4-a:

Kaj jen aperas la ĉefa vorto, la verbo, kiu kuntenas la frazon.

4.1. Teksto en la Fundamento

60 Verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj; ekz. mi far|as, la patr|o far|as, ili far|as.


Ekzerco 4.1.



VERBAJ FORMOJ:

a) La tempo estanta akceptas la finiĝon -as; ekz. mi far|as.
b) La tempo estinta -is: vi far|is, li far|is.
c) La tempo estonta -os: ili far|os.
ĉ) La modo kondiĉa -us: ŝi far|us.
d) La modo ordona -u: far|u, ni far|u.
e) La modo sendifina -i: far|i.


Ekzerco 4.2.



4.2. Klarigoj pri la tempoj kaj la modoj de la verboj

En Esperanto estas tri ĉefaj tempoj de la verboj, alivorte tempoj, en kiuj la agado okazas.

- la estanta aŭ as-tempo estas la tempo de la nuno. Mi nun manĝ'as pomon. Ĝi estas ankaŭ la tempo de la kutimaj agoj: Mi studas matematikon., Mi legas krim-romanojn.

ATENTU: en multaj eŭropaj lingvoj oni emas uzi la as-tempon ankaŭ por estontaj agado:. Kiam mi renkontas lin, mi diras tion al li en kelkaj eŭropaj lingvoj.; "Venontan someron ni iras al Ameriko.. TIO NE ESTAS EBLA EN ESPERANTO. POR ESTONTAJ AGADOJ ONI EMAS UZI LA OS-TEMPON.

La as-tempo, kiel ni jam diris, indikas ankaŭ daŭrantajn agadojn: Mi ŝatas pomojn.


- la estonta aŭ os-tempo por aferoj okazontaj en la estonta tempo.


- la estinta aŭ is-tempo por agadoj okazintaj en la pasinta tempo. ATENTU: normale ne estas distingo en Esperanto inter la pluraj formoj de pasintaj tempoj de kelkaj eŭropaj lingvoj. Normale, Mi manĝis ankaŭ signifas: Mi jam estis manĝinta, kiam li venis.. Sed se ekzistas problemoj pri komprenado oni povas helpi sin per la kumentitaj formoj aŭ per tempaj adverboj: Mi estis foririnta, kiam alvenis mia amiko.; Mi jam foriris, kiam la aŭtobuso alvenis.


En Esperanto ekzistas ankaŭ tri aliaj malĉefaj verboformoj:


- nereala aŭ kondiĉa: io, kio okazus, se io alia okazus

4.2.1. Kiam oni uzas la verboj en -us


- 'ordona formo' por ordoni fari ion

- infinitiva aŭ sendifina formo (la verbo en sia primitiva plej simpla formo sen indiko pri persono aŭ tempo)

  • Marko manĝ'us la pomon, se la pomo estUS matura. [Marko ne manĝas ĝin nun. Li povUS manĝi ĝin, sed oni devas vidi ĉu la pomo estas matura]. ATENTU: Multaj nordeŭropanoj insistas, ke en Esperanto oni uzu nur la simplajn us-formojn: se mi venus, se vi manĝus, ktp. ankaŭ kiam temas pri pasinta tempo. Alivorte ili diras, ke "Se hieraŭ mi venus, mi renkontus vin." Do, ili diras, oni ne uzu la formon: "Se hieraŭ mi estus veninta, mi estus renkontinta vin". Tio ne havas en Esperanto ian logikan bazon. Ĝi fontas el la neuzo de malsimplaj us-formoj en la germana kaj parencaj lingvoj.
  • Marko, manĝ'u la pomon! [ordono al Marko, ke li manĝu la pomon]
  • Marko ne volas manĝ'i la pomon [Marko ne volas, ke li mem manĝu la pomon]. ATENTU: En la okazo de "Marko ne volas, ke vi manĝu la pomon" oni ne povas uzi la infinitivon



'Ekzerco 4.3.



4.3. Verbaj adjektivoj kaj adverboj

Participoj (kaj gerundioj):

Estas du formoj de participo en la internacia lingvo, la deklinaciebla aŭ adjektiva, kaj la nedeklinaciebla aŭ adverba.

f) La participo aktiva prezenca finiĝas per ant: far|ant|a, far|ant|e.
g) La participo aktiva preterita per int: far|int|a, far|int|e.
ĝ) La participo aktiva futura per ont: far|ont|a, far|ont|e.

h) La participo pasiva prezenca per at: far|at|a, far|at|e.
ĥ) La participo pasiva preterita per it: far|it|a, far|it|e.
i) La participo pasiva futura per ot: far|ot|a, far|ot|e.

Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo esti kaj prezenca aŭ preterita participo pasiva de la bezonata verbo, la prepozicio ĉe la pasivo estas de. Ekz. ŝi est|as am|at|a de ĉiu|j (participo prezenca: la afero fariĝas); la pord|o est|as ferm|at|a (participo preterita: la afero jam estas farita).


Ekzerco 4.4.



4.4. Kunmetitaj verboformoj

En Esperanto ekzistas tri verbaj formoj konsistantaj el la verbo 'esti' kaj verba adjektivo:

- esti far'it'a antaŭe [La pomo jam estas manĝita] aŭ [Mi estas manĝinta la pomon]

- esti far'at'a nun [La pomo nun estas manĝata]aŭ [Mi nun estas manĝanta la pomon]

- esti far'ot'a poste [La pomo poste estas manĝota] aŭ [Mi estas poste anĝonta la pomon]


La verbo 'esti' povas aperi en iu ajn el siaj formoj: estis, estas, estos, estus, estu, esti.

Kombinu la 6 formojn de la verbo esti listigitaj ĉi-supre kun la 3 formoj de verba adjektivo 'farinta/faranta/farontafarita/farata/farota, kaj traduku ilin al via nacia lingvo.

...........farinta

Mi estis....faranta

...........faronta


...........farinta

Mi estas....faranta

...........faronta


...........farinta

Mi estos....faranta

...........faronta


...........farinta

Mi estus....faranta

...........faronta


...........farinta

Mi estu.....faranta

...........faronta


...........farinta

esti........faranta

...........faronta



kaj

.................farita

La laboro estis...farata

.................farota


.................farita

La laboro estas...farata

.................farota


.................farita

La laboro estos...farata

.................farota


.................farita

La laboro estus...farata

.................farota


.................farita

La laboro estu....farata

.................farota



.................farita

esti..............farata

.................farota




Ekzerco 4.5.




4.5. Kiu estas la uzo de la verbaj adverboj?

Kiu estas la uzo de la formoj verbaj kun finaĵoj de adverboj:

farinte, farante, faronte, farite, farate, farote'?

Klarigo per ekzemploj:

La aktivaj

Farinte ĉion, Marko eliras. = Post kiam Marko faris ĉion, Marko eliras.

Marŝante, Marko parolas telefone. = Marko marŝas kaj samtempe Marko parolas telefone./Dum Marko marŝas, Marko parolas telefone.

Marŝonte, Marko prenas sian marŝ-bastonon. = Antaŭ ol ekmarŝi, Marko prenas sian marŝ-bastonon.

Nun la pasivaj:

Manĝite de la kato, la muso mortis. = Ĉar li estis manĝita hieraŭ, tiam la muso mortis.

Manĝate de la kato, la muso kriis laŭte. = Dum li estis manĝata de la kato, la muso laŭte kriis.

Manĝote de la kato, la muso provis forkuri. = Ĉar la kato manĝos ĝin, la muso provi forkuri.



ATENTU: La subjekto de la frazo kun la adverba participo kaj la subjekto de la ĉefa frazo DEVAS esti la sama.





Ekzerco 4.6.



4.6. Ĉu ekzistas verboj transitivaj kaj verboj netransitivaj en Esperanto?

Klara respondo: NE!

Sed la koncepto pri transitiveco estas utila por klarigi la fenomenon pri aldono de -n al la priagataj aĵoj aŭ homoj, anstataŭ uzi prepozicion. Tiu koncepto validas ĉefe por homoj, kiuj havas similan fenomenon en sia lingvo kaj kutimas je tiu koncepto. Krome multaj vortaroj en naciaj lingvoj kaj ankaŭ en Esperanto kutimas aldoni la indikon "tr." aŭ "ntr."

En Esperanto la afero estas pli simpla. Ekzistas nur verboj kaj ilia signifo. Ni prenu kelkajn ekzemplojn:

manĝi: per la dentoj maĉi en pecetojn ion kaj engluti tion ĝenerale por nutri sin
boli: varmiĝi ĝis formiĝo de vaporbobeloj, kiuj krevas ĉe la surfaco.

Simple, kiam oni lernas la verbon oni devas lerni ties signifon.

Tio kombiniĝas kun alia regulo de Esperanto. Principe ĉiu frazo konsistas el:
1 - aganto/subjekto
2 - ago/verbo
3 - priagato/objekto/rekta komplemento/akuzativo
4 - aliaj ĉirkaŭaj cirkonstancoj (tempo, loko, maniero de la ago)

La aganton oni rekonas, ĉar ĝi ne havas iun ajn aldonon al la simple substantiva ginaĵo (ekzemple: leono).

La ago finiĝas per verba finaĵo (-as, -is, -os, ktp., ekzemple manĝas)

La priagaton oni devas ligi al la frazo per la litero –n en la fino de la vorto aŭ per prepozicio (je, al, ktp.) aŭ per adverba finaĵo. Ekzemple: leono manĝis gazelo-n aŭ je gazelo.

La aliajn ĉirkaŭajn prepoziciojn same. Ekzemple: la unuan tagon fr la monato, vespere, dum la mateno, post kurado, ktp.

Nun en la verboj kun la ĝusta signifo, ekzemple manĝas, la priagato, tio estas la aĵo pli rekte ligita al la verbo (Kion la leono maĉas kaj englutas?) preskaŭ ĉiam estas ligita al la frazo per la –n.

Pro tio ‘Leono manĝas gazelon.’ Estas ĝusta frazo en Esperanto kaj oni povas longigi ĝin per aliaj informoj: ‘Leono ĝoje manĝas gazelon matene sub la suno kun siaj kunleonoj.’ Atentu, ĉiu esprimo krom la aganto havas finaĵon aŭ prepozicion.

Se ni havas la frazon ‘La akvo bolas.’ Ni ne vere bezonas vorton kun –n, ĉar ne ekzistas aĵo koncernata de la ago krom la aganto (la akvo en nia ekzemplo), pro tio iom pli kompleta frazo estos ‘La akvo bolas matene en la kuirejo dum longa tempo.’

Tio estas ĉio, sed por alveni al ĝusta uzado ni bezonas koni la ĝustan signifon de la verboj kaj fari multajn ekzercojn.


Ekzerco 4.7.



4.7. Uzo de la verbaj tempoj

La uzo de la verbotempoj prezentas malsamecon rilate al eŭropaj lingvoj nur pri la nerekta parolo

Nerekta parolo' estas subfrazo, kiu rerakontas ies diron, penson, opinion, decidon, demandon, rimarkon k.s. Ofte oni devas iom ŝanĝi la formon de la origina diro aŭ penso. Nerekta parolo diferencas de rekta parolo, t.e. senŝanĝa citaĵo, kiu ne estas subfrazo, kaj kiu do ne havas frazenkondukilon. Rekta parolo ofte aperas inter citiloj kaj post dupunkto.

Rekta parolo: Petro diris: “Mi volas doni ion al vi.” Nerekta parolo: Petro diris, ke li volas doni ion al mi.

Rekta parolo: Karlo demandis: “Ĉu vi volas iri kun mi?” Nerekta parolo: Karlo demandis, ĉu mi volas iri kun li.

Nerekta parolo ordinare estas ke-frazo aŭ demanda subfrazo. Tia subfrazo plej ofte rolas kiel objekto de verbo kiel diri, krii, pensi, scii, decidi, skribi, kompreni, rimarki, vidi, demandi, voli, aŭdi k.t.p.: Li diris, ke li estas feliĉa. Ŝi pensis, ke ŝi estas feliĉa.

Nerekta parolo ankaŭ aperas kiel priskribo de vortoj kiel penso, decido, demando, timo k.t.p.: Li havis la penson, ke li estas feliĉa. La decido estis, ke Petro estu prezidanto. Ili faris la demandon, ĉu ili povas partopreni.

Nerekta parolo ankaŭ aperas kiel subjekto de ŝajni, esti evidente, esti klare, esti (ne)eble, esti verŝajne k.s.: Ŝajnis, ke pluvas. Estis evidente, ke li ne estas feliĉa.

Iafoje alispeca subfrazo aŭ eĉ i-verbo povas esti nerekta parolo.

En nerekta parolo oni povas heziti pri verboformoj.

Ankoraŭ pri nerekta parolo



Aldona parto por anglalingvanoj 4