Ĉapitro 4-a - dua parto

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi



Ĉapitro 4-a: DUA PARTO

Ĉi tiu ĉapitro estas nur pri la verboj en la participa formo.

"LA PARTICIPOJ AŬ "LA VIVO ESTAS MALSIMPLA"


En multaj lingvoj, certe en la lingvoj, kiujn Zamenhof konis, la ago-vorto aŭ stato-vorto – verbo diras okcidentanoj - ne estas vorto kiel la aliaj. Ĝi estas la centro de la frazo kaj ĝi portas multajn signifojn. Certe ĝi portas la signifon de la tempo, en kiu okazas la ago. "domo" signifas nur "domo"-n preter la tempo, en kiu ĝi ekzistas. "manĝis" signifas samtempe "manĝado"-n kaj la tempon, en kiu okazis la manĝado. Zamenhof konis nek la ĉinan nek la vjetnaman, en kiu la tempo estas indikata per aldonaj vortoj, kiel ekzemple nun, jam, poste.

Tio validas ankaŭ por la verboj en Esperanto, kiel ni scias: manĝAS [= manĝi nun] , manĝIS [= manĝi antaŭe], manĝOS [= manĝi poste].

Kaj tio validas ankaŭ por la participoj, kiuj estas ankaŭ verboj: manĝANTA [= iu, kiu manĝas nun], manĝINTA [= iu, kiu manĝis antaŭe], manĝONTA [= iu, kiu manĝos poste].

Se ni kunmetas la verbon/stato-vorton "esti" kun participo, ni havas duoblan indikon pri la tempo kaj ni devas atenti kaj kunmeti ambaŭ indikojn:
- mi estas manĝanta = mi estas iu, kiu manĝas nun
- mi estis manĝonta = mi estis iu, kiu manĝos poste
- mi estos manĝinta = mi estos iu, kiu manĝis antaŭe
ktp.

Sed la rakonto ne finiĝis. La participo, kiel verbo, portas ankaŭ alian signifon, tio estas, ĉu la subjekto de la frazo estas tiu, kiu agas [Vera estas manĝanta pomon] aŭ tiu, kiu ricevas la agon [La pomo estas manĝata de Vera].

Kaj ankoraŭ, kiel ĉiuj aliaj vortoj en Esperanto ANT, INT, ONT, AT, IT, OT povas preni la finaĵojn A, E, O kaj I.

Se ANT signifas pli malpli FARANTA kaj simile la aliaj vortpecetoj, nun ni vidos aparte ilin kun la malsamaj finaĵoj.


ANTA/INTA/ONTA = aktiva agado = faranta/farinta/faronta ion
ATA/ITA/OTA = malakativa/pasiva ricevado de la agado = farata/farita/farota.

Mi provas resumi ĉiujn eblajn kombinaĵojn ĉi-sekve:


aktivaj participoj [la aganto/subjekto faras la agon]


en la jaro 1999 Hideko estIS lernONTA legadon la postan jaron

en la jaro 2000 en la jaro 2000 Hideko estIS lernANTA legadon dum tiu jaro

en la jaro 2001 Hideko estIS lernINTA legadon en la antaŭa jaro

en la jaro 2020 Hideko estAS lernONTA la participojn la postan jaron

en la jaro 2021 Hideko estAS lernANTA la participojn dum tiu sama jaro
:en la jaro 2022 Hideko estAS lernINTA la participojn dum la antaŭa jaro


en la jaro 2029 Hideko estOS lernONTA la grekan lingvon en la posta jaro

en la jaro 2000 Hideko estOS lernANTA la grekan lingvon en tiu sama jaro

en la jaro 2031 Hideko estOS lernINTA la grekan lingvon la antaŭan jaron



malaktivaj/pasivaj participoj [la aganto/subjekto ricevas la agon]


en la jaro 1999 la pomo estIS manĝOTA de Vera la postan jaron

en la jaro 2000 la pomo estIS manĝATA de Vera en tiu sama jaro

en la jaro 2001 la pomo estIS manĝITA de Vera la antaŭan jaron

en la jaro 2020 la pomo estAS manĝOTA de Vera la postan jaron

en la jaro 2021 la pomo estAS manĝATA de Vera en tiu sama jaro

en la jaro 2022 la pomo estAS manĝITA de Vera la antaŭan jaron

en la jaro 2029 la pomo estOS manĝOTA de Vera la postan jaron

en la jaro 2000 la pomo estOS manĝATA de Vera en tiu sama jaro

en la jaro 2031 la pomo estAS manĝITA de Vera la antaŭan jaron


adverbaj participoj

INTE, ANTE, ONTE


NI jam vidis, ke okcidentanoj emas fari longajn frazegojn kunligitajn, kaj tiel anstataŭ diri:

- Mi kuris
- Tiam mi vidis knabon

ili preferas diri

Kurante, mi vidis knabon

en kiu la vorto "kurante" signifas "dum mi kuris", sed ĉar la agovortoj/verboj ankaŭ enhavas indikon pri la tempo, ni havas la tri eblecojn:

kurante = dum mi kuris
kurinte = post kiam mi kuris
kuronte = antaŭ ol mi kuris

dum mi kuris, mi vidis knabon = kurante, mi vidis knabon
mi jam finkuris, kaj poste mi vidis knabon = kurinte, mi vidis knabon
antaŭ ol mi ekkuris, mi vidis knabon = kuronte, mi vidis knabon

tamen estas fera regulo: la aganto de la du agoj [kuri kaj vidi, en niaj frazoj] devas esti la sama

oni NE rajtas diri:
pluvante, mi malfermis la ombrelon [ĉar ne estas la sama aganto, kiu pluvas kaj malfermas la ombrelon]

oni NE rajtas diri:
mi estas kurante [ĉar kuranta ĉi tie devas esti ajektivo kaj do: mi estas kuranta]

konklude INTE ANTE kaj ONTE estas tri fratinoj, kiuj nur utilas por kunligi frazojn kun la sama aganto

ITE, ATE, OTE

ITE, ATE kaj OTE havas la saman funkcion, sed ili kunligas nur ricevantojn de la ago:

- la fiŝo estis baldaŭ kaptota de la fiŝkaptisto
- ĝi timis

iĝas

kaptote, la fiŝo ektimis.

Ankaŭ ĉi tie la ricevanto de la ago, la fiŝo, kaj la aganto en la dua frazo, la fiŝo, estas la sama en la du frazoj.

Ankaŭ ci tie ni havas la tri tempojn:

kaptote = antaŭ ol esti kaptata
kaptate = dum oni estas kaptata
kaptite = post ol oni estis kaptita


INTO, ANTO, ONTO kaj ITO, ATO, OTO


Ili indikas normale personon, kiu faris, faras, faros la agon.


skribanto = skribanta persono, persono kiu skribas

skribinto = skribinta persono, persono kiu antaŭe skribis

skribonto = skribonta persono, persono kiu poste skribos

amato = amata persono, persono kiun iu amas

amito = amita persono, persono kiun iu antaŭe amis

amoto = amota persono, persono kiun iu poste amos

Ekzemploj el la Fundamento:

Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.FE.22

Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto.FE.22

Oni levis la kadavran tukon; paco estis sur la vizaĝo de la mortinto.FA3.17

La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj.FE.22

Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto.FE.22

Nepersona O-participo

Se temas ne pri persono, sed pri aĵo, oni aldonu la sufikson AĴ:

Li disvolvis antaŭ ili ambaŭ la belecon de la naturo en la kreitaĵo, kiel la vivantaĵo staras super la mortintaĵo.FA4.152

Laŭ ili oni povis antaŭdiri la okazontaĵojn de la venonta jaro.FA1.130

Sed kiam ĉeestas AĴ, la participa sufikso ofte estas superflua: kreaĵo (= kreitaĵo), vivaĵo (= vivantaĵo), skribaĵo (= skribitaĵo), okazaĵo (= okazantaĵo, okazintaĵo aŭ okazontaĵo depende de la kunteksto).

Iafoje O-finaĵa participo sen AĴ-sufikso tamen montras nepersonan aferon, kiu plenumas ian funkcion. Tio okazas precipe en matematiko, geometrio k.s.:

En la frakcio 5/10 la nombro 5 estas dividato (aŭ numeratoro), kaj la nombro 10 estas dividanto (aŭ denominatoro).

Kiam du fortoj agas sur objekto, la rezulta forto, la rezultanto, estas la vektora sumo de la originalaj fortoj.

Rimarku, ke en tiaj okazoj ĉiam temas pri objekto, kiu plenumas funkcion. Tiu objekto estas prezentata kvazaŭ ĝi estus persono, kvazaŭ ĝi konscie agus aŭ rolus. En aliaj okazoj oni aldonu AĴ:

konklude INTO ANTO kaj ONTO estas tri fortaj fratoj, kiuj faris, faras kaj faros la agojn dum ITO, ATO, kaj OTO estas la tri malfortaj fratoj, kiuj ricevis, ricevas kaj ricevos la agon


INTI, ANTI, ONTI, ITI, ATI, OTI


Teorie:

mi estas bela = mi belas
mi estas leganta = mi legantas
mi estis leganta = mi legantis
mi estos leganta = mi legontos
ktp. por ĉiuj tempoj: mi legontis, mi legintos...

La ĉi-sekva teksto estis adaptita el
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/participoj/kunmetitaj_verboformoj/nekutimaj.html


Iafoje anstataŭ uzi esti + participon, oni rekte verbigas la participon, same kiel oni ofte rekte verbigas aliajn A-vortojn.

Aktivaj formoj

Normale Mallongigite
estas leganta legantas
estis legonta legontis
estos leginta legintos
estus leginta legintus
k.t.p.

Pasivaj formoj

Normale Mallongigite
estas legata legatas
estis legota legotis
estos legita legitos
estus legita legitus
k.t.p.


Zamenhof neniam uzis tiajn mallongigitajn formojn, sed ili estas tute logikaj. Bedaŭrinde ili estas en la praktiko tre malfacile kompreneblaj. Vorto kiel legintos enhavas ŝajne tro multe da informoj en tro kompakta formo. La normalaj kunmetitaj formoj kun esti estas pli taŭgaj en tiuj maloftaj okazoj, kiam oni ne povas uzi ordinarajn simplajn verboformojn (legis, legos k.t.p.).

Sed kelkaj tiaj mallongigitaj formoj efektive praktike iom enuziĝis. Precipe INTUS-formoj estas popularaj:

Se mi sciintus tion, mi agintus alie. = Se mi estus sciinta tion, mi estus aginta alie. Oni povas pli simple diri: Se mi (tiam antaŭe) scius tion, mi (tiam) agus alie.

Ankaŭ ATAS-formoj estas sufiĉe oftaj:

Bezonatas novaj fortoj en nia organizo. = Estas bezonataj...

Serĉatas nova redaktisto por la revuo. = Estas serĉata...

konklude: ne uzu INTI, ANTI, ONTI, ITI, ATI, OTI