Ĉapitro 6-a: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi

(8 mezaj versioj de la sama uzanto ne montriĝas)
Linio 1: Linio 1:
* reiru al [[Lernolibro por Saŭthampton]]

* reiru al [[La gramatiko de lingvo sen gramatiko]]

'''Ĉapitro 6-a:'''

'''Ĉapitro 6-a'''

'''vortoj kaj ludoj per vortoj'''

'''Sistemo en la sistemo'''

'''6.1. Teksto en la Fundamento - 1'''

'''6.1. Teksto el la Fundamento - 1'''

''ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu.''

11) Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (radikoj) (la ĉefa vorto staras en la fino); ili estas kune skribitaj kiel unu vorto, sed, en elementaj verkoj, disigitaj per streketoj (|)

''– La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ... povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj.

1. La gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj. Ekz. vapor|ŝip|o estas formita de: vapor, ŝip kaj o (finiĝo de la substantivo).

''Se ni aldonas al ili la literon “k”, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu.

''Se ni aldonas la literon “t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu.

''Aldonante la literon “ĉ”, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu.

''Aldonante la prefikson “nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu.

''Aldonante al la vortoj montraj la vorton “ĉi”, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tie (pli malproksima), tie ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime).

''Aldonante al la vortoj demandaj la vorton “ajn”, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn.

''Ekster ...  el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu).FE.30

13. En frazoj respondantaj al la demando “kien”, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo. Ekz. ''kie vi est|as?, tie (en tiu loko); kie|n vi ir|as?, tie|n (al tiu loko), mi ir|as Pariz|o|n, London|o|n, Varsovi|o|n, dom|o|n.''

1. En leteroj kaj verkoj destinitaj por personoj jam povosciantaj la internacian lingvon, la streketoj inter la partoj de la vortoj ne estas uzataj. Ili celas ebligi al ĉiuj facile trovi en la vortaro la ĝustan sencon de ĉiu el la elementoj de la vorto kaj tiel ricevi ĝian plenan signifon, sen ia ajn antaŭa studo de la gramatiko.

''Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo. Ekzemploj: skribtablo aŭ skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu daŭras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporŝipo (= ŝipo, kiu sin movas per vaporo); matenmanĝi, tagmanĝi, vespermanĝi; abonpago (= pago por la abono). FE.27''

'''6.2. Sistemo en la sistemo'''

'''6.2. Kunmetado de vortoj'''

Esperanto havas sistemon de vortoj interne de la pli granda sistemo. Temas pri subsistemo fermita en si mem.

En Esperanto oni abunde kunmetas vortojn por formi novajn vortojn:

Kvankam la vortoj de tiu subsistemo estas klare formatj el du pecoj, el la vidpunto de la ĝenerala sistemo ili estas konsiderataj kiel unu nedividebla vorto. Tiu libro ne povas iĝi Ti-libro.

skrib- kaj tabl- = skrib-tablo/skribo-tablo

fer- kaj voj- = fer-vojo/fero-vojo

La subsistemo konsistas el kelkaj vort-serioj.

Oni kunmetas ĉiujn elementojn necesajn, por ke oni facile elparolu kaj bone komprenu.

'''''Ni vidu la unuan serion [la aliaj estas similaj al ĉi tiu]:'''''

La sola ĝenerala regulo estas, ke la ĉefa vorto estas en la fino: skribo-tablo' = 'tablo por skribi', 'fer-vojo' = 'vojo el fero'.

''kio, kiu, kia, kiel, kial, kiam, kiom, kie, kies ''

vaporŝipo = ŝipo funkcianta per vaporo

balenŝipo = ŝipo por (ĉasi) balenojn

rondiro = iro en rondo

piediro = iro per piedoj

militiro = iro cele al milito

sangruĝo = ruĝo kiel sango

matenruĝo = ruĝo de la mateno

Ni vidu ilian sencon en demandoj:

Kompreneble al la kunmetita vorto oni rajtas aldoni ĉiajn finaĵojn:

*Kio kuŝas sur la tablo?  Libro kaj botelo kuŝas sur la tablo.

''vaporŝipo, vaporŝipa, vaporŝipe, vaporŝipi; rondiro, rondira, rondire, rondiri; piediro, piedira, piedire, piediri''
*Kiu libro kuŝas sur la tablo?  La libro de Jozefo, kies titolo estas “Milito kaj paco”.

*Kia libro kuŝas sur la tablo? Tre dika libro kun flava kovrilo.

*Kiel vi iras al via lernejo? Mi iras per tramo.

*Kial vi iras al lernejo? Mi iras al lernejo por lerni.

*Kiam vi iras al la lernejo? Mi iras al la lernejo matene.

*Kiom da libroj vi havas? Mi havas tri librojn.

*Kie estas via lernejo? Mia lernejo estas en la vilaĝo.

*Kies libro estas ĉi ... libro? Ĝi estas la libro de Jozefo.

'''''Kaj nun ni transiru al la dua serio:'''''

Oni povas formi longegajn kunmetitajn vortojn, sed prefere oni limiĝu al du, maksimume tri elementoj. Pro tio ''skribotabloriparistedzinamikino'' prefere estu ''amikino de la edzino de skribotabloriparisto''.

''tio , tiu, tia, tiel, tial, tiam, tiom, tie, ties''

'''''[[Ekzerco 6.1.]]'''''

*Tio estas birdo.

'''''[[Ekzerco 6.2.]]'''''
*Tiu libro estas mia.

*Tia vetero estas malbela.

*Se vi marŝas tiel (= en tiu maniero), vi bezonos multan tempon por atingi la lernejon.

*Li estas malbona kaj tial (= pro tiu motivo) mi ne volas paroli al li.

*Mi estis infano kaj tiam (= en tiu tempo) mi ludis tre multe.

*Mi deziras tiom (= en tiu kvanto) da pano.

*Mi loĝas tie (= en tiu loko).

*Ties (= de tiu homo) libro ne estas en ĉi tiu loko.

'''''Tria serio:'''''

''ĉio, ĉiu, ĉia, ĉiel, ĉial, ĉiam, ĉiom, ĉie, ĉies''

'''6.3 Aliaj klarigoj pri kunmetitaj vortoj'''

*Ĉio en ĉiu ĉambro estas mia. =  La tuto en ĉiu ĉambro estas mia.

Tre disvastiĝinta estas en Esperanto la kunmetado de adjektiva radiko kaj substantiva radiko por formi kunmetitan vorton.
Ĉxiu volas esti feliĉa. =  Ĉiu homo volas esti feliĉa.

*Ĉia manĝaĵo por mi taŭgas.

*Ĉiel mi sukcesos vojaĝi al Parizo. = En ĉiu maniero mi sukcesso vojaĝi al Parizo.

*Ĉial mi koleras kontraŭ li. = Pro ĉiu motivo mi koleras kontraŭ li.

*Li estas ĉiam gaja. = Li estas gaja en ĉiu momento.

*Estis glaso da akvo kaj mi trinkis ĉiom. =  Estis glaso da akvo kaj mi trinkis la tutan akvon.

*En urboj aŭtomobiloj estas ĉie. = En urboj aŭtomobiloj estas en ... loko.

*Ĉies aŭtomobilo estas brua. = La aŭtomobilo de ĉiuj homoj estas brua.

'''''Kvara serio:'''''

Ekzemple ''dika+fingro'' fariĝas ''dik-fingro''.

En la Plena ilustrita vortaro oni trovas:

''dikfingro''. dika fingro, polekso.

''pieda dikfingro''. pieds dika fingro, halukso.

''etfingro''. La malgranda fingro;

''mezfingro''. meza fingro, la plej longa fingro, kiu troviĝas en la mezo.

''io, iu, ia, iel, ial, iam, iom, ie, ies''

Mi malkonsilas konstrui vortojn en tiu maniero. Estu “dika fingro”, “eta fingro” kaj “meza fingro”, malgraŭ la pluraj teorioj, kiuj provas klarigi, ke per tiu procedo oni formas vortojn kun aparta signifo. La realo estas, ke temas pri procedo funkcianta en la angla, kie oni helpas sin per la pozicio de la ĉefa akcento en la du-vorta vorto, kio en Esperanto ne estas ebla.

*Ŝi ricevis ion por manĝi kaj por trinki. Oni ne diras, kion precize ŝi ricevis.

Ĉi tiu estas malkonsilo. Ne ekzistas regulo kaj neniu rajtas formuli regulon.
*Venis iuj personoj, kiujn mi ne konas. Oni ne scias, kiuj estis la personoj.

*La aŭtomobilo havas ian koloron. La koloro ne estas tre klara.

*Li iel sukcesis verki libron. En neklara maniero.

*Li ial ne volas partopreni. Pro nekonata kaŭzo.

*Ili iam revenos. La tempopunkto estas nekonata.

*Donu al mi iom da pano. Nedifinitan kvanton.

*Ŝi loĝas ie en la nordo. En nekonata loko en la nordo.

*Hodiaŭ estas ies tago de naskiĝo. Oni ne diras, kies naskiĝtago ĝi estas.

'''''Kvina serio:'''''

''nenio, neniu, nenia, neniel, nenial, neniam, neniom, nenie, nenies''

'''6.3.1. Kiel oni elparolas kunmetitajn vortojn'''

*Mi volas nenion. Mi ne volas ion.

Laŭ la ĝenerala regulo la ĉefa akcento de vaporŝipo estas sur la “i”: vaporŝIpo, sed en kunmetitaj vortoj oni emas konservi malplifortan akcenton ankaŭ sur la unua elemento en la loko, kie estis la originala akcento, do oni diras: ''vapOr-ŝIpo''.

*La tempon venontan neniu ankoraŭ konas. Neniu persono, konas la tempon venontan.

*Mi ŝatas nenian viandospecon, ĉar mi estas vegetarano. Mi ne ŝatas ian ajn viandospecon.

Tio estas utila por komprenigi pli bone la sencon de la vorto: aŭtomobIl-akcidEnto, parEnc-kunvEno, piedpIlk-lUdo, mEmbro-kotIzo, ktp.
*Mi neniel povas kompreni tion, pri kio vi parolas. En neniu maniero  mi povus vin kompreni.

*Mi nenial volas trompi la juĝiston. Pro neniu motivo.En neniu maniero.

*Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo.  Neniam esprimas, ke ne ekzistas tia fojo, dum kiu mi prenus multon da pakaĵo al vojaĝo.

*Mi trinkis neniom el mia glaso. Eĉ ne malgrandan kvanton.

*Ĉi tiu birdo estas trovebla nenie en nia regiono. En neniu loko.

*Nenies lando, estas la terpeco inter du batalantaj armeoj.

'''''[[Ekzerco 6.1.]]'''''

'''[[6.3. Kromaj klarigoj ne nepre legendaj]]'''

'''6.3.2. Ligaj vokaloj kaj streketoj: ĉu aldoni aŭ ne aldoni?'''

''Skrib-tablo'' kaj ''skribo-tablo'' havas precize la saman signifon. Oni rajtas aldoni aŭ ne aldoni laŭ la propra sento pri prononcfacileco. ''Akv-knabo'' (knabo, kiu portas akvon) prezentas prononco-problemojn al multaj, kaj do ni aldonu la ligvokalon, por ke ĝi fariĝu ''Akvo-knabo''.

Same validas pri la streketoj inter la partoj de unuopaj vortoj. Metu ilin se vi volas faciligi la komprenon de via leganto.

Ankaŭ pri ĉi tio ne ekzistas reguloj devigaj. simple pensu per via kapo kaj agu laŭ via plej bona kompreno.

'''6.4. Nom-esprimoj en Esperanto ne estas kunmetitaj vortoj.'''

'''''[[Ekzerco 6.2.]]'''''

'''6.4. Aldonaj vortetoj: ''ĉi'' kaj ''ajn'''''

''Doktoro Zamenhof'' estis granda homo.

''La urbo Parizo'' estas bela urbo.

''La monto Everest'' estas tre alta.

La vorteto ''ĉi'' alproksimigas la vorton, al kiu ĝi estas kunligita:

En Esperanto vorto, kiu anoncas nomon, staras tuj antaŭ la nomo kaj ne bezonas ligantan prepozicion.

'''''NE la doktoro de Zamenhof, la urbo de Parizo aŭ la monto de Everest! NE la Zamenhof-doktoro, la Parizo-urbo aŭ la Everest-monto.'''''

Tiu malproksima libro, kiun ni legis. Ĉi tiu libro sur la tablo antaŭ ni.

Ni prenas ĉi tiujn ekzemplojn el Plena Manlibro de Esperanto.

''Ĝi estas uzata kaj antaŭ 'tiu' kaj post 'ĝi': ĉi tiu = tiu ĉi.

Tio estis en la monato Majo.FA3.18 La monato nomiĝas “Majo”. Majo estas identiga priskribo de la vorto monato.

Teorie ĝi povas esti metata apud ĉiujn vortojn komenciĝantaj per 'ti...', ekzemple ĉi tie, ĉi tiam, ĉi tiel, ĉi tial, ktp.''

Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto.  OV.238

Esperanto estas la propra nomo de la lingvo. Kvankam la vorto ''lingvon'' havas N-finaĵon, la identiga priskribo ne havu tiun finaĵon.

Ĝis morgaŭ li devis ellerni parkere ĉiujn urbojn en la provinco Zelando  FE 3.130

La Florencano Angiolo Bronzino [anĝolo broncino] pentris tiun bildon. FA1.214

Ni vizitis la urbon Parizo.

La ĉefurbo de Britujo estas Londono, sed ankaŭ en Kanado kaj Usono oni havas urbojn Londono.

La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj.FE.27

Tiu programero okazos en salono Zamenhof. La salono estas nomata “Zamenhof”.

''Ĝi estas ofte aldonata ankaŭ al vortoj komenciĝantaj per 'ĉi...'''.

Identigaj priskriboj ofte aperas post titoloj kaj similaj esprimoj:

Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn. FE.18

En la sekvanta mateno patro Giuseppe [ĝusepe] eliris. FA1.218

Karlo vidis tie profesoron Paŭlo Jenkins.

Domo numero naŭdek-sep.  Rz.95   Ĉi tie naŭdek-sep estas identiga priskribo de numero, kaj numero similas al titolo. Sed krome la tuta esprimo numero naŭdek-sep siavice estas identiga priskribo de la vorto domo.

Ĉi ĉio okazis hieraŭ.

Oni povas ofte enmeti la vortojn ''kiu nomiĝas'' antaŭ identiga priskribo: lingvon, kiu nomiĝas Esperanto; provinco, kiu nomiĝas Zelando; urbon, kiu nomiĝas Parizo; profesoron, kiu nomiĝas Paŭlo Jenkins; urbojn, kiuj nomiĝas Londono.

''Ĝi estas aldonata ankaŭ al substantivoj. En tiu okazo ĝi donas la signifon de 'ĉi tiu' al la tuta esprimo:''

URL: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_priskriboj/identiga.html

Ĉi-libro estas bela = ĉi tiu libro estas bela. ''En tiu okazo la streketo estas bezonata.

'''''ATENTU: sub la premo de ĝermanaj lingvoj, laste de la angla, oni uzas plurajn neĝustajn formojn. Jen Ekzemploj: Zamenhof-strato, Ho-Chi-Min-urbo, Progreso kaj Libereco Partio. La ĝustaj estas Strato Zamenhof, urbo Ho-Chi-min, partio Progreso kaj Libereco.'''''

''Ajn'' estas vorteto aldonebla post vortoj komenciĝantaj per 'ki...', 'ĉi...' kaj tiel plu kaj donas sencon nedifinitan:

kiu ajn = vere iu ajn, iu ajn = iu vere ne difinita.

'''6.5. Transskribo de nomoj en Esperanto.'''
Iu ajn rajtas havi identigan dokumenton.

Mi donacos ĉi tiun libro al kiu ajn petos ĝin.

Laŭ iom resumita maniero oni povas diri ke la Akademio de Esperanto pristudis la demandon kaj rekomendas la jenon [La laŭvorta deklaro de la Akademio de Esperanto sekvas en la posta subĉapitro.]

1. Ekzistas kaj estas praktike uzataj la jenaj ''tri sistemoj'' por trakti la proprajn nomojn en Esperanto:

a) '''''Plena esperantigo''''', ekzemple: Afriko, Nov-Jorko, Bulonjo-ĉe-Maro.

b) '''''Parta esperantigo''''', ekzemple: Zamenhof, Gamal Abdel Naser kaj Ban Ki-mun.

c) '''''Uzo de la originala skribo''''' de la propra nomo, ekzemple Kálmán Kalocsay, Dèng Xiăopíng.

Aldone, esperantigo (ĉu plena aŭ parta) povas ''baziĝi sur la origina prononco'' de la nomo, ekzemple Ŝekspiro kaj Budapeŝto, sur la ''origina skribo'' de la nomo, ekzemple Londono kaj Freŭdo, sur la ''origina signifo'' de la nomo, ekzemple Nigra Maro kaj Bonaero.

2. La Akademio de Esperanto konstatas, ke ĉiu el la tri sistemoj menciitaj havas siajn proprajn relativajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn kaj rekomendas:

3. Elektante kaj uzante iun el la prezentitaj sistemoj (depende de la bezonataj celoj en diversaj situacioj) oni ĉiam konsideru kaj pesu la eventualajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn, kiujn povas kaŭzi la uzo de ĉiu sistemo en ĉiu konkreta okazo.

4. Indas plu flegi kaj subteni la kutimon plene esperantigi ofte uzatajn proprajn nomojn, precipe kiam temas pri:

a) Ofte bezonataj kaj menciataj aferoj (ekzemple la komputil-rilataj nomoj Vindozo, Linukso, Guglo).

b) La propraj nomoj vaste konataj (ekzemple grandaj urboj aŭ aliaj geografiaĵoj; nomoj de eminentaj historiaj personoj, ekzemple Komenio, Voltero, Ejnŝtejno, Baĥo) aŭ ĉiuj ajn nomoj, por kiuj oni bezonas la eblon de facila derivado (ĉefe en scienco, ekzemple Galvano – galvanismo, Koŝio – koŝia vico).

5.  Kiam temas pri relative novaj aŭ malmulte konataj esperantigoj (tamen nepre bezonataj en iu konkreta okazo pro la supre prezentitaj konsideroj), oni laŭeble menciu la originalan formon de la nomo parenteze aŭ piednote por eviti miskomprenon.

6. Nomoj plene esperantigitaj, kiel Johano, Parizo, Londono, ktp., akceptas ĉiujn finaĵojn en Esperanto: La londona Esperanto-klubo; Mi vizitas Parizon; Mi konas johanon.

Same oni aldonas almenaŭ la finaĵon -n al nomoj parte esperantigitaj kaj finiĝantaj per vokalo: Mi ŝatas Dante-n kaj Ŝekspiron; Ĉu vi legis Makjaveli-n [Makjaveli + Macchiavelli].

Ĉe nomoj finiĝantaj per konsonanto, ekzeple Zamenhof, oni ankaŭ aldonas la finaĵojn de Esperanto: la zamenhofa vespero; Mi ofte legas Zamenhof-on.

'''''[[Ekzerco 6.3.]]'''''

'''''[[Tio, kion la Akademio de Esperanto diras: plena teksto de la deklaro]]'''

'''6.6. Nomoj konsistantaj el du partoj'''

En naciaj lingvoj en la latina alfabeto ekzistas multaj nomoj konsistanta el du partoj: Tel Aviv, Addis Abeba, Hong Kong, San Marino, São Paulo, ktp. Kiuj estas skribitaj ĝuste tiel, ĉar en la originalaj lingvoj ili konsistas el du partoj, kiujn neniu eksterlandano povas distingi kiel tiajn.

En Esperanto pro la logiko de la lingvo kaj des pli pro la aldono de la finaĵoj ili funkcias kiel unu vorto, kaj do estas oportune skribi ilin kiel unu vorton:

Telavivo, Adisabebo, Hongkongo, Sanmarino, Saopaŭlo, ktp.

Tio igas la uzon de la adjektivaj formoj tre normalaj: telaviva, adisabeba, hongkonga, sanmarina, saopaŭla.

En la franca ekzistas multaj nomoj el tri elementoj, sed ili estas skribataj kun streketoj: ekzemple Choisy-le-Roi, kiun ni konsilas skribi per unu vorto: Ŝŭasileruao.

Alia serio de nomoj konsistas el tri elemento, el kiuj la lastaj du estas geografia priskribo pri la loko, ekzemple Boulogne sur Mer. Ilin oni povas facile uzi se oni tradukas la du lastajn elmentojn: ekzemple  Bulonjo ĉe maro. Same en la germana: Frankfurt am Main = Frankfurto ĉe Majno.

'''''[[Ekzerco 6.3.]]'''''

'''''[Aldona parto por anglalingvanoj - 6]'''''

'''''[[Aldona parto por anglalingvanoj - 6]]'''''

'''''iru al la [[ĉapitro 7-a]]'''''

'''''reiru al la [[ĉapitro 5-a]]'''''

Nuna versio ekde 16:35, 6 Jan. 2021

Ĉapitro 6-a:

vortoj kaj ludoj per vortoj

6.1. Teksto el la Fundamento - 1

11) Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (radikoj) (la ĉefa vorto staras en la fino); ili estas kune skribitaj kiel unu vorto, sed, en elementaj verkoj, disigitaj per streketoj (|)

1. La gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj. Ekz. vapor|ŝip|o estas formita de: vapor, ŝip kaj o (finiĝo de la substantivo).

1. En leteroj kaj verkoj destinitaj por personoj jam povosciantaj la internacian lingvon, la streketoj inter la partoj de la vortoj ne estas uzataj. Ili celas ebligi al ĉiuj facile trovi en la vortaro la ĝustan sencon de ĉiu el la elementoj de la vorto kaj tiel ricevi ĝian plenan signifon, sen ia ajn antaŭa studo de la gramatiko.

Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo. Ekzemploj: skribtablo aŭ skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu daŭras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporŝipo (= ŝipo, kiu sin movas per vaporo); matenmanĝi, tagmanĝi, vespermanĝi; abonpago (= pago por la abono). FE.27

6.2. Kunmetado de vortoj

En Esperanto oni abunde kunmetas vortojn por formi novajn vortojn:

skrib- kaj tabl- = skrib-tablo/skribo-tablo
fer- kaj voj- = fer-vojo/fero-vojo

Oni kunmetas ĉiujn elementojn necesajn, por ke oni facile elparolu kaj bone komprenu.

La sola ĝenerala regulo estas, ke la ĉefa vorto estas en la fino: skribo-tablo' = 'tablo por skribi', 'fer-vojo' = 'vojo el fero'.

vaporŝipo = ŝipo funkcianta per vaporo
balenŝipo = ŝipo por (ĉasi) balenojn
rondiro = iro en rondo
piediro = iro per piedoj
militiro = iro cele al milito
sangruĝo = ruĝo kiel sango
matenruĝo = ruĝo de la mateno

Kompreneble al la kunmetita vorto oni rajtas aldoni ĉiajn finaĵojn:

vaporŝipo, vaporŝipa, vaporŝipe, vaporŝipi; rondiro, rondira, rondire, rondiri; piediro, piedira, piedire, piediri

Oni povas formi longegajn kunmetitajn vortojn, sed prefere oni limiĝu al du, maksimume tri elementoj. Pro tio skribotabloriparistedzinamikino prefere estu amikino de la edzino de skribotabloriparisto.

Ekzerco 6.1.

Ekzerco 6.2.

6.3 Aliaj klarigoj pri kunmetitaj vortoj

Tre disvastiĝinta estas en Esperanto la kunmetado de adjektiva radiko kaj substantiva radiko por formi kunmetitan vorton.

Ekzemple dika+fingro fariĝas dik-fingro.
En la Plena ilustrita vortaro oni trovas:
dikfingro. dika fingro, polekso.
pieda dikfingro. pieds dika fingro, halukso.
etfingro. La malgranda fingro;
mezfingro. meza fingro, la plej longa fingro, kiu troviĝas en la mezo.

Mi malkonsilas konstrui vortojn en tiu maniero. Estu “dika fingro”, “eta fingro” kaj “meza fingro”, malgraŭ la pluraj teorioj, kiuj provas klarigi, ke per tiu procedo oni formas vortojn kun aparta signifo. La realo estas, ke temas pri procedo funkcianta en la angla, kie oni helpas sin per la pozicio de la ĉefa akcento en la du-vorta vorto, kio en Esperanto ne estas ebla.

Ĉi tiu estas malkonsilo. Ne ekzistas regulo kaj neniu rajtas formuli regulon.

6.3.1. Kiel oni elparolas kunmetitajn vortojn

Laŭ la ĝenerala regulo la ĉefa akcento de vaporŝipo estas sur la “i”: vaporŝIpo, sed en kunmetitaj vortoj oni emas konservi malplifortan akcenton ankaŭ sur la unua elemento en la loko, kie estis la originala akcento, do oni diras: vapOr-ŝIpo.

Tio estas utila por komprenigi pli bone la sencon de la vorto: aŭtomobIl-akcidEnto, parEnc-kunvEno, piedpIlk-lUdo, mEmbro-kotIzo, ktp.

6.3.2. Ligaj vokaloj kaj streketoj: ĉu aldoni aŭ ne aldoni?

Skrib-tablo kaj skribo-tablo havas precize la saman signifon. Oni rajtas aldoni aŭ ne aldoni laŭ la propra sento pri prononcfacileco. Akv-knabo (knabo, kiu portas akvon) prezentas prononco-problemojn al multaj, kaj do ni aldonu la ligvokalon, por ke ĝi fariĝu Akvo-knabo.

Same validas pri la streketoj inter la partoj de unuopaj vortoj. Metu ilin se vi volas faciligi la komprenon de via leganto.

Ankaŭ pri ĉi tio ne ekzistas reguloj devigaj. simple pensu per via kapo kaj agu laŭ via plej bona kompreno.

6.4. Nom-esprimoj en Esperanto ne estas kunmetitaj vortoj.

Doktoro Zamenhof estis granda homo.
La urbo Parizo estas bela urbo.
La monto Everest estas tre alta.

En Esperanto vorto, kiu anoncas nomon, staras tuj antaŭ la nomo kaj ne bezonas ligantan prepozicion.
NE la doktoro de Zamenhof, la urbo de Parizo aŭ la monto de Everest! NE la Zamenhof-doktoro, la Parizo-urbo aŭ la Everest-monto.

Ni prenas ĉi tiujn ekzemplojn el Plena Manlibro de Esperanto.

Tio estis en la monato Majo.FA3.18 La monato nomiĝas “Majo”. Majo estas identiga priskribo de la vorto monato.
Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto. OV.238
Esperanto estas la propra nomo de la lingvo. Kvankam la vorto lingvon havas N-finaĵon, la identiga priskribo ne havu tiun finaĵon.
Ĝis morgaŭ li devis ellerni parkere ĉiujn urbojn en la provinco Zelando FE 3.130
La Florencano Angiolo Bronzino [anĝolo broncino] pentris tiun bildon. FA1.214
Ni vizitis la urbon Parizo.
La ĉefurbo de Britujo estas Londono, sed ankaŭ en Kanado kaj Usono oni havas urbojn Londono.
La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj.FE.27
Tiu programero okazos en salono Zamenhof. La salono estas nomata “Zamenhof”.

Identigaj priskriboj ofte aperas post titoloj kaj similaj esprimoj: Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn. FE.18
En la sekvanta mateno patro Giuseppe [ĝusepe] eliris. FA1.218
Karlo vidis tie profesoron Paŭlo Jenkins.
Domo numero naŭdek-sep. Rz.95  Ĉi tie naŭdek-sep estas identiga priskribo de numero, kaj numero similas al titolo. Sed krome la tuta esprimo numero naŭdek-sep siavice estas identiga priskribo de la vorto domo.

Oni povas ofte enmeti la vortojn kiu nomiĝas antaŭ identiga priskribo: lingvon, kiu nomiĝas Esperanto; provinco, kiu nomiĝas Zelando; urbon, kiu nomiĝas Parizo; profesoron, kiu nomiĝas Paŭlo Jenkins; urbojn, kiuj nomiĝas Londono.

URL: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_priskriboj/identiga.html

ATENTU: sub la premo de ĝermanaj lingvoj, laste de la angla, oni uzas plurajn neĝustajn formojn. Jen Ekzemploj: Zamenhof-strato, Ho-Chi-Min-urbo, Progreso kaj Libereco Partio. La ĝustaj estas Strato Zamenhof, urbo Ho-Chi-min, partio Progreso kaj Libereco.

6.5. Transskribo de nomoj en Esperanto.

Laŭ iom resumita maniero oni povas diri ke la Akademio de Esperanto pristudis la demandon kaj rekomendas la jenon [La laŭvorta deklaro de la Akademio de Esperanto sekvas en la posta subĉapitro.]

1. Ekzistas kaj estas praktike uzataj la jenaj tri sistemoj por trakti la proprajn nomojn en Esperanto:

a) Plena esperantigo, ekzemple: Afriko, Nov-Jorko, Bulonjo-ĉe-Maro.
b) Parta esperantigo, ekzemple: Zamenhof, Gamal Abdel Naser kaj Ban Ki-mun.
c) Uzo de la originala skribo de la propra nomo, ekzemple Kálmán Kalocsay, Dèng Xiăopíng.

Aldone, esperantigo (ĉu plena aŭ parta) povas baziĝi sur la origina prononco de la nomo, ekzemple Ŝekspiro kaj Budapeŝto, sur la origina skribo de la nomo, ekzemple Londono kaj Freŭdo, sur la origina signifo de la nomo, ekzemple Nigra Maro kaj Bonaero.

2. La Akademio de Esperanto konstatas, ke ĉiu el la tri sistemoj menciitaj havas siajn proprajn relativajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn kaj rekomendas:

3. Elektante kaj uzante iun el la prezentitaj sistemoj (depende de la bezonataj celoj en diversaj situacioj) oni ĉiam konsideru kaj pesu la eventualajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn, kiujn povas kaŭzi la uzo de ĉiu sistemo en ĉiu konkreta okazo.

4. Indas plu flegi kaj subteni la kutimon plene esperantigi ofte uzatajn proprajn nomojn, precipe kiam temas pri:

a) Ofte bezonataj kaj menciataj aferoj (ekzemple la komputil-rilataj nomoj Vindozo, Linukso, Guglo).

b) La propraj nomoj vaste konataj (ekzemple grandaj urboj aŭ aliaj geografiaĵoj; nomoj de eminentaj historiaj personoj, ekzemple Komenio, Voltero, Ejnŝtejno, Baĥo) aŭ ĉiuj ajn nomoj, por kiuj oni bezonas la eblon de facila derivado (ĉefe en scienco, ekzemple Galvano – galvanismo, Koŝio – koŝia vico).

5. Kiam temas pri relative novaj aŭ malmulte konataj esperantigoj (tamen nepre bezonataj en iu konkreta okazo pro la supre prezentitaj konsideroj), oni laŭeble menciu la originalan formon de la nomo parenteze aŭ piednote por eviti miskomprenon.

6. Nomoj plene esperantigitaj, kiel Johano, Parizo, Londono, ktp., akceptas ĉiujn finaĵojn en Esperanto: La londona Esperanto-klubo; Mi vizitas Parizon; Mi konas johanon.

Same oni aldonas almenaŭ la finaĵon -n al nomoj parte esperantigitaj kaj finiĝantaj per vokalo: Mi ŝatas Dante-n kaj Ŝekspiron; Ĉu vi legis Makjaveli-n [Makjaveli + Macchiavelli].

Ĉe nomoj finiĝantaj per konsonanto, ekzeple Zamenhof, oni ankaŭ aldonas la finaĵojn de Esperanto: la zamenhofa vespero; Mi ofte legas Zamenhof-on.

Tio, kion la Akademio de Esperanto diras: plena teksto de la deklaro

6.6. Nomoj konsistantaj el du partoj

En naciaj lingvoj en la latina alfabeto ekzistas multaj nomoj konsistanta el du partoj: Tel Aviv, Addis Abeba, Hong Kong, San Marino, São Paulo, ktp. Kiuj estas skribitaj ĝuste tiel, ĉar en la originalaj lingvoj ili konsistas el du partoj, kiujn neniu eksterlandano povas distingi kiel tiajn.

En Esperanto pro la logiko de la lingvo kaj des pli pro la aldono de la finaĵoj ili funkcias kiel unu vorto, kaj do estas oportune skribi ilin kiel unu vorton: Telavivo, Adisabebo, Hongkongo, Sanmarino, Saopaŭlo, ktp. Tio igas la uzon de la adjektivaj formoj tre normalaj: telaviva, adisabeba, hongkonga, sanmarina, saopaŭla.

En la franca ekzistas multaj nomoj el tri elementoj, sed ili estas skribataj kun streketoj: ekzemple Choisy-le-Roi, kiun ni konsilas skribi per unu vorto: Ŝŭasileruao. Alia serio de nomoj konsistas el tri elemento, el kiuj la lastaj du estas geografia priskribo pri la loko, ekzemple Boulogne sur Mer. Ilin oni povas facile uzi se oni tradukas la du lastajn elmentojn: ekzemple Bulonjo ĉe maro. Same en la germana: Frankfurt am Main = Frankfurto ĉe Majno.

Ekzerco 6.3.

Aldona parto por anglalingvanoj - 6

iru al la ĉapitro 7-a
reiru al la ĉapitro 5-a