Ĉapitro 7-a: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 177: Linio 177:
 
Nur nun ŝi eksentis, [...] kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo.
 
Nur nun ŝi eksentis, [...] kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo.
  
Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. <sup>FE.32<sup/>
+
Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. <sup>FE.32</sup>
  
 
'''''Ne diru: *Sur la tablo troviĝas da butero.* *Ŝi aĉetis da faruno.* Oni devas diri ekz.: Sur la tablo troviĝas iom da butero. Ŝi aĉetis iom da faruno. (Plej ofte oni tamen diru simple: Sur la tablo troviĝas butero. Ŝi aĉetis farunon.)'''''
 
'''''Ne diru: *Sur la tablo troviĝas da butero.* *Ŝi aĉetis da faruno.* Oni devas diri ekz.: Sur la tablo troviĝas iom da butero. Ŝi aĉetis iom da faruno. (Plej ofte oni tamen diru simple: Sur la tablo troviĝas butero. Ŝi aĉetis farunon.)'''''
Linio 192: Linio 192:
 
''Nombrovortoj kun O-finaĵo kiel miliono, miliardo, deko kaj cento tamen bezonas da. Ili aperas kiel ĉefvorto kun da-esprimo kiel priskribo:''
 
''Nombrovortoj kun O-finaĵo kiel miliono, miliardo, deko kaj cento tamen bezonas da. Ili aperas kiel ĉefvorto kun da-esprimo kiel priskribo:''
  
Mi havas centon da pomoj.<sup> FE.14<sup/>
+
Mi havas centon da pomoj.<sup> FE.14</sup>
  
Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj.<sup> FE.14<sup/>
+
Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj.<sup> FE.14</sup>
  
Mi aĉetis dekduon da kuleroj.<sup> FE.14<sup/>
+
Mi aĉetis dekduon da kuleroj.<sup> FE.14</sup>
  
 
''Ne uzu N-finaĵon post da.''
 
''Ne uzu N-finaĵon post da.''
Linio 204: Linio 204:
 
''Sed la kvanta esprimo ofte estas kvanta E-vorto aŭ kvanta vorteto, kiu ne povas ricevi N-finaĵon, eĉ kiam ĝi rolas kiel objekto:''
 
''Sed la kvanta esprimo ofte estas kvanta E-vorto aŭ kvanta vorteto, kiu ne povas ricevi N-finaĵon, eĉ kiam ĝi rolas kiel objekto:''
  
La riĉulo havas multe da mono.<sup> FE.37<sup/> = La riĉulo havas multon da mono. (Nepre ne: *La riĉulo havas multe da monon.*)
+
La riĉulo havas multe da mono.<sup> FE.37</sup> = La riĉulo havas multon da mono. (Nepre ne: *La riĉulo havas multe da monon.*)
  
 
Kiom da pano vi volas? = Kiel grandan kvanton da pano vi volas? (Nepre ne: *Kiom da panon vi volas?*)
 
Kiom da pano vi volas? = Kiel grandan kvanton da pano vi volas? (Nepre ne: *Kiom da panon vi volas?*)
Linio 216: Linio 216:
 
'''7.7. Teksto en la Fudamento - 4-a'''
 
'''7.7. Teksto en la Fudamento - 4-a'''
  
''La sufikso “um” ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. – Mi volonte plenumis lian deziron.<sup>FE.42<sup/>''
+
''La sufikso “um” ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. – Mi volonte plenumis lian deziron.<sup>FE.42</sup>''
 
<br>
 
<br>
 
<Br>
 
<Br>

Kiel registrite je 23:58, 30 Sep. 2018



Ĉapitro 7-a:

Kelkaj finaj detaloj

7.1. Teksto en la Fundamento - 1

15. La tiel nomataj vortoj “fremdaj”, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo. Tia estas la regulo koncerne la bazajn vortojn, sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn derivaĵojn el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia. Ekz. tragedi|o, sed tragedi|a; teatr|o, sed teatr|a (ne: teatrical|a), k.t.p.

7.2. Klarigoj pri la ĉi-supra teksto

Ĉi tiu regulo ŝajnas facile aplikebla, sed ĝi ne estas tia. La regulo diras, ke se oni elektas la radikon “ministr-” por membro de la registaro, ĉiuj aliaj vortoj en tiu kampo devas esti derivataj de tio, kaj do oni devas diri “ministr-ejo” kaj ne “ministerio”. Se oni elektas la radikon “redakt-” por relegi kaj ĝustigi artikolojn por libro aŭ gazeto, oni poste devas diri “redaktisto/redaktanto/redaktejo” kaj ne “redaktoro/redakcio”.

En la nuntempe uzata Esperanto tiuj radikaj duoblaĵoj estas multaj, tro multaj. Ili venas de la kutimoj en eŭropaj lingvoj. Neniu kuraĝas diri “geografio/gegorafiisto” aŭ “geografo/geograf-scienco”. Cetere, en la Fundamento mem troviĝas tiaj duoblaĵoj, Zamenhof uzis ilin kaj ĉiuj ĉefaj vortaroj daŭrigis tiun kutimon.

La ĝenerala konsilo povas nur esti: provu kiel eble plej apliki tion, kion la Fundamento diras.


Ekzerco 7.1.



7.3. Teksto en la Fundamento - 2

16. La finiĝo o de substantivoj kaj la a de la artikolo povas esti iafoje forlasataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco. Ekz. Ŝiller’ (Schiller) anstataŭ Ŝiller|o; de l’ mond|o anstataŭ de la mond|o; dom’ anstataŭ dom|o.

7.4. Klarigo pri la ĉi-supra teksto teksto

Tiu regulo estas ĉefe aplikata en poem-arto. Mi neniam aŭdis ĝin en la parolata Esperanto kaj bonaj poemistoj aplikas ĝin kiel eble plej malmulte, ĉar ĝi aŭtomate donas al Esperanto la guston de poema Esperanto.

Komparu ĉi tiujn du poemojn:

La espero

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l' homaro
por eterna ben' efektiviĝos.


Paraŝutisto

Vi estis je l’dekoka jar',
Vi havis jam la ruĝan ĉapon,
Kaj lernis nur pri unu far':
Al ĉio, pafon.
Nevole iĝis vi faŝisto,
Paraŝutisto.

Kaj do de batal' al batal'
Formiĝis la inteligento,
Kaj scias vi, ke en real'
'stas nur du gentoj:
L'bonmora kaj la terorista,
Paraŝutisto.

Kaj vi fariĝis galonul'
Heroo de ĉiuj malvenkoj
Kaj kronis gloro kaj gratul'
Viajn inventojn,
De vi, torturspecialisto,
Paraŝutisto.

Alvenis tiam la honor'
Ordenoj belaj kaj medaloj,
Pro ĉiu kugl' al ies kor'
Pro ĉiuj faloj,
Pro ĉiu kruc' sur via listo,
Paraŝutisto.

Sed bedaŭrinde pro misŝanc'
Finiĝos nun la temp' milita,
Ne plu batal' ne plu da sang'
Estont' fuŝita;
Finita la labor' artista.
Paraŝutisto.

'stas nur laboro de virin',
Komandi al viroj kun menso,
Cetere mi instruis vin
Pri l’ĝusta senco
De l’vorto kontraŭmilitisto.
Paraŝutisto.

Ja daŭras plu via talent.'
Aranĝas vi ĉiun embuskon.
Sen vera paf' estas event'
De nun sen gusto.
Vi tial eble ŝajnas trista.
Paraŝutisto.

Se jukas vin la konscienc'
Ke monon gajnas vi sen batoj,
Utilu plu via scienc.'
Ĉe viaj fratoj:
Dungiĝas nun ŝtat-policistoj
Paraŝutisto.

ATENTU: neniam sekvu la uzon diri dank' al anstataŭ danke al'. Temas pri eraro. Oni ne rajtas elizii la e'. Oni faras tion pro influo de eŭropaj lingvoj.


Ekzerco 7.2.




7.5. Teksto en la Fundamento - 3-a

Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. – Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). “Da” post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.FE.32

7.6. Klarigo pri la ĉi-supra teksto

La vorteto da ligas kvantan aŭ mezuran vorton al la mezurata aĵo.

kilogramo da pano
litro da lakto
skatolo da rizo
amason da komencantoj
du milionoj da rubloj
iom da valizoj
tiom da feliĉo
multe da problemoj

Ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da nigra pano, [iom] da malbonspeca faruno kaj [iom] da lakto.

'[La vortoj fasko kaj iom montras kvantojn. La da-esprimoj montras, el kio konsistas la diversaj kvantoj.]

Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero.FE.31

Ha, Dio nin gardu! Kia grandega amaso da oro!

Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj.FE.32<sup/>

Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. FE.35<sup/>

La riĉulo havas multe da mono. FE.37

Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.

Nur nun ŝi eksentis, [...] kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo.

Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. FE.32

Ne diru: *Sur la tablo troviĝas da butero.* *Ŝi aĉetis da faruno.* Oni devas diri ekz.: Sur la tablo troviĝas iom da butero. Ŝi aĉetis iom da faruno. (Plej ofte oni tamen diru simple: Sur la tablo troviĝas butero. Ŝi aĉetis farunon.)


Nombraj vortetoj aperas normale sen da kiel rekta priskribo de ĉefvorto:

Tie loĝas du Esperantistoj.

Mi havas cent pomojn.

Tiu ĉi vilaĝo havas du mil loĝantojn.

Nombrovortoj kun O-finaĵo kiel miliono, miliardo, deko kaj cento tamen bezonas da. Ili aperas kiel ĉefvorto kun da-esprimo kiel priskribo:

Mi havas centon da pomoj. FE.14

Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. FE.14

Mi aĉetis dekduon da kuleroj. FE.14

Ne uzu N-finaĵon post da.

Post da oni ne povas uzi N-finaĵon, ĉar da-esprimo neniam estas mem objekto. La kvanta esprimo antaŭ da tamen povas esti objekto: Li portas multon da valizoj.

Sed la kvanta esprimo ofte estas kvanta E-vorto aŭ kvanta vorteto, kiu ne povas ricevi N-finaĵon, eĉ kiam ĝi rolas kiel objekto:

La riĉulo havas multe da mono. FE.37 = La riĉulo havas multon da mono. (Nepre ne: *La riĉulo havas multe da monon.*)

Kiom da pano vi volas? = Kiel grandan kvanton da pano vi volas? (Nepre ne: *Kiom da panon vi volas?*)


Ekzerco 7.3.



7.7. Teksto en la Fudamento - 4-a

La sufikso “um” ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. – Mi volonte plenumis lian deziron.FE.42

7.8. Klarigo pri la ĉi-supra teksto

La pluraj signifoj de um povas esti grupigitaj en kelkajn grupojn.


'Agi per io'

Multaj UM-verboj signifas “agi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM”:

folio → foliumi = turni la foliojn de libro aŭ gazeto por rapide kaj pase iom legi
palpebro → palpebrumi = rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn
okulo → okulumi = ĵeti avidan, amdeziran rigardon al iu
brako → brakumi = ĉirkaŭbraki

'Provizi per io'

Iuj UM-verboj signifas “provizi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM”:

aero → aerumi = elmeti al aero, enlasi aeron por freŝigi
suno → sunumi = elmeti al la sunradioj
sukero → sukerumi = kovri per sukero
sapo → sapumi = kovri aŭ ŝmiri per sapo (= sapi)

'Ekzekutado'

Grupo de UM-verboj montras manieron de ekzekutado, mortigado:

kruco → krucumi = najli aŭ ligi al kruco por mortigi
pendi → pendumi = pendigi per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo por mortigi
ŝtono → ŝtonumi = mortigi per ĵetado de ŝtonoj
gaso → gasumi = mortigi per venena gaso
dek → dekumi = ekzekuti ĉiun dekan homon el grupo por puni la tutan grupon (komparu kun dekuma)
kvarono → kvaronumi = ekzekuti per tranĉado en kvar partojn

'Vestaĵparto'

Iuj UM-vortoj estas nomo de vestaĵparto aŭ simila afero. Tio, kio staras antaŭ UM montras korpoparton, ĉe kiu la afero troviĝas:

kolo → kolumoFE.42 = vestaĵparto, kiu ĉirkaŭas la kolon
mano → manumoFE.42 = la ekstrema ĉemana parto de maniko
plando → plandumo = la plata malsupro de ŝuo
dorso → dorsumo = surdorsa parto de ekz. jako aŭ ĉemizo
nazo → nazumo = speco de okulvitroj, kiuj fiksiĝas pinĉe sur la nazo
buŝo → buŝumo = buŝingo, kiu malhelpas mordadon (uzata ekz. ĉe hundo)
hufo → hufumo = huffero, protekta ferpeco por hufo (ekz. de ĉevalo)
Rimarku, ke brakumo ne signifas “maniko”, sed “ĉirkaŭbrakado”, kvankam brako estas korpoparto.

'Nombrosistemo'

UM estas uzata en matematiko por fari nomojn de nombrosistemoj. Oni metas UM post nombro, kiu montras, kiom da ciferoj uzas la sistemo:

du → duuma nombrosistemo = sistemo kun du ciferoj, binara sistemo
dek → dekuma nombrosistemo = sistemo kun dek ciferoj, decimala sistemo (komparu kun dekumi)
dek ses → deksesuma nombrosistemo = sistemo kun dek ses ciferoj

'Diversaj UM-vortoj'

malvarma → malvarmumiFE.42 = malsaniĝi je tuso, nazkataro k.t.p. (supoze pro malvarmo)
plena → plenumiFE.42 = fari plene (taskon, devon k.s.)
gusti → gustumi = senti guston, provi guston
aminda → amindumi = montri sin aminda al iu por kapti ties amon
cerbo → cerbumi = forte kaj pene pensi
loto → lotumi = (dis)doni/premii laŭ decido per lotado
alfabeto → alfabetumo = lernolibro pri skribado kaj legado (per alfabeto)
bruli → brulumo = inflamo
komuna → komunumo = administra distrikto ĉirkaŭ urbo, societo aŭ organizo kunlabora, kunloĝa k.t.p.
lakto → laktumo = laktaspekta semo de fiŝo
korto → kortumo = granda kaj grava juĝejo
dekstra → dekstruma = tia, ke ĝi turniĝas aŭ volviĝas dekstren (horloĝdirekten)
proksima → proksimume = ne ekzakte, ĉirkaŭ
somero → somerumi = pasigi somerajn feriojn en agrabla loko

'Superfluaj UM'

En iuj UM-verboj UM estas superflua, ĉar simpla sensufiksa verboformo bone taŭgas, ekz.: butonumi= butoni, akvumi = akvi, salumi = sali, kuprumi = kupri, tendumi = tendi. Simplan verbon oni uzu por ago, kiu rekte kaj simple rilatas al signifo de la radiko. UM-verbo taŭgas por alia, pli speciala signifo, kiel ekz. ĉe foliumi kaj okulumi. Multaj iamaj UM-verboj estas nuntempe uzataj sen UM.

'Novaj UM-vortoj'

Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble ne komprenos. UM-vorto, kiu aliĝas al iu el la ĉi-antaŭaj grupoj, pli facile akceptiĝas, dum UM-vorto, kiu ne similas al jam ekzistanta UM-vorto, estas pli malfacile enkondukebla. Ofte oni tamen faras okazan UM-vorton, kiu kompreniĝas pro la kunteksto, kaj kiu poste malaperas.

'Ordinara radiko'

Iafoje UM aperas kiel ordinara radiko kun diversaj improvizaj signifoj:

umo = afero kies nomon oni momente ne memoras, afero stranga aŭ nepriskribebla... umi = fari ion nedifineblan, strangan, hontindan...



Aldona parto por anglalingvanoj - 7