Ĉapitro 7-a: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi

(17 mezaj versioj de la sama uzanto ne montriĝas)
Linio 1: Linio 1:
* reiru al [[Lernolibro por Saŭthampton]]

* reiru al [[La gramatiko de lingvo sen gramatiko]]

'''Ĉapitro 7-a:'''

'''Ĉapitro 7-a'''

'''Sistemo en la sistemo'''

'''La sepan tagon Do ripozis (kaj laboris nur pri kelkaj detaloj)'''

Linio 13: Linio 11:

'''7.1. Teksto en la Fundamento - 1'''

'''7.1. Teksto en la Fundamento - 1'''

15. La tiel nomataj vortoj “fremdaj”, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo. Tia estas la regulo koncerne la bazajn vortojn, sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn derivaĵojn el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia. Ekz. ''tragedi|o'', sed ''tragedi|a''; ''teatr|o'', sed ''teatr|a'' (ne: ''teatrical|a''), k.t.p.

''ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu.''

''– La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ... povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj.

''Se ni aldonas al ili la literon “k”, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu.

''Se ni aldonas la literon “t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu.

''Aldonante la literon “ĉ”, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu.

''Aldonante la prefikson “nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu.

''Aldonante al la vortoj montraj la vorton “ĉi”, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tie (pli malproksima), tie ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime).

''Aldonante al la vortoj demandaj la vorton “ajn”, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn.

''Ekster ...  el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu).FE.30

'''7.2. Klarigoj pri la ĉi-supra teksto'''

En frazoj respondantaj al la demando “kien”, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo. Ekz. ''kie vi est|as?, tie (en tiu loko); kie|n vi ir|as?, tie|n (al tiu loko), mi ir|as Pariz|o|n, London|o|n, Varsovi|o|n, dom|o|n.''

Ĉi tiu regulo ŝajnas facile aplikebla, sed ĝi ne estas tia.  La regulo diras, ke se oni elektas la radikon “ministr-” por membro de la registaro, ĉiuj aliaj vortoj en tiu kampo devas estis derivataj de tio, kaj do oni devas diri “ministr-ejo” kaj ne “ministerio”. Se oni elektas la radikon “redakt-” por relegi kaj ĝustigi artikolojn por libro aŭ gazeto, oni poste devas diri “redaktisto/redaktanto/redaktejo” kaj ne “redaktoro/redakcio”.

En la nuntempe uzata Esperanto tiuj radikaj duoblaĵoj estas multaj, tro multaj. Ili venas de la kutimoj en eŭropaj lingvoj. Neniu kuraĝas diri “geografio/gegorafiisto” aŭ “geografo/geograf-scienco”.  Cetere, en la Fundamento mem troviĝas tiaj duoblaĵoj, Zamenhof uzis ilin kaj ĉiuj ĉefaj vortaroj daŭrigis tiun kutimon.

La ĝenerala konsilo povas nur esti: provu kiel eble plej apliki tion, kion la Fundamento diras.

'''''[[Ekzerco 7.1.]]'''''

'''7.3. Teksto en la Fundamento - 2'''''

'''7.2. Sistemo en la sistemo'''

16. La finiĝo o de substantivoj kaj la a de la artikolo povas esti iafoje forlasataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco. Ekz. ''Ŝiller’'' (Schiller) anstataŭ ''Ŝiller|o''; ''de l’ mond|o'' anstataŭ ''de la mond|o''; ''dom’'' anstataŭ ''dom|o''.

Esperanto havas sistemon de vortoj interne de la pli granda sistemo. Temas pri subsistemo fermita en si mem.

'''7.4. Klarigo pri tiu teksto'''

Kvankam la vortoj de tiu subsistemo estas klare formataj el du pecoj, el la vidpunto de la ĝenerala sistemo ili estas konsiderataj kiel unu nedividebla vorto. '''Tiu libro''' ne povas iĝi '''ti-libro'''.

Tiu regulo estas ĉefe aplikata en poem-arto. Mi neniam aŭdis ĝin en la parolata Esperanto kaj bonaj poemistoj aplikas ĝin kiel eble plej malmulte, ĉar ĝi aŭtomate donas al Esperanto la guston de poema Esperanto.

La subsistemo konsistas el kelkaj vort-serioj.

Komparu ĉi tiujn du poemojn:

'''''Ni vidu la unuan serion [la aliaj estas similaj al ĉi tiu]:'''''

''La espero''

''kio, kiu, kia, kiel, kial, kiam, kiom, kie, kies ''

En la mondon venis nova sento,

Ni vidu ilian sencon en demandoj:
tra la mondo iras forta voko;

per flugiloj de facila vento

nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta

*Kio kuŝas sur la tablo?  Libro kaj botelo kuŝas sur la tablo.
ĝi la homan tiras familion:

*Kiu libro kuŝas sur la tablo?  La libro de Jozefo, kies titolo estas “Milito kaj paco”.
al la mond' eterne militanta

*Kia libro kuŝas sur la tablo? Tre dika libro kun flava kovrilo.
ĝi promesas sanktan harmonion.

*Kiel vi iras al via lernejo? Mi iras per tramo.

*Kial vi iras al lernejo? Mi iras al lernejo por lerni.

*Kiam vi iras al la lernejo? Mi iras al la lernejo matene.

*Kiom da libroj vi havas? Mi havas tri librojn.

*Kie estas via lernejo? Mia lernejo estas en la vilaĝo.

*Kies libro estas tiu ĉi libro? Ĝi estas la libro de Jozefo.

Sub la sankta signo de l' espero

'''''Kaj nun ni transiru al la dua serio:'''''
kolektiĝas pacaj batalantoj,

kaj rapide kreskas la afero

per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj

''tio , tiu, tia, tiel, tial, tiam, tiom, tie, ties''
inter la popoloj dividitaj;

sed dissaltos la obstinaj baroj,

per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,

*Tio estas birdo.
komprenante unu la alian,

*Tiu libro estas mia.
la popoloj faros en konsento

*Tia vetero estas malbela.
unu grandan rondon familian.

*Se vi marŝas tiel (= en tiu maniero), vi bezonos multan tempon por atingi la lernejon.

*Li estas malbona kaj tial (= pro tiu motivo) mi ne volas paroli al li.

*Mi estis infano kaj tiam (= en tiu tempo) mi ludis tre multe.

*Mi deziras tiom (= en tiu kvanto) da pano.

*Mi loĝas tie (= en tiu loko).

*Ties (= de tiu homo) libro ne estas en ĉi tiu loko.

Nia diligenta kolegaro

'''''Tria serio:'''''
en laboro paca ne laciĝos,

ĝis la bela sonĝo de l' homaro

por eterna ben' efektiviĝos.

''Paraŝutisto''

''ĉio, ĉiu, ĉia, ĉiel, ĉial, ĉiam, ĉiom, ĉie, ĉies''

Vi estis je l’dekoka jar',

*Ĉio en ĉiu ĉambro estas mia. =  La tuto en ĉiu ĉambro estas mia.
Vi havis jam la ruĝan ĉapon,

*Ĉiu volas esti feliĉa. =  Ĉiu homo volas esti feliĉa.
Kaj lernis nur pri unu far':

*Ĉia manĝaĵo por mi taŭgas. = Ĉiu speco de manĝaĵo esta taŭga por mi.
Al ĉio, pafon.

*Ĉiel mi sukcesos vojaĝi al Parizo. = En ĉiu maniero mi sukcesos vojaĝi al Parizo.
Nevole iĝis vi faŝisto,

*Ĉial mi koleras kontraŭ li. = Pro ĉiu motivo mi koleras kontraŭ li.
Paraŝutisto.

*Li estas ĉiam gaja. = Li estas gaja en ĉiu momento.

*Estis glaso da akvo kaj mi trinkis ĉiom. =  Estis glaso da akvo kaj mi trinkis la tutan akvon.

*En urboj aŭtomobiloj estas ĉie. = En urboj aŭtomobiloj estas en ĉiu loko.

*Ĉies aŭtomobilo estas brua. = La aŭtomobilo de ĉiuj homoj estas brua.

Kaj do de batal' al batal'

'''''Kvara serio:'''''
Formiĝis la inteligento,

Kaj scias vi, ke en real'

'stas nur du gentoj:

L'bonmora kaj la terorista,

Paraŝutisto.

Kaj vi fariĝis galonul'

''io, iu, ia, iel, ial, iam, iom, ie, ies''
Heroo de ĉiuj malvenkoj

Kaj kronis gloro kaj gratul'

Viajn inventojn,

De vi, torturspecialisto,

Paraŝutisto.

Alvenis tiam la honor'

*Ŝi ricevis ion por manĝi kaj por trinki. Oni ne diras, kion precize ŝi ricevis.
Ordenoj belaj kaj medaloj,

*Venis iuj personoj, kiujn mi ne konas. Oni ne scias, kiuj estis la personoj.
Pro ĉiu kugl' al ies kor'

*La aŭtomobilo havas ian koloron. La koloro ne estas tre klara.
Pro ĉiuj faloj,

*Li iel sukcesis verki libron. En neklara maniero.
Pro ĉiu kruc' sur via listo,

*Li ial ne volas partopreni. Pro nekonata kaŭzo.
Paraŝutisto.

*Ili iam revenos. La tempopunkto estas nekonata.

*Donu al mi iom da pano. Nedifinitan kvanton.

*Ŝi loĝas ie en la nordo. En nekonata loko en la nordo.

*Hodiaŭ estas ies tago de naskiĝo. Oni ne diras, kies naskiĝtago ĝi estas.

Sed bedaŭrinde pro misŝanc'

'''''Kvina serio:'''''
Finiĝos nun la temp' milita,

Ne plu batal' ne plu da sang'

Estont' fuŝita;

Finita la labor' artista.

Paraŝutisto.

'stas nur laboro de virin',

''nenio, neniu, nenia, neniel, nenial, neniam, neniom, nenie, nenies''
Komandi al viroj kun menso,

Cetere mi instruis vin

Pri l’ĝusta senco

De l’vorto kontraŭmilitisto.

Paraŝutisto.

Ja daŭras plu via talent.'

*Mi volas nenion. Mi ne volas ion.
Aranĝas vi ĉiun embuskon.

*La tempon venontan neniu ankoraŭ konas. Neniu persono, konas la tempon venontan.
Sen vera paf' estas event'

*Mi ŝatas nenian viandospecon, ĉar mi estas vegetarano. Mi ne ŝatas ian ajn viandospecon.
De nun sen gusto.

*Mi neniel povas kompreni tion, pri kio vi parolas. En neniu maniero  mi povus vin kompreni.
Vi tial eble ŝajnas trista.

*Mi nenial volas trompi la juĝiston. Pro neniu motivo.En neniu maniero.
Paraŝutisto.

*Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo.  Neniam esprimas, ke ne ekzistas tia fojo, dum kiu mi prenus multon da pakaĵo al vojaĝo.

*Mi trinkis neniom el mia glaso. Eĉ ne malgrandan kvanton.

*Ĉi tiu birdo estas trovebla nenie en nia regiono. En neniu loko.

*Nenies lando, estas la terpeco inter du batalantaj armeoj.

Se jukas vin la konscienc'

Ke monon gajnas vi sen batoj,

Utilu plu via scienc.'

Ĉe viaj fratoj:

Dungiĝas nun ŝtat-policistoj

Paraŝutisto.

'''''ATENTU''''': neniam sekvu la uzon diri '''dank' al''' anstataŭ '''danke al''''. Temas pri eraro. Oni ne rajtas elizii la '''e''''. Oni faras tion pro influo de eŭropaj lingvoj.

'''''[[Ekzerco 7.2.]]'''''

'''7.5. Teksto en la Fundamento - 3-a'''

'''[[7.3. Kromaj klarigoj ne nepre legendaj]]'''

''Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. – Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). “Da” post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.FE.32''

'''7.6. Klarigo pri la ĉi-supra teksto'''

'''''[[Ekzerco 7.1.]]'''''

La vorteto ''da'' ligas kvantan aŭ mezuran vorton al la mezurata aĵo.

'''7.4. Aldonaj vortetoj: ''ĉi'' kaj ''ajn'''''

kilogramo '''''da''''' pano

La vorteto '''''ĉi''''' alproksimigas la vorton, al kiu ĝi estas kunligita:

litro '''''da''''' lakto

skatolo '''''da''''' rizo

amason '''''da''''' komencantoj

du milionoj '''''da''''' rubloj

iom '''''da''''' valizoj

tiom '''''da''''' feliĉo

multe '''''da''''' problemoj

Ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da nigra pano, [iom] da malbonspeca faruno kaj [iom] da lakto.

''Tiu (malproksima) libro'', kiun ni legis.  ''Ĉi tiu libro'' sur la tablo antaŭ ni.

''''''[La vortoj fasko kaj iom montras kvantojn. La da-esprimoj montras, el kio konsistas la diversaj kvantoj.]'''''

''Ĝi estas uzata kaj antaŭ 'tiu' kaj post 'ĝi': ĉi tiu = tiu ĉi.''

Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero.FE.31

Teorie ĝi povas esti metata apud ĉiujn vortojn komenciĝantajn per 'ti...', ekzemple ĉi tie = en ĉi tiu loko, ĉi tiam + nun, ĉi tiel = en ĉi tiu maniero, ĉi tial+ pro ĉi tiu motivo, ktp.''

Ha, Dio nin gardu! Kia grandega amaso da oro!FA1.7

''Ĝi estas ofte aldonata ankaŭ al vortoj komenciĝantaj per 'ĉi...'''.

Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj.FE.32

''Ĉi ĉio'' (= Ĉio ĉi tio) okazis hieraŭ.

Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo.FE.35

''Ĝi estas aldonata ankaŭ al substantivoj. En tiu okazo ĝi donas la signifon de 'ĉi tiu' al la tuta esprimo:''

La riĉulo havas multe da mono.FE.37

''Ĉi-libro estas bela'' = ''ĉi tiu libro estas bela.'' '''''En tiu okazo la streketo estas bezonata.'''''

Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.PE.1352

Bonvolu ne uzi la solan vorteton ''ĉi''en la senco de 'ĉi tie'. Zamenhof uzis ĝin kelkfoje en tiu senco kaj la Plena Ilustrita Vortaro listigas tiun uzon, sed ĝi praktike malaperis de la uzo pro saĝeco de la simplaj parolantoj de Esperanto. Do, ne diru: #''ĉi ne estas akvo;  #se korpe mi forestas, spirite mi estas ĉi!'' sed diru: ''ĉi tie ne estas akvo;  se korpe mi forestas, spirite mi estas ĉi tie!''.

Nur nun ŝi eksentis, [...] kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo.M.148

'''''ajn''''
Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo.FE.32

'''''Ne diru: *Sur la tablo troviĝas da butero.* *Ŝi aĉetis da faruno.* Oni devas diri ekz.: Sur la tablo troviĝas iom da butero. Ŝi aĉetis iom da faruno. (Plej ofte oni tamen diru simple: Sur la tablo troviĝas butero. Ŝi aĉetis farunon.)'''''

''Nombraj vortetoj aperas normale sen'' '''''da''''' ''kiel rekta priskribo de ĉefvorto:''

Tie loĝas du Esperantistoj.

Mi havas cent pomojn.

Tiu ĉi vilaĝo havas du mil loĝantojn.

''Nombrovortoj kun O-finaĵo kiel miliono, miliardo, deko kaj cento tamen bezonas da. Ili aperas kiel ĉefvorto kun da-esprimo kiel priskribo:''

Mi havas centon da pomoj.FE.14

Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj.FE.14

Mi aĉetis dekduon da kuleroj.FE.14

''Ne uzu N-finaĵon post da.''

''Post da oni ne povas uzi N-finaĵon, ĉar da-esprimo neniam estas mem objekto. La kvanta esprimo antaŭ da tamen povas esti objekto: Li portas multon da valizoj.''

''Sed la kvanta esprimo ofte estas kvanta E-vorto aŭ kvanta vorteto, kiu ne povas ricevi N-finaĵon, eĉ kiam ĝi rolas kiel objekto:''

''Ajn'' estas vorteto aldonebla post vortoj komenciĝantaj per 'ki...', 'ĉi...' kaj tiel plu kaj donas sencon nedifinitan:

La riĉulo havas multe da mono.FE.37 = La riĉulo havas multon da mono. (Nepre ne: *La riĉulo havas multe da monon.*)

kiu ajn = vere iu ajn, iu ajn = iu vere ne difinita.

Iu ajn rajtas havi identigan dokumenton.

Mi donacos ĉi tiun libro al kiu ajn petos ĝin.

Kiom da pano vi volas? = Kiel grandan kvanton da pano vi volas? (Nepre ne: *Kiom da panon vi volas?*)

Uzebla ankaŭ kiel adjektivo: ''ajna''. Ajna libro taŭgas.= Libro de ĉiu speco taŭgas.

'''''[[Ekzerco 7.3.]]'''''

'''''[[Ekzerco 7.2.]]'''''

'''''[[Aldona parto por anglalingvanoj - 7]]'''''

'''''[[Aldona parto por azianoj  -  7]]'''''

'''7.7. Teksto en la Fudamento - 4-a'''

''La sufikso “um” ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. – Mi volonte plenumis lian deziron.FE.42''

'''7.8. Klarigo pri la ĉi-supra teksto'''

La pluraj signifoj de ''um'' povas esti grupigitaj en kelkajn grupojn.

''''Agi per io''''

''Multaj UM-verboj signifas “agi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM”:''

folio → foliumi = turni la foliojn de libro aŭ gazeto por rapide kaj pase iom legi

palpebro → palpebrumi = rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn

okulo → okulumi = ĵeti avidan, amdeziran rigardon al iu

brako → brakumi = ĉirkaŭbraki

''''Provizi per io''''

''Iuj UM-verboj signifas “provizi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM”:''

aero → aerumi = elmeti al aero, enlasi aeron por freŝigi

suno → sunumi = elmeti al la sunradioj

sukero → sukerumi = kovri per sukero

sapo → sapumi = kovri aŭ ŝmiri per sapo (= sapi)

''''Ekzekutado''''

''Grupo de UM-verboj montras manieron de ekzekutado, mortigado:''

kruco → krucumi = najli aŭ ligi al kruco por mortigi

pendi → pendumi = pendigi per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo por mortigi

ŝtono → ŝtonumi = mortigi per ĵetado de ŝtonoj

gaso → gasumi = mortigi per venena gaso

dek → dekumi = ekzekuti ĉiun dekan homon el grupo por puni la tutan grupon (komparu kun dekuma)

kvarono → kvaronumi = ekzekuti per tranĉado en kvar partojn

''''Vestaĵparto''''

''Iuj UM-vortoj estas nomo de vestaĵparto aŭ simila afero. Tio, kio staras antaŭ UM montras korpoparton, ĉe kiu la afero troviĝas:''

kolo → kolumoFE.42 = vestaĵparto, kiu ĉirkaŭas la kolon

mano → manumoFE.42 = la ekstrema ĉemana parto de maniko

plando → plandumo = la plata malsupro de ŝuo

dorso → dorsumo = surdorsa parto de ekz. jako aŭ ĉemizo

nazo → nazumo = speco de okulvitroj, kiuj fiksiĝas pinĉe sur la nazo

buŝo → buŝumo = buŝingo, kiu malhelpas mordadon (uzata ekz. ĉe hundo)

hufo → hufumo = huffero, protekta ferpeco por hufo (ekz. de ĉevalo)

Rimarku, ke brakumo ne signifas “maniko”, sed “ĉirkaŭbrakado”, kvankam brako estas korpoparto.

''''Nombrosistemo''''

''UM estas uzata en matematiko por fari nomojn de nombrosistemoj. Oni metas UM post nombro, kiu montras, kiom da ciferoj uzas la sistemo:''

du → duuma nombrosistemo = sistemo kun du ciferoj, binara sistemo

dek → dekuma nombrosistemo = sistemo kun dek ciferoj, decimala sistemo (komparu kun dekumi)

dek ses → deksesuma nombrosistemo = sistemo kun dek ses ciferoj

''''Diversaj UM-vortoj''''

malvarma → malvarmumiFE.42 = malsaniĝi je tuso, nazkataro k.t.p. (supoze pro malvarmo)

plena → plenumiFE.42 = fari plene (taskon, devon k.s.)

gusti → gustumi = senti guston, provi guston

aminda → amindumi = montri sin aminda al iu por kapti ties amon

cerbo → cerbumi = forte kaj pene pensi

loto → lotumi = (dis)doni/premii laŭ decido per lotado

alfabeto → alfabetumo = lernolibro pri skribado kaj legado (per alfabeto)

bruli → brulumo = inflamo

komuna → komunumo = administra distrikto ĉirkaŭ urbo, societo aŭ organizo kunlabora, kunloĝa k.t.p.

lakto → laktumo = laktaspekta semo de fiŝo

korto → kortumo = granda kaj grava juĝejo

dekstra → dekstruma = tia, ke ĝi turniĝas aŭ volviĝas dekstren (horloĝdirekten)

proksima → proksimume = ne ekzakte, ĉirkaŭ

somero → somerumi = pasigi somerajn feriojn en agrabla loko

''''Superfluaj UM''''

''En iuj UM-verboj UM estas superflua, ĉar simpla sensufiksa verboformo bone taŭgas, ekz.: butonumi= butoni, akvumi = akvi, salumi = sali, kuprumi = kupri, tendumi = tendi.

Simplan verbon oni uzu por ago, kiu rekte kaj simple rilatas al signifo de la radiko. UM-verbo taŭgas por alia, pli speciala signifo, kiel ekz. ĉe foliumi kaj okulumi. Multaj iamaj UM-verboj estas nuntempe uzataj sen UM.''

''''Novaj UM-vortoj''''

''Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble ne komprenos. UM-vorto, kiu aliĝas al iu el la ĉi-antaŭaj grupoj, pli facile akceptiĝas, dum UM-vorto, kiu ne similas al jam ekzistanta UM-vorto, estas pli malfacile enkondukebla. Ofte oni tamen faras okazan UM-vorton, kiu kompreniĝas pro la kunteksto, kaj kiu poste malaperas.''

''''Ordinara radiko''''

''Iafoje UM aperas kiel ordinara radiko kun diversaj improvizaj signifoj:''

umo = afero kies nomon oni momente ne memoras, afero stranga aŭ nepriskribebla...

'''''iru al la [[ĉapitro 8-a]]'''''

umi = fari ion nedifineblan, strangan, hontindan...

'''''reiru al la [[ĉapitro 6-a]]'''''

Nuna versio ekde 20:18, 13 Jan. 2022

Ĉapitro 7-a

Sistemo en la sistemo

7.1. Teksto en la Fundamento - 1

ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu.

– La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ... povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj.
Se ni aldonas al ili la literon “k”, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu.
Se ni aldonas la literon “t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu.
Aldonante la literon “ĉ”, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu.
Aldonante la prefikson “nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu.
Aldonante al la vortoj montraj la vorton “ĉi”, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tie (pli malproksima), tie ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime).
Aldonante al la vortoj demandaj la vorton “ajn”, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn.
Ekster ... el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu).FE.30

En frazoj respondantaj al la demando “kien”, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo. Ekz. kie vi est|as?, tie (en tiu loko); kie|n vi ir|as?, tie|n (al tiu loko), mi ir|as Pariz|o|n, London|o|n, Varsovi|o|n, dom|o|n.

7.2. Sistemo en la sistemo

Esperanto havas sistemon de vortoj interne de la pli granda sistemo. Temas pri subsistemo fermita en si mem.

Kvankam la vortoj de tiu subsistemo estas klare formataj el du pecoj, el la vidpunto de la ĝenerala sistemo ili estas konsiderataj kiel unu nedividebla vorto. Tiu libro ne povas iĝi ti-libro.

La subsistemo konsistas el kelkaj vort-serioj.

Ni vidu la unuan serion [la aliaj estas similaj al ĉi tiu]:

kio, kiu, kia, kiel, kial, kiam, kiom, kie, kies

Ni vidu ilian sencon en demandoj:

• Kio kuŝas sur la tablo? Libro kaj botelo kuŝas sur la tablo.
• Kiu libro kuŝas sur la tablo? La libro de Jozefo, kies titolo estas “Milito kaj paco”.
• Kia libro kuŝas sur la tablo? Tre dika libro kun flava kovrilo.
• Kiel vi iras al via lernejo? Mi iras per tramo.
• Kial vi iras al lernejo? Mi iras al lernejo por lerni.
• Kiam vi iras al la lernejo? Mi iras al la lernejo matene.
• Kiom da libroj vi havas? Mi havas tri librojn.
• Kie estas via lernejo? Mia lernejo estas en la vilaĝo.
• Kies libro estas tiu ĉi libro? Ĝi estas la libro de Jozefo.

Kaj nun ni transiru al la dua serio:

tio , tiu, tia, tiel, tial, tiam, tiom, tie, ties

• Tio estas birdo.
• Tiu libro estas mia.
• Tia vetero estas malbela.
• Se vi marŝas tiel (= en tiu maniero), vi bezonos multan tempon por atingi la lernejon.
• Li estas malbona kaj tial (= pro tiu motivo) mi ne volas paroli al li.
• Mi estis infano kaj tiam (= en tiu tempo) mi ludis tre multe.
• Mi deziras tiom (= en tiu kvanto) da pano.
• Mi loĝas tie (= en tiu loko).
• Ties (= de tiu homo) libro ne estas en ĉi tiu loko.

Tria serio:

ĉio, ĉiu, ĉia, ĉiel, ĉial, ĉiam, ĉiom, ĉie, ĉies

• Ĉio en ĉiu ĉambro estas mia. = La tuto en ĉiu ĉambro estas mia.
• Ĉiu volas esti feliĉa. = Ĉiu homo volas esti feliĉa.
• Ĉia manĝaĵo por mi taŭgas. = Ĉiu speco de manĝaĵo esta taŭga por mi.
• Ĉiel mi sukcesos vojaĝi al Parizo. = En ĉiu maniero mi sukcesos vojaĝi al Parizo.
• Ĉial mi koleras kontraŭ li. = Pro ĉiu motivo mi koleras kontraŭ li.
• Li estas ĉiam gaja. = Li estas gaja en ĉiu momento.
• Estis glaso da akvo kaj mi trinkis ĉiom. = Estis glaso da akvo kaj mi trinkis la tutan akvon.
• En urboj aŭtomobiloj estas ĉie. = En urboj aŭtomobiloj estas en ĉiu loko.
• Ĉies aŭtomobilo estas brua. = La aŭtomobilo de ĉiuj homoj estas brua.

Kvara serio:

io, iu, ia, iel, ial, iam, iom, ie, ies

• Ŝi ricevis ion por manĝi kaj por trinki. Oni ne diras, kion precize ŝi ricevis.
• Venis iuj personoj, kiujn mi ne konas. Oni ne scias, kiuj estis la personoj.
• La aŭtomobilo havas ian koloron. La koloro ne estas tre klara.
• Li iel sukcesis verki libron. En neklara maniero.
• Li ial ne volas partopreni. Pro nekonata kaŭzo.
• Ili iam revenos. La tempopunkto estas nekonata.
• Donu al mi iom da pano. Nedifinitan kvanton.
• Ŝi loĝas ie en la nordo. En nekonata loko en la nordo.
• Hodiaŭ estas ies tago de naskiĝo. Oni ne diras, kies naskiĝtago ĝi estas.

Kvina serio:

nenio, neniu, nenia, neniel, nenial, neniam, neniom, nenie, nenies

• Mi volas nenion. Mi ne volas ion.
• La tempon venontan neniu ankoraŭ konas. Neniu persono, konas la tempon venontan.
• Mi ŝatas nenian viandospecon, ĉar mi estas vegetarano. Mi ne ŝatas ian ajn viandospecon.
• Mi neniel povas kompreni tion, pri kio vi parolas. En neniu maniero mi povus vin kompreni.
• Mi nenial volas trompi la juĝiston. Pro neniu motivo.En neniu maniero.
• Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. Neniam esprimas, ke ne ekzistas tia fojo, dum kiu mi prenus multon da pakaĵo al vojaĝo.
• Mi trinkis neniom el mia glaso. Eĉ ne malgrandan kvanton.
• Ĉi tiu birdo estas trovebla nenie en nia regiono. En neniu loko.
• Nenies lando, estas la terpeco inter du batalantaj armeoj.

7.3. Kromaj klarigoj ne nepre legendaj

Ekzerco 7.1.

7.4. Aldonaj vortetoj: ĉi kaj ajn

La vorteto ĉi alproksimigas la vorton, al kiu ĝi estas kunligita:

Tiu (malproksima) libro, kiun ni legis. Ĉi tiu libro sur la tablo antaŭ ni.

Ĝi estas uzata kaj antaŭ 'tiu' kaj post 'ĝi': ĉi tiu = tiu ĉi.

Teorie ĝi povas esti metata apud ĉiujn vortojn komenciĝantajn per 'ti...', ekzemple ĉi tie = en ĉi tiu loko, ĉi tiam + nun, ĉi tiel = en ĉi tiu maniero, ĉi tial+ pro ĉi tiu motivo, ktp.

Ĝi estas ofte aldonata ankaŭ al vortoj komenciĝantaj per 'ĉi...'.

Ĉi ĉio (= Ĉio ĉi tio) okazis hieraŭ.

Ĝi estas aldonata ankaŭ al substantivoj. En tiu okazo ĝi donas la signifon de 'ĉi tiu' al la tuta esprimo:

Ĉi-libro estas bela = ĉi tiu libro estas bela. En tiu okazo la streketo estas bezonata.

Bonvolu ne uzi la solan vorteton ĉien la senco de 'ĉi tie'. Zamenhof uzis ĝin kelkfoje en tiu senco kaj la Plena Ilustrita Vortaro listigas tiun uzon, sed ĝi praktike malaperis de la uzo pro saĝeco de la simplaj parolantoj de Esperanto. Do, ne diru: #ĉi ne estas akvo; #se korpe mi forestas, spirite mi estas ĉi! sed diru: ĉi tie ne estas akvo; se korpe mi forestas, spirite mi estas ĉi tie!.

ajn'

Ajn estas vorteto aldonebla post vortoj komenciĝantaj per 'ki...', 'ĉi...' kaj tiel plu kaj donas sencon nedifinitan:

kiu ajn = vere iu ajn, iu ajn = iu vere ne difinita.
Iu ajn rajtas havi identigan dokumenton.
Mi donacos ĉi tiun libro al kiu ajn petos ĝin.

Uzebla ankaŭ kiel adjektivo: ajna. Ajna libro taŭgas.= Libro de ĉiu speco taŭgas.

Ekzerco 7.2.

Aldona parto por anglalingvanoj - 7
Aldona parto por azianoj - 7

iru al la ĉapitro 8-a
reiru al la ĉapitro 6-a