Ĉapitro 7-a: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 156: Linio 156:
 
<br>
 
<br>
 
<hr>
 
<hr>
'''''[[Aldona parto por anglalingvanoj - 7]]'''''
+
'''''[[Aldona parto por anglalingvanoj - 7]]'''''<br>
 +
'''''[[Aldona parto por azianoj  -  7]]'''''<br>
  
 
<hr>
 
<hr>

Kiel registrite je 20:32, 28 Feb. 2021



Ĉapitro 7-a

Sistemo en la sistemo

7.1. Teksto en la Fundamento - 1

ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu.

– La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ... povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj.
Se ni aldonas al ili la literon “k”, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu.
Se ni aldonas la literon “t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu.
Aldonante la literon “ĉ”, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu.
Aldonante la prefikson “nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu.
Aldonante al la vortoj montraj la vorton “ĉi”, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tie (pli malproksima), tie ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime).
Aldonante al la vortoj demandaj la vorton “ajn”, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn.
Ekster ... el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu).FE.30<sup/>

13. En frazoj respondantaj al la demando “kien”, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo. Ekz. kie vi est|as?, tie (en tiu loko); kie|n vi ir|as?, tie|n (al tiu loko), mi ir|as Pariz|o|n, London|o|n, Varsovi|o|n, dom|o|n.

7.2. Sistemo en la sistemo

Esperanto havas sistemon de vortoj interne de la pli granda sistemo. Temas pri subsistemo fermita en si mem.

Kvankam la vortoj de tiu subsistemo estas klare formataj el du pecoj, el la vidpunto de la ĝenerala sistemo ili estas konsiderataj kiel unu nedividebla vorto. Tiu libro ne povas iĝi ti-libro.

La subsistemo konsistas el kelkaj vort-serioj.

Ni vidu la unuan serion [la aliaj estas similaj al ĉi tiu]:

kio, kiu, kia, kiel, kial, kiam, kiom, kie, kies

Ni vidu ilian sencon en demandoj:

  • Kio kuŝas sur la tablo? Libro kaj botelo kuŝas sur la tablo.
  • Kiu libro kuŝas sur la tablo? La libro de Jozefo, kies titolo estas “Milito kaj paco”.
  • Kia libro kuŝas sur la tablo? Tre dika libro kun flava kovrilo.
  • Kiel vi iras al via lernejo? Mi iras per tramo.
  • Kial vi iras al lernejo? Mi iras al lernejo por lerni.
  • Kiam vi iras al la lernejo? Mi iras al la lernejo matene.
  • Kiom da libroj vi havas? Mi havas tri librojn.
  • Kie estas via lernejo? Mia lernejo estas en la vilaĝo.
  • Kies libro estas ĉi tiu libro? Ĝi estas la libro de Jozefo.

Kaj nun ni transiru al la dua serio:

tio , tiu, tia, tiel, tial, tiam, tiom, tie, ties

  • Tio estas birdo.
  • Tiu libro estas mia.
  • Tia vetero estas malbela.
  • Se vi marŝas tiel (= en tiu maniero), vi bezonos multan tempon por atingi la lernejon.
  • Li estas malbona kaj tial (= pro tiu motivo) mi ne volas paroli al li.
  • Mi estis infano kaj tiam (= en tiu tempo) mi ludis tre multe.
  • Mi deziras tiom (= en tiu kvanto) da pano.
  • Mi loĝas tie (= en tiu loko).
  • Ties (= de tiu homo) libro ne estas en ĉi tiu loko.

Tria serio:

ĉio, ĉiu, ĉia, ĉiel, ĉial, ĉiam, ĉiom, ĉie, ĉies

  • Ĉio en ĉiu ĉambro estas mia. = La tuto en ĉiu ĉambro estas mia.
  • Ĉiu volas esti feliĉa. = Ĉiu homo volas esti feliĉa.
  • Ĉia manĝaĵo por mi taŭgas. = Ĉiu speco de manĝaĵo esta taŭga por mi.
  • Ĉiel mi sukcesos vojaĝi al Parizo. = En ĉiu maniero mi sukcesos vojaĝi al Parizo.
  • Ĉial mi koleras kontraŭ li. = Pro ĉiu motivo mi koleras kontraŭ li.
  • Li estas ĉiam gaja. = Li estas gaja en ĉiu momento.
  • Estis glaso da akvo kaj mi trinkis ĉiom. = Estis glaso da akvo kaj mi trinkis la tutan akvon.
  • En urboj aŭtomobiloj estas ĉie. = En urboj aŭtomobiloj estas en ĉiu loko.
  • Ĉies aŭtomobilo estas brua. = La aŭtomobilo de ĉiuj homoj estas brua.

Kvara serio:

io, iu, ia, iel, ial, iam, iom, ie, ies

  • Ŝi ricevis ion por manĝi kaj por trinki. Oni ne diras, kion precize ŝi ricevis.
  • Venis iuj personoj, kiujn mi ne konas. Oni ne scias, kiuj estis la personoj.
  • La aŭtomobilo havas ian koloron. La koloro ne estas tre klara.
  • Li iel sukcesis verki libron. En neklara maniero.
  • Li ial ne volas partopreni. Pro nekonata kaŭzo.
  • Ili iam revenos. La tempopunkto estas nekonata.
  • Donu al mi iom da pano. Nedifinitan kvanton.
  • Ŝi loĝas ie en la nordo. En nekonata loko en la nordo.
  • Hodiaŭ estas ies tago de naskiĝo. Oni ne diras, kies naskiĝtago ĝi estas.

Kvina serio:

nenio, neniu, nenia, neniel, nenial, neniam, neniom, nenie, nenies

  • Mi volas nenion. Mi ne volas ion.
  • La tempon venontan neniu ankoraŭ konas. Neniu persono, konas la tempon venontan.
  • Mi ŝatas nenian viandospecon, ĉar mi estas vegetarano. Mi ne ŝatas ian ajn viandospecon.
  • Mi neniel povas kompreni tion, pri kio vi parolas. En neniu maniero mi povus vin kompreni.
  • Mi nenial volas trompi la juĝiston. Pro neniu motivo.En neniu maniero.
  • Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. Neniam esprimas, ke ne ekzistas tia fojo, dum kiu mi prenus multon da pakaĵo al vojaĝo.
  • Mi trinkis neniom el mia glaso. Eĉ ne malgrandan kvanton.
  • Ĉi tiu birdo estas trovebla nenie en nia regiono. En neniu loko.
  • Nenies lando, estas la terpeco inter du batalantaj armeoj.



Ekzerco 7.1.



7.3. Kromaj klarigoj ne nepre legendaj


Ekzerco 7.2.



7.4. Aldonaj vortetoj: ĉi kaj ajn

La vorteto ĉi alproksimigas la vorton, al kiu ĝi estas kunligita:

Tiu (malproksima) libro, kiun ni legis. Ĉi tiu libro sur la tablo antaŭ ni.

Ĝi estas uzata kaj antaŭ 'tiu' kaj post 'ĝi': ĉi tiu = tiu ĉi.

Teorie ĝi povas esti metata apud ĉiujn vortojn komenciĝantajn per 'ti...', ekzemple ĉi tie = en ĉi tiu loko, ĉi tiam + nun, ĉi tiel = en ĉi tiu maniero, ĉi tial+ pro ĉi tiu motivo, ktp.

Ĝi estas ofte aldonata ankaŭ al vortoj komenciĝantaj per 'ĉi...'.

Ĉi ĉio (= Ĉio ĉi tio) okazis hieraŭ.

Ĝi estas aldonata ankaŭ al substantivoj. En tiu okazo ĝi donas la signifon de 'ĉi tiu' al la tuta esprimo:

Ĉi-libro estas bela = ĉi tiu libro estas bela. En tiu okazo la streketo estas bezonata.

Bonvolu ne uzi ĝin en la senco de 'ĉi tie'. Zamenhof uzis ĝin kelkfoje en tiu senco kaj la Plena Ilustrita Vortaro listigas tiun uzon, sed ĝi praktike malaperis de la uzo pro saĝeco de la simplaj prolantoj de Esperanto. Do, ne diru: ĉi ne estas akvo; se korpe mi forestas, spirite mi estas ĉi! sed diru: ĉi tie ne estas akvo; se korpe mi forestas, spirite mi estas ĉi tie!.


ajn'

Ajn estas vorteto aldonebla post vortoj komenciĝantaj per 'ki...', 'ĉi...' kaj tiel plu kaj donas sencon nedifinitan:

kiu ajn = vere iu ajn, iu ajn = iu vere ne difinita.
Iu ajn rajtas havi identigan dokumenton.
Mi donacos ĉi tiun libro al kiu ajn petos ĝin.

Uzebla ankaŭ kiel adjektivo: ajna. Ajna libro taŭgas.= Libro de ĉiu speco taŭgas.


Ekzerco 7.3.



Aldona parto por anglalingvanoj - 7
Aldona parto por azianoj - 7



iru al la ĉapitro 8-a
reiru al la ĉapitro 6-a