Ĉapitro 8-a

El La bona lingvo
Revizio de 22:25, 4 Maj. 2019 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


LINGVO SEN ESCEPTOJ

8.1. Ĝenerale

Esperanto almenaŭ teorie devas esti lingvo sen esceptoj. Tio igas ĝin tre facile lernebla, kaj, cetere, nur stultulo enmetus esceptojn en internacian lingvon.

Tamen kelkaj esceptoj estas sufiĉe ofte renkonteblaj en Esperanto-tekstoj.

8.2. dank' al

Oni ofte trovas frazojn kiel ili vivas dank' al Dio; dank' al vi mi estas savita, ktp.

Simple temas pri erara elizio. Oni rajtas nur elizii la substantivojn finaĝantajn per -o [amiko --> amik'; virino --> virin', ktp.] aŭ la artikolon la en difinitaj kondiĉoj [la --> l' ]

Uzu ĉiam nur la regulan 'danke al'.


8.3 La vort-ordo en Esperanto estas libera. Jes, sed kun prudento

Vortordo en Esperanto

Ni jam parolis pri ĉi tiu temo en la unua ĉapitro, sed ĉi tie ni donas pri ĝi pli da informoj. En Esperanto la vortordo estas libera, t. e. en ĝi ne ekzistas specialaj vortordo-reguloj, oni devas klopodi nur je klareco kaj bonsoneco. Tamen, ankaŭ en Esperanto validas certaj principoj, kiujn malobei ne estas konsilinde, ĉar ili kongruas kun iom ĝeneralaj reguloj pri lingvo-funkciado.

Tio estas ebla, ĉar la akuzativa finaĵo garantias la nepran rekonon de la frazelementoj. Sed oni ne faru ŝanĝon senkaŭze, ĉar oni atentu, ke la unua vorto en la frazo ricevas apartan atenton.

Ordinara vortordo

la artikolo

la artikolo ĉiam estu antaŭ la esprimo, al kiu ĝi rilatas: la domo, la bela domo. la domo bela. Nur foje en poemoj oni trovas esprimojn kiel homa la familio, milda la vespero. la homan tiras familion.Ĉi tie temas pri poemaj bezonoj pro la ritmo de versoj. Oni neniam uzu tion en normala parolado aŭ proza teksto.


Intermeteblaj estas:

a) adverbo (ĉar ĝi same rilatas senpere al la predikato): “ŝi bele kantas.” Antaŭmeto akcentas la adverbon: “bele ŝi kantas.”

b) persona pronomo en akuzativo, sed tio estas ŝatata de kelkaj, kiuj diras Mi vin amas. kaj similajn frazojn dum esperantistoj kun aliaj gepatraj lingvoj preferas la pli rektan Mi amas vin. Ni ne aparte rekomndas ĝin.

Cetere la subjekto-predikato-subfrazon oni rigardu kvazaŭ nedisigeblan tuton. Kiel tian oni povas ĝin laŭnecese ŝovi tien-tien ĉi en la frazo. Precipe validas tio pri la personpronoma subjekto. Oni do ne diru: “li en la ĝardeno hieraŭ kun mia amiko promenis.” Sed: “li promenis hieraŭ ...” aŭ: “en la ĝardeno hieraŭ li promenis…” aŭ: “kun mia amiko li promenis ...aŭ: hieraŭ kun mia amiko en la ĝardeno li promenis.”

Rim. I. Se tiaokaze oni tamen intermetas plurajn frazelementojn (participon aŭ komplementon statan aŭ manieran) oni metu ilin inter komojn: “fine li, post multaj malfacilaĵoj, sukcesis realigi siajn pensojn;” “mi invitis lin, sed li, pro sia granda okupiteco, ne povis veni.” Tia intermeto estas konsilinda nur, se la personpronoma subjekto estas apogita per adverbo, konjunkcio k.s. (fine li; sed li; li mem).

2. Inter predikaton kaj ĝian infinitivan komplementon oni metu maksimume personpronoman objekton aŭ adverbon rilatantan al la infinitivo: “mi volus lin vidi; mi ne povas bone distingi.”

3. Oni loku apude la du partojn de kompleksaj verboformoj. Kelkaj, sed ne ĉiuj, penas, ke estas pli elegante meti inter ili personpronomojn, demonstrativojn, adverbojn; per tio oni iom malpliigas la efekton de ilia pezeco: “se mi estus lin vidinta; li estas ege ofendita; se mi estus tion sciinta.”

4. komplemento kun prepozicio, precipe longa, staras ordinare post la objekto. Sed oni povas ĝin antaŭmeti: a) por ĝin akcenti; b) se la objekto estas pli longa: “mi donis al la knabo multajn interesajn librojn.”

5. Adjektivojn kutime oni metas antaŭe; sed oni povas loki ilin post la substantivo: a) por ilin akcenti; b) se du adjektivoj estas ligitaj per kaj: “li estas homo malgrandanima kaj ege avara.” c) se ili havas suplementon: “vizaĝo plena de cikatroj; homo ŝatata de ĉiuj.”

Rim. II. Pri la antaŭmeto de la adjektivo plus suplemento vidu sube ĉe la akcentado. La suplementon oni metas kutime post la postmetita epiteto, sed mallongajn personpronomajn suplementojn oni povas antaŭmeti al ĝi: “la libron de mi ricevitan li perdis.” Tio estas eĉ preferinda. Tre malkonsilinde estas meti la suplementon antaŭ la adjektivo. Oni do ne diru: “la per multaj klopodoj realigita projekto.” Tia konstruo estas pli tolerebla, kiam la substantivo havas mem suplementon: c) “ŝi sentis la en ĉiu homo denature troviġantan deziron eltiri sin el mizero.” d) en kelkaj kutimaj esprimoj: “Lingvo Internacia.” e) ofte ĉe alparolo:”Patro nia; kara mia.”


Ligita vortordo

Tian ligitan vortordon oni trovas precipe ĉe kelkaj adverboj, ĉe la rilativoj kaj ĉe la objektoj aŭ predikativoj en certaj okazoj.

I. Adverboj. l. La adverbojn ankaŭ kaj oni metu antaŭ la vorton, kiun ili senpere rilatas. De ilia ĝusta loko, nome, dependas la preciza senco de la frazo: “Ankaŭ ŝi dancis hieraŭ en la korto” (krom aliaj ankaŭ ŝi); “eĉ li montris al mi la leteron” (ne nur aliaj, sed li mem). “Ŝi ankaŭ dancis hieraŭ en la korto” (krom kanti ktp.); “li eĉ montris al mi la leteron” (ne nur parolis pri ĝi). “Ŝi dancis ankaŭ hieraŭ en la korto” (krom hodiaŭ); “li montris eĉ al mi la leteron” (ne nur al la koncernatoj). “Ŝi dancis hieraŭ ankaŭ en la korto” (krom en la ĉambro); “li montris al mi eĉ la leteron” (ne nur la kopion).

2. Pri almenaŭ validas la samo: “almenaŭ ili aprobis la principon” (dum aliaj tion eĉ ne faris); “ili aprobis almenaŭ la principon” (sed ne la ceteron).

3. Ni vidis, ke la klarigan ja oni povas meti komence de la frazo: ”ja mi ne esperis tion”, aŭ, se ĝi estas mallonga, ce la fino: “venu ja!” Sed en la okazoj, kiam ĝi emfazas nur unu vorton, ja devas stari ĝuste antaŭ tiu: “ili havos pacon, sed ja kruelan.”

Rim. II. Kiam la nea vorto koncernas predikativon post esti, Zamenhof kutime esprimas ĝin antaŭ la verbo esti: “vi ne estas tiu viro, kiu povus regi la venĝan glavon!” – “palpu forte: ne estas ni fantomoj! Konvinkiĝu!”

5. Ankoraŭ ne. Zamenhof kutime metas la nean vorton antaŭ la verbo kaj ankoraŭ post ĝi: ne venis ankoraŭ tempo, ke ni estu tro pedantajZ; vi ja ne povas ankoraŭ atingi la aĝon de 30 jarojZ; tio ne estas ankoraŭ ĉio, kion oni bezonas por povi instruiZ; tial personoj, kiuj ne bone konas ankoraŭ la spiriton de la lingvo ... Z.

6. Plu ne. Ĉe ZAMENHOF same ne staras ĉiam antaŭ la verbo, kaj plu staras plejofte antaŭe: si plu ne sciisZ; mi min mem plu ne rekonasZ; vi ne estas plu MoorZ. Kutime nenion plu staras kune: mi havas nenion plu; ĉu vi nenion plu postulas? Sed oni ne povas rigardi tion deviga, kaj estas permeseblaj ankaŭ la forrnoj: ne sciis plu aŭ ne plu sciis ktp.

II. Rilativoj. l. Post kies oni metas senpere la determinaton, eĉ se predikativo: la socia problemo, kies unu el la reprezentantoj kaj viktimoj ŝi estisZ .

2. Se al iu vorto de ĉefpropozicio rilatas rilativa subpropozicio, ĝi devas tiun sekvi senpere. Tio estas farebla aŭ per inverso de vortordo aŭ per la intermeto de la subpropozicio: tie venas la homo, kiun ni atendas; la homo, kiun ni atendas, venas tie. Do ĉe postmetitaj subpropozicioj ĉiam la reprezentato venas en la finon de la ĉefpropozicio, egale ĉu ĝi estas subjekto, objekto aŭ adjekto. Apozicion oni devas antaŭmeti, se ĝi havas suplementon, kaj, ĉe la ordinara vortordo, la subpropozicio ŝajnus rilati a1 tiu ĉi suplemento: filo de mia amiko, Karlo, kiun vi konas, mortis hieraŭ. Ĉe la kutima vortordo (Karlo, filo de mia amiko) la subpropozicio "kiun vi konas" sajnas rilati al la vorto "amiko". Vidu ankaŭ §238.

Reliefigo de frazelementoj

La reliefigo de la diversaj frazelementoj okazas jene:

l. la verbon oni akcentas metante ĝin antaŭ la subjekton: kuregis la knabo per sia tuta forto, sed li ne povis atingi la papilion. Tian inversigon oni uzas ĉiam en intermetitaj aŭ postmetitaj frazoj citatitaj: "venu - diris Petro - mi montros al vi la libron"; "vi estas prava", diris la knabino. Sed oni ne uzu inversigon, se la subjekto estas persona pronomo:"mi konsentas - li diris - via opinio estas tre trafa"; "vivu!" ili kriis unuanime. Tute superflue, eĉ malbonefekte, estas postmeti la pronomon personan al ordonmoda verbo. Oni do ne diru: "Venu li". "lru ni". "Laboru ili!" sed simple: "Li venu!"; Ni iru!"; '1li laboru!" Nome la postmetita persona pronomo ricevas fortan akcenton (vidu poste). Se oni volas speciale akcenti tiaokaze la verbon, oni povas ĝin emfazi per ja aŭ do: li venu ja!; ili laboru do!

2. La subjekton, se ĝi estas substantivo, oni povas akcenti per tio, ke oni faras el ĝi apartan propozicion kun estas, kaj el la predikato oni faras subpropozicion: estis Paulo, kiu aranĝis la aferon; estis liaj amikoj, kiuj lin perfidis. Superflua estas tio, se la subjekto estas sen tio akcentita per si mem: Paŭlo mem aranĝis la aferon. Se la subjekto estas persona pronomo, sufiĉas ĝin postmeti al la predikato: la aferon aranĝis mi; ni jam sufiĉe penis, nun penu ili. En la dua propozicio de frazo oni same povas akcenti la subjekton per postmeto: mi atendis Petron, sed venis lia frato; mi ne esperis, ke min akceptos tie ĉi konatoj.

3. La objekton oni akcentas antaŭmetante ĝin alla subjekto plus predikato: grandan cagrenon vi faris aŭ mi; kondamnon mi ne timas; nur venĝon mi avidasZ; eĉ muson li ne povas vidi Zamenhof Preĉipe ofte antaŭmetas la infinitivan objekton: uzi tion ni devas ciam eviti; diri tion oni povas tre ofte, sed ne ciam.

4. La predikativon oni akcentas metante ĝin antaŭ la subjekto plus predikato: granda estis mia cagreno; prezidanto oni /in e/ektis; dormi li ŝajnas.

5. La komplementojn oni akcentas same per antaŭmeto: en la gardeno tio okazis; senkauze li koleras.

6. La adjektivojn oni akcentas kutime per postmeto: tio estas supozo absurda. Preĉipe ce slavaj esperantistoj oni trovas la disigon de substantivo kaj adjektivo per la intermeto de predikato: kaj strange: ju pli civilizita estas lando, des pli grandan ĝuas sukceson la kuracfuŝistoj; mi estas certa, ke brilan vi havos sukceson. Tia uzo estas plene rajtiĝita, ĉar pro la akordigo de substantivo kaj ĝia adjektivo ilia kunaparteno estas ciam klara. Ĝi do meritas esti generale uzata por la tre forta akcentado de la adjektivo. Same fortege ni akcentas la adjektivon, se ĝian komplementon oni metas inter ĝi kaj la postsekva substantivo: ni eniris la plenplenan de homoj salonon. Tion uzas precipe la slavoj, ofte sendistinge, aliflanke ĝin tute evitas okcidentanoj. Oni devus ĝin uzi generale, sed rezervi por la akcentado de la adjektivo.

Kiel ni vidis, la loko de la plej forta akcento estas la komenco de la frazo; tiu akcento tamen ne validas por la subjekto, ĉar tie ja estas ĝia loko kutima. Alia akcenta loko estas la fmo de la frazo. Precipe validigas tiu akcento por la unusilabaj vortoj, ĉar ili sekvas tie senakcentan silabon kaj post ili sekvas paŭzo. Zamenhof mem atentiĝis pri tio, dirante, ke li metas ciam gravan elementon al la fino de la frazo

..La cefa principo estas: klaro.