Ĉapitro 9-a: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 228: Linio 228:

en eniĝi [la kato eniĝid=s mem en kaĝon.]

en eniĝi [la kato eniĝis mem en kaĝon.]

el eliĝi [la mono akcidente eliĝis el mia monujo]

el eliĝi [la mono akcidente eliĝis el mia monujo]

entrainiĝi [ni entrjaniĝis rapide]

entrainiĝi [ni entrjaniĝis rapide]

traiĝi [La sago traiĝis tra la truo = trairis tra la truo]

traiĝi [La sago traiĝis tra la truo = trairis tra la truo]

alproksimiĝi [la nova jaro alproksimiĝas]

alproksimiĝi [la nova jaro alproksimiĝas]

Kiel registrite je 19:25, 19 Dec. 2019

ANKORAŬ PRI -IG- KAJ -IĜ-

9.1. Ĝenerale

La vorteto ['morfemo' diras lingvistoj] -IG- kaj ŝia fratino [kiel dirus arabaj gramatikistoj] -IĜ- estas tre gravaj en Esperanto. Ni jam renkontis ilin en la ekzercoj de la 3-a ĉapitro. Nun ni pritraktu ilin sisteme.

Antaŭ ol antaŭeniri necesas memori pri tio, ke la radikoj en Esperanto havas signifon adjektivan [eksemple: bon-a, bel-a, grand-a, ktp.], substantivan [hom-o, tabl-o, ŝton-o, ktp.] aŭ verban[mang-i, ir-i, leg-i, ktp.].

Kaj krome necesas vidi tion, kio estas en la Fundamento:

ig' faire...; ex. pur' pur, propre ― pur'ig' nettoyer; mort' mourir ― mort'ig' tuer (faire mourir) | to cause to be; e. g. pur' pure ― pur'ig' purify | zu etwas machen, lassen; z. B. pur' rein ― pur'ig' reinigen; brul' brennen (selbst) ― brul'ig' brennen (etwas) | дѣлать чѣмъ-нибудь, заставить дѣлать; напр. pur' чистый ― pur'ig' чистить; brul' горѣть ― brul'ig' жечь | robić czemś; np. pur' czysty ― pur'ig' czyścić; brul' palić się ― brul'ig' palić.

iĝ' se faire, devenir...; ex. pal' pâle ― pal'iĝ' pâlir; sid' être assis ― sid'iĝ' s’asseoir | to become; e. g. ruĝ' red ― ruĝ'iĝ' blush | zu etwas werden, sich zu etwas veranlassen; z. B. pal' blass ― pal'iĝ' erblassen; sid' sitzen ― sid'iĝ' sich setzen | дѣлаться чѣмъ нибудь, заставить себя...; напр. pal' блѣдный ― pal'iĝ' блѣднѣть; sid' сидѣть ― sid'iĝ' сѣсть | stawać się czemś; np. pal' blady ― pal'iĝ' blednąć; sid' siedzieć ― sid'iĝ' usiąść.

nun ni provas iri al la sistema traktado:

1 - adjektivo + -ig-

-ig- kaŭzas ŝanĝon de la stato de aĵo laŭ la signifo de la adjektivo

klariga ekzemplo

1. La muro estis blanka.
2. Mi ruĝ-igas ĝin. = mi farbas la muron per ruĝa farbo.
3. Fine la muro estas ruĝa, do 'Mi ruĝigi la muron.'

aliaj ekzemploj:

blankigi [la masonisto igis la vandon de la kuirejo blanka]
(mal)plenigi [la benzinisto plenigis la tankon de mia aŭtomobilo per benzino]
(mal)bonigi plibonigi [la kuracilo bonigis mian sanon]
(mal)longigi [la nova leĝo longigis niajn feriajn tagojn]
(mal)rapidigi [la patrino rapidigis la infanojn]
(mal)purigi [la balaisto purigis la straton]
(mal)sekigi [la suno sekigis la teron post la pluvo]
(mal)sanigi [la manĝo de hieraŭ malsanigis min]
lacigi [troa laboro lacigas min]
kontentigi [la donacoj ricevitaj kontentigis min]
klarigi [la instruisto klarigis la malfacilan regulon]
(mal)liberigi

2 = adjektivo + -iĝ-

-iĝ- montras, ke la subjekto mem ŝanĝis sian staton laŭ la signifo de la adjektivo

klariga ekzemplo

1. La vizaĝo de la knabino estis pala.
2. Mi faras al ŝi am-proponon. = mi demandas ŝin, ĉu ŝi volas edziniĝi al mi.
3. Post mia propono ŝia vizaĝo estis ruĝa, ĝi ruĝiĝis.

aliaj ekzemploj:

blankiĝi [la monto blankiĝis pro la neĝo]
(mal)pleniĝi [kia mi trinkas la akvon de mia glaso, la glaso malpleniĝas]
(mal)boniĝi, pliboniĝi [la vetero lastatempe pliboniĝis]
(mal)longiĝi [en somero la tagoj longiĝas]
(mal)rapidiĝi [kiam la vojo estas dekliva malsupren, bicikloj rapidiĝas]
(mal)puriĝi [se oni lavas la telerojn er akvo, la teleroj puriĝas]
(mal)sekiĝi [ sub la pluvo sen ombrelo mi malsekiĝis]
(mal)saniĝi [pro la kuraciloj la malsanulo re-sanigis]
laciĝi [pro troa laboro mi laciĝis]
kontentiĝi [mi kontentiĝis pro la bonaj novaĵoj]
klariĝi [post legado de la ekzemploj la regulo klariĝis]
(mal)liberiĝi [pro decido de la juĝisto la malliberulo liberiĝis]

3 = substantivo + -ig-

-ig- kaŭzas ŝanĝon de la stato de homo aŭ aĵo laŭ la signifo de la substantivo

klariga ekzemplo

1. Mia filo ne estas edzo.
2. Mi konvinkas lin trovi edzinon = mi edzigas lin.
3. Fine li estas edzo, do 'Mi edzigis lin.'

aliaj ekzemploj:

Substantivoj kun -ig-

glacio glaciigi [la malvarmo glaciigis la akvon]
edzino edzinigi [mi edzinigis mian solan filinon]
lumo lumigi [ bonvolu lumigi la lampon, ĉar estas tro mallume]
flamo flamigi [bonvolu flamigi la fajron, ĉar estas malvarme]
dormo dormigi [mi ne sukcesas dormigi la infanon]
nulo nuligi [mi devis nuligi la kunvenon pro manko de ebleco partopreni]

4 = substantivo + -iĝ-

-iĝ- montras, ke la subjekto mem ŝanĝis sian staton laŭ la substantivo

klariga ekzemplo

1. La vizaĝo de la knabino estis pala.
2. Mi faras al ŝi am-proponon. = mi demandas ŝin, ĉu ŝi volas edziniĝi al mi.
3. Post mia propono ŝia vizaĝo ruĝiĝis.

aliaj ekzemploj:

glacio glaciiĝi [la akvo glaciiĝis pro la malvarmo]
edzino edziniĝi [mia filino edziniĝis kaj nun vivas kun ia edzo]
lumo lumiĝi [kiam vi lumigis la lampon, la tuta ĉambro lumiĝis
flamo flamiĝi [papero flamiĝas tre facile]
dormo dormiĝi [la infano ne (en)dormiĝas facile]
nulo nuliĝi [la kunveno nuliĝis pro la striko en la urbo]

5 = verbo + -ig-

-ig- kaŭzas ke iu faru tion, kion la verbo implicas

klariga ekzemplo

1. La akvo estas malvarma. Ĝi ne bolas.
2. Mi ŝaltas la fajron kaj boligas la akvon.
3. Fine la akvo bolis kaj poste mi malŝaltis la fajron.'

aliaj ekzemploj:

boli boligi [la akvo ne bolas. Mi nun boligos ĝin.]
bruli bruligi [la fajro ne brulas. nun mi bruligos ĝin]
ĉesi ĉesigi [la pluvo ne ĉesas kaj mi ne povas ĉesigi ĝin]
daŭri daŭrigi [la prelego daŭras jam 10 minutojn kaj la plereganto decidis daŭrgi ĝin]
devi devigi [mi devas pagi miajn ŝuldojn. Miaj dyuldantoj devigas min pagi ]
droni dronigi [por dronigi hundon oni dekalras ĝin rabia]
fali faligi [mi ne falis pro neatento, sed oni faligis min]
fari farigi [mi ne faris ion dum la mateno, sed en la posttagmezo mia estro farigis al mi multajn taskojn]
halti haltigi [la aŭtomonilo haltis nur ĉar la policisto haltigis ĝin]
kreski kreskigi [arboj kreska sen mia ĝardeno kaj tie mi kreskigas ankaŭ multajn florojn]
morti mortigi [la polico mortigis la ribelintojn]
okazi okazigi[ĉio povas okazi, se oni okazigas ribelon]
perdi perdigi [pro malatento mi perdia la monujon = la malatento perdigis al mi la monujon.]
ŝajni ŝajnigi [[mi estas kolera, sed mi skajnigos esti kontenta]
timi timigi [mi ne timas fantomoj. sed leonoj timigas min]

6 = verbo + -iĝ-

-iĝ- kaŭzas ke iu aŭ io ŝanĝu sian pozicion aŭ ricevu la agon indikitan de la verbo

klarigaj ekzemploj

1. Mi djras al vi: "sidiĝu!" = Mi diras al vi: "Eksidu!".
2. Vi sidiĝas = eksidas.
3. Vi estas sidanta.

1. Oni bone vendas libron. 2. La libro bone vendiĝas = estas vendata.

aliaj ekzemploj:

sidi sidiĝi [la knabo sidiĝis = eksidis = sidigis sin = iĝis sidanta.]
kuŝi kuŝiĝi [la virino kuŝiĝis = ekkuŝis = kuŝigis sin - iĝis kuŝanta]
ruli ruliĝi [la ŝtono ruliĝis laŭ la deklivo = ruligis sin = iĝis rulanta]
timi timiĝi [mi timiĝid pro la fantomoj = mi estis timigata = mi iĝis timanta]
levi leviĝi [la plumo leviĝis pro la vento. = levis sin pro la vento = iĝis levata de la vento]
vendi vendiĝi [la libro bone vendiĝas = bone estas vendata]
okupi okupiĝi [mi okupiĝas pri Esperanto = okupas min pri Esperanto]
fermi fermiĝi [la fenestro fermiĝis malrapide = fersis sin = estis fermita]
turni turniĝi [ la tero turniĝas ĉirkaŭ si = turnas sin = estas turnanta]
nomi nomiĝi [kiel vi nomiĝas = kiel vi estas nomata = kiel oni nomas vin]
fari fariĝi [[ mi fariĝis prezidanto = mi iĝis prezidanto = mi estis farita prezidanto]

7 = io ajn + -ig-

-ig- kaŭzas ke iu faru tion, kion la esprimo implicas

klariga ekzemplo

1. Mi volas meti vin en ion.
2. Mi puŝas vin en tion = Mi en-igas vin en ion.
3. Fine vi estas ene de io.'

aliaj ekzemploj:

en enigi [mi enigis la katon en kaĝon.]
el eligi [mi eligis mian monon el la monujo]
entrainigi [la fervojisto entrajnigis homojn]
trairigi [Mi trairigis la sagon tra la truo]
al proksimigi [mi alproksimigis la du malamikojn]

8 = io ajn + -iĝ-

-iĝ- kaŭzas ke iu aŭ io ŝanĝu sian pozicion aŭ ricevu la agon indikitan de la vortoj antaŭ -iĝ-

klariga ekzemplo

1. Vi volas eniri en ion.
2. Vi eniras en tion = Vi en-iĝas vin en tion.
3. Fine vi estas ene de io.'

aliaj ekzemploj:

en eniĝi [la kato eniĝis mem en kaĝon.]
el eliĝi [la mono akcidente eliĝis el mia monujo]
entrainiĝi [ni entrjaniĝis rapide]
traiĝi [La sago traiĝis tra la truo = trairis tra la truo]
alproksimiĝi [la nova jaro alproksimiĝas]