Ĉapitro 9-a

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


ANKORAŬ PRI -IG- KAJ -IĜ-

9.1. Ĝenerale

La vorteto ['morfemo' diras lingvistoj] -IG- kaj ŝia fratino [kiel dirus arabaj gramatikistoj] -IĜ- estas tre gravaj en Esperanto. Ni jam renkontis ilin en la ekzercoj de la 3-a ĉapitro. Nun ni pritraktu ilin sisteme.

Antaŭ ol antaŭeniri necesas memori pri tio, ke la radikoj en Esperanto havas signifon adjektivan [eksemple: bon-a, bel-a, grand-a, ktp.], substantivan [hom-o, tabl-o, ŝton-o, ktp.] aŭ verban[mang-i, ir-i, leg-i, ktp.].

1 = adjektivo + -ig-



-ig- kaŭzas ŝanĝon de la stato de aĵo laŭ la adjektivo

ekzemplo

1. La muro estas blanka.
2. Mi ruĝ-igas ĝin. = mi farbas la muron per ruĝa farbo.
3. Fine la muro estas ruĝa
.


aliaj ekzemploj:


ruĝigi
blankigi
(mal)plenigi
(mal)bonigi, plibonigi
(mal)longigi
(mal)rapidigi
(mal)purigi
(mal)sekigi
(mal)sanigi
lacigi
kontentigi
klarigi
(mal)liberigi

1 = adjektivo + -iĝ-



-iĝ- montras, ke la subjekto mem ŝanĝis sian staton laŭ la adjektivo

ekzemplo

1. La vizaĝo de la knabino estas pala.
2. Mi faras al ŝi am-proponon. = mi farbas la muron per ruĝa farbo.
3. Fine la muro estas ruĝa
.


aliaj ekzemploj:


ruĝigi
blankigi
(mal)plenigi
(mal)bonigi, plibonigi
(mal)longigi
(mal)rapidigi
(mal)purigi
(mal)sekigi
(mal)sanigi
lacigi
kontentigi
klarigi
(mal)liberigi